Mark Twain - Tri Noveloj

Здесь есть возможность читать онлайн «Mark Twain - Tri Noveloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Tri Noveloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Tri Noveloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Tri Noveloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Tri Noveloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jaĉjo estis la fojo kiam li iris boatadi en dimanĉo kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam ŝtormo kuratingis lin dum li fiŝkaptadis en dimanĉo kaj ne trafis lin fulmo. Ho, vi povus tralegi ĉiujn dimanĉlernejajn instrulibrojn inter nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similaĵon. Ho, ne! Vi ekscius ke ĉiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimanĉo senmanke dronas.

Kaj ĉiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de ŝtormoj dum ili fiŝkaptadas en dimanĉo senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj malbonkondutajn knabojn ĉiam renversiĝas en dimanĉo kaj ĉiam okazas ŝtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fiŝkaptadas en dimanĉo. Kiel tiu Jaĉjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero.

Tiu Jaĉjo ĝuis sorĉitan vivon — devas esti tiel. Nenio sukcesis lin difekti. Li eĉ transdonis al bestoĝardena elefanto tabakbulon kaj la elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la enhavon de la manĝoŝranko serĉante pipromentan esencon kaj ne eraris trinkante brandon. Li ŝtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris ĉasadi en dimanĉo kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis sian fratineton sur la tempion kiam li koleriĝis kaj ŝi ne restis en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolĉaj surlipaj pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompiĝanta koro. Ne, ŝi baldaŭ resaniĝis. Li forfuĝis kaj finfine surmariĝis kaj kiam li revenis li ne estis malfeliĉa kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj ne dormis en la trankvila preĝeja tombejo kaj la de grimpoplantoj kovrata loĝdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinaĵojn.

Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel sakŝalmisto kaj tuj sukcesis aliĝi al la fajrobrigado.

Kaj li plenkreskuliĝis kaj edziĝis kaj naskigis grandan familion kaj sencerbigis ilin ĉiujn iun nokton per hakilo kaj sin riĉigis uzante diversajn trompaĵojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej malica kanajlo de sia naskiĝvilaĝo kaj estas universale respektata parlamentano.

Tial vi konsciu ke neniam estis malbonkonduta Jaĉjo en la dimanĉlernejaj libroj ĝuinta tian sinsekvon da bonŝancoj kiel tiu pekema Jaĉjo kun la sorĉita vivo.

Transcriber's note: Obvious spelling and punctuation errors have been corrected in this etext. Unusual forms have been retained, however, if used consistently, or suspected to be intentional or simply archaic. See comments inside the HTML file for details.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Tri Noveloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Tri Noveloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Tri Noveloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Tri Noveloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x