Frank Baum - La Mirinda Sorĉisto de Oz
Здесь есть возможность читать онлайн «Frank Baum - La Mirinda Sorĉisto de Oz» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. ISBN: , Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Mirinda Sorĉisto de Oz
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:1 876042 01 X
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Mirinda Sorĉisto de Oz: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Mirinda Sorĉisto de Oz»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Mirinda Sorĉisto de Oz — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Mirinda Sorĉisto de Oz», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Malpli facile ol vi supozas! ” Ĥoro de laŭta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj Doroteo vidis centojn da senbrakaj Martelkapuloj ur la monteto, ĉiu malantaŭ roko.
La Leono forte koleriĝis pro la ridado kaŭzita de la misfortuno de la Birdotimigilo, kaj laŭte muĝante li tondre suprenkuris la monteton. Denove kapo rapide elpa fiĝis, kaj la granda Leono ruliĝis malsupren laŭ la deklivo kvazaŭ tra fita de kanonobuso. Doroteo malsupren kuris por helpi la Birdotimigilon surpiediĝi, kaj la Leono iris al ŝi, iom kontuzita kaj dolorigita, kaj diris,
“Estas senutile batali kontraŭ homojn kun pa fiĝantaj kapoj; neniu povas venki ilin. ”
“Kion do ni povas fari? ”
“Alvoku la Flugantajn Simiojn, ”proponis la Stana Lignohakisto; “vi ankoraŭ rajtas ordoni al ili unu fojon pli. ”
“Bone, ”ŝi respondis, kaj urmetinte la Oran Ĉapon ŝi parolis la magiajn vortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis, kaj post malmultaj momentoj la tuta bando staris antaŭ ŝi.
“Kion vi ordonas? ”demandis la Reĝo de la Simioj, malalten klinante sin.
“Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kveluloj, ”respondis la knabino.
“Tiel estos, ”diris la Reĝo, kaj tuj la Flugantaj Simioj prenis la kvar marŝintojn kaj Toton per siaj brakoj kaj fluge forportis ilin. Dum ili trans flugis la monteton la Martelkapuloj kriegis ĉagrenite, kaj pa fis siajn kapojn altenaeren, ed ili ne povis tra fila Flugantajn Simiojn, kiuj portis Doroteon kaj ŝiajn kamaradojn sekure trans la monteton kaj urterigis ilin en la bela Lando de la Kveluloj.
“Nun la lastan fojon vi povis alvoki nin, ”diris la estro al Doroteo; “do adiaŭ kaj bonfortunon al vi. ”
“Adiaŭ, kaj tre grandan dankon, ”respondis la knabino; kaj la Simioj alteniris en la aero kaj post malpli ol momento ili estis jam for de vidpovo. La Lando de la Kveluloj aspektis riĉa kaj feliĉa. Estis nenombreblaj kampoj de maturiĝanta greno, kaj inter ili estis bone pavimitaj vojoj, kaj belaj ondetantaj riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La bariloj kaj domoj kaj pontoj estis ĉiuj brile ruĝaj, same kiel en la Lando de la Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la Lando de la Manĝtuloj. La Kveluloj mem, malaltaj kaj dikaj, kompaktaj kaj afablaj estis plene vestitaj per ruĝo, kiu brilis kontraŭ la fono de verda herbaro kaj flaviĝanta greno. La Simioj urterigis ilin proksime al kampodomo, kaj la kvar marŝantoj iris al ĝi kaj frapis sur la pordon. Ĝin malfermis la edzino de la kultivisto, kaj kiam Doroteo petis manĝaĵon la virino bone manĝigis ilin ĉiujn, donante tri specojn de kukoj kaj kvar pecojn de dolĉaj biskvitoj, kaj teleron da lakto al Toto.
“Kiom distanca estas la Kastelo de Glinda, ”demandis la infano.
“Ne tre distanca, ”respondis la edzino de la kultivisto. “Laŭiru la vojon Suden kaj vi baldaŭ atingos ĝin. ” Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marŝi laŭ la kampoj kaj trans la belajn pontojn ĝis ili vidis antaŭ si tre belan Kastelon. Antaŭ la pordegoj estis tri junaj knabinoj, vestitaj per belaj ruĝaj uniformoj ornamitaj per ora pasamento; kaj kiam Doroteo proksimiĝis unu el ili diris al ŝi,
“Kial vi venis al la Suda Lando? ”
“Por konsulti la Bonan Sorĉistinon loĝantan ĉi tie, ” ŝi respondis. “Ĉu vi bonvolos konduki min al ŝi? ”
“Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al Glinda ĉu ŝi akceptos vin. ”Ili diris siajn nomojn, kaj la soldatino eniris la Kastelon. Post kelkaj momentoj ŝi revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru.
Ĉapitro XXIII
La Bona Sorĉistino plenumas la deziron de Doroteo
Bonvole antaŭ ol vidi Glindan, tamen, ili estis kondukitaj al ĉambro en la Kastelo, kie Doroteo lavis sian vizaĝon kaj kombis sian hararon, kaj la Leono elskuis la polvon el sia kolhararo, kaj la Birdotimigilo perfrape plej belaranĝis sin, kaj la Hakisto poluris sian stanon kaj oleumis siajn artikojn. Kiam ili ĉiuj estis bonaspektaj ili sekvis la soldatinon al granda ĉambro kie la Sorĉistino Glinda sidis sur rubena trono.
Ŝi aspektis al ili kaj bela kaj juna. ŝia hararo estis riĉe ruĝkolora kaj pendis bukle sur ŝiajn ŝultrojn. ŝia robo estis purablanka sed ŝiaj okuloj estis bluaj, kaj ili afable rigardis la malgrandan knabinon.
“Kion mi povas fari por vi, mia infano? ”Ŝi demandis. Doroteo rakontis al la Sorĉistino pri si: pri kiel la ciklono portis ŝin al la Lando Oz, kiel ŝi trovis siajn akompanantojn, kaj pri la irindaj aventuroj kiujn ili spertis.
“Mi plej deziras nun, ”ŝi pludiris, “reiri al Kansas, ĉar Onklino Em nepre kredas ke katastrofo detruis min, kaj tial ŝi surmetos funebrajn vestojn; kaj krom se la rikolto estos pli bona ĉijare ol pasintajare, mi certas ke Onklo Henriko ne havas su fiĉan monon por tio. ” Glinda antaŭenklinis sin kaj kisis la dolĉan, suprenlevitan vizaĝon de la amema malgranda knabino.
“Benita estu via kara koro, ”ŝi diris, “certe i povos diri al vi kiel reiri al Kansas. ”Post tio ŝi diris,
“Sed se i faros tion, vi devos doni al mi la Oran Ĉapon. ”
“Volonte! ”krietis Doroteo; “ĝi ja ne plu utilas al mi, kaj havante ĝin vi rajtos trifoje ordoni al la Flugantaj Simioj. ”
“Kaj i kredas ke mi bezonos ilian servon precize trifoje, ”respondis Glinda ridetante. Doroteo tiam donis al ŝi la Oran Ĉapon, kaj la Sorĉistino diris al la Birdotimigilo,
“Kion vi faros post la foriro de Doroteo? ”
“Mi reiros al la Smeralda Urbo, ”li respondis, “ĉar Oz reĝigis min kaj la popolo amas in. Nur mi dubas ĉu mi sukcesos transiri la monteton de la Martelkapuloj. ”
“Per la Ora Ĉapo mi ordonos ke la Flugantaj Simiojportu vin al la pordo de la Smeralda Urbo, ”diris Glinda, “ĉar estus domaĝe forpreni de la popolo tiom mirindan reganton. ”
“Ĉu mi vere estas mirinda”demandis la Birdotimigilo.
“Vi estas nekutima, ”respondis Glinda. Turninte sin al la Stana Lignohakisto ŝi demandis:
“Kion okazos al vi post la foriro de Doroteo? ” Li apogis sin per sia hakilo kaj pensis dum momento. Post tio li diris,
“La Palpbrumoj estis tre afablaj kaj petis ke mi regu ilin post la orto de la Fia Sorĉistino. Mi amas la Palpbrumojn, kaj se mi povus reiri al ilia lando, i plej volonte regus ilin por ĉiam. ”
“Mia dua ordono al la Flugantaj Simioj, ”diris Glinda, “estos ke ili portu vin sekure al la Lando de la Palpbrumoj. Eble via cerbo ne aspektas tiel granda kiel tiu de la Birdotimigilo, sed certe vi brilas pli ol li —kiam oni bone poluris vin —kaj i certas ke vi regos la Palpbrumojn saĝe kaj bone. ” Post tio la Sorĉistino rigardis la grandan, vilan Leonon kaj demandis,
“Post la reiro de Doroteo al sia propra hejmo kion vi faros? ”
“Ali flanke de la onteto de la Martelkapuloj, ”li respondis, “estas granda arbaro, kaj ĉiuj bestoj loĝantaj en ĝi reĝigis min. Se mi nur povus reiri al tiu arbaro mi tre feliĉe vivus mian vivon tie. ”
“Mia tria ordono al la Flugantaj Simioj, ”diris Glinda, “estos ke ili portu vin al via arbaro. Poste, ĉar mi eluzis ĉiujn povojn de la Ora Ĉapo, i donos ĝin al la Reĝo de la Simioj, por ke li kaj lia bando eterne estu liberaj. ” La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj la Leono nun dankis la Bonan Sorĉistinon pro ŝia komplezo, kaj Doroteo krietis,
“Certe vi estas egale bona kiel bela! Sed vi ankoraŭ ne informis min kiel reiri al Kansas. ”
“Viaj Arĝentaj ŝuoj portos vin trans la dezerton, ” respondis Glinda. “Konante ilian potencon vi povus jam la unuan tagon kiam vi venis al ĉi tiu lando reiri al via Onklino Em. ”
“Sed tiuokaze mi ne havus ian mirindan cerbon! ” kriis la Birdotimigilo. Kaj eble mia tuta vivo forpasus en la maizkampo de la kultivisto. ”
“Kaj i ne havus ian belan koron, ”diris la Stana Lignohakisto. “Mi eble starus rustiĝante en la arbaro ĝis la fino de la mondo. ”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Mirinda Sorĉisto de Oz»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Mirinda Sorĉisto de Oz» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Mirinda Sorĉisto de Oz» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.