• Пожаловаться

V. Stankiewic: El la vivo de esperantistoj

Здесь есть возможность читать онлайн «V. Stankiewic: El la vivo de esperantistoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Классическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

V. Stankiewic El la vivo de esperantistoj

El la vivo de esperantistoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El la vivo de esperantistoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

V. Stankiewic: другие книги автора


Кто написал El la vivo de esperantistoj? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

El la vivo de esperantistoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El la vivo de esperantistoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ellernante en unu universitato la matematikajn kaj naturajn sciencojn, li subite forlogiĝis per la propagandata de Flamariono ideo de interkomunikiĝo de la tero kun la loĝantoj de Marso, kaj li jam estis preta komenci la propagandon de tutmonda ligo de popoloj al la efektivigo de tiu ĉi penso; sed tuj ĉe la unuaj paŝoj li estis haltigita per malgrandega je unua rigardo cirkonstanco, kiu tamen ekstaris serioze laŭlarĝe de lia vojo. ― Li sciis nur du eŭropajn lingvojn kaj dank' al tio ĉi la energie komencita afera korespondado tuj haltis mem.

― Ho, kiel malproksimaj estas al ni la korespondoj kun Marso, ― ekkriis li unu fojon en atako de plej granda ĉagreno ― se ni ĝis nun ne povas kompreni unu alian!

Ne pensante longe, li decidis dediĉi du jarojn da laboro por la ellerno de la plej gravaj lingvoj eŭropaj. Kaj jen li kun propra al li energio prenas sin je la lingvoj, gramatikoj kaj vortaroj. Monotone iras la horoj de la laboro. La saĝo faras nenion, la fantazio kaj la kreemaj kapabloj estas subpremataj per la senfina ŝtuparo da sekaj, nelogikaj reguloj kaj per amasoj da esceptoj, ― sed Ĉielson sidas obstine kaj observas ĉian paŝon de sia progresado. Li vidas en si ian malkapablecon, mallumiĝon de siaj spiritaj fortoj, sed lia energio ne falas; li povas senti kompaton nur por aliaj, por si do mem li estas senkompata… Kaj jen en la tempo de tiaj okupoj al li unu fojon enfalas en la manojn malgranda broŝureto de Ŝlejer ― "Volapük". Ĝi estas la lingvo de l' mondo, la lingvo, en kiu povas kaj devas paroli ĉiuj popoloj de l' nordo kaj sudo, de l' oriento kaj okcidento. Tiu ĉi ideo, kiel klara stelo, lumigas lian spiriton. For lingvaro, for vortaroj!.. Oni devas nur ellerni tiun ĉi lingvon kaj la problemo estos solvita, eltrovita estas la vojo por la korespondado de ĉiuj popoloj kun ĉia mondo.

Kun duobla energio prenis sin Ĉielson je tiu ĉi nova afero, kiu devis fari grandegajn servojn al lia kara ideo. Sed eĉ la plej forta forlogiĝo ne povis subaĉeti lian sanan kritikan sencon. La malnatureco de l' Volapük falis al li en la okulojn de la unuaj paŝoj de la okupoj, kaj ĝia malbonsoneco ofendis la estetikan senton de Ĉielson, sed li ellernis ĝin pro la ideo, kiu en liaj okuloj estis ĉirkaŭita per aŭreolo de grandeco. Farante informiĝojn pri tio, kiel staras en la mondo la afero de Volapük, li baldaŭ eksciis, ke tiu ĉi lingvo kvankam havas multajn partianojn, sed ke al ĝi aperis forta kaj danĝera konkuranto, senigita de ĉiuj ĝiaj mankoj, ke tiu ĉi nova lingvo aperis ĵus sub la ĉielo de Rusujo, kaj ĝia nomo estas ― Esperanto. Ĉielson rapidis kompreneble konatiĝi kun tiu ĉi nova mirindaĵo de la eŭropa civilizacio kaj estis ensorĉita per ĝi. En ĝi li vidis novan epokon de l' homaro kaj senturne dediĉis sin al la servado de ĝi.

― Lasu la mondon ekscii antaŭe Esperanton, doni al la lasta vivon kaj rajton de regnaneco, kaj tiam oni povos alpaŝi al la lingvo de Marso…

Tiamaniere la fantazia ideo degeneris en la alian, pli realan kaj atingeblan, al kiu li fordonis sin kun tuta sia energio. Lia neordinara naturo ne povis fortiri sin per kio ajn duone, kaj tial Ĉielson, fariĝinte esperantisto, ĵetis ĉiujn antaŭajn aferojn kaj tute trempis sin en la propagandon de la lingvo internacia. Li komprenis, ke la propagando devis esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, dank' al lia bela eksteraĵo, elegantaj manieroj kaj viva, akra saĝo, estis afero facile atingebla. Estadante en la societoj kaj uzante ĉian pretekston por transkonduki la paroladon sur sian amatan temon, li rapide konvinkiĝis, unue, ke la societo estas treege nemovema kaj pli facile sin fortiras per fortaj efektoj, ol per profundaj veroj, kaj due, ke tiu sama societo estas tute blinda, ke 9/10 de ĝi ĝis nun tute ne konas la ideon kaj indecon de la lingvo tutmonda kaj eĉ ne scias pri ĝia ekzistado. Lin treege frapadis tiu cirkonstanco, ke, malgraŭ la okjara ekzistado de Esperanto, ofte eĉ kleraj homoj malfermadis la buŝojn, aŭdinte pri tio, ke ie estas ia lingvo, kiu servas por iaj interpopolaj komunikiĝoj k.t.p.

Kaj li rapide alkonformiĝis al tiuj ĉi aperoj.

Li komencis kondukadi la vivon tiel, ke li ĉie kaj al ĉiuj faladu en la okulojn. Li vestadis sin tre elegante, sed ĉiam tre originale, portadis longajn harojn ĝis la ŝultroj, grandan, larĝan ĉapelon kaj nazumon en dika testuda kadro, apogadis sin sur grandegan branĉoplenan bastonon kun ora butono, sur lia brusto briladis ĉiam hela esperanta stelo, li fumadis bonegajn cigarojn, paroladis ĉiam kuraĝe kaj laŭte, kaj en stratoj, teatroj k.t.p. li aperadis ĉiam kun kiu ajn el esperantistoj, por publike paroladi en la lingvo internacia. Lia aperado en kiu ajn urbo elvokadis tuj multajn famojn kaj demandojn, kaj tuj traportiĝadis la sciigo, ke tia stranga persono estas esperantisto, apostolo de la nova internacia lingvo, ke li estas tre saĝa kaj aminda, volonte donas al ĉiuj instrukciojn kaj gvidojn, estas bone alprenita en unuaj salonoj de la urbo, sed ne abomenadas butikon de viandaĵisto aŭ metiejon de botisto k.t.p. k.t.p.

Tiamaniere li rapide akiradis gloron kaj malkovradis al multaj la okulojn sur la disvastigatan de li aferon. Sed ĉion tion ĉi li faradis preskaŭ pasante, lasante civilizadi la amason al siaj helpistoj, kiujn li kreadis ĉie facile el varmegaj kaj plej lertaj siaj adorantoj; li do mem prenadis sub sian personan favoron nur homojn tre influajn kaj per kio ajn tre gravajn por la afero: redaktorojn de gazetoj, amatajn de publiko verkistojn, popularajn artistojn, malavarajn riĉulojn k.t.p. Havante altan talenton gvidi amason, li povadis konduki la aferon tiel, ke la signita per li ofero neniom forglitadis el liaj manoj.

Ni rimarku, ke li mem paroladis tre malmulte kaj neniam lacigadis la aŭskultantojn per longaj predikoj pri la lingvo; kun propra al sola li akreco li kaptadis, aŭ eĉ nevideble subpreparadis oportunan minuton kaj per mallongaj, flamaj kaj inspiritaj vortoj batadis je plej senteblaj kordoj de la aŭskultantoj, kaj lia parolo neniam faradis maltrafon. Al tio ĉi li neniam ripetiĝadis; lia parolo neniam havadis kion ajn ŝablonan, sed ĉiam estadis tre saĝe alagordita al la cirkonstancoj ― kaj en tio ĉi konsistis ĝia tuta forto.

Ankoraŭ unu rimarko. Ĉielson tre profunde konis la naturon de l' homo kaj komprenis la signifon de eksteraj formuloj kaj ceremonioj, kaj tial li enkondukis unu moron kaj severe observadis plenumon de ĝi ― moron salutadi unu alian per la vortoj: "Ĉu vi esperas"? ― "Jes, mi esperas." ― ĉe renkonto, kaj: «Esperu»! ― "Jes, mi esperos" ― anstataŭ adiaŭ. Li tre koleradis, se esperantistoj ne plenumadis tiun ĉi moron, dank' al kiu ili pli facile proksimiĝis unu kun alia.

Tia estis la persono Ĉielson kaj tiaj estis liaj laboroj.

Pasis ĉirkaŭ dek jaroj, kaj en Eŭropo, dank' al liaj zorgoj, kreiĝis multaj kluboj kaj esperantaj societoj kaj la nombro de esperantistoj altiritaj de li al la afero kalkulis sin jam je dekoj kaj centoj da miloj. Loĝante en nia urbo jam ĉirkaŭ unu jaro, kie li proponadis krei ĉefan esperantan klubon, li ne senfundamente turnis sian atenton sur la riĉan kuraciston Monbleron, sed tiu, kiel tuj konsideris Ĉielson, postulis longedaŭran kaj tre metodan flegon, kaj tial li estis donita en zorgadon al sia kunloĝanto, varma esperantisto Siksten. Sed en tiu ĉi fojo Ĉielson faris grandan maltrafon, ĉar tiu ĉi elekto montriĝis tute ne prospera. La afero de l' propagando ne sole ne moviĝis antaŭen, sed eĉ Monblero kun grandiĝanta malpacienco aŭskultadis la longajn parolojn de sia kunloĝanto kaj anstataŭ respondo silente malproksimiĝadis sian ĉambron…

Kaj jen nun tiu ĉi granda esperantisto vizitis nian kuraciston.

La parolado kelkan tempon turnadis sin sur interesaj por ambaŭ interparolantoj cirkonstancoj de la vivo, kiam Ĉielson demandis Monbleron, ĉu li ne ricevis kiajn ajn sciojn pri Siksten, kiu ĝis nun nenion komunikis al li pri sia nova vivo.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El la vivo de esperantistoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El la vivo de esperantistoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Edmond Privat
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Charles Dickens
Отзывы о книге «El la vivo de esperantistoj»

Обсуждение, отзывы о книге «El la vivo de esperantistoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.