Johan Valano - Ĉu vi kuiras ĉine?
Здесь есть возможность читать онлайн «Johan Valano - Ĉu vi kuiras ĉine?» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Wien, Год выпуска: 1996, Издательство: Internacia Esperanto-Muzeo, Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Ĉu vi kuiras ĉine?
- Автор:
- Издательство:Internacia Esperanto-Muzeo
- Жанр:
- Год:1996
- Город:Wien
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Ĉu vi kuiras ĉine?: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ĉu vi kuiras ĉine?»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Ĉu vi kuiras ĉine? — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ĉu vi kuiras ĉine?», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Tial li diferencas de la ordinara krimulo. Generale, murdonto planas sian agon tre detale, por ke ĝi nepre sukcesu. Ervin kalkulis je ŝanco. Estas murdo bazita sur psikologiaprobableco. Neordinara, ĉu?
— Ion vi ne klarigis, — diris leŭtenanto Remon. — Kial li sendis tiun sennomulan leteron?
— Tiu estas la mistero, al kiu respondon ni ne trovis. Ĉu eĉ li scias mem?
28
Ĝoja kaj Jano kuŝis surlite, revuante, antaŭ ol endormiĝi, la diversajn fazojn de la enketo.
— Danku la ĉielon, — ŝi diris, — ke tiu juna juda spiono donis tiujn valorajn informojn. Sen li, vi neniam estus trovinta la kulpulon.
— Ho jes, — li trankvile respondis. — La konfirmo estus pli komplika, sed ne la enfokusigo de la suspektoj. Kiam mi faris tiun sonĝon, mi nekonscie (aŭ io nekonscia en mi, se vi preferas) jam sciis la solvon. Vi memoras, kion mi diris al vi poste, ĉu ne? Se la trivorto — vinberoj-vinbero-vinber' estas ripetata, la silaboj er-vin aperas en sinsekvo. Ne hazarde mi tion sonĝis.
— Jes, verŝajne ankaŭ mi intuis tion, ĉar lia nomo revenis al mia memor' tuj post kiam vi raportis la sonĝon. Kiam vi diris,bero por vino' aŭ ion similan, tio frapis min ankaŭ subkonscie. Dum vi estis for, kaj mi preparis la manĝon, mi ripetis al mi tiun esprimon laŭ sanktavala maniero: bero por vin', kaj tio asociiĝis mense kun la rima nomo Ervin.,Mi pense reiris al mia konversacio kun Marta Bolomaj, min demandante, kial mi forgesis precize tiun nomon, dum ĝi estas unu el la plej konataj el ĉiuj, kiujn ŝi menciis. Tiam mi memoris la specialan vizaĝ-esprimon, kiun ŝi havis prononcante,Ervin'. La egan perturbon, kiun mi priskribis al vi, verŝajne kaŭzis tiu apenaŭ perceptebla ŝanĝeto en ŝiaj trajtoj, kiu eĉ ne daŭris sekundeton.
— Familio Ervin ja estis tre admirata en mia familio. Mi mem sentis fortan tenton voĉdoni por li, kiam li kandidatiĝis al la parlamento, kvankam liaj politikaj ideoj ne kongruis kun la miaj, nur pro lia famo de bona, simpatia, iel familiara valĉefano. Kiam dumsekunde streĉiĝis la vizaĝaj trajtoj de Marta Bolomaj, io en mia cerbo eksciis, ke Ervin ludis apartan rolon en ŝia vivo. Sed alia parto de mi rifuzis konsciiĝi pri la konsekvencoj de tiu malkovro, ĉar tio tuŝis la miksajn kaj konfuzajn sentojn, kiujn mi havis al li. Mi tute ne deziris vidi en li krimulon. Kiel lerte homa psiko nin eskaplgas el la vido de io, kion vidi ni malvolas! Mi eĉ ne konsciis, ke la mencio de Ervin faras ion al mi. Mi nur spertis fortan perturbon kun ĉiaspecaj raciecigoj por ĝin klarigi… Feliĉe, ke dank' al via revo, mi rememoris pri la timata nomo!
— Tiu via indiko eble helpis min pli ol la juna judo, — Jano komentis. — Ĉar ĝi suspektigis, ke Marta Bolomaj pensis pri Ervin menciante la diron pri la diabla beleco. Kaj tiuj vortoj ja pruvis, ke iu ŝia kliento rilatis ambaŭe kun Jorli kaj kun ŝi. Tial eĉ sen la konfidencoj de la juda spiono mi enketus pri Ervin, kaj finfine mi ekscius pri la vojaĝo al Afriko, la financaj malfacilaĵoj, la invitoj al Marta Bolomaj, ktp.
— Kaj se mi ne rakontus pri la esprimŝanĝo de Marta Bolomaj?
— Mi tamen esplorus pri Ervin. Mi sonĝis pri vinber'kaj pri, kiu per ĝi profitas?' antaŭ ol vi lin suspektis. Tuta nekonscia sintezo de multaj faktoj okazis en mi kaj montris tiun direkton. La fakto, ke oni murdis precize la bruliginton de magazeno, malfacile ŝuldiĝus al hazardo. Kaj la sennomula letero pruvis, ke iu krom Marta Bolomaj sciis pri la afrikeco de la veneno uzita.
— Kiel vi klarigas tiun tute nenecesan leteron?
— Paniko, verŝajne. Subita fortega timo, ke oni ekscios, ke li invitadis Martan Bolomaj.
— Tamen …
— Eble li eksciis, ke la maljunulino konsultis d-ron Gutmanis, kaj subite memorante la renkonton kun tiu en Afriko, li opiniis, ke jen ŝanco regalas per ideala koincido por misdirekti la suspekton. Ne forgesu, ke li multe fidis ŝancon en la tuta afero.
— Povas esti, jes, — dube diris edzino.
— Vi ŝajnas nekonvinkita.
— Mi havas alian hipotezon. Petro Ervin ne estas malvarma krimulo. Lia maniero procedi ppere de aliuloj signas timeman, nememfidan karakteron. Tiaj homoj ofte suferas pro nekonscia profunda kulposento. Krome, li estis edukita en malnova valĉefa familio kun la tuta emfaz' pri respekto al aliuloj, kiu karakterizas nian regionan kulturon. Tia edukiĝo ne preparas al vivo kun konstanta konsci' pri krimoj nepagitaj. Eble li ne povis toleri la kulpoturmenton, kaj li — sen scii ĝin klare, kompreneble — deziris, ke la polico lin trovu kaj li pagu sian ŝuldon al la socio. Sed ĉar li ne kuraĝis fronti rekte sian respondecon, li agis kiel por la murdo: li lasis la elekton al ŝanc'…
— Oj! Vi psikologoj! — diris Jano.
Kaj li estingis ia lumon.
GLOSARO
La ĉi-sekvaj vortoj ne troviĝas en Plena Vortaro, aŭ ne troviĝas en ĝi kun la ĉi-sube indikita signifo. La plimulto estas registrita en Plena Ilustrita Vortaro.
kardio koro, rigardata el medicina vidpunkto
koregrafio baletkomponaĵo
merdo fekaĵo, (f) aĉa afero (triviallingve)
mg mallongigo de miligramo
minuskomplekso komplekso de malplivaloro, komplekso de malsupereco (kombinaĵo el sentoj kaj ideoj, laŭ kiu homo neobjektive sentas sin multrilate mal supera al la aliaj aŭ malplivalora ol li devus esti)
pavlova hundo hundo de Pavlov Pavlov estas la rusa fiziologiisto (1848–1936), kiu eltrovis la kondiĉitajn refleksojn, i. a. studante la salivajn reagojn de hundoj
perceptivo kapablo percepti (el percept- kaj sufikso — iv- , indikanta kapablon)
pilipilio afrika tre forta pimenta saŭco
poluado malpurigado de viv-esenca elemento, kiu fariĝas malsaniga por la uzantoj (PIV: polucio)
predo ĉio, kion oni kaptakiras perforte aŭ perruze
psikosomata rilata al la unuo, kiun kunformas psiko kaj korpo
raciecigo racie kohera, sed fakte malĝusta rezonaĵo, kiun homo senkonscie uzas por klarigi al si ion, kion li malinklinas vidi ekzakte, ĝenerale pri si mem (psikanaliza fakvorto)
spektaĵo spektaklo
spontana spontanea
ŝoko fortega abrupta emocio, kiu lasas homon dummomente senreaga, kvazaŭ senigita je regebla nerva energio
tonuso muskola tonio; stato de konstanta malforta streĉiteco de vivanta muskolo
univ', univo universitato (en la slango de la studentoj)
Rimarkigo
La aŭtoro uzas la vorton ŝati en la senco, kiun ĝi havas en la parola lingvo, kiam oni diras: mi ŝatas kafon, li ŝatas naĝi (t.e. al mi plaĉas kafo, mi volonte trinkas kafon; li trovas plezuron en naĝado, li volonte naĝas). Laŭ PIV kaj malmultaj lernolibroj tiakaze oni devus diri: mi amas kafon, li amas naĝi. La aŭtoro, kiu multjare uzis esperanton en la kvin mondpartoj, neniam aŭdis la verbon ami uzata tiusence, sed oftege aŭdis en similaj okazoj la verbon ŝati. Verŝajne do okazis drasta semantika evoluo de tiuj du vortoj. La verbon malŝati li kompreneble uzas en la kontraŭa senco: forte malinklini al io, konforme al la ĝenerala uzado de la hodiaŭa parola lingvo.
Kelkaj — ho horore! — eĉ pli akcentas la sanktavalecon de la formulo diranie: por kleri kaj klari, ĝin uzi kun ŝpari!
Rimarkigo de la komponanto: la scanaĵo ne estis sufiĉe bonkvalita — mankis pagxoj 98–99, kaj en kelkaj paĝoj plej subaj linioj estis ne legeblaj. Espereble en sekva versio de la dokumento tiuj misaĵojoj mankos.
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «Ĉu vi kuiras ĉine?»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ĉu vi kuiras ĉine?» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Ĉu vi kuiras ĉine?» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.