Heinrich Luyken - Pro Iŝtar

Здесь есть возможность читать онлайн «Heinrich Luyken - Pro Iŝtar» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Leipzig, Издательство: Ferdinand Hirt & Sohn, Жанр: Исторические любовные романы, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Pro Iŝtar: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Pro Iŝtar»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Romano el la antikva Babela historio de la tempo de la biblia Ijob, kiu aperas kiel unu el la romanpresonoj.

Pro Iŝtar — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Pro Iŝtar», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Omar sentis sin trapikita ĝis la koro:

— Ne estu kruela, mia sinjorino, — mi ne sciis, ke vi intencis akompani ĉi tiun karavanon al Babel, alie…

— Nu, alie…

— Alie mi ĝoje konsentus. Sed kiam ajn vi ree iros norden, via deziro estos por mi ordono.

Omar sentis kreskantan ĝenatecon pro la ĉirkaŭstarantaj kaj scivole alrigardantaj homoj; kaj kiam la kamelo, sur kiu Zalmuna sidis, ree montris senripozecon, li kaptis la okazon por ĉesigi la interparolon.

— Via vojaĝo estu prospera, Zalmuna, — li aldiris, — kaj Dio vin rekonduku hejmen, kaj vian servistaron.

— Dankon, Omar; tiel estu. Mi havas gravajn aferojn en Babel. Mi volas viziti miajn Egibojn [6] Egibi estis bankieroj, tiel nomitaj laŭ la nomo de la fondinto de la unua banka firmo Egibu. , por vendi akciojn en komerca entrepreno, kiujn mi heredis de mia patro. Via kunesto kaj via konsilo estus por mi tre valoraj. Tamen, sendube mi devos tre baldaŭ ree viziti la grandan urbon.

Adiaŭe sin klinante, Omar diris, dum rideto eklumigis lian kutime seriozan vizaĝon:

— La famo diras, ke vi superas per lerteco ĉiujn komercistojn kaj juĝistojn en Babel.

Ĉapitro III

Lemuel daŭrigas sian esploron

Nokto ree kovris la landon. Kiel malsamaj estis por Omar la ĉirkaŭaĵoj hodiaŭ, kompare kun la trankviliga soleco, kiun li ĝuis la antaŭan nokton sub la majesta silento de la stelbrila ĉielo! La samaj, mildaj steloj supre ridetis, invitante maldormantojn al animaltiga medito aŭ al esploro pri iliaj misteraj vojoj; la sama, ridetanta luno ĵetis arĝentan lumon sur la pejzaĝon, sorĉaliformante ordinarajn vidaĵojn en revigan feinejon. Sed ne unu alia persono en tiu senripoza urbeto dediĉis eĉ unu penseton al la nokta beleco. Komercado, disputado kaj trompado jam ĉesis dum kelka tempo, kaj multaj anoj de la karavanoj kune kun multaj el la loĝantoj de la urbeto ankoraŭ sin fordonis al diversaj amuzaĵoj.

Jen venis el kelka malproksimeco bruaj sonoj de kanto el rondo da viroj, kaŭrantaj ĉirkaŭ fajro; jen eksonis laŭta ridado el alia grupo, kaj brua malpacado inter ebriaj karavanistoj el tria. En la korto de unu el la duaklasaj gastejoj dancis kaj kantis dubindaj virinoj, hierodulinoj [7] Virinoj, aligitaj al la temploj de Iŝtar kiel servistinoj. el Uruk. En la gastejo de Modad regis malpli da tumulto ol la antaŭan nokton; kaj malkonvenaj scenoj preskaŭ tute malestis. Ŝajnis, ke la admono de Omar estis bonefika. Aro da nesubpremeblaj Fenicianoj kaj Damaskanoj, kiuj trinkis fortan vinon el la montoj de Elam kaj mielakvon pli libere ol prudente, de tempo al tempo brue rompis la konvenecon de la loko, sed la Kadmonido laŭdinde penis subteni la kutiman dignon de sia gastejo. En unu parto de la vasta korto dudeko da gastoj ĉirkaŭis Ĥaldean rakontiston, kiu ensorĉis la aŭskultantaron per vivecaj recitoj, en poezia formo, pri fabelaj heroaĵoj de Gilgameŝ, la Sumera pratipo de Herkuleso.

Antaŭ la ĉambro de Lemuel sidis la du amikoj, apud lignofajro. Ŝajnis, ke unu temo de ilia interparolo ĵus finiĝis, kaj kelkminuta silento regis inter ili. Omar enpense rigardis la ardantajn karbojn, dum Lemuel ame esploris per siaj viglaj, penetremaj okuloj la allogan kaj noblan fizionomion de la amiko. La pli maljuna viro subite demandis:

— Kie vi havigis al vi tiujn multekostajn zonetojn, Omar?

— Ili estis donaco de Zalmuna.

— De Zalmuna, la Belulino?

— Jes.

— Kion signifas tia multekosta donaco?

— Nenion, Lemuel, krom signo de dankeco pro tio, ke mi savis al ŝi la vivon — almenaŭ tion Zalmuna persiste asertas.

En la daŭro de ĉi tiu dialogo Omar ne levis la okulojn for de la fajrujo; kaj Lemuel klare vidis, ke lia amiko ne estas tre inklina paroli pri Zalmuna. Sed Lemuel antaŭe decidiĝis, serĉi okazon direkti la interparolon al tiu stranga virino, kaj, se eble, malvolvi la misteron, ĉirkaŭantan ŝin. Ĝuste pro tio, ke Omar montris malinklinon priparoli tiun sinjorinon, Lemuel volis daŭrigi la temon, ĉar li ne dubis, ke lia amiko profunde enamiĝis en ŝin. Li rigardis ŝin kun forta suspekto.

— Kia temo por balado! Sendube el la buŝegoj de leonoj?

Omar devigis sin rideti. — Ne, — li respondis, — la savo ne estis tia heroa afero. Mi kune kun seso el miaj servistoj savis ŝin el la manoj de Sabaanaj rabistoj. Ni ĉiuj ricevis donacon.

— La fasono de la kapzono estas tute Babela, kaj memorigas al mi tre similajn, kiujn mi vidis ĉe kelkaj sindediĉintoj al Iŝtar en Uruk. La briliantoj, aspektantaj kiel rikoltilo, povas figuri kvaronlunon, sanktaĵon de Iŝtar; kaj la aranĝo de la turkisoj suspektinde similas al serpentoj.

Omar movetiĝis iom maltrankvile, kaj, rigardante la fajron, diris post kelke da momentoj:

— Antaŭjuĝa imagaĵo, Lemuel. Mi ne scias, kio igas vin tiel suspektema. Se mi pensus tion, mi ne portus ĉi tiun zoneton unu momenton plu. Verdire, mi ne tre amas tiajn luksajn ornamojn, sed mi ne volis malkontentigi mian samurbaninon. La tuta lando montras al ŝi respektegon.

— Por multaj ŝi estas mistera persono. Mi demandis min pli ol unu fojon, kion signifas ŝiaj tre oftaj vojaĝoj al Uruk, al Eridu kaj al Babel. Ŝi, senedza virino, vizitas Damaskon kaj eĉ vizitis foje Ĉitimon [8] La insulo Cipro. kaj Egiptujon.

— Ŝia deveno de la Akkadanoj — de la flanko de ŝia patrino — klarigas ŝian sendependecon kaj ŝian memstarecon [9] La virinoj ĉe la primitivaj Ŝemidoj estis nur «ombroj», sklavinoj de la edzo; sed ĉe la Akkadai (aŭ montanoj), la praloĝantoj en la orienta, monta parto de la Babela regno, ili okupis preskaŭ egalrajtan pozicion kun la viroj, kaj posedis multe da libereco. . Aldonu al tio, ke ŝi estas tre riĉa, heredinte de sia patro posedaĵon en diversaj lokoj, nome, grandan renton el turkisa minejo en la lando Sinaj; domojn en Babel kaj aliaj urboj; akciojn en tri aŭ kvar gravaj entreprenoj kaj tiel plu.

— Tion mi jam sciis, kaj multajn aliajn interesajn aferojn; sed ne en tio konsistas la mistero, kiu ŝin ĉirkaŭas. Oni aŭdadas multajn strangajn famojn, sidante, en la vespero, ĉirkaŭ karavanfajro.

Lemuel atendis, ke Omar demandos, kiajn famojn oni aŭdas; sed ĉi tiu ne demandis. Iom poste Lemuel parolis plue:

— Ŝia domo en Betraĥ estas malgranda palaco. Ĉu vi konas la internon de la domo?

— Mi ofte vizitis Dusadadon, ŝian patron, en lia aparta ĉambraro aŭ la ĝardeno, sed de lia morto antaŭ kvar jaroj mi nur du- aŭ trifoje estis en la vestiblo aŭ en la akceptejo. Memoru, ke Zalmuna estas senedza virino. La domo estas treege lukse ornamita.

— Ĉu vi vidis ion rimarkindan?

Omar rigardis sian amikon kun miro, kaj respondis:

— Ne… kial?

Eviteme Lemuel respondis:

— Mi ne mirus, se vi trovus. — Tuj poste, por ŝanĝi la temon, li diris, parolante kun tono de sincera kunsento:

— Vi diris, Omar, ke hodiaŭ estas la dua reveno de la malfeliĉa tago, kiam vi perdis la edzinon kaj la filetojn. Ĝis nun mi ne volis aludi tiun malĝojan temon, ĉar mi vidis, ke via kordoloro estas profunda; sed mi ĉiam tre deziris ekscii pli detale, kiel tio okazis.

Omar silentis en la daŭro de kelkaj minutoj. Fine li respondis:

— Ĉiuj vundoj cikatriĝas post paso de tempo; sed mia sopiro al rekuniĝo estas ankoraŭ ne malpli dolorplena ol tiam. La knaboj, sesjaraj ĝemeloj, estis la lumo de miaj okuloj; kaj la edzino… krom ioma, kelkafoje nekomprenebla strangeco de konduto dum la lastaj jaroj, estis aminda, bona virino. Nu, jam de kelka tempo ŝi suferis de korpremateco — tion vi ja ankaŭ rimarkis — kaj imagis, ke ŝi korpe fartas malbone. Ŝia animo rifuzis konsolon, krom de Zalmuna, kiun ŝi vizitadis. Zalmuna estas eksterordinara virino kun mirindaj sagaco kaj kono de la homa koro. Multaj virinoj en nia lando iradas al ŝi, por ricevi helpon, konsilon kaj resanigon. Tiun fatalan tagon, en la vespero, Amtelaj iris viziti Zalmunan laŭ instigo de sia servistino Nupta.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Pro Iŝtar»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Pro Iŝtar» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Pro Iŝtar»

Обсуждение, отзывы о книге «Pro Iŝtar» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x