Rossetti Cesare - Kredu min, Sinjorino!

Здесь есть возможность читать онлайн «Rossetti Cesare - Kredu min, Sinjorino!» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Kredu min, Sinjorino!: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Kredu min, Sinjorino!»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Tre volonte mi akceptis skribi "kelkajn enkondukajn vortojn" al tiu ĉi libro de Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de "enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?
Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi…
Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj, sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por multaj el ni.
Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis "eksponistojn". Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la "nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna homo ne povas vivi". Kaj sub la scivola rigardado de l’ ĉirkaŭ­starantoj mi subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas, hejmen portas kaj… neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas uzebla! Pri kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme priruzita kliento…
Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.
Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.
Raymond Schwartz

Kredu min, Sinjorino! — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Kredu min, Sinjorino!», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

"Ĉu vi volas serioze diri, ke mi agu kiel Madame Zingra? Sed tio estas absurda. Vi scias, ke mi tute ne posedas tiun kapablon. Mi ne povas telepatie ricevi iun ajn penson. Vi blagas, ĉu ne?"

"Mi ne blagas, mi estas tute serioza. Mi scias, ke Zingra kaj aliaj posedas ian naturan doton, kapablon kiun ni eĉ ne komprenas, sed devas esti maniero artifiki tian prezentaĵon. Necesas nur, ke mi eksciu, kion la homoj volas scii kaj ke mi komuniku ĝin al vi per ia kodo."

"Kodo?" diris Liza nekomprene.

"Jes, mi klarigos. Mi devas trovi vortojn, kiujn mi povas meti nature en frazojn. Ni antaŭaranĝos, ke tiuj vortoj havu specialan signifon. Vi priatentos nur tiujn vortojn kaj per tiuj vi komprenos. Ekzemple se ni aran­ĝos, ke la vorto Ĉu signifas januaro , tiam necesos nur, ke mi diru al vi ion enhavantan la vorton Ĉu , kaj vi scios, ke la respondo estas januaro ."

"Ho, sed necesus tiom da vortoj por signi ĉion! Ne, ne estas eble," diris Liza.

"Ne necese, ĉar se mi demandus al vi pri nombro, ĉu povus signifi la nombron unu . Se mi pritraktus monon, la sama ĉu povus signifi unu antaŭaranĝitan moneron — aŭ unu ludkarton ktp. Mi scias, ke tio ne sufiĉas, sed mi povos evoluigi la sistemon, ĝis ni povos priskribi kion ajn. Mi certas, ke mi povos elpensi taŭgan kodon — jes, tion mi ja povos fari. Ankoraŭ mi ne scias ĝuste kiamaniere - sed mi kreos, mi tuj kreos kodon!" mi aldonis, entuziasmiĝante.

"Donu al mi paperon, kaj mi eltrovos, jes, mi el aboros kodon!"

Dum plena semajno mi klopodis fari kaj perfektigi kodojn. Mi verkis unu, Liza lernis ĝin, kaj ni ekzercis. Sed en la praktiko ĉiam montriĝis malbonaĵoj, do mi verkis alian. Liza preskaŭ freneziĝis, ĉar la daŭra lerno kaj mallerno de unu kodo post alia estis granda mensa streĉo. Sed mi ne laciĝis. Kiam unu kodo montris ian netaŭgecon, mi modifis aŭ novverkis ĝin. Finfine mi ellaboris kodon, kiu ŝajnis praktika.

Ĉio estis preparita. Halo estis luita, afiŝoj, biletoj kaj cirkuleroj presitaj kaj gazetreklamoj aperigitaj. Per simpla anagramo de la nomo Liza mi nomigis ŝin Zila, kiu estas neordinara nomo enhavanta ecojn de fremdeco kaj mistero. La reklamoj priskribis ŝin "telepatia fenomeno, kiu povas diveni la pensojn," ktp. Kiom eble ni reklamis la Zila-prezenton kaj la kuirilan prezenton aparte, tiel ke ĉiu pensu, ke estas pli ol du personoj, kiuj rolas en la halo. Ekzemple unu murafiŝo fanfarone reklamis, ke C. Rossetti (ĉefkuiristo) kaj f-ino Adamson (fama eksponistino el Olympia, Londono) eksponas la senakvan kuirilon, kaj la alia afiŝo reklamis, ke Madame Zila, la telepatia mirindulino, estas venigita je granda kosto ktp. La luita halo estis en urbeto ekster Glasgovo.

Venis la tempo por la unua prezento de Zila. Liza estis nervoza. La halo estis iom pli ol duonplena de homoj. "Ne ekscitiĝu," mi diris al ŝi. "Fidu al mi. Se ne iros ĉio laŭ la plano, mi scios manovri, kaj cetere, se la prezento estos eĉ malbona, ne gravas. Ni devas komenci; poste ni plispertiĝos. Ĉu vi volas, ke mi eksponu, por ke vi povu dume trankviliĝi?"

"Ne," ŝi diris. "Ju pli mi pensos pri la afero, des pli mi nervoziĝos. Pli bone, se mi mergos min en la eksponlaboro."

"Bone," mi diris. "Mi rekontrolos la ludkartojn kaj la notlibron."

La eksponado finiĝis kaj la mendoj bone envenis. Rapide ni kuris al la malantaŭa ĉambreto kaj deprenis niajn kuiristajn uniformojn. Mi tuj estis prete vestita en frako.

"Nu, estu preta enveni tuj post mia enkonduka parolado," mi admonis Liza’n kaj, kontrolinte denove, ke mia blanka kravato sidas dece, mi rapidis sur la scenejon. Mi lokis lignan brakseĝon sur la mezon de la scenejo, malŝparis du-tri minutojn per ŝajna okupiĝo por doni tempon al Liza, poste mi rektiĝis antaŭ la ĉeestantaro kaj komencis:

"Gesinjoroj," — viroj en la halo estis nur du — "mi fieras anonci al vi la mirindan Madame Zila, kiu posedas tiun raran dotan kapablon, kiu ebligas al ŝi diveni viajn pensojn kaj vidi la estontecon. Laŭ mia scio, ŝi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan. Dum ŝia fama kariero ŝi helpis al miloj per sia konsilo. Ni povas konsideri nin efektive bonŝancaj, ke la potenca firmao, kiun mi reprezentas, venigis Zila per granda kosto, ke ŝi prezentu sin al vi senpage. Kelkaj el vi eble demandas al si: kia rilato troviĝas inter la kuirarto kaj la prezento de Zila? En unu vorto — nenia . Mia firmao venigis Zila’n sole por reklami, tio estas, por fokusi atenton sur nian senakvan kuirilon. Nun, kun granda plezuro, mi prezentas al vi Madame Zila."

(La leganto komprenos, ke en la prezentaĵo, kiu sekvas, mi uzas tro simplan, elementan kodon, por ke mi povu klare demonstri nian procedon. Tiun simplan kodon la leganto, se li deziras, povos ekstrakti el la dialogo — la kodvortoj staras kursive. La priskribo pri la efiko sur la ĉeestantojn estas aŭtenta.)

Liza envenis vestita en nigra vespertualeto arĝente ornamentita kaj riverencis. Obtuza murmureto trairis la halon kiam la anaro rekonis, ke ŝi estas f-ino Adamson, kiu ĵus eksponis. Mi kondukis ŝin ceremonie al la brakseĝo kaj per nigra bandaĝo mi vindis ŝiajn okulojn, evitante kovri la orelojn. Mi reiris al la mezo de la scenejo, prenis el la poŝo kompleton de ludkartoj, kaj anoncis:

"Unue por montri al vi la ĝeneralan kapablon de Madame Zila, mi venos inter vin. Mi deziras, ke personoj elektu kartojn el ĉi tiu kartaro kaj ke la elektantoj estu tre zorgaj, ke mi ne ekvidu la prenitajn kartojn."

Mi iriŝ al unu sinjorino, kaj ŝi prenis karton el la fasko. Mi turnis min al Liza kaj diris:

"Madame Zila, diru rapide do la nomon de la karto."

"La kvin de piko," respondis Liza.

"Dankon," mi respondis kaj, irante al alia elektanto, mi diris: " Bonvolu nun diri la duan karton."

"La sep de karoo."

"Koncentriĝu," mi rapide diris.

Liza metis la manon al sia frunto kaj diris: "Ne, nun mi vidas ĝin pli klare. Ĝi estas la sep de kero."

"Dankon."

Mi nun prenis el la poŝo ordinaran notlibron kaj anoncis: "Mi nun dezirus, ke kelkaj sinjorinoj skribu en ĉi tiu notlibro iujn ajn nombrojn, kaj Madame Zila, kiu sidas tute blindumita, sumigos ilin."

Mi iris al unu sinjorino kaj flustris al ŝi: "Skribu kvar ciferojn sur ĉi tiu paĝo." Ŝi faris tion, kaj mi same petis al tri aliaj apudaj sinjorinoj. Mi reprenis la notlibron, kaj je tiu ekzakta momento Liza diris: "La sumo de tiuj nombroj estas 22.719."

Mi tiam iris al alia virino, kiu sidis ĉe la alia flanko de la halo kaj petis ŝin adicii, kaj kiam ŝi tion faris, la rezultato estis tiu, kiun Liza diris. ("Dank" al Dio, ke neniu vidis min turni la paĝojn!" mi diris al mi.)

Mi poste iris al alia virino kaj flustris: "Kiu estas via naskiĝtago?" Kaj post la respondo mi turnis min al Liza kaj diris: "Ĉu vi scias tuj la naskiĝtagon de la sinjorino?"

"La sesa de aŭgusto. Vi naskiĝis sub la signo de Leo (leono). Vi havis zorgojn dum via vivo, sed per via natura kuraĝo vi ne permesis ke tiuj zorgoj malesperigu vin. Vi estas bona, sindonema amikino por viaj amikoj, sed vi ne… ne… eh… ne… ŝatas viajn malamikojn."

Mia stomako kirliĝis ĉe aŭdo de tiu lama banalaĵo kaj mi rapide ĵetis flankan rigardon al la aŭdantaro, sed ĉiu rigardo montris nur streĉan intereson al Liza. "Dank’ al Dio pro la malavara dissemo de stultuloj en ĉi tiu mondo," mi spiris.

Post mallonga hezito Liza daŭrigis: "Estas iu, kiu kaŝe agas kontraŭ vi. Mi ne volas diri ŝian nomon publike, sed vi facile povos diveni, kiun mi aludas. Estu singarda. Via estonteco estas ĝenerale rozkolora, kaj mi vidas konsiderindan monsumon, kiu venos al vi. Entreprenu ion malfacilan je ĵaŭdo, ĉar tiu tago estas por vi feliĉoporta."

"Dankon," mi diris. Post demando al alia sinjorino mi rapide diris al Liza: " Mi volas, ke vi donu al mi klare la naskiĝdaton de la sinjorino." Ĉe tiu kompleksa komuniko, Liza ekeraris:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Kredu min, Sinjorino!»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Kredu min, Sinjorino!» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Eliza Orzeszkowa
Donatella Di Cesare - The Time of Revolt
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - El Tiempo de la revuelta
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - ¿Virus soberano?
Donatella Di Cesare
Donatella Di Cesare - Resident Foreigners
Donatella Di Cesare
Cesare Lombroso - The Man of Genius
Cesare Lombroso
Отзывы о книге «Kredu min, Sinjorino!»

Обсуждение, отзывы о книге «Kredu min, Sinjorino!» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x