Arthur Doyle - La kvin oranĝsemoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La kvin oranĝsemoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La kvin oranĝsemoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La kvin oranĝsemoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La kvin oranĝsemoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La kvin oranĝsemoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Per tiu ĉi sinestra maniero mi ricevis la heredaĵon. Eble vi demandas al mi, kiel mi ne ĝin fordonis? Mi respondis, pro tio ke mi estis konvinkita ke mia sorto dependas de iu evento en la vivo de mia onklo, kaj la danĝero ne dependas de la domo.

“Estis januaro 1885 kiam mia kompatinda patro forpasis, kaj nun jam pasis du jaroj kaj ok monatoj. Dum ĉi tiu tempo mi jam feliĉe loĝas en Horshamo, kaj mi komencis esperi ke ĉi tiu malbeno forpasas de la familio, kaj ke ĝi finiĝis kun la lasta generacio. Tamen mi tro frue komfortigis min. Hieraŭ matene la bato falis sur min kiel sur la patron.”

La junulo elpoŝigis ĉifitan koverton, kaj turnante sin al la tablo li faligis kvin malgrandajn sekigitajn oranĝ-semojn.

“Jen la koverto,” li diris. “Poŝtmarkita ĉe orienta Londono. Ene estas la skribaĵoj mem kiun oni sendis al mia patro: ‘KKK’ kaj ‘metu la paperojn sur la sunhorloĝo.’”

“Kion vi jam faras?” demandis Holmso.

“Nenion.”

“Ĉu nenion?”

“Vere” – la vizaĝon li sinkis en la maldikajn palajn manojn. “Mi sentas min senhelpe. Mi jam sentas ke mi estas la kompatinda leporo kiam alproksimiĝas la letala serpento.”

Ta Ta kriis Ŝerloko Holmso vi devas agi aŭ vi perdos Neniu krom la - фото 4

“Ta! Ta!” kriis Ŝerloko Holmso, “vi devas agi aŭ vi perdos. Neniu krom la energio povas savi vin. Vi ne devas malesperi.” [10] “Vi ne devas malesperi” – Horaco diris tion pli lakone: “Nil desperandum”, en Odoj Libro I,7.

“Mi kontaktis la policon.”

“Ha!”

“Sed ili subridetis ĉe mia rakonto. Mi certas ke la inspektoro opinias ke oni trompŝercas min per la leteroj, kaj miaj parencoj akcidente mortis, kiel verdiktis la ĵurioj, kaj ne rilatas al la avertoj.”

Holmso manskuis en la aero. “Nekredeblan stultaĵon!” li ekkriis.

“Tamen oni permesas policon, kiu restu ĉe mi en la domo.”

“Ĉu li akompanas vin ĉi-vesperon?”

“Ne, laŭordone li restas ĉedome.”

Ankoraŭ Holmso furiozis.

“Kial vi vizitis min.” li kriis, “kaj antaŭ ĉio, kial vi ne tuj venas al mi?”

“Mi ne sciis. Estas nur hodiaŭ ke mi kaj majoro Prendergasto interparolis pri mia ĝenaĵo kaj li konsilis min viziti vin.”

Do estas vere antaŭ du tagoj ke alvenis la letero. Ni devus jam agadi. Mi supozas ke vi havas pluan indikaĵon, ol tiun, kiun vi montris al ni – ĉu iun sugestan detalon, kiu eble nin helpas?”

“Estas unu afero,” diris Johano Openŝavo. Li serĉfosis en la poŝo, kaj elpoŝigis velkitan blukoloran paperon, kiun li metis surtablen. “Iel mi memoras,” diris li, “ke je la tago kiam bruligis mia onklo la paperojn, ke mi observis ke malgranda, nebruligita peco restis inter la cindroj, kaj ĝi estas samkolora. Mi trovis ĉi tiun paperon sur la planko de lia ĉambro. Mi emas opinii ke ĝi estus unu el la paperoj, kiu estis bruligota, sed iel eskapis la fajron. Krom tio ke la semojn oni menciis, mi ne opinias ke ĝi multe helpas. Mi mem opinias ke ĝi estas paĝo el iu privata taglibro. Sendube estas la manskribado de la onklo.”

Holmso movis la lampon, kaj ni ambaŭ ekzamenis la paperon, kiun pro la rando oni ja elŝiris el libro. La titolo sur la paĝo estis “marto 1869” kaj sube ĝi tekstis:

4an – Venis Hudsono. Saman aĉan platformon.

7an – Oranĝe semas je Makaŭlio, Paramoro kaj Johano Svajno de Sankta Aŭgusteno.

9an – Makaŭlio for.

10an – Johano Svajno for.

12an – Vizitis Paramoron. Ĉio bonas.

“Dankon!” diris Holmso refaldante la paperon kaj redonante al nia vizitanto. “Kaj nun vi devas nepre ne perdi eĉ unu momenton. Ni ne povas malŝpari tempon eĉ por diskuti tion, kion vi jam rakontas. Vi devas tuj hejmeniri kaj agadi.

“Kion do mi faras?”

“Estas nur unu afero,” Vi devas tuj agadi. Vi devas meti ĉi tiun paperon en la latunan skatoleton. Vi devas ankaŭ enmeti noton por sciigi ke ĉiujn el la paperoj krom tiu, via onklo jam bruligis, kaj restas nur ĉi tiu. Tion vi devas ĵuri per la plej efika konvinko. Tiam vi devas tuj meti la ujeton sur la sunhorloĝo. Ĉu vi komprenas?”

“Tute.”

“Ne pripensu venĝon aŭ iun similan. Mi opinias ke tion ni gajnos perleĝe; sed ni devas teksi nian reton, ĉar ili jam teksas la sian. Unuafoje ni devas formovi la danĝeron de vi. Duafoje ni devas klarigi la misteron kaj puni la kulpulojn.”

“Mi dankas vin,” diris la junulo ekstariĝante kaj surmetante la mantelon. “Vi donas al mi freŝajn vivon kaj esperon. Mi atentas vian konsilon.”

“Ne perdu eĉ momenton. Kaj antaŭ ĉio, prizorgu vin mem, ĉar mi opinias ke oni certe minacas vin per danĝero. Kiel vi revenos?”

“Per trajno de Stacidomo Vaterluo.”

“Estas preskaŭ la naŭa. La stratoj estas homplene, do mi esperas ke vi estos sekure. Sed tamen vi devas zorgeme gardi vin mem.”

“Mi havas armilon.”

“Bone. Morgaŭ mi ekentreprenos pri via kazo.”

“Mi vidos vin en Horshamo, ĉu?”

“Ne, via sekreto estas en Londono. Tie mi serĉas.”

“Do post unu-du tagoj mi vizitos vin, kaj sciigos vin pri la skatoleto kaj la paperoj. Mi atentos vian konsilon precize.” Li manpremis nin kaj foriris. Ekstere la vento ankoraŭ kriegis kaj la pluveroj plaŭdis kontraŭ la fenestroj. Ĉi tiu stranga rakonto ŝajnis veni al ni de inter la furioza vetero – enblovita kiel peco de marherbaĉo dum ventego – nun denove sorbita.

Ŝerloko Holmso sidis silente iom da tempo – kun kapo antaŭen sinkita kaj okuloj fiksitaj sur la ardo de la fajro. Tiam li ekbruligis sian pipon kaj malantaŭen klinante sin li rigardis la bluajn fumringojn dum ili ĉasis la alian ĝisplafonen.

“Mi opinias, Vatsono,” li fine diris, “ke el miaj kazoj estas neniu pli fantazia ol ĉi tiu.”

“Eble krom la Signo de la Kvar.”

“Nu, jes, krom eble tiu. Kaj tamen ĉi tiu Johano Openŝavo iras inter eĉ pli seriozaj danĝeroj ol la Ŝoltoj.”

“Ĉu vi jam havas do iun ajn definitivan ideon pri ĉi tiuj danĝeroj?” mi demandis.

“Oni ne dubas pri la naturo,” li respondis

“Kion do? Kiuj estas la ‘KKK’ kaj kial ili persekutas ĉi tiun malfeliĉan familion?”

Ŝerloko Holmso fermis la okulojn kaj metis la kubutojn sur la brakojn de la - фото 5

Ŝerloko Holmso fermis la okulojn kaj metis la kubutojn sur la brakojn de la seĝo, kunmetante la fingrojn. “La ideala rezonanto,” li rimarke diris, “kiam oni montris unusolan fakton en ĉiuj rilatoj, deduktas ne nur la ĉenon de la antaŭaj eventoj sed ankaŭ de la postaj eventoj. Kiel Kuviero [11] Kuviero [Léopold Chrétian Frédéric Dagobert, barono Cuvier] (1769-1832) Franca naturalisto, ŝtatisto, filosofo, fondinto de la scienco pri kompara anatomio. povas prave priskribi tutan beston per la ekzameno de unu osto, tiel la observanto, kiu ĝisoste komprenas unu ĉeneron en serio, povas precize priskribi la ceterajn antaŭajn kaj postajn. Ni ne jam komprenas la rezultojn kiujn rezonado sola povas atingi. Oni solvu problemojn en la studejo, kiuj konfuzas tiujn, kiuj serĉas solvon pere da la sensoj. Sed por atingi la plej altan celon de la arto tamen la rezonanto devas utiligi ĉiujn konatajn faktojn; kaj tio sugestas ke oni devas posedi, kiel vi devas konstati, ĉiun scion. Sed eĉ en tiu ĉi tempo de universala eduko kaj enciklopedioj estas iom malofta atingo. Sed tamen estas tiom neebla ke oni posedas la scion bezonitan por sia laboro. Tion mi entreprenis. Se mi ĝuste memoras, kiam ni estas novaj amikoj, vi definis miajn limojn tre precize.”

“Jes,” mi respondis ridante. “Ĝi estas kurioza dokumento. Pri la filosofio, pri la astronomio kaj pri la politiko oni markis nul, laŭ mia memoro. Pri la botaniko pli-malpli, pri la geologio profunda rilate al la kotomakuloj de iu ajn regiono ene de okdek kilometroj de la urbo, pri la ĥemio originala, pri la anatomio nesistema, pri la sensacia literaturo kaj la krimaj registroj unika. Violono-ludanto, boksanto, glavanto, advokato, kaj sinvenenanto per la kokaino kaj la tabako. Jen la ĉefpunktoj de mia analizo.”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La kvin oranĝsemoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La kvin oranĝsemoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La kvin oranĝsemoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La kvin oranĝsemoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x