Rossetti Cesare - Kredu min, Sinjorino!

Здесь есть возможность читать онлайн «Rossetti Cesare - Kredu min, Sinjorino!» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Kredu min, Sinjorino!: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Kredu min, Sinjorino!»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Tre volonte mi akceptis skribi "kelkajn enkondukajn vortojn" al tiu ĉi libro de Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de "enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?
Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi…
Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj, sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por multaj el ni.
Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis "eksponistojn". Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la "nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna homo ne povas vivi". Kaj sub la scivola rigardado de l’ ĉirkaŭ­starantoj mi subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas, hejmen portas kaj… neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas uzebla! Pri kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme priruzita kliento…
Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.
Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.
Raymond Schwartz

Kredu min, Sinjorino! — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Kredu min, Sinjorino!», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Andreo komencis vigle paroli pri Esperanto, kaj nur pro ĝentileco mi ne esprimis mian kontraŭan sintenon. Mi vidis, ke Roberto havas iom indulgan senton pri la amata ĉevaleto de sia frato.

Andreo invitis min akompani lin al la kurso. Mi ne tre emis iri, sed mi pensis: "Eble estos iom distre, - alme­naŭ pli distre, ol renkonti mian dommastrinon!" Do mi konsentis iri.

Ĉe la kurso la instruisto afable bonvenigis nin sed parolis al mi esperantlingve. Mi nebule komprenis la diritajn kutimaĵojn, sed ne sciis respondi. La penso, ke li parolas Esperante al mi por paradi la lingvon, malfavore impresis min. Ni sidiĝis.

"Nu," diris la instruisto al la klaso. "Sidu duope kaj interparolu." (Andreo tradukis la frazon.) Amuzis min vidi, kiel la lernantoj penas fari konversacion en Esperanto. La maniero, laŭ kiu ili kriple balbutis, haltis, rigardis en vortareto kaj pantomime gestis por iel komuniki per la disaj vortoj, estis ja ridiga. Tio naskis al mi petolan penson, kaj mi rimarkigis al Andreo:

"Nun mi klare vidas, ke Esperanto estas mirinda lingvo, per kiu samlandanoj ne povas kompreni unu la alian!"

"De kiel longe ili lernas?" mi demandis al Andreo.

"De kvin semajnoj," li respondis. "Nur de kvin semajnoj?" mi miris.

Estis tiu fakto, kiu unue vekis mian intereson. Mi ekpensis pri junuloj, kiuj studis la francan lingvon dum unu-­du jaroj kaj ne kapablis eĉ taŭge respondi al tute simplaj frazoj. Kaj aliaj, kiuj studis dum seso da jaroj kaj lernis sufiĉe por… ridigi la francojn. Nun mi ekatentis ankaŭ la instrumetodon. Estis la unua fojo, ke mi vidis la rektan metodon, kaj mi ekkomprenis, ke tiu metodo devigas la lernanton pensi rekte en Esperanto, kaj kutimigas la langon kaj orelon al la lingvo.

Post pluraj semajnoj mi vizitis ankaŭ la konversacian rondon. Tie la angla lingvo estis rigore malpermesita, kaj la senĉesa verva interparolado akre refutis mian komencan antaŭjuĝon, ke Esperanto estas kvazaŭ sen­viva mekanikaĵo. Eĉ kiam ni forlasis la ĉambron kaj pokelke promenis tra la urbo, ni daŭre parolis Esperante.

La Esperantaj kunvenoj iĝis mia ĉefa intereso ekster la laboro. La grupo estis laborista, kaj enestis ĉiunuancaj socialistoj, de la rozkoloraj ĝis la ruĝe ruĝaj, ĉiuj estis diskutemaj - eĉ disputemaj, sed la societa sento kaj kamaradeco estis ege ĝuindaj. Nova mondo malkovriĝis al mi, kaj mi forte ĝuis la debatojn, amuzvesperojn, balojn, ekskursojn ktp. Dank’ al tio, mi sentis min hejmece en la fremda regiono.

Al mi ŝajnis tiutempe, ke la lingva nivelo en la grupo estas tre alta, kaj mi miris, ke la gvidanto, k-do Turner, konstante admonas pri la "malalta lingva nivelo," kaj insistas, ke "la lerno de Esperanto daŭras dum eterno". Komence mi vidis ĉe Turner nur tre ŝatindan celadon altigi, kuraĝe kaj senĉese, la lingvonivelon. Sed baldaŭ mi ekkomprenis du aferojn: unue, Esperanto estas vere vivantaĵo, kaj vivantaĵon oni efektive povas studi "dum eterno" — ĝi neniam elĉerpiĝas. Due, ĉar la grupanoj uzis la lingvon kun granda viveco kaj senpereco, tio iom trompis min pri ilia efektiva lingva nivelo.

* * *

Sed mi forkuris tro antaŭen! Necesas repreni mian kronikon ĉe tiu vespero, kiam mi vizitis unuafoje la grupon.

Mi marŝis hejmen, kaj kiam mi proksimiĝis al la loĝejo, mia senzorga humoro komencis forvapori. Ĉu la dommastrino atendas min por vinagro-dolĉe aludi pri la mankanta lupago?

La dekunua sonoris. Eble ŝi dormas, mi konsolis min. Aŭ ĉu ŝi obstine atendas mian venon? Mi havis ŝlosilon de la ĉefpordo. Zorge-zorge mi ŝovis la ŝlosilon en la seruron kaj turnis ĝin. La vestiblo estis nigre malluma, sed mi ne kuraĝis ŝalti la lumon. Mi streĉe aŭskultis. Nenia indiko pri vivanta persono. Singarde mi demetis la ŝuojn kaj ŝtele ekiris al la ŝtuparo.

Damne! mi frotiĝis kontraŭ la vestpendilo. Kia bruo, certe tio vekus eĉ mortintojn. Senspira halto. Nenio okazis. Apogante min al la balustrado, mi levis unu piedon kaj metis ĝin sur la unuan ŝtupon ĉe la flanko, por ke ĝi ne knare fleksiĝu. Unue nur la antaŭan parton de la plando, poste etgrade mi mallevis la tutan piedon. Alkroĉinte min al la balustrado, mi cedis mian pezon, kaj zorge levis la alian piedon. Tiel mi daŭrigis. Unu ŝtupo laŭte krakis. Denove mi haltis kaj denove komencis mian riton. Post jarcento mi atingis mian ĉambron.

Mi cerbumis pri la morgaŭo, sed neniu inspira ideo venis al mi. Miaj pensoj iris en cirkloj. Mi rigardis la murojn kaj la bildojn, sed tio ne helpis. Ĉe la muro pendis bildo de Jesuo kun esprimo de kompato. Eble la dommastrino imagis, ke la kompato de unu Persono sufiĉas en la domo. Mi eĉ ne povis imagi kompatan rigardon sur ŝia vizaĝo. Jen portreto de ŝia edzo kun rida mieno. Jes, mi povas imagi, ke li ridas, ĉar li estas libera de ŝi. Kaj super la kamenbreto estas alfiksita moto: "Hejmo, dolĉa hejmo." Tie estas iom da kaŝita humoro. Sendube la dommastrino opinias, ke tio signifas ke ŝia hejmo estas dolĉa, anstataŭ kompreni, ke la propra hejmo de la enloĝanto iĝas dolĉa post loĝado en ĉi tiu kadukejo.

Sed kiel vagas miaj pensoj! La morgaŭo: ĉu denove ĝi estos senrezulta kiel hodiaŭ? Mi scias, ke kuirilo estas aĉetinda, do kio estas kaŭzo de mia vendomaltrafo? Se nur mi povus eniri en la domojn kaj bone klarigi pri mia artiklo, estus facile vendi, sed kiel eniri? Malfacilege estas provi vendi tian varon sur perono. Mi provis eniri en domojn, sed ju pli mi alproksimiĝis, des pli rapide la pordo fermiĝis. Mi aŭdis, ke kolportistoj foje ŝovas la piedon inter la pordon kaj la pordfoston, sed tia manovro estas memevidente mistrafa, ĉar estus maleble vendi al iu, kontraŭ kiu oni luktas. Estas ja problemo elpensi kiel agi, kiel eniri sen alproksimiĝi al la pordo… ŝajne nesolvebla problemo… ju pli oni alproksimiĝas, des pli…

Fulmotondro! ekbrilis ideo, Ĉu helpos? Jes… eble — se ĝi estus ruze aplikata. Ĉu eble? mi pensis ekscitite… Ĉu eble? Jes, ŝajnas eble. Tiel mi rezonis: se alproksimiĝo fermigas pordon, ĉu la malo ne efikos male? Se mi povus eble paŝi malantaŭen kaj samtempe paroli por akrigi ŝian intereson, mi certas… jes, mi certas, ke ŝi vaste malfermos la pordon. Plena de novakirita espero mi enlitiĝis, kuŝiĝis laŭeble komforte inter la matracaj bulaĵoj kaj elpensis la detalojn de mia nova taktiko.

La sekvintan matenon mi staris antaŭ pordo, tenante malkaŝe mian kuirilan valizon. Mi atendis. Ie interne mi aŭdis la bruon de alpaŝanta persono. La pordo malfermiĝis suspekteme, kaj antaŭ mi staris virino kun la mano preta sur la anso. Mi staris sen paroli kaj nur afable mienis al ŝi, kvazaŭ mi konas ŝin, aŭ almenaŭ kvazaŭ oni min atendas. Ŝi rigardis min nekomprene. Mi komencis per neurĝa tono: "Do, finfine mi venis," kaj ridetis aplombe.

"Pri kio?" ŝi demandis.

"Pri kio?" mi surprizite altvoĉis. "La kuirilo, kompreneble."

"Sed mi ne mendis…"

"Mendis?" mi diris. "Mendis!" kaj mi ridis subvoĉe. "Mi ne vendas, mi estas sendita speciale por montri ĝin en la distrikto."

"Ne," ŝi kapskuis. "Mi ne pensas, ke mi volas…"

"Ho dankon, dankon, sinjorino," mi interrompis, kaj kun kontenta surprizo mi duone deturnis min de la pordo kaj faris du paŝojn forirajn, kaj parolante kun maksimuma vervo, sed starante duone forturnite de ŝi, mi daŭriĝis, kvazaŭ mi ne povus kredi ŝian malemon vidi la kuirilon.

"Vi vere ne volas vidi ĝin? Bone, bone, mi havas tiom da personoj, kiuj malpaciencas je mia veno, ke mi ne scias kiel mi sukcesos viziti ĉiujn! Oni skribas kaj telefonas al la oficejo — mi ne scias, kion fari. Mi estas preskaŭ elĉerpita, kurante ĉien… Ho, ĝi estas ja mirinda, tiu artiklo en la valizo, tuta kompleta kuirejo! La homoj preskaŭ freneziĝas por vidi ĝin… Do, denove dankon. Kiel strange, ke vi ne volas vidi ĝin! Sed pardonu, mi devas rapidi," kaj dume mi moviĝetis, kvazaŭ mi malpaciencus foriri. Dum mi parolis, la pordo vaste malfermiĝis, kaj mi povis vidi, ke mi forte tuŝis ŝian scivolemon. Hezite ŝi diris: "Nu, mi rigardos ĝin, sed mi ne aĉetos."

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Kredu min, Sinjorino!»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Kredu min, Sinjorino!» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Eliza Orzeszkowa
Donatella Di Cesare - The Time of Revolt
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - El Tiempo de la revuelta
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - ¿Virus soberano?
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - Resident Foreigners
Donatella Di Cesare
Cesare Lombroso - The Man of Genius
Cesare Lombroso
Отзывы о книге «Kredu min, Sinjorino!»

Обсуждение, отзывы о книге «Kredu min, Sinjorino!» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x