Kune, ni iris al la unua vico da koridoroj sub la ĉefetaĝo de la konstruaĵoj, kaj tie Perry kaj Gak haltis por atendi min. La konstruaĵoj estas fositaj el la formacio de solida kalkŝtono. Ilia arkitekturo estas pro absolute nenio rimarkinda. La ĉambroj estas foje rektangulaj, foje rondaj, kaj foje ovalaj. La koridoroj, kiuj ilin kunigas, estas mallarĝaj kaj ne ĉiam rektaj. La kameroj estas lumigitaj per difuzita sunlumo reflektita tra tuboj similaj al tiuj, per kiuj oni lumigis la avenuojn. Ju pli malaltaj la kamervicoj, des pli mallume. La plejmulto de la koridoroj estas tute nelumigitaj. La maharoj povas vidi tre bone en duonmallumo.
Survoje al la ĉefetaĝo ni renkontis multajn maharojn, sagotojn kaj sklavojn; sed neniu atentis nin, ĉar ni iĝis parto de la ordinara vivo en la koridoro. Estis nur unusola enirejo kondukanta el la loko al la avenuo, kaj ĝi estis bone gardata de sagotoj--sole ĉi tiun pordon ni ne rajtis trapasi. Fakte, estis malpermesite al ni ankaŭ eniri la subajn koridorojn kaj apartamentojn, krom je apartaj okazoj, kiam oni ordonis al ni tion fari; sed ĉar ili konsideris nin malsupera specio sen inteligenteco, ili ne havis kaŭzon timi, ke ni per tio povus fari ian malbonon, do oni ne malhelpis al ni eniri la koridoron, kiu kondukis malsupren.
Volvitajn en felo, mi portis tri glavojn kaj la du pafarkojn kaj la sagojn, kiujn Perry kaj mi faris. Ĉar multaj sklavoj portis fele volvitajn ŝarĝojn ĉiudirekte, neniu trovis mian ŝarĝon menciinda. Kie mi lasis Gak kaj Perry, ne estis aliaj estuloj videblaj, do mi tiris unu glavon el la pakaĵo, kaj lasante la ceterajn armilojn ĉe Perry, mi ekiris sola al la malsuperaj niveloj.
Veninte en la apartamenton, en kiu dormis la tri maharoj, mi silente eniris piedpinte, ne memorante, ke la kreitaĵoj ne kapablas aŭdi.
Per rapida trapiko tra la koro mi mortigis la unuan, sed mia dua trapiko ne estis tiel bontrafa, tiel ke antaŭ ol mi povis mortigi la venontan el miaj viktimoj, ĝi ĵetis sin kontraŭ la tria, kiu rapide suprensaltis, kontraŭstarante min per vaste malfermitaj makzeloj. Sed batalado ne estas okupo, kiun la mahara raso ŝatas, kaj kiam la estulo vidis, ke mi jam senvivigis du el ĝiaj kunuloj kaj ke mia glavo estas ruĝa de ilia sango, ĝi haste forkuris de mi.
Sed mi estis tro rapida por ĝi, do, duone saltante, duone flugante, ĝi forhastis laŭ alia koridoro, dum mi sekvis tuj post ĝi.
Ĝia eskapo signifus la tutan ruiniĝon de niaj planoj, kaj tre probable mian tujan morton. Tiu penso donis flugilojn al miaj piedoj; sed eĉ en la plej bona kazo mi povis nur egali la rapidecon de la saltanta estulo antaŭ mi.
Tute subite ĝi forturnis sin en apartamenton dekstre de la koridoro, kaj enrapidante momenton poste, mi frontis du el la maharoj. Tiu, kiu estis tie, kiam ni eniris, okupis sin per kelkaj metalaj ujoj, en kiujn oni metis pulvorojn kaj fluaĵojn, se juĝi surbaze de la vico de flakonoj kuŝantaj sur la benko, ĉe kiu ĝi laboris. Mi tuj komprenis, en kiun lokon mi estis veninta. Jen ĝuste tiu ĉambro, pri kiu Perry donis al mi detalajn instrukciojn, per kiuj mi trovu ĝin. Ĝi estis la subtera kamero, en kiu oni kaŝis la Grandan Sekreton de la mahara raso. Kaj sur la benko, flanke de la flakonoj, kuŝis la fele bindita libro, kiu entenis la solan kopion de la afero, kiun mi devis elserĉi post la mortigo de la tri dormataj maharoj.
Ne estis alia elirejo el la ĉambro ol la pordo, en kiu mi nun staris, frontante la du timindajn reptiliojn. Mi sciis, ke pelitaj en angulon ili batalus kiel demonoj, kaj ili estis bone ekipitaj por batali, se ili nepre devus. Kune, ili impetis sur min, kaj kvankam mi tuj trapikis la koron de unu el ili, la alia alfiksis siajn brilajn dentegojn sur mian glavbrakon super la kubuto, kaj tiam komencis per siaj akraj ungegoj rastgrati mian korpon, ŝajne por elŝiri miajn internaĵojn. Mi konstatis, ke estas senutile esperi liberigi mian brakon el tiu potenca, premega kaptiĝo, kiu ŝajnis detranĉi mian brakon de mia korpo. La doloro, kiun mi suferis, estis intensa, sed ĝi servis nur por sproni min al pli grandaj penoj por venki mian kontraŭulon.
Tien kaj reen sur la planko ni luktis--la maharo donis al mi terurajn, tranĉajn batojn per siaj antaŭpiedoj, dum mi klopodis ŝirmi mian korpon per mia maldekstra mano, samtempe provante trovi okazon por transdoni mian klingon el mia nun senutila glavmano al ties rapide malfortiĝanta parulo. Finfine mi sukcesis, kaj per tio, kio ŝajnis esti mia lasta unco da forto, mi pikis la klingon tra la malbela korpo de mia malamiko. Tiel sensone kiel ĝi batalis, ĝi mortis, kaj kvankam malforta pro doloro kaj sangoperdo, mi kun emocio de triumfa fiereco transpaŝis ĝian konvulsie rigidiĝantan kadavron kaj ekkaptis la plej potencan sekreton de tiu mondo. Unu sola ekrigardo certigis min, ke ĝi estas ĝuste tiu afero, kiun Perry priskribis al mi.
Kaj ekkaptante ĝin, ĉu mi prepensis, kion tio signifas por la homaro de Pelucidaro--ĉu fulmis tra mia menso la penso, ke sennombraj ankoraŭ nenaskitaj generacioj de mia propra specio havos kaŭzon adori min pro la afero, kiun mi plenumis por ili? Ĉu? Ne esti tiel. Mi pripensis belan ovalan vizaĝon, rigardantan el kristale puraj okuloj tra ondanta amaso da nigregaj haroj. Mi pripensis ruĝegajn lipojn, de Dio faritaj por kisado. Kaj mi tute subite, sen rekta instigo, starante sola en la sekreta kamero de la maharoj de Pelucidaro, eksciis, ke mi amas Dian la Bela.
Dum momento mi staris tie, pensante pri ŝi, kaj tiam mi sopirĝemante metis la libron malantaŭ la rimenon, kiu tenis mian zontukon, kaj turniĝis por forlasi la apartamenton. Malsupre de la koridoro, kiu kondukas supren el la malsupraj kameroj, mi fajfis per la antaŭaranĝita signalo, kiu anoncis al Perry kaj Gak, ke mi estis sukcesinta. Momenton poste, ili staris ĉe mia flanko, kaj je mia miro mi vidis, ke Huĝa la Ruza akompanas ilin.
"Li kuniĝis kun ni," klarigis Perry, "kaj ne permesis nei. Tiu ulo estas vulpo. Li flaras eskapon, kaj prefere ol malsukcesigi nian ŝancon nun, mi diris, ke mi kondukos lin al vi, por ke vi decidu, ĉu li akompanu nin."
Mi ne havis amon por Huĝa, kaj mi ne fidis lin. Mi certis, ke li perfidus nin, se li kredus tion profitodona; sed mi vidis neniun elturniĝon, kaj la fakto, ke mi mortigis kvar maharojn, anstataŭ kiel planite nur tri, ebligis inkluzivi la viron en nia fuĝplano.
"Nu, bone," mi diris, "vi povos akompani nin, Huĝa, sed je la unua signo de perfido, mi trapikos vin per mia glavo. Ĉu vi komprenas?"
Li diris, ke jes.
Iom poste ni estis forigintaj la haŭtojn de sur la kvar maharoj, kaj tiel bone ni sukcesis rampi en ilian internon, ke nia ŝanco eskapi nerimarkite el Futra ŝajnis bonega. Ne estis facila tasko kunfiksi la haŭtojn tie, kie ni ilin tratranĉis ĉe la ventro por forigi ilin de la internaĵoj, sed mi restis ekstere, ĝis ĉiuj aliaj kun mia helpo estis enkudritaj, kaj lasis aperturon en la brusto de la haŭto de Perry, tra kiu li povis elmeti la manojn por enkudri min, kaj tiel ni vere povis multe pli bone plenumi nian planon, ol mi esperis. Ni sukcesis teni la kapojn levitaj, metante niajn glavojn tra la koloj, kaj sammaniere ni povis ilin movi laŭ viveca maniero.
Nia plej granda malfacilaĵo estis la palmopiedoj, sed eĉ tiun problemon ni fine solvis, tiel ke kiam ni moviĝis, ni aspektis tute naturaj. Truetoj pikitaj en la pufaj gorĝoj, en kiujn ni metis niajn kapojn, permesis al ni vidi sufiĉe bone por konduki nin mem antaŭen.
Tiel ni ekiris supren al la ĉefetaĝo de la konstruaĵo. Gak iris antaŭe en la stranga parado, poste sekvis Perry, sekvita de Huĝa, dum mi iris malantaŭe, admoninte Huĝan, ke mia glavo estis tiel aranĝita, ke mi povus piki ĝin tra la kapo de mia kostumo en lian internaĵon, se li montrus hezitemon.
Kiam la bruo de rapidantaj piedoj avertis min, ke ni eniras la plenajn koridorojn de la ĉefetaĝo, mia koro saltis ĝis mia buŝo.
Читать дальше