Edgar Burroughs - Ce la koro de la tero

Здесь есть возможность читать онлайн «Edgar Burroughs - Ce la koro de la tero» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2007, Жанр: Фантастика и фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Ce la koro de la tero: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ce la koro de la tero»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.
Ĉi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi ĝin profitcele en presita aŭ alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al:
Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aŭ gmickle[@]nexgo.de.
Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.
This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de.

Ce la koro de la tero — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ce la koro de la tero», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La maharoj mem ne konscias pri io kiel la tempo. Mi trovas ĉi tie en iliaj literaturaj verkoj nur unusolan gramatikan tempon, la prezencan. Ŝajnas, ke ĉe ili ekzistas nek preterito nek futuro.

Kompreneble, niaj eksteramondaj mensoj ne kapablas kompreni tian cirkonstancon, sed niaj lastaj traviaĵoj ŝajnas montri ĝian ekziston."

La temo estis tro profunda por mi, kaj mi tion diris, sed Perry ŝajne nenion pli ĝuis ol spekulativi pri ĝi, kaj aŭskultinte kun intereso mian rakonton pri la travivitaj aventuroj, li reiris al la temo, kiun li facilparole pridetaladis, kiam sagoto envenis kaj interrompis lian saĝumadon.

"Venu!" ordonis la entrudulo, gestante al mi. "La enketistoj parolos kun vi."

"Adiaŭ, Perry!" mi diris, manpremante al la grizulo. "Eble ekzistas nur prezenco kaj eble ne ekzistas la tempo, sed mi estas certa, ke mi baldaŭ komencos vojaĝon al la postvivo kaj neniam revenos. Se vi kaj Gak sukcesos fuĝi, mi petas, ke vi promesu elserĉi Dian la Bela, kaj diru, ke per miaj lastaj vortoj mi petis ŝian pardonon pro mia neintenca ofendo al ŝi, kaj ke mia sola deziro estis pluvivi sufiĉe longe por doni satisfakcion pro mia malbona faro al ŝi."

Larmoj venis en la okulojn de Perry.

"Mi ne povas kredi, ke vi ne revenos, David," li diris. "Estus terure eĉ pripensi mian pluan vivon sen vi, inter ĉi tiuj abomenaj kaj fiaj brutoj. Se ili forprenos vin, mi neniam fuĝos, ĉar mi sentas min pli sekura ĉi tie, ol mi estus kie ajn aliloke en ĉi tiu subtera mondo. Adiaŭ, mia filo, adiaŭ!" Tiam lia maljuna voĉo ŝanceliĝis kaj rompiĝis, kaj kiam li kaŝis sian vizaĝon per siaj manoj, la sagota gardisto krude ekkaptis mian ŝultron kaj ŝovis min el la kamero.

11-a ĉapitro

KVAR MORTAJ MAHAROJ

Momenton poste, mi staris antaŭ deko da maharoj--la sociaj enketistoj de Futra. Ili prezentis al mi multajn demandojn, pere de sagota interpretisto. Mi respondis ĉiujn vere. Ŝajnis precipe interesi ilin mia rakontado pri la ekstera mondo kaj la stranga veturilo, kiu portis Perry kaj min al Pelucidaro. Mi kredis, ke mi ilin konvinkis, kaj post longa sidado en silento post la enketo, mi atendis, ke oni ordonos al mi reiri al mia loĝejo.

Dum tiu ŝajna silento ili diskutis pere de sia stranga, neparola lingvo la meriton de mia historio. Fine, la estro de la tribunalo komunikis la rezulton de la kunsido al la oficiro, kiu estris la sagotan gardistaron.

"Venu," li diris al mi, "vi estas kondamnita al la eksperimentaj fosaĵoj, ĉar vi aŭdacis insulti la inteligentecon de la potenculoj per la ridinda historio, kiun vi tiel malprudente rakontis al ili."

"Ĉu vi volas diri, ke ili ne kredis min?", mi demandis, tute mirigita.

"Kredi vin!", li diris. "Ĉu vi volas diri, ke vi atendis, ke iu ajn kredus tiel neeblan mensogon?"

Estis senespere, do mi marŝis en silento flanke de mia eskorto tra la mallumaj koridoroj kaj pasejoj al mia terura pereo. En malalta urbnivelo ni venis al pluraj lumigitaj kameroj, en kiuj ni vidis plurajn maharojn okupi sin pri diversaj taskoj. Mia eskorto kondukis min al unu el tiuj kameroj, kaj antaŭ ol foriri ili katenis min al flanka muro. Aliaj homoj estis simile katenitaj tie. Sur longa tablo kuŝis viktimo, kiam oni kondukis min en la kameron. Kelkaj maharoj ĉirkaŭstaris la kompatindulon, tenante lin al la tablo, por ke li ne moviĝu. Alia, tenante akran tranĉilon en sia trifingra antaŭpiedo, tranĉe malfermis la bruston kaj abdomenon de la viktimo. Oni uzis nenian anestezilon, kaj estis terure aŭdi la kriojn kaj ĝemojn de la torturato. Vere, tio estis venĝosimila vivisekcio. Malvarma ŝvito ekfluis el miaj poroj, kiam mi ekkomprenis, ke baldaŭ venos mia vico. Kaj ne forgesu, ke kie ne ekzistas la tempo, mi povus facile imagi, ke mia suferado daŭras monatojn, antaŭ ol la morto finfine liberigus min!

La maharoj tute ne atentis min, kiam oni kondukis min en la kameron.

Tiel profundiĝintaj en sia laboro ili estis, ke mi certis, ke ili eĉ ne scias, ke la sagotoj eniris kun mi. La pordo estis proksima.

Se nur mi povus atingi ĝin! Sed tiuj pezaj katenoj malebligis ion ajn tian. Mi ĉirkaŭrigardis, serĉante rimedon por liberiĝi el la ĉenoj. Sur la planko inter mi kaj la maharoj kuŝis eta ĥirurgiilo, kiun unu el ili kredeble faligis. Ĝi aspektis ne malsimile al butonhoko, sed ĝi estis multe pli eta, kaj havis akrigitan pinton.

Centfoje dum mia knabaĝo mi malŝlosis serurojn per butonhokoj. Se nur mi povus atingi tiun peceton de polurita ŝtalo, mi eble povus almenaŭ portempe forfuĝi.

Rampante ĝis la limo de mia ĉeno, mi trovis, ke etendante unu manon tiom, kiom mi povis, miaj fingroj restis ankoraŭ unu colon for de la celata ilo. Estis turmente! Mi streĉis ĉiun fibron, sed mi ne povis atingi ĝin.

Fine mi turniĝis, kaj etendis unu piedon al la objekto. Mia koro saltis en mian gorĝon! Mi povis apenaŭ ektuŝi ĝin! Sed eble en mia peno tiri ĝin al mi, mi nevole ŝovus ĝin ankoraŭ pli malproksimen, kie ĝi estus neatingebla! Malvarma ŝvito ekfluis sur min el ĉiu poro. Malrapide kaj zorgeme mi faris la penadon. Miaj piedfingroj falis sur la malvarman metalon. Poiome mi movis ĝin al mi, ĝis mi kredis ĝin atingebla de mia mano, kaj momenton poste, mi returniĝis, kaj la kara ilo estis en mia mano.

Mi diligente eklaboris je la mahara seruro, kiu tenis mian ĉenon.

Estis ridinde simple. Eĉ infano povus tiel malŝlosi ĝin, kaj post momento mi estis libera. La maharoj nun ŝajne finis sian laboron ĉe la tablo. Unu jam forturniĝis kaj ekzamenis aliajn viktimojn, ŝajne intencante elekti la sekvontan operacioton.

La dorsoj de la ĉetabluloj estis turnitaj al mi. Se ne estus la estaĵo, kiu marŝis al ni, mi povus fuĝi tuj tiumomente. Malrapide, la estulo alproksimiĝis al mi, kiam ĝian atenton allogis granda sklavo ĉenita kelkajn jardojn dekstre de mi. Tie, la reptilio ekhaltis kaj komencis zorge ekzameni la kompatindulon, kaj farante tion, ĝi turnis sian dorson al mi dum momento, kaj ĝuste tiam mi faris du saltegojn, kiuj portis min el la kamero en la koridoron trans ĝi, laŭ kiu mi kuris tiel rapide kiel mi kapablis. Kie mi estas kaj kien mi iras--tion mi ne sciis. Mia sola penso estis plejeble malproksimigi min de tiu timindega torturkamero.

Poste, mi reduktis mian rapidecon al vigla marŝado, kaj pli poste, ektimante la danĝeron, ke min trafus nova malagrabla situacio, se mi malzorgus, mi moviĝis ankoraŭ pli malrapide kaj zorgeme. Post tempeto mi venis al koridoro, kiu ŝajnis iel mistere konata al mi, kaj iom poste, hazarde rigardante en kameron flanke de la koridoro, mi vidis tri maharojn volviĝintajn en dormado sur lito el feloj. Mi preskaŭ jubilis laŭte pro ĝojo kaj trankviliĝo. Estis la sama koridoro kaj la samaj maharoj, al kiuj mi intencis asigni tiel gravan rolon en nia fuĝo el Futra. La Providenco vere gracis min, ĉar la reptilioj ankoraŭ dormis.

Nun la unusola granda danĝero estis la reiro al la superaj niveloj por serĉi Perry kaj Gak, sed ĉar nenio alia estis farebla, mi rapidis supren. Kiam mi atingis la frekventatajn partojn de la konstruaĵo, mi trovis grandan ŝarĝon da feloj en angulo, kaj tiujn mi levis al mia kapo, portante ilin tiel, ke la randoj kaj anguloj pendis ĉirkaŭ miaj ŝultroj, tute kaŝante mian vizaĝon. Tiel kamuflite, mi trovis Perry kaj Gak kune en la kamero, kie ni manĝadis kaj dormadis.

Ne necesas diri, ke ambaŭ ĝojis vidi min, kvankam ili kompreneble sciis nenion pri la sorto, al kiu kondamnis min la juĝistoj. Ni decidis perdi neniom da tempo antaŭ ol efektivigi nian fuĝplanon, ĉar mi ne povus esperi resti longe kaŝita de la sagotoj, kaj mi ne bone povus porĉiame porti tiun amason da feloj sur mia kapo sen veki suspekton. Tamen, estis kredeble, ke per ĝi mi povus sendanĝere trairi la plenajn koridorojn kaj kamerojn de la superaj niveloj, do mi ekiris kun Perry kaj Gak--ĉe kio la fetoro de la malbone tanitaj feloj dume preskaŭ sufokis min.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ce la koro de la tero»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ce la koro de la tero» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Ce la koro de la tero»

Обсуждение, отзывы о книге «Ce la koro de la tero» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x