Vjaĉeslavo Rybakov - Gravitavio «Carido»
Здесь есть возможность читать онлайн «Vjaĉeslavo Rybakov - Gravitavio «Carido»» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Альтернативная история, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Gravitavio «Carido»
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Gravitavio «Carido»: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Gravitavio «Carido»»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Gravitavio «Carido» — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Gravitavio «Carido»», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Baldaŭ estos dek tri, Iraklo.
— Sankta Georgo, kiel flugas tempo. Kaj ĉu Liza… scias?
— Foje al mi ŝajnas, ke ŝi konjektas pri ĉio kaj decidis ignori, ja mi ne foriras. Hieraŭ ŝi tiel rigardis… Kaj diris tiel trankvile: «Ripozu tie bone, nin ne forgesu… Al Iraklo transdonu riverencon. Anĝelo gardu vin en la vojo». Foje ŝajnas, ke ŝi konjektas, sed pelas tiujn pensojn, ne kredas. Kaj foje — ke ŝi eĉ pensi pri tielaĵo ne povas, kaj se ŝi ekscios, ŝi simple murdos min tuj, kaj pra…
— Ŝ-ŝ.
Alvenis Stanjo — nehaste, kontentigite: grandega brakpleno da floroj kuŝis kiel bebo sur brakoj. Di-patrino. Kaj unu floron ŝi, certe, enpikis super la orelo — delikata blank-roza pafo de lumo en nigraj, iomete krispaj haroj. Ĉapelon al ŝi, pensis mi. Sub tia suno trovarmiĝos la kapo…
— Kia bela floro. Kaj kiel konvenas al vi, Stanjo. Kiel ĝi nomiĝas?
— Vi tutegale ne memoros, — respondis ŝi kaj, ne haltante, preteriris nin, laŭ ombra muro de la preĝejo al vojeto, kondukanta al demontiĝo. Iraklo, oblikve rigardante al mi, malaprobe, sed sensone klakis per la lango. Mi kun pena indulgemo ridetis: kion fari, se ŝi havas tian humoron. Sed en la animo estis tristo.
— Ĉiu virino estas prokrastita mino, — kliniĝinte al mi, mallaŭte konsolis Iraklo. — Oni neniam scias, en kiu momento ŝi enuos demonstri fidelon kaj ekdeziros demonstri sendependecon. Sed tio nenion signifas. Nur… — li subridis. — Nur eble kruron forŝiros eksplodo, ne pli.
Mi silentis.
Fidelon antaŭ aliuloj Stanjo neniam demonstris.
Antaŭ la demontiĝo ŝi turniĝis, mirigite rigardis al ni iomete el sub la frunto.
— Kion do vi?.. Ni iru.
Ni ekiris. La bebo balancis centon da diverskoloraj kapetoj.
Adiaŭe mi ĉirkaŭrigardis la diafane belan vastaĵon malsupre — ankoraŭ unu paŝo, kaj la pinto, sur kiu staris Ĝvari, konveksante malantaŭ niaj dorsoj, ŝirmus la valon. La koro ekdoloris pro amo al tiuj lokoj. Ĉu amo povas esti senresponda? Iraklo… liaj amikoj… «Miaj amikoj estas viaj amikoj!» De kie do venas tiu nigra sento, ombranta blindigan lumon de suda tago — sento, ke tiu ĉi belo jam ne estas mia, ke mi vidas ĝin lastan fojon? Kiu sendis al mi tiun mallumon? Strange, sed mi estas certa: ĝi venis el ekstere, el nekonataj al mi malvastaĵoj, ĝi estas fremda…
Ni komencis malleviĝi. Renkonte al ni, elfalante el grandega turista aŭtobuso, per densa vico leviĝis homoj, sur kiuj pendis amaso da vidaparataro, aŭdiĝis multevoĉa hispana parolo, kaj mi ekĝojis, kiel ni bone sukcesis — ni estis ĉe Ĝvari nur triope.
La aŭto de Iraklo atendis nin ĉe vojrando, tie, kie ni lasis ĝin antaŭ horo, — luksa, neĝblanka kabrioleto «Russo-Balt», kun forigebla supro. La supro estis forigita, la pordoj — malfermitaj, ŝlosilo kun sukcena breloko, montranta kapeton de Egle la Kolubra Reĝino — sendube donaco de iu balta belulino — defie fideme elstaris el la regpanelo. En tio estas la tuta Iraklo. Kvankam, verŝajne lian aŭton oni konas en la regiono.
— Iraklo Georgieviĉ, permesu, ke mi sidu apud vi, antaŭe?
— Mi opinios tion honoro, Stanislava Solomonovna.
Ŝi donis al mi la bebon.
— Tenu vi, bonvolu. Ĉi tie ĝi ne lokiĝas, ŝirmas la stirradon. Se simple ĵeti sur la benkon, ĝi disfalos.
— Certe, mi tenos, ne dubu.
Neniun homon eblas renkonti dufoje, pensis mi, solece eksidante sur vastan malantaŭan benkon. Dum homo vivas, li ŝanĝiĝadas ĉiusekunde, eĉ se li mem tion ne rimarkas ĝis iu tempo — kaj jen pasas semajno, eĉ eble kvin tagoj, kaj li estas alia, vi renkontas jam ne tiun, kiun adiaŭis; saman alton li havas, samajn kutimojn kaj emojn, sed li mem estas alia, li vin ne memoras; kaj — ĉio rekomenciĝas. Kaj kun mi ja okazas sama inferaĵo; ja ankaŭ mi vivas kaj, sekve, ŝanĝiĝas ĉiusekunde. Tiel estas malhoneste! Mi ne deziras!
Sed ŝajnigi sin antaŭa, por ne vundi tiun, kiun renkontis post kvintaga disiĝo — ĉu estas honeste?
Do, digna homo devas esti malhonesta, por kompensi malhonestecon de la mondo. Ja ĝi estas fia, fia mondo, se ĝi estas konstruita tiel: gardema — mensogas, honesta — tuj vundas per vero…
Varmega jubilanta vento, ĉirkaŭante ventoŝirmilon, blovis en la vizaĝon. Disverŝaĵoj de floroj ĉe vojrandoj kuradis kaj anstataŭis unu alian. Siblante, la vojo dancis renkonten, kiel serpento.
Bela malhonesta mondo.
Iraklo brave bremsis ĝuste apud pordego de sia Sagurama vilao. Elsaltis el la aŭto, galante malfermis pordeton flanke de Stanjo.
— Mi petas.
Poste, subridante, malfermis pordeton por mi. Kun la bukedo mi estis tute senhelpa.
— Mi petas ankaŭ vin.
Premante per ambaŭ manoj, li mem malfermis antaŭ ni klapon de la aĵura pordego. Malkrute supren en la malluman profundon de la ĝardeno estis foriranta vojeto.
— Bonvenon al la azilo de suomo povra. [11] Citaĵo el fama poemo de la granda rusa poeto Aleksandro Puŝkin «Kupra rajdanto».
Amuze, li jam ne unuan fojon nomas tiel sian familian neston. Mi neniam kuraĝis demandi, pri kio temas. Mi suspektas, ke la ludo aperis jam antaŭlonge, danke al multjara familia amikeco de princoj Ĉavĉavadze kun baronoj Mannerheim. Ĝiaj radikoj foriras en, verŝajne, tridekajn jarojn. Ankaŭ Iraklo siatempe longe servis kune kun Urho. Mi neniam estis aparte proksima al Urho, kaj neniam havis okazon viziti lian palaceton apud Viipuri, sed, mi opinias, se tio okazus, ĉe pordego li nepre invitus eniri en malriĉan kabanon, alkroĉiĝintan al kruta deklivo de alianca montaro. [12] Citaĵo el poemo de M. Ju. Lermontov «Disputo» pri Kaŭkazo.
Aŭ ion similan.
Finfine ombro. Nur en la ĝardeno mi komprenis, kiel, malgraŭ tuta mia amo al suno, pro malkutimo mi laciĝis de ĝi. Vera malvarmo ne estis, tamen, eĉ ĉi tie — seka varmigita aero langvore ludis per foliaro, blovetis inter arboj, bizare ĵetante ondojn de odoroj de unu al alia, tiel, ke, pasante preter oleandro aŭ jasmeno, ni subite sentis aromon de glicino, kaj apud la glicino subite traflugis strieto de viskoza melaso de genisto. Aperis deziro sidiĝi sur teron, apogi sian dorson kontraŭ trunko de ekzemple jen tiu pistakarbo, fermi la okulojn kaj spiri, spiri…
— Mi volas atentigi vin, Stanislava Solomonovna, — jen antikva fonto. Ĝi estas sorĉa. Jam antaŭ pli ol tricent jaroj homoj rimarkis, ke ĉiu gluto forigas unu pekon.
— Ho-o! Mi ĝuste nun havas tian soifon! Necesas trinki kaj trinki!
Ŝi rapide alkuris altan blokon el ruĝaj brikoj, en kies niĉo apenaŭ aŭdeble lirlis kristale pura akvo. Penante stari malproksime de ĝi, por ne malsekigi la robon, kaj eĉ metinte unu manon malantaŭ la dorson, per manplato de la alia ŝi ĉerpis kaj trinkis, trinkis. Nur ŝi ne malvarmumu… Tuj post sunardo, kaj ŝia gorĝo estas malforta, mi sciis.
Ŝi forturniĝis, rektiĝis, forskuante akvon de la mano. La vizaĝo estas feliĉa, la okuloj brilas, kaj tremetas sennoma floro en nigraj bukloj. Kaj humide briletas la mentono.
— Bongusta! Kaj dudek sep pekoj estas for! Ĉu mi povas ankoraŭ, ĝi ne sekiĝos?
— Kiom via animo deziras, Stanislava Solomonovna. Mi vidas, vi estas granda pekulino. Aŭ vi decidis rezervi por estonteco? Nur ne malvarmumu.
Li kvazaŭ legis miajn pensojn.
Eble, li vere legis iomete. Amiko.
— Aleksandro hieraŭ same komencis trinkegi, — Iraklo ruze rigardis al mi kaj denove palpebrumis. — Sed poste rapide komprenis, ke ekzistas trinkaĵoj multe pli kuracaj.
Stanjo tute infanece tiris la kolon, por ke de la mentono ne falu gutoj sur la robon.
— Ankoraŭ dek kvin, — ŝi denove turniĝis al ni, viŝante la ridetantajn lipojn per malantaŭa flanko de la manplato. — Ĉu? Ne, pli kuracaj ne ekzistas.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Gravitavio «Carido»»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Gravitavio «Carido»» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Gravitavio «Carido»» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.