Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Nu, okazis, ke li ne multe distanciĝis de la loko de sia gubernatoreco (li neniam ĝenis sin ekscii, ĉu li regis insulon, urbon aŭ vilaĝon), kiam li vidis veni sur la vojo ses pilgrimantojn kun ties longaj bastonoj. Temis pri eksterlandanoj, el tiuj, kiuj petas almozon kantante. Jam proksimaj al Sancho, ili dismetis sin en formon de alo, levis la voĉon samtempe kaj komencis kanti en sia lingvo ion, kion Sancho ne komprenis, se escepti la klare prononcitan vorton «almozo». Li konkludis do, ke ili petas monon per sia kanto, kaj tial, ke —laŭ aserto de Cide Hamete— li estis tre karitatema, li elprenis el sia dusako sian provizon de pano kaj fromaĝo kaj ĝin proponis al la grupo, dirante per gestoj, ke li havas nenion alian por doni. Ili tre volonte akceptis la donacon, sed diris:

—Guelte, guelte. [388] [388] En fuŝa germana: «mono, mono».

—Mi ne komprenas vin, bonuloj —respondis Sancho.

Tiam unu el ili eltiris burson el sub sia ĉemizo kaj montris ĝin al Sancho, por ke li komprenu, ke ili deziras monon; sed li metis la dikfingron sur sian gorĝon kaj etendis la manon supren por signifi, ke li ne havas eĉ unu solan soldon. Poste li ekiris pasi inter ili, kaj tiam unu pilgrimanto, kiu jam de la komenco rigardadis lin kun granda atento, alkuris al li, ĵetis la brakojn ĉirkaŭ lian talion, kaj diris laŭte kaj en bona kastilia lingvo:

—Je Dio, kion mi vidas? Ĉu mi ne havas en miaj brakoj mian karan amikon kaj najbaron Sancho Panza? Jes, sendube, ĉar ĉi-momente mi nek dormas, nek estas ebria.

Sancho miris, ke oni vokas lin per ties nomo, kaj ke fremda pilgrimanto lin brakumas; kaj kvankam la ŝildisto fikse kaj silente rigardis lin, li ne povis rekoni la fremdulon. Sed la pilgrimanto, vidante lian perpleksan vizaĝon, diris:

—Nu! Ĉu eble, frato Sancho Panza, vi ne konas vian najbaron, la mudeharon Ricote, la merceriston de via vilaĝo?

Tiam Sancho rigardis lin eĉ pli atente, komencis rememori liajn trajtojn, fine plene rekonis lin kaj, sen desalti de sur la azeno, ĵetis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de la alia kaj diris:

—Kiu, je la diablo, povus rekoni vin, Ricote, en tiel ekstravaganca kostumo? Diru, kiu faris vin francaĉo, kaj kial vi aŭdacas reveni al Hispanio, kie, se oni vin kaptus kaj konus, via sorto ne estus enviinda?

—Se vi ne denuncos min —respondis la pilgrimanto—, neniu konos min en ĉi kostumo. Sed ni deviu de la vojo kaj iru al la poplaro tie videbla, kie miaj kompanoj deziras manĝi kaj ripozi. Vi manĝos kun ili, ĉar ili estas tre agrablaj, kaj mi havos la ŝancon rakonti al vi ĉion al mi okazintan, de kiam mi forlasis nian vilaĝon, obeante la reĝan dekreton, kiu, kiel vi scias, minacis per severaj punoj mian kompatindan popolon.

Sancho akceptis la inviton, Ricote diris ion al siaj kompanoj, kaj la grupo iris al la poplaro staranta je kelka distanco de la vojo. Alveninte, ili ĵetis flanken la bastonojn, demetis la pelerinojn kaj restis en siaj sajoj. Ĉiuj estis junaj kaj bel-aspektaj, krom la jam matur-aĝa Ricote, kaj portis kun si dusakojn ŝajne bone provizitajn per, almenaŭ, manĝaĵoj apetitigaj kaj trink-invitaj eĉ de la distanco de unu mejlo. Ili kuŝiĝis sur la grundo kaj, uzante la herbon kiel tablo-tukon, dismetis sur ĝi panon, salon, tranĉilojn, nuksojn, pecojn de fromaĝo, kelke da nudaj ŝink-ostoj ne jam ronĝeblaj, sed almenaŭ suĉeblaj, kaj laste ian nigran pladon nomitan kaviaro, kiu fariĝas el fiŝ-ovoj kaj estas forte soifo-dona. Olivoj ne mankis, bongustaj kaj palato-flataj, kvankam ili vidiĝis sekaj kaj ne kondimentitaj. Sed kiel ĉampionoj en ĉi festeno-kampo eminentis ses botoj da vino. Ĉiu elprenis la sian el sia dusako, kaj eĉ la bona Ricote, turniĝinta de mudeharo en germanon, montris la sian, laŭdimensie kompareblan kun la aliaj kvin.

Ili komencis manĝi kun ega apetito, prenis per la pinto de la tranĉiloj iometon de ĉiu plado, tre lante ĝin gustumis, kaj proksimigis la buŝon de la botoj al siaj propraj buŝoj, fiksante la okulojn al la ĉielo, kvazaŭ ili alcelus tien per la rigardo. Ili teniĝis tiamaniere kelkan tempon, movante la kapon de flanko al flanko, kiel montron de granda plezuro, dum la internaĵo de la botoj kaskadis en iliajn stomakojn.

Ĉion rigardis Sancho, kaj nenio lin afliktis: kontraŭe, por fideli al la proverbo de li tre konata: «Kiam en Romo, faru kiel la Romanoj», li petis de Ricote ties boton kaj celis per ĝi sian buŝon, kun ne malpli da plezuro ol la ceteraj. La botoj lasis sin levi kvar fojojn, sed ne la kvinan, ĉar ili estis jam sen unu guto da vino, ne plu melkeblaj, kaj ŝrumpintaj kiel seka figo, kio dampis la ĝojon de la grupo. De tempo al tempo, unu el la pilgrimantoj prenis la manon de Sancho kaj diris:

—Espagnoli kaj tudesqui tuto uno bon compagno. [389] [389] En fuŝa itala: «hispanoj kaj germanoj estas inter si bonaj kompanoj».

Kaj Sancho respondis:

—Bon compagno, jura Di! [390] [390] Sancho pretendas imiti la italan: «Efektive, bonaj kompanoj, mi ĵuras je Dio!».

Kaj li ridegis unu horon, sen memori tiam siajn gubernatorajn travivaĵojn: ĉar, ordinare, la zorgoj ne havas jurisdikcion super la tempo dediĉata al manĝo kaj trinko.

Nu, ĉe la elĉerpiĝo de la vino, la viroj komencis senti grandan torporon kaj fine profunde endormiĝis sur tabloj kaj tukoj, t.e. sur la herbo mem. Nur Ricote kaj Sancho restis vekitaj, ĉar ili manĝis pli, kaj drinkis malpli ol la aliaj. Ricote prenis Sanchon je la mano, apartiĝis kun li de la pilgrimantoj, mergitaj en dolĉa dormo, kaj en pura kastilia lingvo, sen refali eĉ unu solan fojon en sian mudeharan ĵargonon, li diris:

—Vi bone scias, amiko kaj najbaro Sancho, ke la edikto proklamita de lia reĝa moŝto kontraŭ mia popolo vekis en ni alarmon kaj teruron. Mi tiel forte timiĝis, ke mi imagis, ke oni jam aplikas al mi kaj al mia familio la rigoran punon preskribitan de la edikto, eĉ antaŭ ol finiĝus la tempo, kiun ni leĝe disponis por forlasi Hispanion. Mi pensis, ke, se mi nepre devus forlasi mian domon kaj sekve havigi al mi alian, estus prudente foriri sola de la vilaĝo kaj serĉi lokon, kie mi povus enloĝigi la familion trankvile kaj sen la hasta sinpelo de la aliaj: ĉar mi bone komprenis, kaj ankaŭ niaj olduloj, ke la proklamo estis, ne nura minaco, kiel kelkaj opiniis, sed ordono efektivigenda en difinita tempo. Mi havis tian konvinkon, ĉar mi sciis pri la absurdaj kaj perfidaj intencoj de mia popolo, kaj certe la ĉielo inspiris lian reĝan moŝton alpreni tiel saĝan decidon. Cetere, ni ĉiuj ne kulpis: kelkaj el ni estis veraj kaj bonaj kristanoj, sed tiel malmultaj, ke ili ne povis oponi al la intrigoj de la aliaj: kaj ne konvenas flegi vipuron en sia sino, kiam oni havas la malamikon en sia hejmo. Fakte oni prave nin kondamnis al ekzilo, milda kaj leĝera puno laŭ ies opinioj, sed la plej terura, kiun ni povus suferi. Kie ajn ni troviĝas, ni plore sopiras al Hispanio, ĉar finfine ni naskiĝis ĉi tie, kaj ĝi estas nia vera lando. Sed nenie ni renkontis la akcepton deziratan de nia misfortuno. En Berberio kaj en aliaj partoj de Afriko ni esperis, ke oni bonvenigus kaj regalus nin, sed ĝuste tie ni ricevas plej terurajn ofendojn kaj mistraktojn. Ni ne konsciis pri nia feliĉo, ĝis ni ĝin perdis, kaj la pliparto el ni tiel ege deziras revidi Hispanion, ke multegaj, kiuj scipovas la hispanan, kiel mi, revenas lasinte en la eksterlando la edzinon kaj filojn neprotektataj: ĝis tia ekstremo ni amas Hispanion; kaj nun mi scias, laŭ propra sperto, ke, kiel oni diras, «dolĉas la amo al la patrujo». Nu, bone, mi forvojaĝis de nia vilaĝo kaj iris al Francio, kie oni bone akceptis nin. Sed mi deziris vidi la aliajn landojn, do vizitis Italion kaj alvenis al Germanio, kie, ŝajnis al mi, mi povus vivi pli libere, ĉar ties loĝantoj ne zorgas pri subtilaĵoj. La homoj kondutas tie laŭplaĉe, tial, ke preskaŭ en la tuta lando oni vivas en religia libereco. Mi luprenis domon en vilaĝo proksima al Aŭgsburgo, kaj kuniĝis kun ĉi viroj. Multaj pilgrimantoj germanaj kutimas veni ĉiujare al Hispanio, por viziti ties sanktajn lokojn, kaj ilin konsideras veraj Eldoradoj, ĉar ĉie ili scias havigi al si ion avantaĝan aŭ profitan. Ili vagas tra preskaŭ la tuta Hispanio, kaj ne ekzistas vilaĝo, kie ili ne ricevas senpage manĝon kaj trinkon kaj, krome, almenaŭ unu realon en kontanta mono. Ĝis la fino de sia pilgrimado ili sukcesas ŝpari pli ol cent eskudojn, ŝanĝas ilin per oraj moneroj, kaŝas ilin ie ajn, en la kavoj de la bastonoj aŭ inter la flikoj de la pelerino, kaj kontrabandas la monon el la regno, malgraŭ la gardistoj de postenoj kaj havenoj, kie oni priserĉas ilin. Mi intencas nun, Sancho, repreni la trezoron, kiun mi lasis enterigita, kaj tial, ke ĝi kuŝas ekster la vilaĝo, mi povos elfosi ĝin sen danĝero. Poste, de Valencio mi skribos, aŭ mem iros, al miaj edzino kaj filino. Mi scias, ke ili troviĝas en Alĝerio, kaj de tie mi klopodos preni ilin al franca haveno kaj tuj sekve al Germanio, kie ni atendos kion la dia volo rezervos al ni. Verdire, Sancho, mi scias, ke mia filino Ricota kaj mia edzino Francisca Ricota estas kristanaj kaj katolikaj; kaj, kvankam mi mem ne havas tiel fortan katolikan fidon kiel ili, tamen mi sentas min pli kristana ol maŭra, kaj ĉiam suplikas Dion, ke li apertu al mi la okulojn de la spirito kaj konigu al mi, kiel mi devas servi Lin. Sed kio surprizas min, kaj ŝajnas al mi nekomprenebla, estas, ke miaj edzino kaj filino preferis vojaĝi, ne al Francio, kie ili povus vi vi kiel kristanoj, sed al Alĝerio.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x