Arthur Doyle - La kvin oranĝsemoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La kvin oranĝsemoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La kvin oranĝsemoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La kvin oranĝsemoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La kvin oranĝsemoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La kvin oranĝsemoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Tiu difektas mian fieron, Vatsono,” li fine diris. “Estas etanima sento sendube, sed difektas la fieron. Estas nun persona afero, kaj se Dio donu al mi la sanon, mi kaptos ĉi tiun bandon. Li petis helpon de mi kaj mi sendis lin al la morto-!” Li eksaltis el la seĝo kaj maltrankvile paŝis jen kaj jen en la ĉambro kun ruĝaj vangoj, nervoze kunmetante la manojn.

“La ruzaj diabloj-,” li ekkriis, “kiel ili povis forlogi lin tien? La Digo [13] La Digo [The Embankment] – Tiu ĉi ĉefvojo etendis de Blakfriaro [Blackfriars] ĝis Vestminstra Ponto [Westminster Bridge]. ne estas survoje al la stacidomo. La ponto sendube estis tro homplene eĉ je tia nokto. Nu Vatsono, ni vidu kiu finfine venkos. Mi eliras nun.”

“Ĉu al la polico?”

“Ne. Mi mem estas mia propra polico. Kiam mi estos teksinta la reton, nur poste ili havu la muŝojn.”

La tutan tagon mi aferemis pro mia kuracista praktiko kaj malfrue vesperon mi revenis Bakerstraton. Ŝerloko Holmso ne jam revenis. Estis preskaŭ la deka antaŭ ol li eniris, aspektante pala kaj lasa. Li alproksimiĝis al la flanktablo, kaj disŝiris pecon da pano, kiun li avide manĝis kaj trinkis multe da akvo.

“Vi malsatas,” mi rimarke diris.

“Malsategas. Mi tute forgesis manĝi ekde la matenmanĝo.”

“Ĉu vi manĝis nenion?”

“Ne eĉ mordaĵon. Mi ne havis la tempon.”

“Ĉu vi sukcesis?”

“Nu.”

“Ĉu vi havas spuron.”

“Mi havas ilin en la manplato. Juna Openŝavo ne plu restas ne venĝita. Nu, Vatsono, ni marku ilin per ilia propra diabla insigno. Estas bone elpensita!”

“Kion vi volas diri?”

Li alprenis oranĝon el la flankŝranko, kaj disŝirante li eligis la semojn sur la tablon. El ili li metis kvin en koverton kaj skribis interne, “ŜH POR JO”. Fermis kaj adresis al “ŝipestro Jakobo Kaluhno, Barko Lone Star , [14] Lone Star [elp. Lon’ Star] – esperante, Sola Stelo. Savano, Georgio”.

“Tiu atendos lin kiam li eniros la havenon,” diris li subridante. “Tiu donu al li sendormajn noktojn. Tiu aŭguru la saman sorton kiel por Openŝavo.”

“Kaj kiu estas tiu ŝipestro Kalhuno?”

“Li estas ĉefo de la bando. Mi kaptos la aliajn sed li unue.”

“Kiel do vi spuris lin?”

Li elpoŝigis paperon grandforman, plenigitan per datojn kaj nomojn.

“Mi jam pasigis la tutan tagon,” li diris, “ĉe la registrejo de Lojdo [15] La registrejo de Lojdo – oni ne konfuzu tion, kion Holmso intencas – La registro pri ŝipa ekspedado de Lojdo [Lloyd’s register of shipping] kaj la Banko de Lojdo (Lojdo de Londono – Lloyd’s of London). kaj la arkivoj de la malnovaj dokumentoj. Mi kontrol-esploris la karieron de ĉiu ŝipo kiu vizitis Pondiĉeron inter januaro kaj februaro 1883. Estis 36 kiuj ŝarĝokapablas dum tiuj monatoj. El ili, unu, la barko Lone Star tuj allogis mian atenton pro tio ke kvankam oni raportis ke ĝi devenis de Londono, la nomo estas karesnomo de unu el la Usonaj ŝtatoj.”

“Mi opinias, ke Teksaso.” [16] Teksaso – Vatsono pravas. Teksaso iĝis sendependa respubliko en 1836. La flago de Teksaso havas du horizontalajn striojn – blanke kaj ruĝe, kaj kampon bluan kun sola stelo – do la nomo “The Lone Star State” [La Ŝtato de la sola stelo].

“Mi ne certis pri kiu ŝtato, sed mi certu ke la ŝipo devenis de Usono.”

“Kion do?”

“Mi enketis la registrojn de Dundio, kaj kiam mi eksciis ke la barko Lone Star estis tie dum januaro 1885, mia suspekto iĝis certo. Mi enketis pri la ŝipoj kiuj estis en Londona haveno.”

“Jes?”

“La Lone Star alvenis lastan semajnon. Mi iris Dokon Alberto kaj mi eksciis ke oni kondukis ĝin laŭ la rivero per la frua tajdo hejmen al Savano. Mi telegrafis al Gravzendo kaj informiĝis ke ĝi pasis antaŭlonge kaj pro tio ke la vento estas el la oriento mi ne dubas ke ĝi jam pasis la Gudvenojn kaj alproksimiĝas al la Vajt-insulo.” [17] La Gudvinoj [The Goodwins] – danĝeraj malprofundaĵoj en la markolo de Dovero.

“Kion do vi faros?”

“Ho, mi ja kaptos lin. Li kaj la du maatoj estas, kiel oni sciigis min, la solaj denaskaj Usonanoj surŝipe. La aliaj estas Finnoj kaj Germanoj. Mi ankaŭ scias ke ili ne estas surŝipe lastan nokton. Stivisto, kiu ŝarĝis la ŝipon, informis min. Kiam la velŝipo atingos Savanon la poŝtŝipo estos portita ĉi tiun leteron, kaj la telegrafon informas la policon en Savano ke tri homojn oni imputas pro murdo ĉi tie.”

Estas difekto tamen en la plej bone elpensitaj homaj planoj, kaj la murdintoj de Johano Openŝavo neniam ricevis la oranĝo-semojn, kiuj montru al ili ke estas alia tiom ruza kaj tiom rezoluta kiom ili spurĉasas ilin. Tre longedaŭraj kaj tre violentaj estas la ekvinoksaj ventegoj tiun jaron. Ni atendis longatempe por sciigo pri la Lone Star de Savano, sed ĝi neniam atingis nin. Fine ni aŭdis ke ie for en la Atlantiko inter la ondoj oni vidis la frakasitan poŭpon de ŝipo kun la literoj “LS” surĉizitaj. Jen estis la sola novaĵo kiun ni iam sciis pri la barko Lone Star . [18] Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio, ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis ĉi tiun novelon numero 7.

Notoj Multaj notoj eltiritaj el The Annotated Sherlock Holmes La prinotita - фото 7

Notoj

Multaj notoj eltiritaj el The Annotated Sherlock Holmes (La prinotita Ŝerloko Holmso),William S. Baring-Gould.

1

Klarko Ruselo [Clark Russell] – Diris Christopher Morley: “Ĉu estas nur koincido ke la numero de la “Strand Magazine” por oktobro 1881 enhavis mar-romanon de Klarko Ruselo – “Three in Charge” [Tri reganta] kaj la novembra numero samjare enhavis ĉi tiun romanon, en kiu Vatsono legis verkon de Klarko Ruselo?”

Klarko Ruselo [William Clark Russell] (1844-1911) estis aklamita de k-ro Edwin Arnold kiel la “proza Homero de la granda oceano” kaj aklamita de Algernon Charles Swinburne kiel “la granda majstro de la maro, viva aŭ morta”.

2

Horshamo [Horsham] urbeto en Susekso, loko vizitita de Holmso kaj Vatsono en “La aventuro de la Suseksa vampiro”.

3

Virino – “Laŭ Holmso ŝi estas ĉiam LA virino” – Irena Adlero kiun li trafis en “La skandalo en Bohemio”.

4

Koventrio [Coventry] – Fabrikeja urbo en Varvikŝiro [Warwickshire]. En la angla estas aforismo “sendita al Koventrio” kiu signifas ke iu estas ostracizita. Tiu ĉi urbo estis la hejmo de lordino Godiva kaj gvantanta Tomĉo.

5

Ĵaksono [Thomas Jonathan Jackson] (1824-1863). Krom Lio [Lee – vidu sube], li estis la plej granda generalo en la Amerika Konfederacio. Dum la enlanda milito oni kromnomigis lin kaj lian brigadon “Stonewall” [Ŝton-muro], ĉar dumbatale ili kvazaŭ formis ŝtonan muron kontraŭ la malamikoj.

6

Hudo [John Bell Hood] (1831-1879). Generalo de la Amerika Konfederacio kiu estris la Atlantikan Kampanjon. Lia armeo estis preskaŭ ekstermita de tiu de G. H. Thomas ĉe Naŝvilo [Nashville]. Hudo demisiis sian militofico en januaro 1865.

7

Lio [Generalo Robert Edward Lee] (1807-1870). Ĉef-generalo de la Konfederaciaj armeoj dum la enlanda milito. Li estis eminenta generalo kaj viro de laŭdinda karaktero.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La kvin oranĝsemoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La kvin oranĝsemoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La kvin oranĝsemoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La kvin oranĝsemoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x