• Пожаловаться

Heinrich Luyken: Pro Iŝtar

Здесь есть возможность читать онлайн «Heinrich Luyken: Pro Iŝtar» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. Город: Leipzig, категория: Исторические любовные романы / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Pro Iŝtar: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Pro Iŝtar»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Romano el la antikva Babela historio de la tempo de la biblia Ijob, kiu aperas kiel unu el la romanpresonoj.

Heinrich Luyken: другие книги автора


Кто написал Pro Iŝtar? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Pro Iŝtar — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Pro Iŝtar», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— La suno trapasis ok stelbildojn de la zodiako, de kiam ni priparolis la staton de nia lando ĉe nokta fajro antaŭ mia tendo en Betraĥ; kaj ni same opiniis, ke tiu stato estas priplorinda. Hodiaŭ ĝi, efektive la stato de la tuta mondo, estas ankoraŭ pli malbona ol tiam. Ĉirkaŭrigardu! Krom nemultaj disaj fideluloj, la tuta mondo dronas en demonadoraĉo; kaj la morala stato konformiĝas al la malvirtaj karakteroj de la falsaj dioj. Ĉu vi iam aŭdis pri la malnova, pura kredo inter la disiĝintaj posteuloj de Jafet? Vi konstante travojaĝas la landojn de la Ĥamidoj: la Ĥaldeoj; la triboj loĝantaj laŭlonge de la orienta kaj suda marbordoj de Arabujo; la Egiptoj; la Kanaanidoj ktp. Ĉu ili ne ĉiuj jam delonge forlasis la servon al la Eternulo, kaj tute perdiĝis en la plej absurdaj kaj malvirtaj kredaroj? Restas la Ŝemidoj. Kio fariĝis el la posteuloj de la grandaj patriarkoj, Abraham, Isaak kaj Izrael, la sanktuloj, al kiuj la okuloj de la fideluloj sin turnadis? La Izraelidoj ankoraŭ estas en la lando Egipta. La Eternulo estas por ili preskaŭ nur nomo. La riĉaj kampoj grasigis al ili la koron; kaj ŝajnas, ke ili tute malatentas la altan destinon proponitan al ili.

— Vi troigas, Omar. Mi scias, ke inter ili troviĝas ne malmultaj, kiuj ankoraŭ alkroĉiĝas al la promesoj donitaj al la granda princo Abraham.

— Mi ĝojas tion aŭdi; sed kio fariĝis el la ceteraj posteuloj de Abraham: la Iŝmaelidoj kaj la filoj de Ketura; la Esavidoj? Nenio krom rabistoj kaj gorĝotranĉuloj. La idoj de Lot neniel superas ilin, nek la multenombraj triboj de la Joktanidoj en via lando, kiuj jam delonge fordonis sin al fetiŝismo kaj adorado al la steloj, anstataŭ al la Kreinto.

— Ree vi troigas, amiko, — trankvile respondis la grizbarbulo. — Mi komercadas inter Nineve kaj Bubastis kun multaj komercistoj, kiuj ne meritas tian severan juĝon; kiuj, male, estas honestaj en negocoj.

— Jes, kiam honesteco estas pli profitema ol friponeco.

Ne atentante ĉi tiun diron, Lemuel daŭre parolis:

— Vi ankaŭ malmemoras la Hik-ŝasu[2] aŭ Hiksosoj. , la posteulojn de Ŝem. Kio ajn estus iliaj nunaj pensoj pri la Eternulo, ili ne estas idolanoj. Plue, ĉu ne troviĝas kredo en Teman, kaj saĝo en la lando Edoma?

— Buletoj da oro en sabla dezerto; solecaj floroj en sovaĝejo, kiujn viaj indulgemaj okuloj vidas. Sed fine, ni rigardu mian propran hejmlandon. Eble vi ne povas prezenti al vi la insidajn klopodojn de la Babela pastraro, delogi la jam nemultajn fidelulojn, kaj semi la pereigajn semojn de sia satandevena kulto. La kulto de Iŝtar[3] Astarto. jam havas inter ni multe pli da sekretaj anoj, ol vi eble supozas. Kelkaj el niaj junulinoj sekrete kunvenas ĉe la somera solstico, por priplori la morton de Tamuz kaj la foreston de Iŝtar en la subtera mondo. Ofte ni aŭdas en la nokto, el tendoj kaj el luksaj domoj, belsonajn, sed vere blasfemajn himnojn al la diino de la amo, kiel fonto de la plej amaj kaj sanktaj sentoj. Ili enhavas por malfirmanimaj gejunuloj la plej allogajn kaj fantaziajn ideojn pri naturaj interrilatoj kaj pri la interna, spirita vivo. La imago flamiĝas, kaj sentamo sekvas. Ho, Lemuel, ĉu venos ankaŭ ĉi tien la senhontaj ritoj el Uruk kaj Babel, por malvirtigi la tutan landon? Memoru la gefilojn de Ijob. Dio, vidante ilian malvirtiĝon, juste pereigis ilin kaj multajn aliajn. Per tio Li senigis Ijobon je kordoloroj eĉ pli akraj ol li jam suferis.

La polvokovrita vojaĝisto nun interrompis la parolanton, kaj ekkriis:

— Ijob! Kiel fartas via amata amiko kaj mia? Mi jam aŭdis en malproksima Saba, ke Dio mirinde benadis lin, kaj ree kovras lin per honoro kaj favoro.

Radio de ĝojo eklumigis la seriozan vizaĝon de Omar. Kun emocio li respondis:

— Tiu famo estas ĝusta. Lia sortoŝanĝo vere estas tiel miriga, kiel subita estis lia antaŭa malfeliĉo.

— Nu, ĉu tio ne pruvas, ke liaj suferoj estis nur Dia provotempo?

— Mi neniam dubis pri tio; sed, malfeliĉe, la fido de multaj malfortiĝis per liaj teruraj travivaĵoj. Ankoraŭ mi demandas min, kial…

— Kial? — tuj rediris Lemuel, — mi demandas min « kiel » ĉio ĉi tio fariĝis. Mi diras al vi, Omar, ke mi ne ripozos, ĝis mi malkovros la misterojn ĉirkaŭantajn la malfeliĉaĵojn de Ijob. Mi jam pensas, ke mi estas sur ĝusta vojo. Demandadi sin «kial» faras ĉi tion aŭ tion la Eternulo, kaj plendadi pri la malbonegaĵoj en la mondo, tio egalas dubadon pri Lia saĝo. Ĉu la nuboj demandas: « Kial ni peliĝas orienten aŭ okcidenten?» Aŭ ĉu la marondoj demandas: « Kial vi furiozigas nin?» Dum vi plorĝemas, mi agas.

— Volonte kaj danke mi profitas vian saĝon, Lemuel, antaŭ kiu mia scio estas nur malsaĝo. Mia koro instigus min meti la manon sur mian buŝon, se mi ne sentus, ke, esplorante la «kialojn», mi nur penas firmigi mian fidon en tempo, kiam disfalas la kredo de tiom da homoj; kiam ektremas ĝuste la fundamentoj de ĉio, por ni sankta. — Vidante en senpacienca gesto de Lemuel, ke ĉi tiu ree volas interrompi lin, Omar eklevis la manon, kaj milde parolis plue:

—Aŭskultu min pacience, saĝa amiko. Mi ne volas ĉi tie denove starigi diskuton pri tiaj malsimplaj demandoj, kiujn vi ne ŝatas; prefere mi petas vin, lumigi per via saĝo la mallumon de mia vojo. Sciu do, ke jam delonge mi ne povas forĵeti suspekton, ke mi estas celo de sekretaj, misteraj intrigoj. Ĉi tiuj intrigoj estas por mi des pli misteraj, ĉar mi ne havas malamikojn, kun escepto, eble, de homoj, kiuj estas malamikoj al nia prapatra maniero servi Dion.

Lemuel enpense ekbalancis la kapon.

— Jam dufoje — Omar daŭre parolis, — iu faris atencon kontraŭ mia vivo per veneno. Iu aŭ iuj persiste penas kalumnii min tiel, ke mi preskaŭ ne scias, kiu estas mia vera amiko, kaj kiu vere kredas je mia honesteco. Nekonatoj kaj trapasantoj penadas malpaciĝi kun mi, dum aliaj volas per diversaj rimedoj konsentigi min forlasi la landon de miaj prapatroj, kaj ekloĝi en Babel. Kelkaj eĉ parolas delogeme pri ebleco penetri en la misterojn de la postmorta vivo per interrilatiĝo kun demonoj [4] Mortintaj herooj, adorataj kiel dioj. .

Lemuel ree balancis la kapon kun serioza mieno. Post kelkmomenta silento Omar daŭrigis:

— Pluan kaŭzon de mia malĝojo vi ja konas: Hodiaŭ estas la dua reveno de la tago, kiu rabis al mi la amatajn filetojn kaj ilian patrinon per unu terura sortobato.

Omar ĉesis paroli, kaj la du viroj ree iris dum kelke da minutoj, flankon ĉe flanko, ne parolante. Superrega kordoloro silentigis unu, kaj respekta kunsento la alian. Fine Lemuel parolis:

— Mi ne malestimas vian malĝojon, Omar. Mi kunsentas kun vi en viaj afliktoj. Tamen, mi ne povas deteni min de admono: Via malĝojo estas kaŭzata grandaparte de tro malvasta perspektivo. Via spirito estas katenita de memforĝitaj katenoj; kaj viaj pensoj tro multe loĝas en via propra interno. Vi estas juna kaj riĉa: vojaĝu tra la vasta, bela mondo, kiun Dio plenigis per belaĵoj kaj bonaĵoj por nia ĝuado kaj nia profito; kaj via animo malpeziĝos kaj feliĉiĝos. Eliĝu el la malvasta rutino de via vivo; eliĝu el vi mem! Kiom da tempo vi kaj viaj amikoj en Betraĥ senutile pasigas, plorĝemante pri la stato de la mondo, anstataŭ agi! Mi senpacienciĝas pri viaj senfinaj, sencelaj diskutadoj pri senutilaj subtilaĵoj. Kian utilon iam donis al vi la longaj rezonadoj kaj harofendadoj kun Bildad, kun Zofar kaj Elifaz kaj aliaj? Ili paradas sian ekstere senmakulan justecon; kaj per sia malvastanimeco kaj sia malsincereco forpelas la nemultajn fidelulojn, kiuj ankoraŭ restas en via lando. Kaj dume vi ĉiuj fariĝas blindaj je la politikaj, socialaj kaj spiritaj danĝeroj ĉirkaŭantaj vin. Kiam fine vi vekiĝos el viaj meditoj, vi estos tiel senhelpaj, kiel vespertoj en sunlumo. Ĉu iam venis en vian kapon suspekto, ke Ijob estis viktimo de konspiro de fanatika pastraro, kiu volas ĉiurimede elradikigi la kredon al Jehova, kaj firmigi adoron al Merodaĥ kaj Iŝtar kaj la tuta arego da malsuperaj dioj? Ili malsukcesis. Vin gardu, ho Omar, ke, celante vin, ili ne sukcesu!

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Pro Iŝtar»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Pro Iŝtar» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


А. Карменова: Grosso. Historio Affection.
Grosso. Historio Affection.
А. Карменова
D. Heinrich: The Tainted Sword
The Tainted Sword
D. Heinrich
Margaret Weis: The reign of Istar
The reign of Istar
Margaret Weis
Margaret Weis: El templo de Istar
El templo de Istar
Margaret Weis
Roberto Tresoldi: Kronikoj pri Badik
Kronikoj pri Badik
Roberto Tresoldi
Роджер Мур: The Reign of Istar
The Reign of Istar
Роджер Мур
Отзывы о книге «Pro Iŝtar»

Обсуждение, отзывы о книге «Pro Iŝtar» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.