Ĉapitro 2. Familio Burton
Al s-ro Ĝejmso Burton tute ne plaĉis ideo de lia juna vicfrato vagi tra Svisio kune kun Montanelli. Sed li ne povis malpermesi bagatelan promenadon de Arturo kaj profesoro de teologio por studi botanikon, rezonante, ke malpermeso estus absurde tirana. Arturo povus rigardi ĝin kiel religian aŭ rasan superstiĉon, ĉar ĉiuj Burton-anoj fieris pri sia klera toleremo. La tuta familio estis lojala protestanta kaj konservativa, ekde kiam ties ŝipa kompanio “Burton & Sons” [Burton k. filoj] antaŭ cent jaroj komencis sian aferon lanĉinte ŝipojn inter Londono kaj Livorno. Ili opiniis, ke anglaj ĝentlemanoj devas esti senpartiaj eĉ kun papistoj; tial kiam la familiestro post sia vidveco reedziĝis al juna katolika guvernistino de siaj filoj Ĝejmso kaj Tomaso [Thomas], do al ambaŭ fratoj malplaĉis tio, tamen ili rezignaciis kaj akceptis sian duonpatrinon, kiu estis preskaŭ samaĝa, kiel volon de providenco.
Post morto de la patro kaj edziĝo de pli aĝa frato pozicio en la familio iĝis pli malfacila; sed ambaŭ fratoj honeste penis protekti duonpatrinon Gledison [Gladys], dume ŝi estis viva, kontraŭ senkompata lango de Julio kaj laŭeble faris ĉion necesan por Arturo. Ili ne amis la knabon kaj ne provis tion kaŝi. Iufoje ili enmanigis al li riĉajn donacojn aŭ poŝmonon, sed ĝenerale ili ne kontraŭiĝis, kiam li agis laŭ propra volo.
Tial en responda letero, kiun Arturo ricevis, estis monĉeko necesa por kompensi liajn elspezojn kaj malvarma permeso agi libervole dum liaj ferioj.
Li uzis duonon de mono por aĉeto de botanikaj libroj kaj herbariujo kaj elveturis kune kun padre en sian unuan alpan migradon.
Montanelli havis bonan humoron, kiun Arturo delonge ne vidis. Post la unua ŝoko de la konversacio, kiun li spertis en la ĝardeno, li pli-malpli reprenis sian mensan ekvilibron kaj do nun li akceptis ĉion pli senemocie. “Arturo estas tro juna kaj sensperta, — rezonis Montanelli. — Lia decido momente ne estas definitiva. Certe ankoraŭ estas tempo, kiam ĝentila persvado rezultigos lian deflankiĝon de tiu danĝera vojo, sur kiun li apenaŭ eniras”.
Ili intencis pasigi kelkajn tagojn en Ĝenovo, sed post kiam Arturo ekvidis ĝiajn sunplenajn, polvajn stratojn kun amaso de promenantaj turistoj, sur lia vizaĝo aperis severa rigardo.
Kun kvieta rideto Montanelli rimarkis tion. — Ĉu al vi ne plaĉas ĉi tie, carino?
— Mi ne scias. Ĉio estas tute malsama, ol mi atendis ekvidi. Jes, la lago estas belega kaj siluetoj de apudaj montetoj ankaŭ aspektas bele.
Ili troviĝis sur Ruso [Rousseau] insulo kaj Arturo montris konturojn de Savojo.
— Sed la urbo! Ĝi estas tiel akurata kaj ordema, kiel io… protestanta. Eĉ ĉi tiea aero estas ia memkontenta. Ne, ĝi ne plaĉas al mi; ĝi rememorigas al mi Julion.
Montanelli ekridis: — Kompatinda knabo, kia misfortuno! Nu bone, ni ja venis ĉi tien por nia amuzo kaj do ekzistas neniu motivo, kiu povus reteni nin ĉi tie plu. Velu ni en boato hodiaŭ sur la lago kaj morgaŭ matene grimpu ni montaron, ĉu?
— Sed, padre, ĉu vi volas resti ĉi tie?
— Mia kara knabo, mi multfoje vidis tiujn ĉi lokojn. Mi ĝojas, nur kiam vi mem plezuriĝas. Kien vi volus iri?
— Se vi ne obĵetas, iru ni al riverkomenco.
— Ĉu laŭ Rodano [Rhone]?
— Ne, laŭ Arvo [Arve], ĝi fluas tiel rapide.
— Okaze ni veturos al Ŝamonio [Chamonix].
Tutan duontagon ili velis en malgranda boato sur la lago. Al Arturo pli plaĉis griza kaj kota rivero Arvo, ol la pitoreska lago de Ĝenovo. Li elkreskis apud Mediteraneo, kie li vidis ĉefe ondoŝvelojn. Sed lin ĉiam pasiigis rapida akvomovado en riveroj kurantaj el glaĉeroj.
— Ĝi estas tiel serioza! — li diris.
Tre frue sekvan tagon ili direktis sin al Ŝamonio. Arturo havis tre bonan humoron dum vagado tra fruktodona valo, sed kiam apud Kluso [Cluses] ili eniris krutan vojeton, kie ilin ĉirkaŭigis dentitaj montetoj, li iĝis silentema kaj pli serioza. Post St. Martin ili marŝis plu piede laŭ tiea valo kaj noktis en ĉevojaj solaj dometoj aŭ vilaĝetoj.
Arturo estis tre sentiva al influo de naturaj pejzaĝoj kaj la unua akvofalo, kiun ili renkontis, estis tiel mirinda, ke li tuj ekstaziĝis. Tamen dum ilia grimpado al pli altaj neĝoplenaj montaj supraĵoj, lian entuziasmon iom post iom transformiĝis en reva ekzaltiĝo, kiun antaŭe Montanelli ne rimarkis. Ŝajnis, ke inter li kaj montaro ekzistis ia mistika relativeco. Li povis kelkajn horojn senmove kuŝi ĉe altaj, rektaj pinoj, kaj rigardi inter iliaj trunkoj brilajn pintomontojn kaj nudajn klifojn, kiujn lumigis sunradioj. Montanelli spektis tion kun malgaja envio.
— Mi volus scii, carino, kion vi vidas tie? — demandis li foje, kiam li estis leganta libron kaj Arturo kuŝante sur muska grundo fiksrigardis blublankan ĉielan vastecon. Vespere ili deflankiĝis de vojo por pasigi nokton en kvieta vilaĝeto situanta apud akvofalo Diosaz kaj venis rokon, de kiu ili spektis sunsubiron post montara ĉeno de Monblano [Mont Blanc]. Okulojn de Arturo plenigis miro kaj ravo.
— Kion mi vidas, padre? Kvazaŭ tra darka glaso mi vidas en tiu ĉi senlima blua malpleno grandan, blankan estaĵon. Mi vidas, ke ĝi dum jarcentoj atendas alvenon de dia spirito.
Montanelli suspiris, — min ankaŭ vizitis foje samaj vizioj.
— Ĉu nun vi ilin ne vidas?
— Nun, ne. Mi ne vidos ilin plu. Ili ne malaperis, mi scias, sed nun mi vidas tute alion.
— Kion?
— Kion mi vidas, carino? Mi vidas la bluan ĉielon kaj neĝoplenan montaron, kiam mi rigardas supren, sed malsupre mi vidas ion malsaman.
Li fingromontris la valon situantan sub ili. Arturo ekgenuis kaj kliniĝis super rokorando. Grandaj pinoj, kiujn kovris vespera krepusko, kvazaŭ gardistoj staris laŭlonge de mallarĝaj bordoj de la rivero. Post kiam la suno, simila ruĝan inkandeskan braĝon, subiris malantaŭ dentita pintomonto, ĉio iĝis senviva. Tuj tien penetris io darka kaj minaca. Klifoj de okcidenta flanko similis dentegojn de iu monstro preta forkapti viktimon kaj entiri ĝin en la sinon de valo, kie arbaro bruis pro vento. Pinoj similis vicojn de klingoj kaj flustris: “Falu sur nin!”. La monta fluo ŝtormis kaj bolegis en mallumo. Ĝi furioze batis ŝtonajn murojn de sia prizono kun frenezo de eterna despero.
— Padre! — Arturo stariĝis kaj tremante retiriĝis de la abismo. — Ĝi similas gehenon!
— Ne, mia filo, — mallaŭte diris Montanelli, — ĝi similas homan animon.
— Ĉu animoj de tiuj, kiuj troviĝas en mallumo kaj en ombro de morto?
— Animoj de tiuj, kiujn vi ĉiutage renkontas sur stratoj.
Arturo palpitante rigardis suban ombrejon. Malhela, pala nebulo ŝvebis meze de pinoj haltante super uragana torento kiel senhava fantomo malkapabla eldoni konsolon.
— Rigardu! — subite ekkriis Arturo.
— Homoj, kiuj troviĝis en darko, ekvidis lumon!
Lastaj sunaj rebriloj bruligis orientajn neĝajn supraĵojn. Kiam ili malaperis, Montanelli turnis sin al Arturo kaj tuŝis lian ŝultron:
— Iru ni, carino. Jam iĝis mallume. Ni povas perdi nian vojon en darko, se ni restos ĉi tie plu.
— Tiu klifo similas kadavron, — diris la junulo turnante siajn okulojn de malproksima neĝoplena pintomonto.
Ili descendis singarde inter nigraj arboj al dometo por dormi en ĝi.
Enirinte ĉambron, en kiu Arturo atendis lin por vespermanĝi, Montanelli ekvidis la tute alian junulon, kiun forlasis antaŭa tenebra spleno kaj eniĝis bona humoro.
— Oho, padre, iru ĉi tien kaj rigardu tiun drolan hundeton! Ĝi povas danci je postaj kruroj!
Li same absorbiĝis pri ludo kun hundeto, kiel antaŭ unu horo pri la alpa sunsubiro. Ruĝvanga mastrino de la dometo kun blanka antaŭtuko staris kun fortikaj ansformaj brakoj kaj ridetis spektante ludon de Arturo kun la hundeto.
Читать дальше