Frank Baum - La Mirinda Sorĉisto de Oz

Здесь есть возможность читать онлайн «Frank Baum - La Mirinda Sorĉisto de Oz» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. ISBN: , Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Mirinda Sorĉisto de Oz: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Mirinda Sorĉisto de Oz»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Mirinda Sorĉisto de Oz — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Mirinda Sorĉisto de Oz», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ĉapitro XIV

La Flugantaj Simioj

Memoru kene ekzistis vojoeĉ ne vojeto —inter la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marŝantoj iris serĉi la Sorĉistinon ŝi vidis ilin veni, do ŝi sendis la Flugantajn Simiojn por alporti ilin al ŝi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten, direkte al la leviĝanta suno, kaj ili komencis ĝuste. Sed je la tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la okcidential ili perdiĝis en la grandaj kampoj. Ili plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis ĝis la mateno —escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.

“Se ni su fiĉe marŝos, ”diris Doroteo, “ni atigos iun lokon, mi certas. ” Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.

“Certe ni perdis la vojon, ”li diris, “kaj se ni ne retrovos ĝin su fiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon. ”

“Nek mi mian koron, ”deklaris la Stana Lignohakisto.

“Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe. ”

“Komprenu, ”diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, “mi ne kuraĝas eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon. ” Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis siajn akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preter flugis lian kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ demandante kion ili nun faru.

“Eble ni alvoku la Kampomusojn, ”ŝi proponis. plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis ĝis la mateno —escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.

“Se ni su fiĉe marŝos, ”diris Doroteo, “ni atingos iun lokon, mi certas. ” Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.

“Certe ni perdis la vojon, ”li diris, “kaj se ni ne retrovos ĝin su fiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon. ”

“Nek mi mian koron, ”deklaris la Stana Lignohakisto. “Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe. ”

“Komprenu, ”diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, “mi ne kuraĝas eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon. ” Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis siajn akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preter flugis lian kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ demandante kion ili nun faru.

“Eble ni alvoku la Kampomusojn, ”ŝi proponis.

“Verŝajne ili povos diri al ni la vojon al la Smeralda Urbo. ”

“Certe ili povos, ”kriis la Birdotimigilo; “kial ni ne elpensis tion jam antaŭ nun? ” Doroteo blovis la malgrandan faj filon kiun ŝi ĉiam portis ĉirkaŭ la kolo ekde kiam la Reĝino de la Musoj donis ĝin al ŝi. Post kelkaj minutoj ili aŭdis la klakadon de piedetoj, kaj multaj el la malgrandaj grizaj musoj venis kurante al ŝi. Inter ili estis la Reĝino mem, kiu demandis, per sia alta voĉeto,

“Kion mi povas fari por miaj amikoj? ”

“Ni perdis la vojon, ”diris Doroteo. “Ĉu vi povas diri al ni kie estas la Smeralda Urbo? ”

“Certe, ”respondis la Reĝino; “sed ĝi estas multedistanca, ĉar vi ĝis nun ĉiam tenis ĝin malantaŭ vi. ”Ŝi ekrimarkis la Oran Ĉapon de Doroteo, kaj diris, “Kial ne uzi la sorĉon de la Ĉapo kaj alvoki la Flugantajn Simiojn al vi? Ili portos vin al la Urbo de Oz en malpli ol horo. ”

“Mi ne sciis ke estas sorĉo, ”respondis Doroteo surprizite. “Kio ĝi estas? ”

“Ĝi estas skribita interne de la Ora Ĉapo, ”respondis la Reĝino de la Musoj; “sed se vi alvokos la Flugantajn Simiojn ni nepre forkuru, ĉar ili estas tre petolemaj kaj ilin multe amuzas ĉasi nin. ”

“Ĉu ili do damaĝos min? ”demandis la knabino timoplene.

“Ho, ne; ili devas obei la portanton de la Ĉapo. Adiaŭ! ”Kaj ŝi forkuris, kaj ĉiuj musoj hastis sekvi ŝin. Doroteo rigardis la internon de la Ora Ĉapo kaj vidis kelkajn vortojn skribitajn sur la tegaĵo. Ili sendube, ŝi pensis, estas la sorĉo, do ŝi legis la instrukciojn zorge kaj metis la Ĉapon sur sian kapon.

“Ep-pe, pep-pe, kak-ke! ”ŝi diris, starante per nur la maldekstra piedo.

“Kion vi diris? ”demandis la Birdotimigilo, kiu ne sciis kion ŝi faras.

“Hil-lo, hol-lo, hal-lo! ”ŝi pludiris starante, per nur la dekstra piedo.

“Ha lo! ”respondis la Stana Lignohakisto, trankvile.

“Ziz-zi, zuz-zi, zik! ”diris Doroteo, kiu nun staris per ambaŭ piedoj. Per tio la sorĉo estis plene dirita, kaj ili aŭdis laŭtan babiladon kaj batadon de flugiloj, dum la bando de Flugantaj Simioj flugis al ili. La Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj demandis,

“Kion vi ordonas? ”

“Ni volas iri al la Smeralda Urbo, ”diris la infano, “kaj ni perdis la vojon. ”

“Ni portos vin, ”respondis la Reĝo, kaj tuj kiam li parolis du el la Simioj prenis Doroteon per siaj brakoj kaj for flugis kun ŝi. Aliaj prenis la Birdotimigilon kaj la Hakiston kaj la Leonon, kaj unu malgranda Simio kaptis Toton kaj fluge sekvis ilin, kvankam la hundo strebis mordi lin. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto unue multe timis, ĉar ili memoris kiom mistraktis ilin antaŭe la Flugantaj Simioj; sed ili vidis ke neniu damaĝo estas intencata, do ili rajdis tra la aero tute feliĉe, kaj multe ĝuis rigardi la belajn ĝardenojn kaj arbarojn tre distance sube. Doroteo trovis sin rajdanta facile inter du el la plej grandaj Simioj, unu el ili estis la Reĝo mem. Ili estis formintaj seĝon per siaj manoj kaj ili tre zorgis ne damaĝi ŝin.

“Kial vi devas obei la sorĉon de la Ora Ĉapo? ”ŝi demandis.

“La rakonto estas longa, ”respondis la Reĝo, kun rido; “sed ĉar ni devos longe flugi estos distre rakonti al vi pri ĝi, se vi deziras. ”

“Mi volonte aŭskultos, ”ŝi respondis.

“Iam, ”komencis la estro, “ni estis libera popolo, loĝanta feliĉe en la granda arbaro, flugante de arbo al arbo, manĝante nuksojn kaj fruktojn, kaj agante laŭvole sen nomi iun ajn mastro. Eble kelkaj el ni estis iom tro petolemaj kelkfoje, flugante malalten por tiri la vostojn de sen flugilaj bestoj, ĉasante birdojn, kaj ĵetante nuksojn je la homoj marŝantaj en la arbaro. Sed ni estis sen zorgoj kaj feliĉaj kaj amuzoplenaj, kaj ĝuis ĉiun minuton de la tago. Tio okazis antaŭ multaj jaroj, longe antaŭ ol Oz venis el la nuboj por regi ĉi tiun landon.

“Ĉi tie vivis tiam, en la malproksima Nordo, bela princino, kiu estis ankaŭ potenca sorĉistino. Ŝi uzis sian magion nur por helpi la popolon, kaj laŭraporte ŝi neniam damaĝis iun ajn bonan personon. Ŝi nomiĝis Gajelet, kaj ŝi loĝis en bela palaco konstruita el grandaj rubenaj blokoj. Ĉiu amis ŝin, sed ŝin plej malĝojigis ke ŝi ne povis trovi amaton, ĉar la viroj estis ĉiuj tro stultaj kaj malbelaj kaj ne taŭgis por esti edzo de tiom bela kaj saĝa persono. Fine, tamen, ŝi trovis knabon kaj belan kaj kuraĝan kaj nekutime saĝan. Gajelet decidis ke kiam li fariĝos viro ŝi edzigos lin, do ŝi prenis lin al sia rubena palaco kaj uzis sian magion por fortigi kaj bonigi kaj beligi lin kiom povus virino deziri. Kiam li maturiĝis, Kelala, tiel li nomiĝis, laŭdire estis la plej bona kaj plej saĝa viro en la tuta lando, kaj lia vira beleco estis tiom granda ke Gajelet amegis lin, kaj ŝi rapidis pretigi ĉion por la geeziĝo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Mirinda Sorĉisto de Oz»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Mirinda Sorĉisto de Oz» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Mirinda Sorĉisto de Oz»

Обсуждение, отзывы о книге «La Mirinda Sorĉisto de Oz» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x