Tove Jansson - Комеto en Muminvalo
Здесь есть возможность читать онлайн «Tove Jansson - Комеto en Muminvalo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Комеto en Muminvalo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Комеto en Muminvalo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Комеto en Muminvalo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Комеto en Muminvalo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Комеto en Muminvalo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:

Kaj ĝuste tiam la besteto Snif ekvidis katidon kiu promenis sola plej supre sur la monto. Ĝi estis nigra-kaj blankmakula kaj havis tre mallarĝan voston kiu elstaris rekte supren. Li tiel ekĝojis ke tio doloris al li.
— Kateto, — vokis Snif. — Eta katideto, — venu suben renkonti min, mi tiel terure enuas!
La katido sendis al li flavan rigardon trans la ŝultron kaj plu plandis. Tiam Snif komencis grimpi. Li grimpis kaj grimpegis sur la malseka kruta monto, senĉese vokante al la kato. Kiam li finfine alvenis supren, ĝi jam plandis rekte antaŭen laŭ la krutaĵo kaj iris ekvilibre sur mallarĝa roka kornico.
— Ne foriru de mi! — kriis Snif. — Vi plaĉas al mi!
Sed la katido plupaŝis, pli kaj pli foren. Sub la monto la maro muĝis. La besteto Snif sentis siajn krurojn moliĝi. Lia koro ekbatis.
Kaj tiam li rampis post la katido. Li rampis tre malrapide senĉese pensante: mola ĉarma katideto kiu estas la mia… kiu estas eĉ pli malgranda ol mi… Ho, protektanto de ĉiuj bestetoj, mi petas, bonvolu lasi min havi ĝin kaj lasu min imponi al Mumintrolo…
Neniam antaŭe li tiel timis kaj neniam sentis sin tiel kuraĝa. Kaj subite la groto troviĝis tie. Truo en la roka muro kaj trans ĝi vera groto.
Snif retenis la spiradon. Jen groto, kian oni trovas nur unufoje en la vivo, aŭ eble neniam. Ĝi havis subtilan sablan grundon kaj glatajn malhelajn murojn. Supre en la plafono troviĝis blua ĉiela fenestro. La sablo estis varma pro sunbrilo.

Li enrampis kaj kuŝiĝis surventre en la sunstrio pensante: jen mi loĝos dum mia tuta vivo. Mi metos etajn bretojn kaj faros dormejon sur la sablo kaj havos brulantan kandelon vespere. Kion diros Mumintrolo?
Sed la malamikema katido jam malaperis.
La vojo reen ne ŝajnis tre danĝera. Kiel io povus trafi tiun, kiu ĵus trovis groton?
Mumintrolo ankoraŭ okupiĝis pri sia perloĉasado. Li saltadis kiel korko sur la ondoj kaj surstrande kuŝis amaso da rondaj blankaj ŝtonoj.
— Nu, jen vi estas, — li diris. — Kie estas la skatolo?
— Venu surteren! Tuj venu surteren! — kriis Snif. — Mi trovis ion! Mi trovis ion tute sola kaj kun la plej terura danĝero kiun vi povas imagi!

– Ĉu ĝi estas bona skatolo? — demandis Mumintrolo kaj alvadis kontraŭ la strandon kun muminmanoj plenaj de perloj.
— Skatolo, skatolo, — kriis Snif, — konservu viajn skatolaĉojn! Abismo vin glutu kaj tiel plu, ni ne havas tempon por tio ĉar mi trovis groton! Propran groton!
– Ĉu ĝi estas vera? — demandis Mumintrolo. — Kun grundo kaj truo por enrampi? Kun rokaj muroj kaj sabla grundo?
– Ĉio! Ĉio necesa! — respondis Snif kaj estis tiel ekster si, ke li apenaŭ restis staranta. — Kaj vi rajtas konservi viajn perlojn en mia groto se vi donos al mi la duonon aŭ almenaŭ tri manplenojn!
La perloj iĝis multe pli veraj kaj blankaj tuj veninte en la groton. Mumintrolo kaj Snif kuŝis surdorse sur la sablo rigardante supren tra la blua ĉiela fenestro. Jen kaj jen salaj gutoj alflugis tra la pordo, kaj la sunstrio pli kaj pli larĝiĝis.
Snif tre deziris rakonti pri la katido. Sed li decidis ne fari tion. Unue li trovos ĝin kaj amikiĝos kun ĝi. Ĝi akompanos lin ĉie. Kaj en unu hela tago ili kune venos en la verandon, kaj Mumintrolo diros: ĉu tio eblas!? Ĉu vi havas propran katidon kiu akompanas vin ĉie!?
Oni povus meti subtason da lakto en la ĝardeno. Ĉiuvespere…
Snif suspiris.
— Nun mi malsatas, — li diris. — Imagu, ke eblas iĝi tiel feliĉa ke oni forgesas manĝi!
Nur malfrue posttagmeze Mumintrolo kaj Snif revenis al la blua domo en la valo. Dum la vespero proksimiĝis, la rivero fluis malrapide, kaj super ĝi la nova ponto brilis en multaj ĵuspentritaj koloroj. La patrino de Mumintrolo aranĝis konkojn ĉirkaŭ la florbedoj.
– Ĉu vi amuziĝis? — ŝi demandis.

— Ni iris almenaŭ dek mejlojn for de ĉi tie! — rakontis Mumintrolo. — Mi vidis la maron! Mi plonĝis en grandegaj ondoj kaj trovis ion terure belan kiu komenciĝas per P kaj finiĝas per J… Sed mi ne povas diri kio ĝi estas, ĉar ĝi estas sekreto!
— Kaj mi trovis ion kio komenciĝas per G kaj finiĝas per O! — kriis Snif. — Kaj ie meze troviĝas O kaj T. Sed pli ol tion mi ne diros!
— Kiel mirinde, — diris Muminpanjo. — Tiom da grandaj eventoj en unu tago. La supo staras en la varmujo. Kaj ne tro multe klaktintigu, ĉar via patro verkas.
Poste ŝi pluis distribui konkojn, laŭvice unu bluan, du blankajn kaj unu ruĝan, kaj tio iĝis tre bela.
Ŝi malrapide fajfis al si mem pensante, ke aspektas kvazaŭ pluvos. Malkvieta vento pasis tra la arboj, kiuj suspiris kaj skuis sin kaj turnis ĉiujn foliojn inverse. Longaj, grizaj nuboj ekvelis tra la ĉielo.
— Mi esperas ke ne denove estos inunda pluvo, — pensis la patrino de Mumintrolo. Ŝi kolektis kelkajn konkojn superfluajn kaj eniris en la domon ĝuste kiam ekfalis la unuaj gutoj.
Snif kaj Mumintrolo endormiĝis meze sur la salona tapiŝo. La patrino etendis plejdon sur ilin kaj sidiĝis ĉefenestre por rigardi la pluvon. Ĝi estis griza pluvego kiu kunportis fruan krepuskon. Ĝi silente fingrumis sur la tegmento, lirlis en la ĝardeno, susuris tra la arbaro kaj malproksime ĝi gutadis en la groton de Snif.
Ie en sekreta kaj tute privata kaŝejo la malamikema katido volvis sian voston ĉirkaŭ si kaj endormiĝis.
Malfrue nokte, kiam ĉiuj jam enlitiĝis, la patro de Mumintrolo aŭdis plendan sonon. Li eksidis por aŭskulti. Pluvo torentis tra la defluaj tuboj kaj la difektita tegmenta fenestro kiel kutime batadis en la vento. Nun reaŭdiĝis la mizera sono. La patro surmetis negliĝon kaj iris prizorgi sian domon. Li esploris la bluan ĉambron, poste la flavan kaj fine la punktitan, kaj ĉie estis silente. Tiam la patro malfermis la verandan pordon kaj rigardis eksteren en la pluvon. Per sia poŝlampo li lumigis sur la ŝtuparo kaj herbejo, kaj la lumo glimigis la pluvgutojn kvazaŭ diamantojn. Nun blovis eĉ pli ol iam.
— Je kukolo, kio estas tio? — diris la patro de Mumintrolo.

Ĉar ekstere sidis io malseka kaj mizera kun lipharoj kaj nigraj brilaj okuloj.
— Mi estas moskorato, diris la mizera estaĵo per malforta voĉo. — Senhejma moskorato. Duono de la domo fendiĝis, kiam vi konstruis vian ponton trans la riveron. Tio kompreneble ne gravas. La dua duono malaperis pro la pluvo. Tio gravas eĉ malpli. Por filozofo estas tute egale, ĉu li vivas aŭ mortas, sed post tiu ĉi malvarmumo estas tre malcerte, kio okazos al mi…
— Mi terure bedaŭras, — diris la patro de Mumintrolo. — Mi ne sciis, ke vi loĝas sub la ponto. Envenu, pro ĉio! Sendube mia edzino povos aranĝi liton ie.
— Mi ne tre zorgas pri litoj, ili estas tiel nenecesaj mebloj, — la moskorato malĝoje diris. — Mi loĝis en nura truo, sed mi bonfartis tie. Ja al filozofo egalas, ĉu li bonfartas aŭ ne, sed ĉiuokaze ĝi estis bona truo.
Li deskuis de si akvon kaj aŭskultis ĉiudirekten. — Kia domo estas tio ĉi? — li demandis.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Комеto en Muminvalo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Комеto en Muminvalo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Комеto en Muminvalo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.