Johan Valano - Ĉu vi kuiras ĉine?

Здесь есть возможность читать онлайн «Johan Valano - Ĉu vi kuiras ĉine?» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Wien, Год выпуска: 1996, Издательство: Internacia Esperanto-Muzeo, Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Ĉu vi kuiras ĉine?: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ĉu vi kuiras ĉine?»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ĉu vi kuiras ĉine? — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ĉu vi kuiras ĉine?», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Se paroli honeste, sinjoro polican', mi dirus, ke li agis sadisme al mi per tio, ke li jen kaj jen uzis vundajn dirojn, dum li certe rimarkis, ke lia ĉarmo ne lasas min indiferenta. Mi tro prudentas por ligiĝi al tia viro. Sed mastri sian animon ne ĉiam facilas, kaj ĉiufoje, kiam li lanĉis al mi unu el siaj anĝelaj ridetoj, io fandiĝis al mi en la kor'. Tio evidentis al li sen ia dubo, kaj mi fojfoje sentis, ke liaj esprimoj estas ĝuste kalkulataj por veki en mi perturbon. Mi opinias, ke mi estis por li ludilo, kiun li uzis por venĝa plezuro turmenti, kvankam mi neniam faris al li ion malbonan, neniam alparolis lin malestime aŭ io simila.

Ŝi haltis, sinĝene, kaj post ĝemspiro daŭrigis:

— Eble mi devus ne paroli tiel pri mortinto. Eble ĉio ĉi estas pura imago de virino, kiu…

Malofte Jano renkontis personon tiel facile embarasatan. Aŭ ĉu la cirkonstancoj igis ŝin tute alia, ol ŝi kutime estas? Denove ŝi elvokis bildon de dronanto, kiu sensukcese serĉas tabulon por kroĉi sin. La silento estis ĝena. Jano alprenis sian plej amikan, kompreneman mienon, kaj diris kvietige:

— Jes, jes, mi komprenas. — Post paŭzo li aldonis:

— Vi pensas, ke vi eble imagas la sadismon de Jorli. Kio sugestas al vi tiun penson?

— Mi ne havas infanon, sinjoro, neniam povos naski, kaj s-ro Jorli nekredeble similis la filon, kiun mi fantaziis, kiam mi estis juna. Eble tio ne estas tute vera. Mi diru: kiam mi ekvidis lin la unuan fojon, mi estis skuata de profunda vibro, kvazaŭ fulmo min trafintus, pro tiu… kiel diri… tiu ekstertere bela vizaĝo. Li havis seriozan mienon. Post momento, li rigardis min kaj ridetis. Tio estis dua fulmobato. Lia vizaĝo estis lumigita… tiel… sorĉe aminda, tiel ĉarme amiga… Mi neniam resaniĝis el tiu unua trafiĝo. Mi provis kompreni, kio okazas al mi. Tiam mi pensis: "se mi havus filon, li povus esti tia".

— Pardonu, se mi maldiskretas, — murmuris Karal, — sed policano devas fari tiajn demandojn iufoje: ĉu vi parolis pri tiu impreso al via edzo?

Pli ol iam ajn antaŭe, ŝi ŝajnis droni nesavebie. Ŝi paliĝis, dum la okuloj aspektis kiel vokantaj al kompata helpo, kaj la lipoj tremetis. Nekapabla paroli, ŝi simple kapneis. Finfine ŝi sukcesis retrovisinregon:

— Mi neniam kuraĝis. Mi timis miskomprenon. Se Lazár pensus, ke mi enamiĝis al alia viro, li povus…

Ŝi haltis, terurita de la propraj vortoj, kun rigardo hororplena.

La detektivo opiniis saĝa forlasi la kampon de l'sentoj.

— Ni revenu al pasinta merkredo. Vi ĉeestis la kurson. Ĉu ne?

— Jes.

– Ĉu ankaŭ Paŭlo Jorli?

— Jes, s-ro Jorli estis tie.

— Kia li estis?

— Ekscitita, gaja, sprita. Eble pli bonhumora ol ĝenerale. Sed li rapide pasadis de ekzaltiĝa stato al deprimiĝa. Do tio nenion signifas. Ŝajnas al mi, ke li multe ŝanĝiĝadis laŭ la ĉeestantaj personoj.

— Je kioma horo la kurso finiĝis?

— Mi ne scias ekzakte. Eble je kvarono post la oka?

– Ĉu vi babilis kun li aŭ akompanis lin parton de la vojo?

— Tute ne, mi iris al alia direkto. Tuj kiam la kurso finiĝis, mi ĝisrevidis, kaj for, hejmen.

— Diru do, mi petas, sinjorino: kial vi partoprenas tiun kurson?

Ŝi refoje hezitis antaŭ ol respondi.

— Mi tre ŝatas la ĉinajn manĝaĵojn. Mi volis scii, kiel prepari ilin.

– Ĉu en la kursejo la lernantoj manĝas, kion ili preparas?

Denove ŝi aperis kaptita kaj senhelpa. Ŝi glutis salivon antaŭ ol respondi:

— Jes, kutime.

– Ĉu ankaŭ vi?

Malĝojmiene ŝi respondis, per laca voĉo:

— Ne. Mi estas judino. Mi ne estas vere religia, sed tamen malplaĉas al mi manĝi porkaĵon aŭ aliajn aferojn, pri kies koŝereco mi ne estas certa. Fakte, tio estas mia kialo por sekvi tiun kurson: adapti la ĉinan kuirarton al la judaj manĝprincipoj. Mi volas povi inviti miajn gepatrojn, tiujn de mia edzo, geamikojn, kiuj estas strikte religiaj judoj, kaj regali ilin per ĉina manĝo, kiu neniel kontraŭus al la leĝo mosea.

— Kial vi ne diris tuj?

— Mi supozas, ke iel mi hontas pri mia judeco. Kvankam en Sanktavalo ni neniam spertas rasismon… Kiel diri? Neeviteble oni sentas sin malsama, kaj ĉiam klarigadi tedas.

Ŝia laceco estis tre perceptebla. Jano pensis, ke tiu konversacio prezentas por ŝi doloran psikan torturon. Li sekve adiaŭis kaj revenis siadomen. Estis tempo por tagmanĝi.

13

Posttagmanĝe, en la oficejo, pluraj interesaj dokumentoj lin atendis. Unu estis la fine alveninta raporto de la Internacia Referenca Centro pri Vegetalaj Venenoj, alia estis fasko da paperoj trovitaj ĉe Jorli de policanoj, kiuj ree traserĉis lian ĉambron, kaj la tria estis skatolo kun farmacia specialaĵo: la medikamento, kiun d-ro Gutmanis preskribis al la junulo.

Jano komence pritraktis la trian, zorgante ĝin kiel eble malplej tuŝi, por ne difekti eventualajn fingrospurojn. Estis kartona skatolo, kun verŝajne io plasta aŭ vitra interne, sed li ne volis malfermi ĝin. Ekstere, ĝi prezentis nenion specialan krom unu interesa punkto: etiketo de la apoteko, kie ĝi estis aĉetita: Popola Apoteko, 2 Konservatoristrato. Tio estis la adreso, kie Jano Karal vizitis Karinan Frisk. Li tuj sendis la skatolon al la polica laboratorio por kompleta esploro.

La paperoj konsistis el malnetoj de leteroj, cirkuleroj, artikoloj kaj paroladoj redaktitaj de Paŭlo Jorli koncerne, plejparte, politikajn problemojn. Ilia nematura romantika maldekstrismo okulfrapis ĉe la unuaj frazoj. Jano decidis legi ilin hejme, en pli trankvila atmosfero.

Fine li turnis sin, kun neracia, ne tre komprenebla mallogo, al la toksokologia raporto de la Centro internacia. Li rapide tralegis la kemian parton: la formulo kaj teknikaj specifaĵoj havis por li, pro manko de faka trejniĝo, minimuman signifon. Sed lian atenton la cetero tuj kaptis.

Resume, ĝi indikis, ke la trovita substanco — ĥalkomfalino — efektive estas veneno, kiu agas en la daŭro de tri, kvar horoj per malfortigo kaj fina paralizo de la kardia muskolo, kun grada endormigo. Tre malgranda dozo sufiĉas por ĉesigi vivon, se la ag-elemento estas suflĉe koncentrita. Dum unu aŭ du tagoj karakteriza odoro eliĝas el kadavro de persono ĝin glutinta. La manieron ricevi puran, mortige koncentritan ĥalkomfalinon konas eks- kluzive la Bamaganjongŭe, malgranda afrika popolo. La venenon oni tiras el arbeto — Chalcomphalia maculipennis — kiu kreskas nur en kelkaj regionoj de Afriko, en Birmo, en Junnan-provinco de Ĉinio, en Indonezio, en deko da filipinaj insuloj kaj en Nov-Gvineo. Estas dube, ke la loĝantoj de tiuj regionoj iam ajn malkovris en tiu vegetala substanco la mortigan ag-elementon, kiu riceviĝas nur post relative kompleksa preparado. Laŭ la dokumentaro de la Internacia Referenca Centro, la menciitaj afrikanoj estas ĝiaj solaj uzantoj. Kvankam Smarteaj Laboratorioj siatempe interesiĝis pri la eventualaj medicinaj aplikoj de ĥalkomfalino, ili rezignis je tia esplorado pro la malfacileco kulturi la kreskaĵon, kiu igis ĝin ekonomie netaŭga.

La raporto fine citis bibliografiajn referencojn: artikolojn aperintajn en fakaj revuoj.

— Jen kial mi deziras plej malfrue ricevi ĉi tiun raporton!" diris al si Jano. — Mi nekonscie intuis, ke ĝi alportos nur komplikon.

Tio estis lia unua reago, ŝuldita al la nekonateco de produkto tiel stranga. Sed duareage li pensis, ke eble la malofteco de l'mortigilo reduktos la suspektokampon. Ju pli li pripensis, des pli tio ŝajnis prava. Li prenis paperon kaj listigis la personojn koncernatajn, jene:

Jam viditaj Aliaj

Valdunja kunloĝanto 1 (afrikano!)

s-ino Valdunja kunloĝanto 2

Karina Frisk Liaŭ Fengguo

Lejla Gorazdo ĉinkuira kursanino

ĉinkuira kursanino 2

s-ino Gutmanis membroj de politika grupo de Jorli

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ĉu vi kuiras ĉine?»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ĉu vi kuiras ĉine?» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Ĉu vi kuiras ĉine?»

Обсуждение, отзывы о книге «Ĉu vi kuiras ĉine?» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x