Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La tri korpogardistoj en Afriko: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La tri korpogardistoj en Afriko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La tri korpogardistoj en Afriko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La tri korpogardistoj en Afriko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ĉu vi scias ĝin tiel precize?

— La precizeco estas la unua ĉe la fervojo. Je la sepa kaj tridek minutoj ekiros plena botelo, kiu havas konekson al la palmovino, alveninta je la oka kaj dudek minutoj. Je la naŭa horo alvenos person’.

— Kia persono?

— Araba personino.

— Ŝi portos branĉtrakan drink-miksaĵon el duspeca brando. Je la naŭa kaj kvardek minutoj mi furiozas. Tial estas strange, ke vi ne opinias min normala en tiu ĉi trankvila periodo. Nun mi ankoraŭ ekkonas ĉiun.

La ŝrumpakapa homo parolis tiel aparie, kun tiel senesprima, malklara rigardo, kaj kun tiel tipaj, larvo-similaj trajtoj de akuta alkohola trema deliro, ke ĉiu plua eksperimentado ŝajnis senespera.

— Ĉu mi nun… atendu du semajnojn ĉi tie?

— Mi malkonsilus tion. Mi havas revolveron ĉe mi, kaj kiam mi furiozas, tiam mi kutimas pafadi. Sed vi povas dormi en la deponejo, kie troviĝas ĉiuspecaj vojkonstruaj objektoj. Vi povos dormi bone sur la granda lignokesto.

— Dankon.

— Nur atentu, kiam vi cigaredos, ĉar dinamito estas en ĝi. Sed la alia loĝanto klarigos ĉion ĉi.

— Kia loĝanto?

— Oficiro kaj lia servisto.

Pittman komencis senti sin malbone. Li palpebrumis al la pordo de la deponejo kaj retroiris.

— Ĉu li estas… ĉi interne?

— Jes. Li dormas. Ili konstruas grandan stacion ĉe Kongo. Li organizas tion. Mi petis, ke li helpu dungi min kiel staciestro. Kiel bonege estus tie, se mi povas drinki tiom en tiu ĉi malgranda stacio. Sed li ne volas dungi min. Li diras, ke eĉ sen tio okazas tiom da trompoj, kvankam laŭ mi ne povas okazi sufiĉe da trompoj dum fervojkonstruo ĉe Kongo.

Li rigardis sur la horloĝon, ĉar nun estis la sepa horo kaj tridek minutoj, li trinkis la duonbotelon da brando.

— Nun iru, ĉar baldaŭ mi kantos — li avertis la gaston bonintence.

— Vi pravas… Nu, ĝis la revido, kara… kiel vi nomiĝas?

— Vasiliĉ. Fedor Emanuel Vasiliĉ, laŭ patrina branĉo mi havas parencecon pri la bulgara familio Gunĉeff.

— Kio estis la bulgara familio Gunĉeff?

— Cepo-komercistoj. En la vilaĝeto Saleguĉ apud Varna.

Pittman ekiris, sed voĉo eksonis malantaŭ li:

— Legitimu vin!

En la pordo de la deponejo staris ĉefleŭtenanto, lia servisto apud li. Ili ambaŭ tenis revolveron en la mano.

Pittman per unu salto estis ĉe la pordo. Pafo tondris.

— Sekvu lin! Li estas tiu!

La anglo laŭte kriante falis el la dometo. Li mortis aŭ li estis vundita. La servisto rapide postiris lin.

— Kion vi volas de tiu pia arabo? — demandis Fedor Emanuel Vasiliĉ konsternite (kiu laŭ patrina branĉo havis parancecon pri la familio Guncseff).

— Vi estas stultulo! Li estas tia arabo, kiel mi!

— Ĉu vi estas arabo? Pardonon, sed mi sicas tiel, ke indiĝeno ne povas esti oficiro en la legio.

— Nek mi estas arabo, kaj nek li estas arabo!.. Ĉu ne vi ricevis la telegramon, en kiu oni sciigas, ke la hordoj de ŝejko Izmen masakris trupon da legianoj?

— Ah! Kaj li estas la ŝejko!

— Li estas legiano!

— Kaj oni masakris lin…!

— Idioto!

— Mi vidis, sed vi ne devas alpafi iun pro tiaĵo.

— Li vendis siajn kunulojn al la ŝejko por ke li povu fuĝi. Li nomiĝas Pittman, senranga soldato n-ro sepdek unu. Ĉar mi vetas per mia kapo, ke li estas tiu…

La servisto revenis. Li rigardadis dokumentujon kaj kelkajn paperojn.

— Vi povas telegrami, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ni vundis kaj kaptis la serĉatan Pittman-on dum fuĝo. Jen estas liaj dokumentoj…

— Kiu estus pensinta — murmuris Vasiliĉ — ke tiu simpla homo… Pittman, estas la ŝejko… — Kaj li trinkis multe el la drinkaĵo, ĉar tiu botelo havis gravan malfuiĝon pro la okazaĵoj, kaj la precizeco estas la unua ĉe la fervojo.

*

Pasis kvin jaroj post la rakontitaj eventoj, kaj koncerne la daŭrigon, jam estas je nia dispono la rezulto de la verkista agado de legiano John Fowler, kiun liaj multenombraj amikoj kaj tre malmultaj estimantoj konas nur laŭ la nomo Ŝinketo, kiam oni babilas pri verkistoj, kaj rilate la temon, oni transiras al vangofrapoj, li soldatservis en la legio kvin jarojn post la menciitaj aferoj, kaj li jam verkis sian duan libron. Mi transdonas la parolon al li, ĉar la historio plibone konvenas al lia verkista karaktero. Kiuj malalte taksas la aŭtoron, mi diras al tiuj, ke laŭ bonfamaj artkritikistoj, ke oni mencios John Fowler-on eĉ post jardekoj. Precipe tiuj, kiujn li ekbatis pro iu aŭ alia kaŭzo.

D U A Ĉ AP I T R O

1

Malgraŭ la instigo de miaj amikoj mi decidis, ke mi verkos tiun ĉi romanon. (Ĉerpitan el la vivo.)

Ĉar miaj amikoj instigis min al tio, ke mi ne okupigu pri tiaĵo, kion mi ne komprenas. Sed nun ili eraris. Mi estas multe pli supre ol la ordinara homa feĉo pro mia legiteco, malgraŭ tio, ke la ŝajno eble kontraŭdiras mian aserton.

Kiam oni eldonis mian unuan verkon, miaj estimantoj serĉis min kun aro da minacaj leteroj. Oni nomis min fripono, bruto, perfidulo kaj spiono.

Sed kion atendi nuntempe de la estimantoj?

Ili vidas nur tion, ke la polico insultis ricelistojn, rompŝtelistojn kaj aliajn negocamikojn per demandoj pro miaj verkoj, sed ili forgesas tion, ke la granda, kaj nobla celo de la literaturo estas la fidela karakterizo, prezento de la privata vivo kaj similaj de la ricelistoj kaj kasrabantoj.

Hopkins la Ŝtipulo, kiu esence malhavas tiun animan delikatecon, kiun la senmorta verkisto nomas puntornamita en sia ĉefverko „Amo de Roccambole”, li diras tion:

„Se vi ankoraŭfoje skribaĉos idiotaĵojn pri mi, tiam mi rompos vian kapon per piedo de brakseĝo.”

Kion respondi al tiu triviala tono? Al homo, kiu malhavas la animan puntornamaĵojn.

— Ankaŭ mi estos tie — mi respondis, — vi, orgojla, malbelega ulaĉo.

Li klare povis vidi mian opinion el tiu aludo.

Hopkins la Ŝtipulo firme staras sur siaj plandoj, sed foje jam oni admonis lin per bufro de ŝarĝaŭto, ke lia nazo fariĝis plata kaj ruĝa, kiel la etaj, acidigitaj paprikoj. Vere, ke li estas dikstatura, kaj li havas terurajn ŝultrojn, kaj liaj mallongaj brakoj estas muskolaj, kiel tiuj de maristoj, videblaj en desegnofilmoj, sed mi opinias, ke mi povus venki lin.

Alfonso la Neniulo, kiu estas terure malvarmsanga kaj zorgas pri nenio, esprimis sian opinion alimaniere.

— Via libro estas tre bona — li diris, leginte la manuskripton, kaj li demetis ĝin kun tedita vizaĝo, — nur ĝi ne estas sufiĉe klara, rilate vian personon.

— Mi klopodis skribi sincere pri mi mem, kiel la gravaj geografoj.

— Jes, jes, ĉar vere evidentiĝas, kia stultulo vi estas, sed ni, kiuj konas vin deproksime, ni scias bone, ke vi kutimas esti multe pli sulta.

Kial diskuti kun tiuloj? Neniu el ili havas belan animon. Mi eĉ diris tion al ili.

— Kiel komprenus la inspiron de poeziaj delikataĵoj tiel granda ĉevalo, kiel vi?

Kaj tio estas la vero.

Mia amiko, havanta la moknomon Turka Sultano, kiu ne estis kun ni en la legio, kaj li tre ŝatas korespondi, skribis en tiu afero:

„Mi sciis ĉiam, ke vi estas granda idioto. Sed tiel granda, nek mi sciis tion. Vi povas kredi ĝin! Nenion verkaĉu pri mi! Ĉar sekvos mi. Kaj se mi skribos pri vi, kiajn aferojn vi faris, tiam oni bele malliberigos vin. Kaj sendepende de tio, vi povas ricevi baton sur vian kapon per la ferstango de la vaporkaldronego, kio estas peza metal-objekto. Mi skribas ĝin al vi, kaj kion mi skribas, tio ne estas mensogo aŭ idiotaĵo, kiel vi skribas ĝin en via romano. (la nedezirata parto forstrekindas)

Altestimate:

Vi, ĉevalo!”

Sed la instigo de miaj amikoj ne povis malhelpi min en tio, ke mi ne transdonu al la posteularo mian novan romanon, verkitan per mia simpla, sed per pompa artaĵo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La tri korpogardistoj en Afriko»

Обсуждение, отзывы о книге «La tri korpogardistoj en Afriko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x