Tapiŝvalizaj Politikistoj [Carpet Baggers]. Nordaj funkciuloj kiuj loĝis en la sudaj ŝtatoj post la enlanda milito – tiel nomitaj pro la tro riskemaj bankieroj kiuj ofte elkampiĝis kun la mono caŝita en tapiŝaj valizoj.
Portsduna monteto…Farhamo [Farham] – Portsduna monteto estas sud-okcidente al Farhamo, urbo en Hampŝiro sudorienta al Portsmuto [Portsmouth] kaj Saŭtseo [Southsea].
“Vi ne devas malesperi” – Horaco diris tion pli lakone: “Nil desperandum”, en Odoj Libro I,7.
Kuviero [Léopold Chrétian Frédéric Dagobert, barono Cuvier] (1769-1832) Franca naturalisto, ŝtatisto, filosofo, fondinto de la scienco pri kompara anatomio.
Usona Enciklopedio – Madeleine B. Stern sugestis (en “Sherlock Holmes: Rare Book Collector” [Ŝerloko Holmso, kolektanto de raraj libroj]), ke tiu ĉi estas la Internacia Enciklopedio (Novjorko, 1885), kiu enhavis artikolon pri la Ku-kluksa Klano, kaj eble estas la fonto de la informo de Holmso.
La Digo [The Embankment] – Tiu ĉi ĉefvojo etendis de Blakfriaro [Blackfriars] ĝis Vestminstra Ponto [Westminster Bridge].
Lone Star [elp. Lon’ Star] – esperante, Sola Stelo.
La registrejo de Lojdo – oni ne konfuzu tion, kion Holmso intencas – La registro pri ŝipa ekspedado de Lojdo [Lloyd’s register of shipping] kaj la Banko de Lojdo (Lojdo de Londono – Lloyd’s of London).
Teksaso – Vatsono pravas. Teksaso iĝis sendependa respubliko en 1836. La flago de Teksaso havas du horizontalajn striojn – blanke kaj ruĝe, kaj kampon bluan kun sola stelo – do la nomo “The Lone Star State” [La Ŝtato de la sola stelo].
La Gudvinoj [The Goodwins] – danĝeraj malprofundaĵoj en la markolo de Dovero.
Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio, ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis ĉi tiun novelon numero 7.