Tute sen hontosento mi konfesas, ke mi timis--neniam antaŭe aŭ poste en mia vivo mi spertis tian suferegon de animbrula timo kaj necerteco, kia min frapis. Se eblus ŝviti sangon, mi ŝvitis ĝin tiam.
Malrapide, laŭ la paŝmaniero kutima ĉe la maharoj, kiam ili ne uzas siajn flugilojn, ni trarampis amasojn da okupitaj sklavoj, sagotoj kaj maharoj. Post tempo, kiu ŝajnis eterneco, ni atingis la eksteran pordon, kiu kondukas en la ĉefan avenuon de Futra. Multaj sagotoj staris ĉirkaŭ la vojkruciĝo. Ili ekrigardis Gak, kiam li silente paŝis inter ili. Tiam pasis Perry, kaj tiam Huĝa. Nun estis mia vico, kaj en subita atako de glaciiga teruro, mi konstatis, ke la varma sango el mia vundita brako gutas malsupren tra la morta piedo de la mahara haŭto, kiun mi portis, kaj lasis sian sangan spuron sur la pavimo, ĉar mi vidis, ke sagoto atentigis sian kunulon pri ĝi.
La gardisto paŝis antaŭ min, kaj fingromontrante al mia sanganta piedo, alparolis min per la gestolingvo, kiun tiuj du specioj uzas kiel komunikilon. Eĉ se mi scius, kion li diris, mi ne povus respondi per la mortaĵo, kiu min kovris. Mi foje vidis grandan maharon glaciigi tromemfidan sagoton per sia nura rigardo. Tio ŝajnis mia sola espero, do mi ĝin provis. Haltiĝinte, mi movis mian glavon tiel, ke estiĝis la impreso, ke la morta kapo esplore rigardas la gorilo-homon. Dum longa momento, mi staris tute senmova, rigardante la ulon per tiuj mortaj okuloj. Poste mi mallevis la kapon, kaj malrapide daŭrigis paŝi antaŭen. Dum momento, ĉio dependis de tio, sed antaŭ ol mi lin tuŝis, la gardisto paŝis flanken, kaj mi pasis en la avenuon.
Ni iris antaŭen sur la larĝa strato, sed nun ni estis ekster danĝero pro la multnombreco de niaj malamikoj, kiuj nin ĉirkaŭis ĉiuflanke. Bonŝance, estis granda procesio da maharoj irantaj al la malprofunda lago, kiu kuŝas je unu mejlo aŭ iom pli for de la urbo.
Ili iradas tien por praktiki siajn amfibiajn emojn, plonĝante por kapti fiŝetojn kaj ĝuante la malvarman profundon de la akvo. Ĝi estas lago de nesala akvo, malprofunda kaj sen la pli grandaj reptilioj, kiu malebligas uzadon de la grandaj maroj de Pelucidaro al ĉiuj, krom si mem.
En la mezo de la amaso, ni pasis supren laŭ la ŝtupoj kaj eliris eksteren sur la ebenaĵon. Dum iom longa distanco, Gak sekvis la rivereton, kiu fluas al la lago, sed fine, ĉe la fundo de ravineto, li ekhaltis, kaj tie ni restis, ĝis ĉiuj estis preterpasintaj kaj ni estis solaj. Tiam, ankoraŭ en la niaj kostumoj, ni ekiris rekte for de Futra.
La varmego de la vertikalaj sunradioj rapide faris niajn abomenajn karcerojn neelteneblaj, do transirinte malaltan altaĵon kaj enirinte ŝirmodonan arbaron, ni fine formetis la maharajn haŭtojn, per kiuj ni venis ĝis tie en sekureco.
Mi ne tedos vin pri la detaloj de tiu amara kaj suferiga fuĝo. Kiel ni vojaĝis per obstina kurado, ĝis ni falis teren pro laco. Kiel nin atakis strangaj kaj timindaj bestoj. Kiel ni apenaŭ eskapis la kruelajn dentegojn de leonoj kaj tigroj, kies grandeco etigus ĝis ridinda sensignifeco la plej grandajn felisojn de la ekstera mondo.
Plu kaj plu ni rapidis, kun unusola intenco: plejeble malproksimigi nin de Futra. Gak kondukis nin al sia propra lando--la lando Sari.
Montriĝis neniu signo de postĉaso, kaj tamen ni certis, ke ie malantaŭ ni persistaj sagotoj sekvas nian spuron. Gak diris, ke ili neniam malsukcesis ĉase eltrovi siajn ĉasatojn, ĝis ili kaptis tiujn aŭ estis mem retretigitaj de pli forta militistaro.
Nia sola espero, li diris, estis atingi lian tribon, kies forto tute sufiĉis en la montara fortikejo por forbatali iun ajn nombron da sagotoj.
Kaj finfine, post laŭŝajne monatojn, kaj kiel mi nun scias, eble jaroj, ni venis ĝis loko, kie ni povis vidi la grizbrunan krutaĵon, kiu borderas la antaŭmontetojn de Sari. Kaj preskaŭ sammomente, Huĝa, kiu ĉiam rigardis tiom malantaŭen kiom antaŭen, anoncis, ke li povas vidi aron de viroj malantaŭ ni, superirante malaltan monteĝon. Estis la longe atendita postsekvantaro.
Mi demandis al Gak, ĉu ni povus atingi Sari sufiĉe frue por ilin eskapi.
"Eble," li respondis, "sed vi trovos, ke la sagotoj povas iri per nekredebla rapideco, kaj ĉar ili estas preskaŭ nelacigeblaj, ili estas sendube multe pli freŝaj ol ni. Plue--" li paŭzis, ekrigardante Perry.
Mi sciis, kion li pensis. La maljunulo estis preskaŭ elĉerpita. Dum granda parto de nia fuĝado, aŭ Gak aŭ mi duone apogis lin dum la marŝado. Kun tia handikapo, eĉ malpli rapidaj postsekvantoj ol la sagotoj povus facile ĝisatingi nin, antaŭ ol ni povus transiri la krudan altaĵon, kiun ni frontis.
"Vi kaj Huĝa iru antaŭe," mi diris. "Perry kaj mi alvenos, se ni povos. Ni ne povas vojaĝi tiel rapide kiel vi, kaj ne necesas, ke vi mortu pro tio. Ĝi estas neevitebla. Ni devos ĝin fronti."
"Mi ne forlasos kamaradon," estis la simpla respondo de Gak. Mi ne sciis, ke tiu granda, vila praepoka viro havas tiel noblan karakteron interne de si. Mi ĉiam ŝatis lin, sed nun, aldoniĝis honoro kaj respekto al mia ŝato. Jes, ankaŭ amo.
Sed tamen mi pluurĝis lin antaŭen, insistante, ke se li povos atingi sian popolon, li eble povos venigi sufiĉe grandan militistaron por forpeli la sagotojn kaj savi Perry kaj min.
Sed ne, li rifuzis forlasi nin, kaj tiel finiĝis la diskuto, sed li sugestis, ke Huĝa rapidu antaŭen por averti la sarianojn pri la danĝero al la reĝo. Ne necesis multe da instigado por ekmarŝigi Huĝan--la nura ideo sufiĉis por forsendi lin salte antaŭen en la antaŭmontetojn, kiujn ni intertempe atingis.
Perry sciis, ke li endanĝerigas la vivon de Gak kaj mi, kaj la maljunulo preskaŭ insiste petegis, ke ni antaŭeniru sen li, kvankam mi sciis, ke li suferas veran angoron de teruro je la penso, ke li povus fali en la manojn de la sagotoj. Fine, Gak parte solvis la problemon, levante Perry per siaj potencaj brakoj kaj portante lin.
Dum tiu agmaniero malrapidigis Gak, li povis tamen antaŭeniri pli rapide tiel, ol kiam li duone apogis la stumblantan maljunulon.
La sagotoj rapide proksimiĝis al ni, ĉar vidinte nin, ili multe akcelis sian rapidecon. Plu kaj plu ni stumblis supren laŭ la mallarĝa kanjono, kiun Gak elektis por proksimiĝi al la altaĵo de Sari. Ambaŭflanke altiĝis apikaj krutaĵoj el belega plurkolora roko, dum sub niaj piedoj la densa montoherbo prezentis molan kaj senbruan tapiŝon. De kiam ni eniris la kanjonon, ni tute ne vidis niajn postsekvantojn, kaj mi komencis esperi, ke ili perdis nian spuron, kaj ke ni atingos la nun rapide proksimiĝantajn krutaĵojn ĝustatempe por suprengrimpi ilin, antaŭ ol esti atingitaj.
Antaŭ ni, ni nek vidis nek aŭdis signon, kiu povus aŭguri la sukceson de la komisio de Huĝa. Intertempe li devus esti atinginta la antaŭpostenojn de la sarianoj, kaj ni devus almenaŭ aŭdi la sovaĝajn kriojn de la tribanoj, dum ili svarmas al siaj armiloj por respondi la reĝan helpalvokon. Post momento, la severaspektaj krutaĵoj antaŭ ni devus nigriĝi je praepokaj militistoj. Sed okazis nenio tia--efektive, la Ruzulo perfidis nin. Tiumomente, kiam ni atendis vidi sariajn lancportantojn kurataki malantaŭ Huĝa por helpi al ni, la poltrona perfidulo kaŝiradis ĉe la eksteraĵoj de la plej proksima saria vilaĝo, por ke li povu enveni de la alia flanko, kiam estos tro malfrue por savi nin, kaj pretendi, ke li perdiĝis inter la montoj.
Huĝa ankoraŭ tenis rankoron kontraŭ mi pro la bato, kiun mi donis por protekti Dian, kaj lia malica spirito permesis eĉ buĉoferi nin ĉiujn, por ke li sin venĝu kontraŭ mi.
Dum ni pliproksimiĝis al la barieraj krutaĵoj, kaj aperis neniu signo de savantaj sarianoj, Gak iĝis kaj kolera kaj timigita, kaj baldaŭ, kiam la bruoj de rapide proksimiĝanta postsekvantaro trafis niajn orelojn, li kriis al mi trans sia ŝultro, ke ni estas perditaj.
Читать дальше