Mark Twain - Tri Noveloj

Здесь есть возможность читать онлайн «Mark Twain - Tri Noveloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Tri Noveloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Tri Noveloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Tri Noveloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Tri Noveloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Tamen li estis bonŝanca, malkutime bonŝanca. Preskaŭ ĉiam li venkis. Li estis ĉiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni menciis, li proponis priveti ĝin kaj priveti iun ajn flankon, laŭ via deziro, kiel mi ĵus menciis. Se okazis vetkuro por ĉevaloj, je ties finiĝo vi trovis lin multriĉigita aŭ nepre senmonigita. Se okazis hundobatalo, li vetis pri ĝi. Se okazis katbatalo, ĝin li privetis. Se okazis kokbatalo, li ĝin privetis. Nu, se du birdoj sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaŭ la alia.

Kaj se okazis evangeliza kunveno, li ĉeestis ĝin senmanke por veti pri Pastoro Valkero kiu estis, laŭ lia takso, la plej bona oratoro de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis krampkrur-insekton eksurvojiĝi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon — kiu ajn estu la loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraŭ li, li konsentis postsekvi tiun krampkrur-insekton ĝis Meksikio por ekscii kien ĝi celas iri kaj dum kiom da tempo ĝi estos survoje. Multaj el la knaboj de ĉi tie vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis al _li_ — li bonvolis veti pri io _ajn_ — la laŭdamne plej stranga ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo, kaj ŝajnis ke oni ne sukcesos ŝin savi. Tamen iun matenon li eniris kaj Smilejo ekdemandis al li kiel ŝi fartas kaj li diris ke ŝi fartas iom pli bone nun — danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato — kaj progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, ŝi finfine resaniĝos kaj Smilejo, antaŭ ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.

"Ĉi tiu ĉi Smilejo havis ĉevalinon — la knaboj kromnomis ŝin la 'dekkvinminutaĵo' sed ili faris tion nur por ŝerci, vi scias, ĉar kompreneble ŝi estis pli rapida ol tio — kaj li ofte vetgajnis monon pri tiu ĉevalinaĉo, malgraŭ tio ke ŝi estis tiel malrapida kaj ĉiam suferis pro astmo aŭ tempro aŭ ftizo aŭ io simila. Kutime ili ĉiam cedis al ŝi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis ŝin survoje. Tamen ĉe la finfiniĝo de la konkurso ŝi ekscitiĝis kaj fariĝis kvazaŭ urĝpelata kaj komencis antaŭenkaprioli kaj larĝe disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruaĉego pro tusado kaj ternado kaj mungado — kaj ĉiam atingi la venkobudon kun ĉirkaŭ kololonga antaŭeco, laŭ la plej bona takso.

"Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi ĝin rigardis, ŝajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante bonan ŝancon por ŝtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis ĝin, ĝi fariĝis tute alia hundo. Ĝia submentono komencis elstari kiel vaporboata teŭgo kaj ĝiaj dentoj malkovriĝis kaj ekbrilis kiel altfornoj. Kaj se cetera hundo ĝin atakis kaj ĝin skuis ĉifonaĉe kaj mordis ĝin kaj lanĉis ĝin du-trifoje trans la ŝultron, Andreo Ĝaksono — tio estis la nomo de la hundido — Andreo Ĝaksono ĉiam ŝajnigis propran kontentiĝon, kvazaŭ atendinte nenion alian — rezulte de kio la vetoj daŭre kaj redaŭre duobliĝis kaj reduobliĝis en la kontraŭa flanko, ĝis kiam ĉiuj finvetis. Tiam subitege li alkroĉis tiun alian hundon perbuŝe ĵus ĉe la artiko de ties malantaŭa kruro kaj tenis ĝin en seninterrompa frostiĝo. Li ne maĉaĉis, vi komprenu, nur buŝtenis kaj persistegis ĝis kiam ili koncedis la venkon, eĉ se temis pri tutjara daŭrotempo. Smilejo ĉiam gajnis la vetpremion helpe de tiu hundido ĝis kiam la besto devis konkursi kontraŭ hundo perdinta siajn malantaŭajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kuŝis surgrunde kaj Andreo Ĝaksono ekpretis efektivigi sian plej ŝatatan alkroĉmanovron, tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la alia hundo lin kontraŭmurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam li aspektis iom malkuraĝigite kaj ĉesis penadi gajni la venkon kaj finiĝis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazaŭ por diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro konsenti priveti kontraŭ hundo kiu ne havas malantaŭajn krurojn al kiuj oni povas alkroĉi, kio en batalo estis lia ĉefa atakmanovro, kaj tiam li iom foriris lampaŝe, sin kuŝigis kaj mortis. Bonega hundido estis tiu Andreo Ĝaksono kiu sin famigintus se ĝi sukcesintus travivi, ĉar ĝin enestis bona konsistigaĵo kaj genio. Tion mi scias, ĉar antaŭe ĝi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj estas mallogike ke hundo povas batali tiel sukcese en tiaj cirkonstancoj se ĝi ne havas talenton. Ĉiam mi ekbedaŭras pensante pri tiu lasta batalo ĝia kaj ties finiĝo.

"Nu, ĉi tiu ĉi Smilejo havis rathundojn kaj virkokojn kaj virkatojn kaj ĉiujn tiajn specaĵojn ĝis senripozigi vin kaj vi ne povus alporti al li privetaĵon kontraŭ kiu li ne kapablus kontraŭstarigi samaĵon.

Iun tagon li kaptis ranon kaj hejmenportis ĝin kaj diris intenci ĝin klerigi. Tial dum tri monatoj li faris nenion ceteran krom sidi en sia malantaŭdoma ĝardeno kaj lernigi saltadon al tiu rano. Kaj estu certa ke li jes ja lernigis ĝin. Li kutimis iom ŝoveti la ranon de malantaŭe kaj en la sekvinta minuto vi vidis la ranon kirliĝadi en la aero kiel pastoringo, vin vidis efektivigi transkapiĝon, aŭ eble paron da ili, se li sukcesigis bonan starton, kaj retereniĝi platpiede kaj bonsane, kiel kato. Li alkutimigis la ranon al tiaspeca saltado lernante al ĝi kiel kapti muŝojn kaj trejnis ĝin tiurilate tiel konstante ke la besteto sukcesis trafi muŝon ĉiun fojon kiam la insekto eniris ĝian vidkampon. Smilejo diris ke mankas al la rano nur taŭga edukado por ke ĝi povu fari ion ajn — kaj mi kredas lin. Nu, mi vidis lin meti Danielon Vebsteron ĉi tien sur ĉi tiun plankon — Danielo Vebstero estis la nomo de la rano — kaj ekkriegi, 'Muŝoj, Daĉjo, muŝoj! — kaj pli rapide ol vi povas palpebrumi ĝi suprensaltis vertikallinie kaj forlekegis la muŝon de sur la tablo kaj refalaĉis surplanken tiel solide kiel kotbulo kaj komencis grati la kapoflankon kun malantaŭa piedo tute apatie kvazaŭ ne konsciante esti farinta pli ol kutimas fari iu ajn rano. Vi neniam vidis ranon tiel modestan kaj honestan malgraŭ ties grandaj talentoj. Kaj kiam temis pri honesta kaj senruza saltado sur ebena plataĵo, ĝi kapablis atingi pli grandan distancon en ununura salto ol iu ajn besto de sia speco iam vidita de vi. Saltado sur ebena plataĵo estis ĝia specialaĵo, vi komprenu, kaj kiam temis pri tio Smilejo bonvole vetis monon pri ĝi ĝis restis al li nenia plua cendo.

Smilejo fieregis pri sia rano kaj li tute rajtis fieregi ĉar uloj vojaĝintaj ĉien kaj estintaj ĉie diris ĉiuj senescepte ke la besto superas ĉiun ajn ranon iam viditan de _ili_.

"Nu, Smilejo tenis la beston en lataĵa skatoleto kaj foje li kunportis ĝin en la kampadejocentron kaj proponis ĝin kiel monvetobjekton. Iun tagon ulo — nekonato en la kampadejo — renkontis lin kun lia skatoleto kaj diris:

"'Kio povus esti tio kion vi tenas en la skatoleto?

"Kaj Smilejo respondas, iom indiferente, 'Povus esti papago, aŭ povus esti kanario, eble, tamen ne estas tiaĵo. Nur rano ĝi estas.

"Kaj la ulo prenis ĝin kaj okulkontrolis ĝin zorge kaj turnis ĝin en diversaj direktoj kaj diris: 'Nu, vi pravas. Do, por kiu _ĝi_ utilas?

"'Nu, diris Smilejo, trankvile kaj senzorge, ĝi utilas por _unu_ afero, mi opinias. Ĝi kapablas pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.

"La ulo reprenis la skatolon, direktis novan longan apartan rigardon al ĝi, retransdonis ĝin al Smilejo kaj diras meditege: 'Nu, li diras, 'mi vidas neniajn ecojn ĉe tiu rano kapablajn plibonigi ĝin rilate al aliaj ranoj.

"'Eble vi ne vidas ilin, diras Smilejo. 'Eble vi konas ranojn kaj eble vi malkonas ilin. Eble vi estas spertulo pri tio kaj eble vi ne estas nura amatoro tiurilate, por tiel diri. Tamen, opinion _mian_ mi havas kaj kuraĝas veti kvardek dolarojn pri ĝia kapablo pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Tri Noveloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Tri Noveloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Tri Noveloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Tri Noveloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x