Tove Jansson - Комеto en Muminvalo

Здесь есть возможность читать онлайн «Tove Jansson - Комеto en Muminvalo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Комеto en Muminvalo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Комеto en Muminvalo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Введите сюда краткую аннотацию

Комеto en Muminvalo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Комеto en Muminvalo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Tute ordinara mumindomo, respondis la patro. — Mi mem konstruis ĝin. Kion vi dirus pri glaso da pomvino kontraŭ la malvarmumo?

— Tio ja ne estas necesa, — diris la moskorato. — Sed eble tamen. La patro de Mumintrolo ŝteliris en la kuirejon kaj malfermis la ŝrankon sen lumigi. Li streĉis sin al la pomvina botelo, kiu staris sur la plej supra breto, streĉis kaj streĉadis sin, kaj subite li faligis bovlon kaj estiĝis terura krako. La tuta domo vekiĝis, oni vokis kaj batis per pordoj, kaj jen la patrino de Mumintrolo alkuris kun kandelo enmane.

– Ĉu estas nur vi, — ŝi diris. — Mi pensis ke iu fripono eniris al ni.

— Mi volis subenigi la pomvinon, — diris la patro. — Kaj jen iu azeno metis tiun stultan bovlon tute ĉe la rando. — Estas tute bone ke ĝi dispeciĝis, ĝi estis malbelega, — diris Muminpanjo. — Estas pli facile se vi suriras seĝon. Kaj prenu glason ankaŭ por mi.

La patro suriris seĝon kaj kaptis la botelon kaj tri glasojn Por kiu estas - фото 11

La patro suriris seĝon kaj kaptis la botelon kaj tri glasojn.

— Por kiu estas la tria? — scivolis la patrino.

— Por la moskorato, — respondis la patro. — Lia domo difektiĝis, do li venas por loĝi ĉe ni.

Ili lumigis la petrollampon en la verando kaj tostis. Ankaŭ Mumintrolo kaj Snif rajtis partopreni, kvankam estis meze de la nokto. Sed ili trinkis lakton. Ankoraŭ la pluvo dancadis sur la tegmento, kaj la blovado eĉ pli intensiĝis. Ĝi hurlis tra la kamentubo, kaj la klapoj de la kahelforno timeme skuiĝis.

La moskorato almetis la nazon al la veranda fenestro gapante eksteren en la mallumon.

— Tio ĉi ne estas natura pluvo, — li diris.

– Ĉu ne ĉiuj pluvoj estas naturaj? — demandis la patro de Mumintrolo. — Ĉu ankoraŭ glason?

— Eble glaseton, — diris la moskorato. — Dankon, dankon. Nun mi sentas min pli bone. La granda pereo ne tiom zorgigas min, sed iel oni preferus ne havi malvarman ventron pereante.

— Nu, certe ne, — diris la patrino. — Sed ĉi tio sendube ne estas inunda pluvo.

La moskorato elsnufis Vi ne scias pri kio mi parolas sinjorino li diris - фото 12

La moskorato elsnufis.

— Vi ne scias pri kio mi parolas, sinjorino, li diris. — Ĉu vi lastatempe ne sentis ion strangan en la aero? Ĉu vi ne havis antaŭsentojn? Ĉu ne de temp’ al tempo io tremigas vian nukon?

— Nee, — Muminpanjo surprizite diris.

– Ĉu io danĝera? — flustris Snif gapante al la moskorato.

— Ne eblas scii, — murmuris la moskorato. — La universo estas tiel granda kaj la tero tiel terure malgranda kaj mizera…

— Nun mi opinias, ke ni enlitiĝu, — la patrino rapide diris.

— Timigaj rakontoj malfrue nokte neniam estas bona afero.

Post kelka tempo ĉiuj lumoj estingiĝis kaj la tuta domo dormis. Sed la pluvo kaj ŝtormo daŭris ĝis la sekva mateno.

2

La sekva tago estis nuba Mumintrolo vekiĝis kaj eliris en la malsekan silentan - фото 13

La sekva tago estis nuba. Mumintrolo vekiĝis kaj eliris en la malsekan silentan ĝardenon. La ŝtormo estis for, la pluvado ĉesis. Sed nenio estis kiel kutime. Li longe staris rigardante kaj flarante ĉiudirekten antaŭ ol kompreni, kio okazis.

Ĉio estis griza! Ne nur la ĉielo kaj la rivero, sed la arboj, la tero, la domo! Ĉio estis tute griza kaj aspektis terure, kvazaŭ ne plu vivante.

— Kiel terure, — Mumintrolo malrapide diris. — Kiel terure!

La moskorato elvenis el la domo kaj plandis ĝis la hamako de Muminpatro. Ankaŭ la hamako estis griza. Li kuŝiĝis sur ĝin kaj rigardis supren al la grizaj pomarboj.

— Hej! — vokis Mumintrolo. — Kio okazis? Kial ĉio estas griza?

— Ne ĝenu min, — diris la moskorato. Kuru ludi. Ludi dum vi povas ludi. Ni ĉiuokaze povas nenion fari pri la afero, do plej bone estas preni ĝin filozofe.

— Kiu afero?! — kriis la trolo.

— La pereo de l’ mondo, kompreneble, — la moskorato trankvile klarigis.

Mumintrolo turnis sin kaj kuris en la kuirejon, kie lia patrino okupiĝis kuiri matenan kafon.

— Panjo! — li kriis. — Ĉio estas griza kaj la moskorato diras ke la mondo pereos! Venu vidi!

La patrino forigis la kafon de la fajro kaj kuniris en la ĝardenon.

— Kiel ĉio aspektas, — ŝi diris. — Kiel eblas, ke tiel terure polviĝis! — Ŝi frotis permane laŭ folio, kaj la mano iĝis tute griza kaj iomete glua.

— Li diris ke ĝi estas nenatura pluvo, — vokis Mumintrolo.

— Li diris ke estas io stranga en la aero kaj ke io tremigas lian nukon kaj ke la tero estas tro malgranda…

— La moskorato sendube nur estis iom afliktita, — la patrino klarigis. — Oni iĝas tia, se la domo rompiĝis kaj la ventro malvarmas. Post la kafo mi provos senpolvigi la plej gravan ĉi-ekstere. Nun restu trankvila kaj ne malnecese timigu Snif’on.

Ŝi endomiĝis kaj trovis la patron de Mumintrolo. — Ĉu vi jam vidis, kiel ĉio aspektas? — ŝi diris.

— Jes ja, — la patro diris kun interesiĝo. — Mi flaris ĝin, — kaj ĝi odoras je fosforo! Tre ekscita fenomeno.

— Sed ĝi timigas la idojn, — kontraŭis la patrino. — Kaj la moskorato eĉ pli timigas ilin. Ĉu vi ne povas konvinki lin paroli pri agrablaj aferoj aŭ entute nenion diri?

Mi provos Muminpatro promesis Sed mi timas ke li loĝadis sola tiom - фото 14

— Mi provos, — Muminpatro promesis. — Sed mi timas, ke li loĝadis sola tiom longe, ke li diras ion ajn kio plaĉas al li.

La patro pravis. Ĉe la matena kafo la moskorato konstruis la tutan universon sur la veranda tablo.

— Jen la suno, — li diris montrante al la sukerujo. — Ĉiuj ĉi biskvitoj estas steloj. Kaj ĉi tiu biskvitero estas la tero. Jen kiel malgranda ĝi estas! Kaj la universo estas tiel granda, ke ĝi neniam finiĝas. Ĝi estas tute karbe nigra. Kaj jen supre en la mallumo la monstroj de la ĉielo vagadas, la skorpio, la ursino kaj la kankro…

— Nu nu, — la patro interrompis.

Sed la moskorato indiferente pluis:

— Kaj por la sekva sunsistemo eĉ ne estas loko sur via veranda tablo. Ĝi estas tie ekstere! — Kaj jen la moskorato ĵetis buterpanon eksteren en la ĝardenon.

— Nu, bone, — diris la patrino kaj formetis la restantajn buterpanojn. — Ĉu troviĝas multaj sunsistemoj?

— Amaso, — respondis la moskorato kun malĝoja kontenteco. — El tio ĉi vi povas kompreni, kiel malmulte tio signifas, ĉu la tero pereas aŭ ne.

La patrino suspiris.

— Mi ne volas perei! — kriis Snif. — Mi trovis groton! Mi ne havas tempon perei!

La patro klinis sin antaŭen al la moskorato kaj diris: — Kion vi opinias pri iom da pensado sur la hamako? Ĉu tio ne estus agrabla?

— Tiel vi diras nur por seniĝi de mi, — diris la moskorato. Li blovis al la biskvitero kiu estis la tero, kaj ĝi malaperis trans la randon de la tablo. Mumintrolo ekĝemis.

— Nun ni tuj iru malsupren ĝis la rivero, — diris Muminpanjo. — Mi montros al vi kiel fari boatojn el kanoj.

Tiu tuta tago estis tre malrapida. Snif kaj Mumintrolo ne emis iri ĝis la groto, ĉar imagu se la tero pereus dum ili estas for de hejme. Kapti perlojn subite ŝajnis tute stulte. Ili sidiĝis sur la ŝtuparon de la verando, kiu iel ŝajnis plej sekura, kaj flustre interparolis pri la universo, kiu tute ne estas blua sed nigra, kaj kie tuta sunsistemo ne signifas pli multe ol forĵetita buterpano.

— Ni devas igi ilin fari ion, — la patrino zorgeme diris al la patro de Mumintrolo. — Ili ne volas ludi. Ili povas pensi pri nenio krom tiuj pereaj ideoj, kiujn la moskorato glutigis al ili.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Комеto en Muminvalo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Комеto en Muminvalo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Комеto en Muminvalo»

Обсуждение, отзывы о книге «Комеto en Muminvalo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x