Tove Jansson - Комеto en Muminvalo

Здесь есть возможность читать онлайн «Tove Jansson - Комеto en Muminvalo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Комеto en Muminvalo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Комеto en Muminvalo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Введите сюда краткую аннотацию

Комеto en Muminvalo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Комеto en Muminvalo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Mi pensas ke ni sendu ilin for de hejme dum kelka tempo, — diris la patro. — La moskorato parolas pri Observatorio.

— Pri kio? — demandis Muminpanjo.

— Ob-ser-va-to-rio, — diris la patro. — Ĝi ŝajne situas ie malsupre laŭ la rivero. Iu loko kie oni observas stelojn. Se la idoj nun zorgas pri nenio krom steloj, do kial ili ne povu rigardi ilin?

— Nu, pri tio vi eble tute pravas, — respondis la patrino kaj pluis senpolvigi la siringan arbedon.

Kiam ŝi finpensis, ŝi paŝis ĝis la veranda ŝtuparo.

— Paĉjo kaj mi elpensis, ke vi faru etan ekskurson, — ŝi diris.

— Kara panjo, oni ne ekskursas kiam la tero povas perei je ĉiu ajn momento, — respondis Mumintrolo.

— La universo estas karbe nigra kaj plena de grandaj danĝeraj steloj, — murmuris la besteto Snif.

— Mi scias, — diris la panjo. — Kaj ĝuste tiujn stelojn vi iru rigardi. La moskorato diris, ke troviĝas loko kie oni rigardas stelojn ne malproksime de ĉi tie. Povus esti utile por ni ĉi-hejme ekscii, kiom grandaj tiuj steloj estas, kaj ĉu la universo efektive estas nigra.

– Ĉu vi pensas, ke tio trankviligus vin? — demandis Mumintrolo.

— Absolute, — respondis lia panjo.

Mumintrolo tuj stariĝis kaj diris: — Ni ekscios tion. Vi ne estu maltrankvila. Eble la tero estas multe pli granda ol oni kredas.

La kruroj de Snif moliĝis pro ekscito, kaj li pensis: “Mi rajtas kuniri. Mi ne estas tro malgranda por kuniri!”

Li turnis sin al la patrino de Mumintrolo kaj diris:

— Ni zorgos pri la afero. Estu trankvila. Sed ne forgesu elmeti subtason da lakto sur la ŝtuparon ĉiutage dum mi estos for. Mi ne diras kial ĉar tio estas sekreto.

3 En la granda tago de vojaĝo Mumintrolo vekiĝis tre frue kaj kuris ĝis la - фото 15

3

En la granda tago de vojaĝo Mumintrolo vekiĝis tre frue kaj kuris ĝis la - фото 16

En la granda tago de vojaĝo Mumintrolo vekiĝis tre frue kaj kuris ĝis la fenestro por rigardi la veteron. Ankoraŭ restis nube. La nuboj pendis malalte super la deklivoj, kaj neniu folio moviĝis en la ĝardeno.

— Snif! Vekiĝu! Ni ekiros! — vokis la trolo. Li kuris suben laŭ la ŝtuparoj, li sentis sin kuraĝega kaj tre forta. La patrino okupiĝis pri pakado. Ŝi faris buterpanajn pakojn, kaj sur la salona tablo staris amaso da dorsosakoj, korboj kaj skatoloj.

— Kara panjo, — diris Mumintrolo. — Ni absolute ne povas kunporti ĉion tie. Oni ridos pri ni.

— Estas malvarme en Soleca Montaro, — diris la patrino kaj enŝovis du trikitajn jakojn kaj unu krespetopaton. Ĉu vi havas la kompason?

— Jes ja, — respondis Mumintrolo. — Sed ĉu vi ne povas almenaŭ forigi la telerojn. Ni intencas manĝi sur verdaj folioj.

Kiel plaĉas al vi karulo diris lia panjo kaj retiris la telerojn Paĉjo - фото 17

— Kiel plaĉas al vi, karulo, — diris lia panjo kaj retiris la telerojn. — Paĉjo pretigas la floson. La moskorato dormas. Kie estas Snif?

— Jen, — respondis Snif matene mishumore. Li estis tiel dormema ke lia tuta vizaĝo estis ĉifita. Li plandis eksteren sur la ŝtuparon, rigardis la laktan subtason kaj tuj vekiĝis. La subtaso ne plu estis plena, li estis certa ke la lakto malaltiĝis. La katido venis tien. Ĝi revenos, ĝi eble sidos atendante lin kiam li revenos hejmen. Poste la tuta universo povos enlitiĝi.

Ĉe la riverbordo la floso kuŝis preta kun levita velo.

— Memoru resti meze de la rivero, — diris la patro. — Kaj se vi vidos ion strangan kun ronda tegmento, ĝi estas observatorio. La moskorato diris, ke tie loĝas amaso da profesoroj kiuj zorgas pri nenio krom steloj. Grandaj kaj malgrandaj kaj tiom kiom vi deziros. Prenu la albordiĝan ŝnuron. Ĝis baldaŭ!

– Ĝis la, — vokis Mumintrolo kaj Snif. La floso ekflosis malsupren laŭ la rivero.

— Bonan ekskurson! — vokis la patrino de Mumintrolo. — Kaj revenu dimanĉe, ĉar tiam ni manĝos anĝelkaĉon. Ne forgesu surmeti la lanajn kalsonojn se estos malvarme! La stomakpulvoroj kuŝas en la maldekstra flanka fako…

Sed la floso jam preterflosis la unuan kurbiĝon, kaj antaŭ ili etendiĝis la rivero, neloĝata kaj alloga, foren al ĉio nekonata.

Iom post iom la bordoj iĝis pli altaj, malproksime altiĝis Soleca Montaro kiel ombro kontraŭ la ĉielo. La rivero estis same griza kiel la ĉielo, kaj estis tute silente. Neniu birdo kantis kaj neniu fiŝo kaptis ĉe la akvosurfaco. Kaj neniu sola observatorio.

La besteto Snif postulis stiri sed post kelka tempo tediĝis.

– Ĉu ni ne baldaŭ alvenos? — li demandis.

– Ĉi tio estas tre granda kaj grava vojaĝo, — respondis Mumintrolo. — Ne multaj bestetoj havas okazon partopreni en tia.

— Sed nenio okazas, — kontraŭis Snif. — Nur grizaj samaj bordoj kaj nenio por fari. Oni povus kapti perlojn kaj fari etajn bretojn en la groto…

— Perlojn, — diris Mumintrolo. — Tio ja estis nur blankaj ŝtonoj. Ĉi tio estas io serioza, komprenu. La tero povas perei ĉiumomente, kaj ni ekiris por ekscii, kion eblas fari pri la afero. Hieraŭ vi povis paroli pri nenio krom danĝeraj steloj.

Tio estis hieraŭ diris Snif La rivero plufluis griza kaj silenta Je la - фото 18

— Tio estis hieraŭ, — diris Snif.

La rivero plufluis, griza kaj silenta. Je la krepusko ili vidis kvindekon da hatifnatoj vagantaj orienten.

— Ili ekiris malfrue ĉi-jare, — diris Mumintrolo. — Ĉu vi iam vidis ilin de proksime? Ili nenion diras kaj zorgas pri neniu. Nur iras kaj iras kaj gestas per la manoj kaj gapas al la horizonto. Paĉjo diras, ke ili neniam atingas tien, kien ili iras, kaj ĉiam sopiras aliloken…

Snif rigardis la hatifnatojn. Ili estis tre malgrandaj kaj blankaj kaj ne havis vizaĝojn.

— Ne, — li diris. — Mi vidis neniun de proksime, kaj mi ankaŭ ne volas tion. Ĉu ni ne baldaŭ alvenos?

Mumintrolo suspiris kaj stiris la floson ĉirkaŭ la sekva kurbiĝo. Kaj jen li ekvidis ion strangan sur la rivera bordo, ion similan al klare flava sukerkonuso. Tio estis la unua gaja koloro kiun li vidis en la tuta tago.

— Kio estas tio? — vokis Snif. — Ĉu Observatorio?

— Ne, — diris Mumintrolo. — Tio estas tendo. — Flava tendo. Kaj en ĝi brilas lumo…

Kiam ili alproksimiĝis ili aŭdis iun ludi per buŝharmoniko en la tendo. Mumintrolo turnis la rudron kaj la floso malrapide turniĝis al la tero kaj stabile haltis ĉe la bordo.

— Hola? — li mallaŭte vokis.

La muziko silentiĝis. Kaj el la tendo venis mumriko kun malnova verda ĉapelo kaj pipo enbuŝe.

— Saluton, — diris la mumriko. — Ĵetu la ŝnuron al mi. Vi ne hazarde kunportas iom da kafo surŝipe?

— Tutan skatolon! — vokis Snif. — Ankaŭ sukeron. Mi estas Snif kaj mi vojaĝis almenaŭ cent mejlojn kaj mi rajtis stiri preskaŭ la tutan vojon kaj hejme mi havas sekreton kiu komenciĝas per K kaj finiĝas per O! Jen Mumintrolo. Lia paĉjo konstruis tutan domon!

– Ĉu vere? — la mumriko diris rigardante ilin. — Mi estas Snufmumriko.

Li faris etan fajron ekster la tendo kaj ekkuiris kafon.

Ĉu vi loĝas ĉi tie tute sola demandis Mumintrolo Mi loĝas jen kaj jen - фото 19

– Ĉu vi loĝas ĉi tie tute sola? — demandis Mumintrolo.

— Mi loĝas jen kaj jen, — respondis Snufmumriko eligante tri tasojn. — Hodiaŭ hazarde estas ĉi tie, morgaŭ aliloke. Jen la avantaĝo loĝi en tendo. Ĉu vi survojas ien?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Комеto en Muminvalo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Комеto en Muminvalo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Комеto en Muminvalo»

Обсуждение, отзывы о книге «Комеto en Muminvalo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x