Charles Dickens - La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika
Здесь есть возможность читать онлайн «Charles Dickens - La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
La oratoraĵo de sinjoro Pikviko ĉiuokaze, kune kun la debato pri ĝi, estas enskribita en la Protokolo de la Klubo. Ambaŭ forte similas la diskutojn de aliaj famaj asocioj, kaj tial ke estas ĉiam interese spuri similecojn inter la proceduroj de grandiozuloj, ni transskribas la raporton al tiuj ĉi paĝoj.
“Sinjoro Pikviko komentis (diris la sekretario), ke famo estas tre kara al la koroj de ĉiuj homoj. Poezia famo estis kara al la koro de lia amiko Snodgraso, famo pri sukcesoj estis egale kara al lia amiko Tupmano, kaj la deziro meriti famon en la sportoj kampaj, aeraj kaj akvaj estis ĉefaĵo en la brusto de lia amiko Vinklo. Li (sinjoro Pikviko) ne volis malagnoski, ke li estas influita de homaj pasioj, kaj homaj sentoj (huraoj) — eble de homaj malfortoj — (laŭtaj krioj ‘Ne!’), sed tion ĉi li volis diri, ke se iam fajro de propra graveco ekbrulis en lia sino, la deziro prefere profiti al la homa raso efike estingis ĝin. La laŭdo de l’ homaro estis lia balancilo [3] La laŭdo de l’ homaro estis lia balancilo … La angla vorto swing en la originala frazo ( The praise of mankind was his swing… ) tiutempe asociiĝis kun incendio, ĉar per la nomo “Kapitano Swing” estis subskribataj leteroj minacantaj aranĝi incendion al riĉaj bienmastroj. Cetere, temas pri misdatigo, ĉar la minacaj leteroj de Swing estis dissendataj en la 1830aj jaroj, dum la koncerna fragmento priskribas eventojn de printempo 1827.
, filantropio estis lia asekura oficejo (frenezaj huraoj). Li spertis iom da fiero, kiam li prezentis al la mondo sian Gasterostean Teorion; ĝi eble estas fama, aŭ eble ne. (Krioj ‘Ĝi famas’ kaj multaj huraoj.) Li akceptis la aserton de tiu honorinda pikvikano, kies voĉon li ĵus aŭdis — ĝi famis, sed se la famo pri tiu traktato etendiĝus ĝis la plej foraj limoj de la konata mondo, la fiero laŭ kiu li meditus pri la aŭtoreco de tiu verko estus bagatela kompare kun la fiero, laŭ kiu li ĉirkaŭrigardus dum tiu ĉi, la plej fiera momento de lia ekzistado (huraoj). Sed li estas individuo humila (‘Ne, ne!’). Tamen li ne povis ne senti, ke ili elektis lin por servado ege honorinda kaj iom danĝera. Vojaĝado estis en stato maltrankvila, kaj la mensoj de la koĉeroj estis perturbitaj. Ili ĉirkaŭrigardu kaj meditu pri la eventoj, kiuj okazadas en la ĉirkaŭaĵo. Diliĝencoj renversiĝas ĉiudirekte, ĉevaloj forkuras, boatoj dronas, kaj kaldronegoj eksplodas. (Huraoj… Voĉo: ‘Ne!’) Ne! (Huraoj.) Tiu honorinda pikvikano, kiu kriis ‘Ne’ tiel laŭte, prezentu sin kaj malagnosku, se li povas. (Huraoj.) Kiu kriis ‘Ne’? (Entuziasmaj huraoj.) Ĉu temis pri iu vanta kaj seniluziigita viro — li ne dirus merceristo (laŭtaj huraoj) — kiu, ĵaluza pro la laŭdoj kiuj estis — eble senmerite — aljuĝitaj al liaj (de sinjoro Pikviko) esploroj, kaj suferanta je la malaprobo amasigita sur la proprajn feblajn klopodojn rivali, nun utiligis tiun fian kaj kalumnian manieron de…
“Sinjoro Blotono(el Aldpordo) petis la parolon. Ĉu la honorinda pikvikano aludis al li? (Krioj ‘Ordon!’, ‘Prezidanto!’, ‘Jes!’, ‘Ne!’, ‘Daŭrigu!’, ‘Ĉesu’ k.t.p.)
“Sinjoro Pikvikone konsentis submetiĝi al bruado. Li jes aludis al la honorinda sinjoro. (Granda ekscitiĝo.)
“Sinjoro Blotonodo volis nur diri, ke li repuŝas la falsan kaj kalumnian akuzon far la honorinda sinjoro kun profunda malestimo. (Grandaj huraoj.) La honorinda sinjoro estas ĉarlatano. (Enorma konfuziĝo, kaj laŭtaj krioj ‘Prezidanto!’ kaj ‘Ordon!’)
“Sinjoro Snodgrasopetis la parolon. Li apelis al la prezidanto. (Aŭdu.) Li volis scii, ĉu estos permesite, ke daŭru tiu ĉi hontinda konkurado inter la du membroj de tiu klubo. (Aŭdu, aŭdu.)
“La prezidantoestis tute certa, ke la honorinda pikvikano retiros la esprimon, kiun li ĵus uzis.
“Sinjoro Blotono, kun plejebla respekto al la prezidanto, estis tute certa, ke tion li ne faros.
“La prezidantosentis nepran devon demandi al la honorinda sinjoro, ĉu li uzis la esprimon ĵus ellasitan laŭ ordinara senco.
“Sinjoro Blotonone hezitis diri, ke ne. Li uzis tiun vorton laŭ ĝia pikvikana senco. (Aŭdu. Aŭdu.) Li devis agnoski, ke persone li vartis plej altan respekton kaj estimon al la honorinda sinjoro; li simple taksis lin ĉarlatano laŭ la pikvikana vidpunkto. (Aŭdu, aŭdu.)
“Sinjoro Pikvikosentis sin tre kontentigita pro la justa, verama kaj plena klarigo de sia honorinda amiko. Li petis, ke oni tuj komprenu, ke liaj propraj komentoj laŭintence nur konformis al la pikvikana signifo. (Huraoj.)”
Ĉi tie finiĝas la enskribo, kiel sendube ankaŭ la debato, atinginte tian tre kontentigan kaj inteligentan punkton. Ni ne havas oficialan registron de la faktoj, kiujn trovos la leganto notitaj en la venonta ĉapitro, sed ili estas zorge kunmetitaj el leteroj kaj aliaj manuskriptaj aŭtoritatoj, tiom nedubeble malfalsaj, kiom pravigas ilian rakontadon en formo seninterrompa.
Ĉapitro 2
La vojaĝo de la unua tago kaj la aventuroj de la unua vespero, kun ties sekvoj
Tiu akurata ĝenerala servisto, la suno, ĵus leviĝis, kaj komencis fajrigi alumeton matene de la dek-tria de majo mil okcent dudek sep, kiam sinjoro Samuelo Pikviko ekbrilis kiel alia suno post sia dormado, ĵetmalfermis sian dormoĉambran fenestron kaj elrigardis al la suba mondo. Gosvelostrato estis antaŭ liaj piedoj, Gosvelostrato estis dekstre de li ĝis la vidkampa limo, Gosvelostrato etendiĝis maldekstre, kaj la kontraŭa flanko de Gosvelostrato estis trans la vojo. “Tiaj”, pensis sinjoro Pikviko”, estas la mallarĝaj vidpunktoj de tiuj filozofoj kiuj, kontentigitaj per ekzamenado de tio, kio kuŝas antaŭ ili, ne rigardas al la veroj, kiuj kaŝiĝas poste. Tiel same mi povus kontentiĝi gapante ĉiam al Gosvelostrato, sen eĉ unu klopodo penetri ĝis la kaŝitaj landoj, kiuj ĉiuflanke ĉirkaŭas ĝin”. Kaj espriminte tiun belan rimarkon, sinjoro Pikviko komencis meti sin en siajn vestaĵojn, kaj siajn vestaĵojn en valizon. Grandiozuloj malofte tre sindoneme aranĝas siajn vestojn; la funkciado de sinrazado, sinvestado kaj kafotrinkado estas baldaŭ plenumita; kaj post alia horo sinjoro Pikviko, kun la valizo en la mano, teleskopa lorno en la surtuta poŝo, kaj notkajero en la veŝto, preta por ricevi eltrovaĵojn endajn je prinotado, alvenis al la diliĝenca stacio en la Sankta Marteno-la-Granda.
“Fiakron!” diris sinjoro Pikviko.
“Jen por vi, sinjoro”, kriis stranga homarspecimeno en surtuto sakaĵa kaj antaŭtuko samŝtofa, kiu kun latuna etikedo kaj numero ĉirkaŭ la kolo aspektis kvazaŭ li estus katalogita en iu kolekto da raraĵoj. Tiu estis la stacia servisto [4] Stacia servisto ( waterman ). Tiu servisto prizorgis en la diliĝencaj kaj poŝtaj stacioj trinkigon de la ĉevaloj kaj laŭvicigon de la veturontoj.
. “Jen por vi, sinjoro. Nun jam, l’ unua fiakristo!” Kaj kiam la unua fiakristo estis alvokita el la trinkejo, kie li fumis sian unuan pipon, sinjoro Pikviko kaj lia valizo estis ĵetitaj en la veturilon.
“Al la Ora Kruciĝo”, diris sinjoro Pikviko.
“Valoras nur unu ŝilingon, Toĉjo”, kriis la fiakristo, malkontente, por informi sian amikon, la stacian serviston, dum la fiakro ekiris.
“Kiom aĝas tiu ĉevalo, amiko mia?” demandis sinjoro Pikviko, frotante sian nazon per la ŝilingo, rezervita por la veturpago.
“Kvardekdujara”, respondis la fiakristo, gvate rigardante lin.
“Kio!” elpuŝis sinjoro Pikviko, metante manon al sia notkajero. La fiakristo ripetis sian antaŭan diraĵon. Sinjoro Pikviko rigardis tre atente la vizaĝon de la homo, sed liaj trajtoj ne moviĝis, do li tuj notis la fakton.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.