Bulgakov Miĥail - Fatalaj ovoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Bulgakov Miĥail - Fatalaj ovoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Moskvo, Год выпуска: 1990, Издательство: Progreso, Жанр: Юмористическая фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Fatalaj ovoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Fatalaj ovoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Fatalaj ovoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Fatalaj ovoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Antikokaj inokuloj en Lefortova veterenaria instituto donis brilajn rezultojn. Kvanto da… kokaj mortoj dum hodiaua dato duonighis…

Poste la megafono shanghis tembron, io mughis en ghi, super la teatro ekbrilis kaj estingighis verda strio, kaj la megafono plendadis per baso:

— Estas formita ekstrema komisiono por batalo kontrau la koka pesto en konsisto de la popola komisaro pri sanprotekto, popola komisaro pri agrokulturo, fakestro pri bestbredado kamarado Ptahha-Porosjuk, Profesoroj Persikov kaj Portugalov… kaj kamarado Rabinovich!.. Novaj provoj de invado!.. - ridegis kaj ploris, kvazau shakalo, la megafono, — lige kun la koka pesto!

La Teatralnij-strato, Neglinnij-strato kaj Lubjanka-strato flamis per blankaj kaj violkoloraj strioj, shprucis per radioj, sirenis, kovrighis per polvonuboj. La homamasoj tumultis che muroj kun grandaj anoncfolioj, prilumataj per fortaj rughkoloraj reflektiloj:

"Sub minaco de pezega respondeco estas malpermesate al la loghantaro uzi por manghado kokajn viandon kaj ovojn. Privataj komercistoj pro provoj vendi tiujn en bazaroj estos submetataj al kriminala respondeco kun konfisko de la tuta havajho. Chiuj civitanoj, havantaj ovojn, devas urghe fordoni ilin en distriktajn milicejojn".

Sur la tegmento de "Laborista jhurnalo" en la ekrano are ghis la chielo kushis kokoj, kaj verdozaj fajrobrigadanoj, dispecighante kaj trembrilante, survershis ilin el hosoj per petrolo. Poste rughaj ondoj plenigis la ekranon, nereala fumo shvelis kaj disfalis floke, rampis strie, aperadis fajra surskribo: "Forbruligo de kokaj kadavroj sur la Hhodinka-kampo".

Blindokule rigardis inter la arde brilantaj vitrinoj de vendejoj, funkciantaj ghis la 3-a horo nokte, kun du mangh-pauzoj, la fermnajlitaj fenestroj sub shildoj "Ova komerco. La kvalito estas garantiata". Tre ofte, alarme sirenante, postlasante pezajn autobusojn, preter milicistoj kuregis siblantaj autoj kun surskriboj: "Moskva sanprotekta fako. Urgha helpo".

— Iu ankorau tromanghis putrajn ovojn, — oni susuris en la amaso.

En la Petrov-linioj per verdaj kaj oranghkoloraj lanternoj brilis fama en la tuta mondo restoracio «Ampir», kaj en ghi sur la tabloj, che transporteblaj telefonaparatoj, kushis kartonaj kartetoj, makulitaj per likvoroj: "Lau la ordono — omleto mankas. Estas ricevitaj freshaj ostroj".

En «Ermitejo», kie malgaje lumis vitroperlaj chinaj lanternetoj en malvivaj, asfiksiitaj kreskajhoj, sur la frapokule prilumita estrado la kupletistoj Shrams kaj Karmanchikov kantis kupletojn, verkitajn de la poetoj Ardo kaj Argujev:

Ha, panjo, kion do mi faros

Sen ovar'??

— kaj bruegis en piedklaka danco.

Teatro, portanta nomon de Vsevolod Mejerhhold, kiu pereis, kiel estas sciate, en la jaro 1927 dum prezento de "Boris Godunov" de Pushkin, kiam falegis trapezoj kun nudaj bojaroj, aranghis movighantan diverskoloran elektran afishon, anoncantan teatrajhon de la verkisto Erendorg "Koka morto" en scenigo de la dischiplo de Mejerhhold, honora reghisoro de la respubliko Kuhterman. Apude, en «Akvario», shanghlumante per reklamaj fajroj kaj brilante per duonnuda virina korpo, en verdajhoj de la estrado, sub bruo de aplaudoj, estis prezentata la revuo de la verkisto Lenivcev "Kokinaj idoj". Kaj sur la Tverskaja-strato, kun lanternetoj flanke de la muzeloj, pashis vice cirkaj azenetoj, kiuj surportis kolorbrilajn afishojn. En la teatro de Korsh estas restaurata «Chanteclaire» de Rostand.

Buboj-jhurnalvendistoj mughis kaj sirenis inter radoj de autoj:

— Koshmara trovajho en subterejo! Pollando preparighas al koshmara milito!! Koshmaraj eksperimentoj de Profesoro Persikov!!

En cirko de eksa Nikitin sur la agrable odoranta sterke brunkolora oleeca areno la mortepala klauno Bom estis diranta al la shvelinta pro chelkolora hidropso Bim:

— Mi scias, pro kio vi estas tiom malgaja!

— Plo kio? — akutvoche demandadis Bim.

— Vi enfosis ovojn en la teron, sed milico de la 15-a milicejo trovis ilin.

— Ha-ha-ha-ha, — ridegis la cirko tiel, ke en la vejnoj ghoje kaj sopire malvarmighis la sango kaj sub la malnova kupolo shvebis trapezoj kaj araneajhoj.

— Ho-op! — akute kriadis la klaunoj, kaj sata blanka chevalo elportadis sur si virinon de mirakla beleco, sur la sveltaj gamboj, en frambokolora trikotajho.

Al neniu rigardante, neniun rimarkante, ne respondante al pushetoj kaj mallautaj kaj teneraj alvokoj de prostituitinoj, la inspirplena kaj soleca, kronita per neatendita gloro Persikov estis trairanta la Mohovaja-straton, direktanta sin al la fajra horlogho apud Manegho. Tie, ne rigardante chirkaue, absorbighinta per siaj pensoj, li koliziis kontrau stranga, malnovmoda homo, dolorige pushighinte per la fingroj kontrau ligna revolveringo, pendanta sur la zono de la homo.

— Ha, diablo! — akutkriis Persikov, — pardonu.

— Pardonu min, — respondis la homo per malagrabla vocho, kaj ili apenau malkrochighis unu de la alia en la homa kacho. Kaj la profesoro, direktante sin al la Prechistenka-strato, tuj forgesis pri la kunpushigho.

Chapitro VII

Rokk

Ne estas klare, chu efektive la Lefortovaj veterenariaj inokuloj estis tiom bonaj, chu la Samaraj bartachmentoj estis lertaj, chu estis sukcesaj la rezolutaj agoj, entreprenitaj kontrau la ovaj akaparistoj en Kaluga kaj Voronej, chu efike funkciis la Moskva ekstrema komisiono, sed estas bone sciate, ke du semajnojn post la lasta renkontigho de Persikov kun Alfred en Unio de respublikoj estis absolute pure rilate al kokoj. Ie en kortetoj de provincaj urbetoj kushis kokaj solecaj plumoj, eligante larmojn el la okuloj, kaj en malsanulejoj estis resanighantaj la lastaj el aviduloj, chesigante sangan lakson kun vomo. Homaj mortoj, feliche, en la tuta respubliko ne superis milon. Grandaj malordoj ankau ne sekvis. Fakte, en Volokolamsk aperis profeto, heroldinta, ke la epizootio de kokoj estas kauzita de neniu plu krom la komisaroj, sed li ne havis gradan sukceson. En la Volokolamska bazaro oni batis kelkajn milicistojn, penintajn forpreni kokojn che virinoj, ankau oni frakasis vitrojn en loka poshttelegrafejo. Feliche, lerta volokolamska gopou entreprenis agojn, rezulte de kiuj, unue, senspure malaperis la profeto, kaj due, oni shanghis vitrojn en la telegrafejo.

Atinginte en Nordo Arhhangelsk'on kaj Sjumkin-Viselok'on, la epizootio chesis mem pro tiu kialo, ke ne estis kien movighi plu — en la Blanka maro, kiel estas sciate, kokoj ne ekzistas. Ghi haltis ankau en Vladivostok, char plue estis oceano. En fora Sudo — malaperis kaj chesis ie en la sunbruligitaj surfacoj de Ordubat, Gulfa kaj Karabulak, kaj en Okcidento mirinde haltis ghuste che la pollanda kaj rumania limoj. Chu klimato tie estis alia au chu rolis baraj kordonaj rimedoj, entreprenitaj de la najbaraj registaroj, sed estas la fakto, ke la epizootio ne plu movighis. La eksterlanda gazetaro brue, avide pridiskutis la senprecedencan en la historio epizootion, kaj la registaro de la sovetaj respublikoj, levante nenian bruon, laboris senchese. La ekstrema komisiono por batalo kontrau la koka pesto estis renomita je la ekstrema komisiono por restarigo kaj kreskigo de kokbredado en la respubliko, kompletighinte per nova ekstrema triopo en konsisto de dek ses kamaradoj. Estis fondita «Bonkoko», kie anighis Persikov kaj Portugalov kiel honoraj helpantoj de la prezidanto. En la jhurnaloj sub iliaj portretoj aperis titoloj: "Pogranda acheto de ovoj eksterlande" kaj "Sinjoro Juz intencas fiaskigi la ovan kampanjon". Famighis en la tuta Moskvo venenplena felietono de jhurnalisto Kolechkin, finighanta per la vortoj: "Ne celu, sinjoro Juz, niajn ovojn, — vi havas la proprajn!" [6] Vortludo. Ruslingve «jajca» (ovoj) signifas ankau «testikoj» (Trad.).

Profesoro Persikov tute elturmentighis kaj labordronis dum la lastaj tri semajnoj. La kokaj eventoj embarasis lin kaj sharghis sur lin duoblan pezon. Tutajn vesperojn li estis devigata partopreni en kunsidoj de la kokaj komisionoj kaj de tempo al tempo toleri longajn konversaciojn jen kun Alfred Bronskij, jen kun la mekanika dikulo. Li devis kune kun Profesoro Portugalov kaj privat-docentoj Ivanov kaj Borngart anatomii kaj mikroskopii kokojn serchante bacilon de pesto kaj ech verki dum tri vesperoj en hasto broshuron: "Pri aberacioj de hepatoj de kokoj che pesto".

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Fatalaj ovoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Fatalaj ovoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Fatalaj ovoj»

Обсуждение, отзывы о книге «Fatalaj ovoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x