Johan Valano - Ĉu vi kuiras ĉine?
Здесь есть возможность читать онлайн «Johan Valano - Ĉu vi kuiras ĉine?» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Wien, Год выпуска: 1996, Издательство: Internacia Esperanto-Muzeo, Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Ĉu vi kuiras ĉine?
- Автор:
- Издательство:Internacia Esperanto-Muzeo
- Жанр:
- Год:1996
- Город:Wien
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Ĉu vi kuiras ĉine?: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ĉu vi kuiras ĉine?»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Ĉu vi kuiras ĉine? — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ĉu vi kuiras ĉine?», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Ekzemple?
— Ekzemple, foje li iris skandali dum publika parolado organizita de Ordo kaj Disciplín', la ekstremdekstra movado. Li sentis sin glorkovrita, ĉar li ilin insultis kaj kriaĉe perturbis la kunvenon. Nu, mi estas preskaŭ certa, ke tiuj faŝistoj havas informantojn. Ne estas dubo, ke ili facile malkovris, kiu li estas kaj kion li faras. Aliflanke, la trankvilaj burĝoj, kiuj sidis en la salono, evidente ne faris eĉ unu paŝeton maldekstren pro la paŭlaj kriaĉoj, sed iom pli konvinkiĝis, ke "ordo" necesas. Rezulto: li endanĝerigis sian revolucieman grupon kaj perdigis al la Afero maldekstra kelkajn eblajn simpatiantojn. Ĉu inteligente?
— Vi juĝas lin laŭ tre fakta maniero. Ĉu vi ne opinias, ke lia entuziasmo kaj aŭdaco ion valoras?
— Vi, policano, tion sugestas? Nekredeble! Ne, tiakampe oni devas juĝi laŭ la konkretaj rezultoj. Entuziasmo! Se vi scius… Pro tiu lia "heroa" skandalo, iu nana sencerba dikulineto amflamiĝis por li kaj tiel bone laŭdis kaj okulumis al li, ke li ekkonfidis al ŝi respondecojn, kiuj kondukos la grupon al katastrofo. Blinda li estas. Se eta nigraharulino komplete stulta tiel facile kun li manovras, imagu, kion la politikaj kleruloj faros! Eble vi estas ĉi tie, ĉar ili jam sukcesis kompromiti lin.
– Ĉu vi konas la nomon de tiu virino, kiu lin…
— Virino? Tiu karnobulo, vi volas diri! Jes, Lejla Gorazdo ŝi nomiĝas. Ŝi verŝajne kunkulpas en lia fuŝaĵo.
– Ĉu vi opinias, ke Paŭlo Jorli estas sinmortiga tipo?
Ŝi rigardis lin dum sekundo tre intense, kun malfermita buŝo. Evidente, ŝi ĵus komprenis, ke ŝi tute misinterpretis la kaŭzon de lia veno. Per obtuza voĉo ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la proprajn vortojn (kaj eble la eventualajn konsekvencojn de l'ĵusa sin-esprimo):
– Ĉu li mortis?
Malrapide, Jano kapjesis.
— Pro kio? Kiel?
— Mi ne rajtas diri. Ni serĉas. Vi diris, ke vi amikiĝis al li? Kiagrade?
— Mi ne timas la vortojn. Ni estis samlitaj. Pli bone, ke mi tion diru mem, vi certe ekscius finflne. Jes, mi estis lia amdonantino. Pri sinmortigo vi volas scii, ĉu? Ne estas facile respondi. Kiam li ne estis ekscitita, li emis deprimiĝi. Krome, li parolis, kvazaŭ morti por li signifus nenion. Tamen, por mortigi sin mem, oni bezonas kuraĝon, ĉu ne? Li estis kuraĝa, kiam tio povis veki admiron, kiun li videble ĝuadis. Sed la kuraĝo sin mortigi estas io alia: ne estas publiko por aplaŭdi, oni devas fronti la finon de ĉio, scii, ke oni ne plu gustumos la bonajn fruktojn de l'tero… Mi ne povas imagi lin kapabla kunstreĉi la kuraĝon necesan por tia fina decido. Aliflanke, se li ne plu povus fronti siajn admirantojn, se io fia, kion li faris, neeviteble koniĝus, eble tiam li akceptus tiun lastan solvon. Vere, mi ne povas diri.
Eniris kliento, kio interrompis la dialogon. Antaŭ ol foriri, Jano, kompletigis sian informiĝon per kelkaj personaj demandoj pri "sinjaŭlino" Frisk — kiu, li eksciis, nur antaŭ tri jaroj finis la farmaciajn studojn — kaj havigis al si liston de personoj, kiuj formis kun Jorli politikan grupeton. Kompreneble, tiu listo ne estis kompleta, kaj enhavis precipe individuajn nomojn (ĉar la familiajn ŝi multokaze ne sciis), sed ĝi tamen povis utili. Ŝajnis al Jano, ke ŝiaj okuloj alprenis venĝplezuran brilon, kiam ŝi skribis por li la koncernan nomaron.
Nur kiam li sidis denove en sia oficejo li ekpensis, ke la alveno de l'kliento en la apotekon, rompante la interparolon, forgesigis al li informiĝi pri la sanstato de Paŭlo Jorli kaj pri la medikamento menciita de s-ro Vaidunja. Pri tio li devos demandi alifoje.
5
Trovinte la adreson de Lejla Gorazdo, detektivo Karal decidis tien piediri. Estis trans la parko, kaj en tia bluĉiela tago, speco de sento naturreligia forte invitis lin omaĝi printempon per parka promeno. Li sciis el longa sperto, ke trankvile paŝadi estas por li unu el la plej bonaj rimedoj meti ordon en la impresojn kaj lasi la ideojn interkonektiĝi.
Fakte, dum li promenis en la plaĉa tilia parfumo de parka vojeto, la sama penso ripetiĝis en li, nome, ke li ne povos utile mediti pri la afero antaŭ ol ricevi la toksologian raporton kaj diversajn detalojn pri la deveno kaj vivhistorio de la juna forpasinto. Sen scii la fizikan kaŭzon de l'morto, li povas nenion konjekti pri la interpersona, se tia eĉ ekzistas. Se venenado okazis, la tempa faktoro tre gravos por difini, kiu — ĉu vole ĉu nevole — respondecas pri ĝi. Sed tio implicas, ke oni konu la daŭron, kiun la veneno bezonas por havi sian funebran efikon. Aliflanke, por kompreni la kazon, necesos kelkaj bazaj informoj pri la bela Paŭlo, kiujn la koncerna polica servo nun serĉas.
Tamen, ĉiu konversacio kun iu, kiu konis la junulon, alportas novajn elementojn, kaj la dialogo kun la "karnobulo" certe ne malhavos intereson, se juĝi laŭ la mieno de sinjaŭlino Frisk. La vorto "karnobulo" igis Janon rideti. Pensante, ke, laŭ la apotekistino, Lejla havas nigrajn harojn, la detektivo demandis sin, ĉu kontrasta impreso ludis rolon en la sukceso de f-ino Gorazdo kun Paŭlo Jorli. Post blonda sveltulino, dikulino nigrahara. Ĉu post la intelektulino, ŝi aperis konkretema? Kaj pasia, post la racia faktulino, verŝajne pli ol iom malvarma? Atentu, Jano, amlko! Tiaj diametraj kontrastoj pli ofte ekzistas en homa menso ol en vivo reala. Ne lasu kliŝojn trompi vin!
Ke ne temis pri subjektiva antaŭjuĝo, tion pruvis Lejla Gorazdo en la kvin unuaj minutoj da babilo. Sed por tio, detektivo Karal devis iom atendi. Montriĝis, ke la knabino laboras en "superbazaro" — en ties viandopaka sekcio, se paroli pli precize — kaj Jano ne vidis ŝin antaŭ ol la labortago finiĝis, je tagmezo, kiel ĉiusabate. Li ja ne volis perturbi ŝian deĵoron, kaj veki scivolon inter la gekolegoj.
Li alparolis ŝin, dum ŝi eliris el la laborloko. Demandito estis montrinta al li tre malaltan virinon 'sferecan' (li diris al si), kun abundo da nigraj haroj kaj tre bruna haŭto, kiu parolis kun kolegino, farante tutan nervan koregrafion de rapidaj gestoj.
Kiom ajn la detektivo penis kontroli sian subjektivecon, li nur povis klini sin antaŭ la faktoj: la vivo liveris al li perfektan kontraston. Lejla Gorazdo prezentis la stereotipon de sudulino tiel senmanke, kiel Karina Frisk la nordulinan.
Tiel emociiĝa ŝi estis, ke kiam Jano diris sian funkcion, ŝi eksaltis, paliĝis, ruĝiĝis, metis la manon al la koro, poste al la buŝo, kaj ripetis, kvazaŭ estus la plej agonia novaĵo tutmonde:
— Polico?!
Videble ŝi apenaŭ kapablis kredi, ke tia aŭtenta ŝtatfunkciulo ŝin alparolis.
— Vi konas, ĉu ne? viron nomatan Paŭlo Jorli.
— Pli ol iom! — ŝi preskaŭ kriis, — sed kion…
Klare, ŝi ankoraŭ ne sciis pri lia morto. Male al tiuj de aliaj lokoj, la gazetoj de Sanktavalo ne ĵetas sin kiel rabbirdoj preden sur la sensacion, kiun mistera morto prezentas. La loĝantaro — almenaŭ la origina, pli kaj pli invadata nuntempe de alilokanoj — tro respektas la homajn sentojn por ŝati tian kutimon. Tiu sindeteno de la loka gazetaro ofte montriĝis valora helpo por tasko polica, kaj Jano Karal ĝin ege aprobis.
Denove lin tiklis la demando: "ĉu diri aŭ ne diri tuj?" Ke tia skrupulo lin trafis montras, ke la sanktavala influo (kaj tiu de lia sanktavala edzino, kompreneble) ne preterpasis lin. Alie, eflkeco estus la soia konsiderata faktoro. La skrupulo do venis, sed ne venkis:
— Mi tuj klarigos, sed mi unue devas peti vin respondi kelkajn demandojn.
— Li estas arestita, ĉu ne? Pro kio? Pro ŝmire skribi sur la Granda Ponto?
Jano apenaŭ notis la regionan uzon de "pro" kun infinitivo. Interesis lin la rivelo, ke Paŭlo Jorli partoprenis en la "ŝmira milito", kiun faris unuj al la aliaj la ekstremismaj grupoj de la urbo. Oni ne plu memoras, kiel ĝi komenciĝis. Estis batoj kaj rebatoj, plus la interveno de sprituloj, eble politike ne tre precizaj, sed inspirataj de la skribaĵoj. Ekzemple iun matenon sur granda muro aperis:
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Ĉu vi kuiras ĉine?»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ĉu vi kuiras ĉine?» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Ĉu vi kuiras ĉine?» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.