Rossetti Cesare - Kredu min, Sinjorino!

Здесь есть возможность читать онлайн «Rossetti Cesare - Kredu min, Sinjorino!» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Kredu min, Sinjorino!: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Kredu min, Sinjorino!»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Tre volonte mi akceptis skribi "kelkajn enkondukajn vortojn" al tiu ĉi libro de Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de "enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?
Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi…
Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj, sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por multaj el ni.
Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis "eksponistojn". Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la "nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna homo ne povas vivi". Kaj sub la scivola rigardado de l’ ĉirkaŭ­starantoj mi subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas, hejmen portas kaj… neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas uzebla! Pri kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme priruzita kliento…
Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.
Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.
Raymond Schwartz

Kredu min, Sinjorino! — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Kredu min, Sinjorino!», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

"Pardonu," ŝi dolĉis, "ĉu vi havas cigaredon?"

"Nu certe, certe," mi respondis, "jen." Kaj mi donis cigaredon kaj fajron.

Ŝi sidis sur la rando de mia ampleksa lito kaj diris: "Nu, ĉu vere vi estas tute komforta?"

"Ho jes, absolute, dankon," mi deliris.

"Bone," ŝi mielis. "Nu, se vi deziras ion ajn" (kaj mi estis certa, ke ŝi emfazis tiun ion ajn) "nur petu, kaj mi ĝojos komplezi."

"Vi estas tro ĝen­tila," mi respondis kaj rigardis al ŝi sopire. Ŝi surverŝis min per la radioj de varma rideto. Mi arde volis porti la aferon antaŭen, sed mia malnova aplombo forfluis kiel akvo el korbo.

Ŝi diris: "Estas io, sed mi ne kuraĝas diri ĝin. Vi eble juĝos min tro trudema."

"Ho, estu senceremonia!" mi diris. "Mi estas ja viro, kiu sufiĉe travagis en la mondo. Al diablo la ortodokson, mi fajfas pri ĝi. Mi mezuras per mia propra metro. Mi petas vin, parolu libere!"

Ŝi klinis la kapeton ĉarme, hezitis, poste komencis: "Do… ĉu eble… eble estus loko por ankoraŭ unu en via lito?"

Mi devis iom serĉi la voĉon. "Sed certe, mia kara, certe!" Kaj mi tuj moviĝis por fari lokon.

"Ho dankon," ŝi diris, "mi ne sciis kiel proponi tion al vi, sed estas alia viro, kiu atendas, kaj mi tuj kondukos lin ĉi tien," kaj ŝi ridetis al mi ĉarme kaj foriris."

Ni kore ridis.

"Jen," diris Martin, "kiaj aferoj okazas al mi! Mi plonĝis en la kaptilon kiel beata idioto. Sed vi du: rakontu iom pri vi mem!"

Ni babilis, rakontis, kaj poste devis rapidi al la halo. Martin promesis ĉeesti. Tiun vesperon estis granda amaso da popolo en la halo, ĉar la famo pri la malkovro de la urba ŝtelisto disvastiĝis. Estis policano kaj polica serĝento en la halo. Ĉiuj atendis la malkaŝon de la nomo de la ŝtelisto…

Liza priskribis la ŝteliston kiel ni aranĝis; sed kiai ŝi venis al la punkto diveni la nomon, ŝi diris: … "kai lia nomo estas… estas…"

Plena silento regis en la halo.

"…estas… ne, mi ne povas kapti la nomon," ŝi diris per preskaŭ flustra voĉo, kaj lace ŝi metis la manon al la frunto.

La serĝento venis al Liza kaj diris: "La priskribo de la ŝtelisto estas tute ekzakta, sed kial vi ne povas diri lian nomon?"

"Ne estas facile," diris Liza. "Ĵus ĝi estis ekvenonta al mi, kaj poste — ĝi ne­. Tiuj sciigoj aŭ venas aŭ ne venas, kaj mi povas nur peni. Oni ne povas postuli, ke ili venu."

Martin aŭskultis flanke.

La policserĝento diris: "Do, ni provu denove morgaŭ vespere, ĉu?"

"Ho jes, mi ja provos," respondis Liza.

"Bone, ni ĉeestos morgaŭ vespere, sed nun estas konsilinde, ke ni akompanu vin hejmen, ĉar la ŝtelisto eble atakos vin. Kaj morgaŭ ni akompanos vin de la hotelo kaj returne."

Ni kune iris al la hotelo. Martin estis kun ni, kaj post la foriro de la policanoj ni invitis Martin enveni.

"Mi komprenas nur duone ĉi tiun polican aferon," diris Martin. "Kio ĝi estas?"

Ni klarigis al li.

"La plej terura malsano en la mondo estas stulteco, simpla kretenismo," filozofis Martin. "Pro stulteco homoj mortas, agonias, malsatas kaj minimume malŝparas tempon. Ĉu kredeble, ke oni kondamnus iun pro diro de divenistino? Iam oni detruis aŭguristinojn, kaj nun oni volas uzi ilin por detrui aliulojn. Jen vera progreso! Mi malesperas, tute rezignas pri la monda idiotaro. Tamen vi ne povas konfesi la blufon. Ne-ne, ne konfesu; plenŝtopu iliajn vakajn rap-nap-kapojn per babilaĵoj. Vi mem ne povas fari esplorojn pri la krimo sen tiri atenton sur vin, sed mi esploros kaj provos eltrovi detalojn. Mi sciigos vin morgaŭ pri la rezulto."

La posta vespero estis nia lasta en la urbo. La halo estis sufoke plena, kaj homoj staris malantaŭ la seĝaro, kunpremitaj kiel sardeloj en skatolo.

Martin fingrovokis min. "Mi elfosis ion," li diris mallaŭte, kaj rapide li komunikis al mi kelkajn detalojn pri la ŝtelo. Mi sciigis tion al Liza.

Venis la apogea momento de la vespero. Liza priskribis la ŝteliston kiel antaŭe. Tiam ŝi aldonis Iaŭ la sciigoj de Martin:

"Estas nokto. Jes, mi vidas iun. Mi vidas lin, li alproksimiĝas al dometo… li ĉirkaŭrigardas. Jen li venas ai la pordo kaj provas malfermi ĝin. Nun li staras senmove, ŝajne aŭskultante. Li ĉirkaŭiras la dometon, ĝi estai ligna kabano… Oh, la bildo malklariĝas… jes, nun li iras al fenestro, li sin klinas. Nun li rektiĝas. Li havas ion en la mano, mi ne klare vidas kio ĝi estas… eble ŝtono. Li frakasas la fenestron. Denove li ĉirkaŭrigardas. Jes, nun li engrimpas." (Paŭzo, ne estas eĉ flustro en la halo: la priskribo tuŝas eĉ min.) Liza daŭrigas ekscitite: "Jen, jen, li elgrimpas, ho, mi vidas lin… jes, jes, mi vidas lin!" (Ŝia voĉo kresĉendas.) "Li metas ion en la poŝon, li forrapidas dekstren, dekstren…" (Longa paŭzo, poste mal aŭte:) "Lia nomo estas… estas… (ŝia voĉo preskaŭ ne aŭdiĝas, kapoj kliniĝas al ŝi streĉe) estas… jes, estas…" Ŝi svenis. Mi kuris sur la scenejon kaj vokis unu el miaj helpantoj, kaj ni portis ŝin de la scenejo. Post iom da tempo ŝi revenis kaj la mendoj por horoskopoj rompis ĉiujn rekordojn. Unu­-du virinoj timis alproksimiĝi al Liza.

Denove la serĝento venis. "Kial vi ne sukcesis diri lian nomon? Ĉu vi ja sciis ĝin antaŭ ol vi svenis?"

"Ne," diris Liza lace. "Io ja ekvenis al mi, sed ĝi estis tro nebula. Komprenu, ke ĉiuj en la halo pensis nomojn! Venis al mia menso granda konfuzaĵo, nomoj, nomoj, eroj de nomoj, tute intermiksitaj, tute nebulaj. Ne estas eble, tute ne estas eble. Kun tia konfuzo la afero estas tro streĉa."

"Do," demandis la serĝento, "ĉu vi povos diveni la nomon, se mi sidos ĉe vi private?"

"Jes, eble," diris Liza.

"Bone, ni provu."

"Sed ne ĉi-vespere," petis Liza. "Mi estas morte laca."

"Do kiam?"

"Je la dekunua morgaŭ matene en mia hotelo."

"Bone," diris la serĝento kontente. "Mi estos tie akurate."

Tiun vesperon, post eskorto al la hotelo, ni revenis al la halo kaj pakis ĉion, kaj la sekvintan matenon, posi adiaŭo al Martin, ni forlasis la urbon je la naŭa matene.

43. NIA DIUGENTA KOLEGARO.

Marto 1938. Denove en Olympia, Londono. Ni nun partoprems skotajn kaj anglajn foirojn kaj ankaŭ negocis en urbaj haloj. Ĉe ni laboris dudek­-kvin personoj. En la anglaj foiroj ni konkurencis kontraŭ la V.I.K.­-kompanio. Ni havis la avantaĝon, ke ni kaj niaj dungitoj laboris kiel familio, kaj ni konkurencis kontraŭ V.I.K. senlace. Ĉe V.I.K. nun restis nur tri eksponistoj: tio signifas, ke V.I.K. preskaŭ perdis la merkaton. La sola afero, kiun ni timis, estis ke unu el niaj laborantoj forlasos nin kaj iros al la opozicio. Eĉ se tiu transkurinto ne estus sperta laboristo, li povus malutili nin, se li kontraŭlaborus. Nome ni havis metiajn sekretojn kaj taktikojn, kiujn ni ĵaluze gardis, kaj estus por ni domaĝe, se la opozicio eksciuŝ ilin.

Tre simpla sed tre efika taktiko nia estis ĉiam disdiri, ke ni malmulte vendas. Bazaruloj, male, ĉiam fanfaronas per grandaj troigoj pri siaj vendoj por kredigi al ĉiu, ke ili estas bonegaj vendistoj. Vendoj en foiroj estas ĉiam malaltaj en la komenco, kaj poste pograde altiĝas ĝis granda eksterproporcia vendado dum la lastaj tagoj. Tiu altiĝo ĉe la fino estas grandparte rezulto de la antaŭatempa laborado, inkluzive de la komenco, kiam ŝajnas malŝparo de tempo klopodi. Se la opozicio pensos, ke ni bone vendas, ĝi strebos per ĉiuj fortoj por superi nin. Do la taktiko estas paroli al ili pesimisme, dirante ke ne valoras la penon provi, kaj ke la foiro estas fiasko.

Estas strange, kiel facile oni kredas tion, eĉ se la kredanto havas jarojn da sperto. Bazaruloj ĉiam memoras la finan rezulton de foira vendado kaj forgesas la malesperigan komencon, ĉar iliaj mensoj evitas memori tion, kio estas malagrabla. Tiu faktoro, plus sintrompo per fanfaronado, faciligas nian taktikon kredigi al ili, ke foiro ne estas bona. Dume ni forte laboras, eĉ se la tuja vendado estas mizera, kaj dume la opozicio perdas valoran tempon. Kiam mendoj komencas enveni kvante, la opozicio vekiĝas, sed estas jam tro malfrue.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Kredu min, Sinjorino!»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Kredu min, Sinjorino!» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Eliza Orzeszkowa
Donatella Di Cesare - The Time of Revolt
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - El Tiempo de la revuelta
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - ¿Virus soberano?
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - Resident Foreigners
Donatella Di Cesare
Cesare Lombroso - The Man of Genius
Cesare Lombroso
Отзывы о книге «Kredu min, Sinjorino!»

Обсуждение, отзывы о книге «Kredu min, Sinjorino!» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x