Arthur Doyle - La kvin oranĝsemoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La kvin oranĝsemoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La kvin oranĝsemoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La kvin oranĝsemoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La kvin oranĝsemoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La kvin oranĝsemoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Holmso larĝe ridetis pri la ĉi-lasta. “Nu,” li diris, “mi devus diri nun, kiel mi diris tiutempe, ke oni devas provizi la etan cerbo-staplon per la bezonata meblaro, kaj la ceteran oni povus forigi en la fatrasejo de la libraro, kie ĝi pretas kiam bezonata. Nu, rilate al ĉi tiu kazo, kiun ni ĵus priaŭdis, ni devas kolekti ĉiujn el miaj rimedoj. Bonvolu transdoni al mi volumon K de la Usona enciklopedio, [12] Usona Enciklopedio – Madeleine B. Stern sugestis (en “Sherlock Holmes: Rare Book Collector” [Ŝerloko Holmso, kolektanto de raraj libroj]), ke tiu ĉi estas la Internacia Enciklopedio (Novjorko, 1885), kiu enhavis artikolon pri la Ku-kluksa Klano, kaj eble estas la fonto de la informo de Holmso. kiu staras sur la breto apud vi. Dankon. Ni konsideru la situacion kaj deduktu tion, kio eblas. Unue ni devas komenci per la supozo ke kolonelo Openŝavo foriris Usonon pro iu grava kaŭzo. Viroj de lia aĝo ne emas volante ŝanĝi la kutimojn kaj interŝanĝi la ĉarman klimaton de Florido por la soleca vivo de Angla provicia urbeto. Lia ekstrema amo por la soleco en Anglio sugestas ke li timis iun do ni supozu provizore ke li timis iun, kiu forpelis lin el Usono. Rilate al tiu timigo, tion ni povas nur dedukti per la teruraj leteroj ricevitaj de li kaj de la parencoj. Ĉu vi rimarkis la poŝtmarkojn de tiuj leteroj?”

“La unua estas de Pondiĉero, la dua de Dundio kaj la tria de Londono.”

“De orienta Londono. De tio kion vi deduktas?”

“Ĉiu estas marhaveno. La skribinto estis surŝipe.”

“Bonege. Jen spuro. Sendube estas ege probabla ke la skribinto estis surŝipe. Kaj ni pripensu alian punkton. Rilate al Pondiĉero pasis sep semajnoj inter la minaco kaj la mortigo, en Dundio pasis tri-kvar tagoj. Ĉu tio sugestas ion?”

“Oni devas vojaĝi pli grandan distancon.”

“Sed la letero oni devas ankaŭ porti pli grandan distancon.”

“Do mi ne komprenas la punkton.”

“Oni povas supozi ke la veturilo de la homoj estas velŝipo. Ŝajnas ke ili sendis la kuriozan averton antaŭ ol ili ekvojaĝis. Vi vidas kiel rapide la ago sekvis la averton kiam oni sendis de Dundio. Se ili vojaĝus de Pondiĉero per vaporŝipo la letero kaj la sendintaj alvenas preskaŭ samtempe. Sed efektive pasis sep semajnoj. Mi opinias ke la sep semajnoj reprezentas la diferencon inter la poŝtŝipo de la letero kaj la velŝipo de la sendintoj.”

“Estas eble.”

“Pli ol tio. Estas verŝajne. Kaj certe vi komprenas la gravan urĝecon de tiu ĉi nova kazo, kaj kial mi urĝis junan Openŝavo ke li singardu. La bato ĉiam falis je fino de la tempo bezonita por la vojaĝo de la sendinto. Sed tiu ĉi devenis de Londonon, do ni ne povas dependi de prokrasto.”

“Je l’ĉielo!” mi ekkriis. “Kion povas ĉi tiu persista persekuto signifi?”

“La paperoj de Openŝavo evidente estas gravegaj al iu aŭ iuj en la velŝipo. Mi opinias ke estas certe ke devas esti pli ol unu el ili. Solulo ne povas mortigi du homojn tiel ke li trompas mort-enketan ĵurion. Devas esti kelkaj responsuloj, kaj ili devas esti elturniĝemaj kaj rezolutaj. Tiujn paperojn ili intencas akiri de tiu ajn, kiu estas la posedanto. Do la ‘KKK’ ne estas la inicialoj de unu homo sed la insigno de societo.”

“Sed kiu societo?”

“Ĉu vi neniam-” diris Holmso antaŭen klinante sin kaj mallaŭtigante la voĉon – “ĉu vi neniam aŭdis pri la Ku-kluksa Klano?”

“Neniam.”

Holmso foliumis la libron sur la genuoj. “Jen,” diris li postmomente.

“Ku-kluksa Klano. La nomo devenis de la supozita sono produktito kiam oni levas la ĉanon de fusilo. Tiun ĉi teruran sekretan societon formis kelkaj eksaj soldatoj de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko en la sudaj Usonaj Ŝtatoj post la enlanda milito, kaj rapide formis lokajn filojn en variaj regionoj precipe en Tenesio, Luiziano, la Karolinoj, Georgio kaj Florido. Ĝi agas politike kaj precipe por terorize la Negro-voĉdonantojn kaj por mortigi kaj por forpeli el la lando ĉiujn kontraŭstarantojn. Ĉiun perforton oni kutime antaŭas per iu konata signo – kutime per branĉeto de kverko-folioj aŭ per la semoj de melono aŭ de oranĝo. Kiam la viktimo ricevas ĉi tiun signon, li aŭ ĝustigis la moron aŭ fuĝas el la lando. Se oni defias, sendube la morto atendas, kutime per strangan kaj neantaŭvidita maniero. Tiom perfekta estis la organizado kaj tiom sistemaj la metodoj ke en preskaŭ neniu kazo en la registroj oni sukcesis senpune defii aŭ en kiu oni povas spuri la fiagon ĝis la responsulo. Iom multe da jaroj la societo prosperis spite al la penado de la Usona registaro kaj de la pli bonaj rangoj de la komunumoj en la sudaj ŝtatoj. Fine en la jaro 1869 la movado iom rapide desiĝis, kvankam estis sporadaj aperoj de post tiam.

“Vi observu,” diris Holmso, formetante la volumon, “ke la subita disiĝo de la societo okazis samtempe kiel la translokiĝo de Openŝavo kun la paperoj. Estas ja eble kaŭzo kaj efiko. Ne surprize ke neplaĉeblaj homoj serĉis lin kaj lian familion. Vi povas kompreni ke tiu registro kaj taglibro kunkulpigu iujn el la eminentuloj en la sudaj ŝtatoj, kaj ke estu multaj, kiuj estas maltrankvilaj ĝis kiam oni reakiros la dokumentojn.”

“Do la paĝon ni jam vidas -”

“Tian ni devus anticipi. Laŭ mia memoro ĝi tekstis, ‘Oranĝe semis je A, B kaj C’, t.e. la societo avertis ilin. Kaj mi registris ke A kaj B for., aŭ foriris la landon, kaj fine ke oni vizitis C-on kun fia rezulto por C, mi certas. Nu mi opinias, doktoro, ke ni lumigu ĉi tiun malluman lokon, kaj mi kredas ke la sola oportuno por juna Openŝavo dumtempe estas tio ke li faru precize laŭordone. Ne povas fari neniun plu ĉi-vesperon, do donu al mi la violonon kaj ni penu forgesi la aĉan veteron dum duona horo kaj la pli aĉan agadon de la homaro.”

La venontan matenon la ĉielo sennubiĝis kaj la suno brilis per milda lumo tra la duonhela vualo pendita super la urbego. Ŝerloko Holmso jam matenmanĝis kiam mi malsupreniris.

“Vi pardonu ke mi ne atendas vin,” diris li; “mi antaŭvidas ke mi havas tre afereman tagon antaŭ mi pro la kazo de la juna Openŝavo.”

“Kion vi klopodos?” mi demandis.

“Tio dependas de la rezultoj de mia unua enketo. Mi iru Horshamon malgraŭ ĉio.”

“Ĉu vi ne iros tien unue?”

“Ne, mi komencos en la urbo. Sonoriligu kaj la servistino portas kafon al vi.”

Dum mi atendis, mi alprenis la ne jam legitan ĵurnalon de la tablo kaj foliumis la paĝojn. La okuloj haltis sur titolo kiu terurigis la koron.

“Holmso,” mi ekkriis, “vi tromalfruas.”

“Ha!” li diris formetante la tason, “tian mi timis. Kiel oni tion faris?” Li trankvile diris, sed mi povis scii ke li estis emocia.

“Miaj okuloj ekkaptis la nomon Openŝavo, kaj la titolo ‘Tragedio apud Ponto Vaterluo’. Jen: ‘Inter la naŭa kaj la deka lastan nokton konstablo Kuko de la divizio H deĵorante apud la ponto aŭdis helpkrion kaj plaŭdon en la rivero. La nokto tamen estis tre malluma kaj ŝtormema, tiel ke malgraŭ la helpo de kelkaj preterpasantoj estis tute ne eble savi lin. Tamen oni alarmis kaj per helpo de la rivera polico oni regajnis la kadavron. Montriĝis ke estis tiu de juna sinjoro, laŭ koverto en la poŝo nomita Johano Openŝavo, kiu loĝis en Horshamo. Oni konjektas ke li rapidis por atingi la finan trajnon el Stacidomo Vaterluo kaj pro la hastemo kaj la mallumo li mistrafis la padon kaj falis super la randon de unu el la malgrandaj dokoj por la riveraj vaporboatoj. La kadavro montris neniun spuron de perforto, kaj oni ne dubas ke la mortinto estas viktimo de malfeliĉa akcidento, kiu devas averti la aŭtoritatulojn pri la kondiĉo de la riveraj dokoj.’”

Momenton ni sidis silente Holmso estis pli deprimita kaj agitita ol mi iam - фото 6

Momenton ni sidis silente. Holmso estis pli deprimita kaj agitita ol mi iam antaŭe spertis.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La kvin oranĝsemoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La kvin oranĝsemoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La kvin oranĝsemoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La kvin oranĝsemoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x