Vjaĉeslavo Rybakov - Gravitavio «Carido»

Здесь есть возможность читать онлайн «Vjaĉeslavo Rybakov - Gravitavio «Carido»» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Альтернативная история, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Gravitavio «Carido»: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Gravitavio «Carido»»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Gravitavio «Carido» — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Gravitavio «Carido»», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Vjaĉeslavo Rybakov

Gravitavio «Carido»

Romano

El la rusa tradukis Jurij Finkel

Dankojn pro lingvaj korektoj kaj konsiloj al:

Sergej Verŝinin, Sergio Pokrovskij, Valentin Melnikov, Kalle Kniivilä, Martin Weichert, Bertilo Wennergren, Don Harlow, Nikolai Griŝin

Jurij Finkel

La patro ne sentis inferan odoron

kaj ellasis Satanon al mond'.

Alberto Haushoffer, Moabito, 1944

Saguramo

1

Elasta maso de varma vento nehaste ruliĝis renkonte al ni. Ĉio brilis, kvazaŭ jubilante: blua ĉielo, arbaraj bedoj de montetoj, disflugantaj en nebulan foron, helverdaj rubandoj de du riveroj malproksime malsupre, ludila, anguloze ŝvebanta akutpinta bloko de majesta Sveticĥoveli. Kaj — silento. Viva silento. Nur fajfetas en la oreloj vastaĵo, saturita per dolĉa ebrio de genisto, kaj impete ekplaŭdas, ondiĝante pro ventoblovoj, longa blanka robo de Stanjo.

— Kia belo, — afekciite diris Stanjo. — Dio, kia belo! Ĉi tie eblas stari dum horoj…

Iraklo kontente gruntis en sian barbon. Stanjo turniĝis, gardeme movis la fingropintojn laŭ kruda, flav-okra muro de la preĝejo.

— Varma…

— Suno, — diris mi.

— Suno… Kaj en Peterburgo nun estas pluvo, vento, — ŝi denove karesis la muron. — Mil kvincent jarojn staras ĝi kaj varmiĝas ĉi tie.

— Kelkfoje ĝi estis forte detruita, — diris Iraklo malgaje. — Persoj, araboj… Sed ni rekonstruadis, — kaj en lia voĉo aŭdiĝis sama fiero, kiel en la diskreta grunteto antaŭ minuto, kvazaŭ li mem, kun siaj proksimaj kamaradoj, rekonstruadis tiujn belaĵojn, projektis komplikajn parafojn de riveroj, starigis montan palisaron laŭ maldekstra bordo de Kurao.

— Iraklo Georgieviĉ, ĉu estas vere, ke alto de preĝejo Ĝvari, — kaj ŝi denove, salutante la grandŝtonan aspran muron jam kiel malnovan amikon, movis laŭ ĝi la manplaton, — rilatas al alto de la monto, sur kiu ĝi staras, kiel kapo de homo al ties korpo? Mi ie legis, ke ĝuste tial ĝi aspektas tiel harmonie el ajna punkto de la valo.

— Mi ne mezuris, Stanislava Solomonovna, — digne respondis Iraklo. — Artosciencistoj asertas, ke estas tiel.

Ŝi ete kapjesis, jam denove rigardante en malproksimon, kaj paŝis antaŭen, forte ektirinte post si preskaŭ nigran sur sunverŝita pavimo makulon de sia stumpigita ombro. «Gar!..» — nevole komencis mi, sed ĝustatempe haltis. Se mi sukcesus diri «Gardu vin!», aŭ, des pli, «Gardu vin, Stanjo», ŝi tute povus aliri la randon mem de la deklivo kaj balanci la piedon super tricentmetra abismo. Eble, eĉ saltus, kiu scias.

— Iraklo Georgieviĉ, — ne turniĝante al ni, ŝi montris per la mano dekstren, kontraŭ fluo de Aragvo, — kaj je-en tie, post riverturno… estas iuj ruinoj, ĉu?

— Ruinoj de fortikaĵo Bebrisciĥe. Tie estas tre bele, Stanislava Solomonovna. Kaj estas vera inundo de tiom ŝatata de vi genisto, aero estas miela. Ankaŭ tien ni nepre veturos, sed alian fojon. Post tagmanĝo, aŭ eĉ morgaŭ.

— Apenaŭ post la tagmanĝo, — voĉis mi. — Stanjo ja estas ĵus post la vojaĝo.

Al Ĝvari ni veturis survoje de la flughaveno.

Stanjo turniĝetis kaj el sub la frunto rigardis min per vaste malfermitaj, mirigitaj okuloj.

— Mi neniom laciĝis.

Deturniĝinte, ŝi aldonis neglekte:

— Nur se por la dua tagduono vi havas aliajn planojn…

Kaj denove, kiel ĉiam pli kaj pli ofte dum lastaj semajnoj, mi eksentis min kvazaŭ je mil verstoj [1] Malnova rusa mezurunuo de distanco (1066.8 metroj, t.e. proksimume 1 kilometro). for de ŝi; kvazaŭ je mil jaroj for de ŝi. Kvazaŭ en tombo for de ŝi.

Ŝi nehaste ekiris laŭ rando de la placeto; ni, vole-nevole, sekvis ŝin.

— Kaj tute ili ne bruas, kunfluiĝante, [2] Temas pri priskribo de tiu ĉi loko fare de granda rusa poeto Miĥailo Jurjeviĉ Lermontov (1814–1841) en komenco de poemo «Mciri» (en traduko de B. Tornado): Nemultajn jarojn antaŭ nun, kie brakumas sin sub sun' kiel fratinoj kun la bru' Kura' kaj de Aragvo flu' — situis monaĥej'. Post mont' eĉ vidos nun preteriront' ruinojn de l' preĝeja mur', de l' volbo kaj de l' garda tur'… — diris ŝi, rigardante malsupren. — Kaj ne brakumas. Oni brakumas jen kiel, — ŝi momente montris. Kiel angulozaj serpentoj ekflugis la brakoj, ŝi mem fleksiĝis, kurbiĝis malsupren risorte — kaj mia koro stumblis, la korpo memoris. — Sed tiuj ĉi pace, sensone, eĉ sen plaŭdeto eniras unu la alian. Kiel maljunaj, dum tuta vivo fidelaj geedzoj. Strange li vidis…

— Kaj Ĝvari neniam estis monaĥejo, — subridetante, aldonis Iraklo.

— La poeto bezonis — do, li pravis, — tuj respondis Stanjo, ne rimarkante, ke atakas ne tiom la replikon de Iraklo, kiom sian propran antaŭan. — Se poeto en apudvoja ŝtono ekvidis vespermanĝon — li faros el ĝi vespermanĝon, estu certa.

— Sed ja la vespermanĝo estos papera, Stanislava Solomonovna!

— Unu tiu papera transvivos milon da viandaj.

Kun gaja indulgemo Iraklo disigis la manojn, agnoskante sian malvenkon — kvazaŭ lin konfuzus infano per argumento kiel «Sed ja feoj ĉiam venas ĝustatempe».

— Ĉu mi ordonu hodiaŭ paperan sacivon, [3] Kartvela manĝaĵo el kokaĵo. — mediteme diris li poste, — paperan aĥaŝenon… [4] Kartvela vino. — kaj palpebrumis al mi.

Stanjo, iranta je paŝo antaŭe, eĉ ne turniĝis. Iraklo iom konfuzite ĉirkaŭglatigis la barbon.

— Tamen, mi timas, ke mia kuiristo min ne komprenos, — balbutis li.

Iel nekonvene komenciĝas tiu longe atendita semajno, pensis mi. Tiu suna, tiu libera, tiu senzorga… Mi alflugis hieraŭ vespere, kaj mi kaj Iraklo preskaŭ ne dormis; babilis, ridis, trinketis junan vinon kaj kalkulis stelojn, kaj mi ankaŭ horojn kalkulis — kaj matene rapidege veturis de Saguramo al la aerodromo, kaj mi kalkulis jam minutojn, kaj diradis: «Jen nun Stanjo ekmovis aleronojn», «Jen nun ŝi eligis ĉasion»; dum Iraklo, sibarite kuŝante sur la benko kaj per unu mano neglekte balancante la stirradon, sincere ridegis kaj per libera manplato montris ĉiujn tiujn aviajn manovrojn. Kaj jen — interpikado. Iraklo videble same sentis streĉon.

— Mi pensas foje, — diris li, evidente penante forigi la streĉon kaj paroligi Stanjon, — ke la Rusia kulturo de la antaŭa jarcento multon perdus sen Kaŭkazo. Se oni fortranĉus ĝin, aperus tia vundo… Elfluus tuta sango.

— Ne elfluus, — neglekte respondis Stanjo. — Mickiewicz, [5] Adamo Mickiewicz (1798–1855), granda pola poeto. ekzemple, restus, kia estis. Lin malmulte interesis palmoj kaj gazavat -oj. [6] Sankta milito ĉe islamanoj.

— Aĥ, nu eble Mickiewicz, — kun troigite heligita mieno ekkapjesis Iraklo. Senteblis, ke li estis incitita. — Kiel mi povis forgesi!

— Certe, ĝi eniris en karnon kaj sangon, — pacige diris mi. — Kaj ne nur en la antaŭa jarcento, — ankaŭ en la nuna… Eblas opinii, ke ĉi tie estas unu el koroj de Rusio.

— Dio, kiaj floroj! — ekkriis Stanjo kaj impetis de la placeto malsupren laŭ malkruta deklivo; kaj la longa blanka robo kiel senpeza nubo ekbolis malantaŭ ŝi, kvazaŭ ŝi levis dum kurado lanugon de milionoj da leontodoj. Ŝiros ŝi la modan ĉifonon, pensis mi, ĉi tie estas ja ne polaj veluraj herbejoj… Sed tion mi ne diris laŭte, certe.

— Ĉamo, — sekvante ŝin per rigardo, diris Iraklo — ĉu kun ironio, ĉu kun admiro. Plej verŝajne, kun ambaŭ.

Certe, ŝi kroĉiĝis. Ŝi abrupte haltis tiel, ke preskaŭ falis. Sed jam momenton poste iu ajn dirus, ke ŝi haltis ĝuste tie, kie deziris.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Gravitavio «Carido»»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Gravitavio «Carido»» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Gravitavio «Carido»»

Обсуждение, отзывы о книге «Gravitavio «Carido»» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x