— Vi estas ĉi tie, Ĝimo [Jim]! — diris Arturo proksimiĝinte al ŝi, kiam ŝia interparolanto deiris al alia loko de la ĉambro. Ĝimo estis ŝia knabina kromnomo, derivaĵo de Ĝenifero [Jennifer], per kiu oni baptis ŝin. Ŝiaj italaj amikinoj nomis ŝin Gemo [Gemma].
Ŝi mire levis sian kapon.
— Arturo! — Ho, mi eĉ ne sciis, ke vi ankaŭ estas membro.
— Mi ankaŭ ne atendis ekvidi vin ĉi tie, Ĝimo. De kiam vi…?
— Ne, — haste ŝi interrompis lin, — mi ankoraŭ ne membriĝis. Mi nur plenumis du aŭ tri negravajn petojn. Mi jam interkonatiĝis kun Bini. Ĉu vi konas Karlon Bini?
— Jes, certe.
Bini estis gvidanto de livorna grupo kaj lin konis tuta Juna Italio.
— Jen, Bini komencis rakonti al mi pri tiuj problemoj kaj mi petis lin venigi min iun studentan kunvenon. Li ankaŭ skribis al mi en Florencon… Ĉu vi scias, ke dum Kristnasko mi vizitis Florencon?
— Ne, mi tre malofte ricevas leterojn de miaj parencoj.
— Jes, tion mi komprenas… Do, mi restis ĉe fratinoj Rajt [Wright], (ili estis ŝiaj lernejaj amikinoj translokiĝintaj al Florenco). En letero Bini proponis, ke dum reveno hejmen mi vizitu Pison kaj la nunan kunvenon… Nu, ŝajne, prelego komenciĝas…
La prelego estis pri ideala respubliko kaj preparo de junularo por ĝi. Pensoj de lektoro estis ne tute certaj, sed Arturo aŭskultis lin kun plena admiro. Li akceptis ĉion senkritike kaj absorbis novajn moralajn ideojn ĝenerale sen pripenso.
Post kiam la prelego kaj longaj debatoj finiĝis kaj studentoj komencis foriri, Arturo alpaŝis al Gemo, kiu ne lasis sian lokon en angulo.
— Mi proponas akompani vin, Ĝimo. Kie vi restis?
— Ĉe Marieto.
— Ĉe tiu, kiu estis mastrumistino de via patro?
— Jes, ŝi loĝas sufiĉe malproksime de tie ĉi.
Kelkan tempon ili paŝis silente. Poste Arturo abrupte demandis ŝin: — Ĉu vi nun estas deksepjara?
— Tio okazis en oktobro.
— Mi ĉiam supozis, ke vi post plenkreskiĝo ne iĝos ordinara fraŭlino, ne vizitos, samkiel ceteraj gejunuloj, balojn ktp. Kara Ĝimo, mi ofte pensis, ke vi nepre estos en nia organizo.
— Tion saman mi pensis pri vi mem.
— Vi menciis iujn komisiojn, kiujn petis plenumi Bini. Mi eĉ ne sciis, ke vi konas unu la alian.
— Mi plenumis ilin ne por Bini, sed por la alia.
— Por kiu?
— Por tiu, kiu hodiaŭ estis interparolanta kun mi, — por Bolo [Bolla].
— Ĉu vi bone konas lin?
Voĉo de Arturo havis iom da ĵaluzo. Al li ne plaĉis tiu ĉi viro. Ili konkuris en unu afero, kiun komitato de Juna Italio finfine komisiis al Bolo, konsiderinte Arturon ankoraŭ tro juna kaj sensperta.
— Mi konas lin sufiĉe bone. Li tre plaĉas al mi. Li loĝis en Livorno.
— Mi tion scias… Li lasis la urbon novembre.
— Jes, tiam oni atendis alvenon de ŝipoj. Kion vi opinias, Arturo, pri tio, ke via hejmo estas pli sendanĝera por nia agado? Ja neniu suspektos familion de riĉaj ŝipoposedantoj. Krome, vi konas ĉiun en dokoj.
— Malpli laŭte, mia kara! Ĉu libroj el Marsejlo [Marseilles] estis kaŝitaj en via domo?
— Nur unu tagon… Tamen povas esti mi ne devis paroli tion al vi.
— Kial? Vi jam scias, ke mi estas ano de la socio. Gemo, kara, mi estus tre feliĉa, se ankaŭ aniĝu vi kaj … padre!
— Via padre! Ĉu li…
— Ne, li opinias malsame. Sed iam mi esperas…
— Arturo, sed li ja estas sacerdoto!
— Tio ne gravas! En nia socio jam estas sacerdotoj. Du el ili verkas artikolojn por ĵurnaloj. Kaj kial ne? Ja misio de klerikaro estas konduki la mondon al plej altaj idealoj kaj celoj, al kiuj ankaŭ aspiras nia socio! Finfine tio ĉi estas pli religia kaj morala demando ol politika. Ja se homoj estas pretaj esti liberaj kaj respondecaj civitanoj, do neniu kapablas teni ilin en sklaveco.
Gemo kuntiris la brovojn.
— Mi opinias, ke via logiko havas iun implikaĵon. Sacerdoto instruas religian doktrinon. Mi vidas nenion koncernan al nia strebado liberiĝi de aŭstroj.
— Sacerdoto estas predikanto de kristanismo, kaj Kristo mem estis plej granda revoluciulo.
— Ĉu vi scias, ke mi interparolis kun mia patro pri sacerdotoj kaj li diris, ke…
— Gemo, via patro estas protestanto.
Post mallonga paŭzo ŝi ekrigardis rekte liajn okulojn.
— Ĉesigu ni nian konversacion. Vi ĉiam iĝas netolerebla, kiam vi parolas pri protestantoj.
— Tute ne! Netoleremecon kutime aperigas protestantoj, kiam temas pri katolikoj.
— Mi opinias malsame. Tamen ni jam tre ofte diskutis pri tio ĉi kaj do ne necesas denove komenci… Kion vi opinias pri la nuna lekcio?
— Ĝi tre plaĉis al mi, precipe la lasta parto. Estis bone al mi aŭdi liajn rezolutajn vortojn pri neceso vivi kvazaŭ en respubliko, anstataŭ revado pri ĝi! Ja Kristo ankaŭ diris: "La ĉiela Regno estas en vi!".
— Al mi male tiu ĉi parto ne plaĉis. Li tiom multe parolis pri tio, kion ni devas pensi, senti, kiel ni devas ŝanĝiĝi, sed neniujn praktikajn rimedojn kaj agojn por tio li indikis.
— Kiam kriza tempo venos, tiam ni havos plurajn taskojn. Ni devas esti paciencaj. Grandaj ŝanĝoj ne okazas dum unu tago.
— Ju pli malfacila estas tasko, des pli urĝe necesas komenci decidi ĝin. Vi parolas pri tio, ke necesas pretigi sin por libero. Tamen kiu estis pli preta por tio, ol via patrino? Ĉu iu vidis pli perfektan anĝelan virinon? Kaj kion rezultigis ŝia tuta bonkoreco? Ŝi estis sklavino ĝis la lasta tago de ŝia vivo. Kiom da ĉikanoj kaj insultoj ŝi spertadis de via vicfrato Ĝejmso kaj lia edzino! Se ŝi ne estus tial bonkora kaj pacienca, do ŝi havus pli bonan vivon kaj oni ne kuraĝus premi ŝin. Simila situacio ekzistas en Italio. Tiuj, kiuj strebas defendi siajn celojn, tute ne bezonas paciencon.
— Ĝimo, kara, Italio estus delonge libera, se kolero kaj pasio estus uzitaj por tio. Ĝi bezonas ne malamon, sed amon.
Li abrupte ekruĝiĝis, kiam estis dirata la lasta vorto. Gemo tion ne rimarkis, ĉar ŝi rigardis rekte antaŭen. Ŝiaj brovoj estis kuntiritaj kaj lipoj estis firme kunpremitaj.
— Vi pensas, ke mi ne pravas, Arturo, — diris ŝi post ioma paŭzo. — Sed mi pravas kaj iam vi tion komprenos… Kaj jen domo de Marieto. Ĉu vi volas eniri?
— Ne, jam estas malfrue. Bonan nokton, kara!
Li staris ĉe enirejo kaj firme premis ŝiajn manojn.
— "Pro dio kaj la popolo…"
Malrapide kaj grave ŝi kompletigis la devizon: — "Nun kaj por ĉiam".
Poste ŝi eltiris siajn manojn kaj rapide eniris la domon. Kiam la pordo ŝlosiĝis, li kliniĝis kaj prenis cipresan branĉeton falintan de ŝia brusto.
Ĉapitro 4. Perfida konfeso
Arturo revenis hejmen kvazaŭ fluganta. Li estis absolute, sennube feliĉa. En la kunveno oni parolis pri preparo al armita ribelo. Gemo nun estas lia kamaradino kaj li amas ŝin. Ili kune agados kaj eĉ eble pereos por estonta respubliko. Floranta tempo de ilia espero venas kaj padre ekvidos tion kaj ekfidos.
Tamen sekvan matenon Arturo vekiĝis pli trankvila. Li rememoris, ke hodiaŭ Gemo forveturos al Livorno kaj padre al Romo. Januaro, februaro, marto — tri longaj monatoj restos ĝis Pasko. Tiam ŝajne Gemo spertos protestantan influon hejme (por Arturo la vortoj “Protestanto” kaj “Filistro” estis egalaj). Ne, Gemo neniam flirtos, koketos kaj fascinos turistojn kaj senharajn ŝipoposedantojn kiel ceteraj anglaj fraŭlinoj en Livorno; Gemo estas tute malsama. Tamen ŝi evidente estas tre malfeliĉa. Tia tre juna, sen geamikoj, ŝi supozeble sentas sin sola inter tiea pedanta publiko… Ho, se estus viva mia patrino!
Vespere li venis la seminarion kaj renkontis Montanelli, kiu konversaciis kun nova rektoro. Li aspektis lace kaj malkontente. Kiam li ekvidis Arturon, do li ne ekĝojis kiel kutime, sed lia vizaĝo iĝis pli tenebra.
Читать дальше