Mark Twain - Tri Noveloj

Здесь есть возможность читать онлайн «Mark Twain - Tri Noveloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Tri Noveloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Tri Noveloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Tri Noveloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Tri Noveloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

"Malpli ol ses _semajnoj_, vi diru," respondis mi, ekscitiĝante kaj interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en sekurajn manojn kie li ne povus ĝin ektuŝi, ne pli ol ses semajnoj forpasus antaŭ ol — "

"_Certege_, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis librojn por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas sian tantiemon — eble temas pri tri mil, eble du mil — "

"Kial tiu ŝuisto rajtas disponi du mil dolarojn, plaĉus al mi ekscii?" Roĝero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun, tie en Manhejmo, ĉirkaŭate de samranguloj, manĝante sian panon kun tiu apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, ĝuante sian modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj _benita_! Jes, mi diru 'benita' super la miriadoj ĉirkaŭirantaj en silkaj vestaĵoj, laŭpromenantaj la malplenan artefaritan rondvojon de socia malsaĝeco.

Sed vi nur metu _la koncernan_ tenton antaŭ li nuran fojon! Vi nur metu dek kvin cent dolarojn antaŭ tia viro kaj diru — "

"Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "_Kvin_ cent putrigus liajn principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo, de tie ĝis la defluilo, de tie ĝis la almozdomo, de tie ĝis — "

"_Kial_ trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto serioze kaj alloge. "Li estas feliĉa tie kie li estas ke tia kia li estas. Ĉiu sento pri honoro, ĉiu sento pri karitato, ĉiu sento pri alta kaj sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi en senĝeno. Jen vera amikeco, jen aŭtenta amikeco. Ni povus funkciigi aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj saĝan, kredu min."

Post iom da daŭra diskutado, evidentiĝis ke ĉiu el ni, en la profundo de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu aranĝo pri la afero. Klarege estis ke ĉiuj sentis la devon sendi al la kompatinda ŝuisto _ion_.

Estiĝis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto kaj finfine ni elektis sendi al li kolorlitografon.

Nu, post kiam ĉio laŭŝajne bonordiĝis por ĉiuj partoprenantoj, elstariĝis nova ĝeno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi bonŝancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Roĝero diris:

"Kiu estintus _iel ajn_ bonŝanca se ne partoprenintus en la afero mi? Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi ĉio irintus al la ŝuisto."

Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento kiam Roĝero unue parolis.

Mi replikis ke la sugesto naskiĝintus ĉe mi sufiĉe baldaŭ kaj sen la helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda.

La debato varmiĝis en kverelon, tiam en batalon. Ĉiu viro ekvundiĝis iom forte. Post min iom kuraci, laŭ mia maniero, mi supreniris en malbonaĉa humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis Kapitanon Makordon tie kaj diris, tiel plaĉe kiel permesis mia humoro:

"Mi alvenas por adiaŭi, Kapitano. Mi deziras alteriĝi ĉe Napoleono."

"Vi deziris alteriĝi kie?"

"Ĉe Napoleono."

La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li ĉesis ridi kaj diris:

"Sed ĉu vi seriozas?"

"Mi jes ja tre seriozas."

La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris:

"Li deziras elboatiĝi ĉe Napoleono!"

"Ĉu ĉe Napoleono?"

"Tiel li diras."

"Laŭ la fantomego de Cezaro!"

Onklo Mumfordo alproksimiĝis laŭ la ferdeko. La kapitano diris:

"Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatiĝi ĉe Napoleono!"

"Nu, laŭ—!"

Mi diris:

"Bonvolu, pri kio temas ĉio tio? Ĉu viro ne rajtas alteriĝi ĉe.

Napoleono se tion li deziras?"

"Nu, damnu, ĉu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj kaj jaroj ĝi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero ĝin krevis, ĝin ĉifonigis, ĝin forŝovis en Misisipo-Riveron!"

"Ĉu forbalais la _tutan_ urbon? Ĉu bankojn, preĝejojn, malliberejojn, ĵurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon, lustablon — ĉu _ĉion?_"

"Ĉion. Nur dekkvinminuta tasko, aŭ similaĵo. Postlasis de la urbo nek haŭton nek haron, nek ŝiraĵon nek ŝindon krom la malantaŭa ekstremaĵo de iu domaĉeto kaj unu brika fumtubo. En la nuna momento nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antaŭa starloko de la urbo.

Jen fore estas la brika fumtubo — la ununura restaĵo de la urbo. Tiu densa arbaro ĉe la dekstra flanko situis antaŭe mejlon for de la urbo.

Rigardu malantaŭ vi, kontraŭflue. Nun vi komencas rekoni la pejzaĝon, ĉu ne?"

"Jes, mi jes ja ĝin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun mi iam priaŭdis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita."

S-ro Tompsono kaj S-ro Roĝero jam alvenis, intertempe, kun valizoj kaj ombreloj kaj aŭskultis silente la novaĵon de la kapitano. Tompsono metis duondolaron en mian manon kaj diris mallaŭte:

"Por mia porcio de la kolorlitografo."

Roĝero agis same.

Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron ruliĝi inter senhomaj bordoj rekte super la loko kie antaŭ dudek jaroj mi kutimis vidi bonan grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda kaj grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo.

Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun ĉiutaga enketo. Urbeton kie antaŭe mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la tuta Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novaĵon pri la lamentinda katastrofo de batalŝipo Pensilvanio antaŭ kvaronjarcento.

Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan nutradi la fiŝojn.

Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domaĉeto kaj dispeciĝanta brika fumtubo!

LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO

Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko, Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi ĉi tie alfiksas la rezultaĵon. Mi sentas kaŝitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multaĝulo sian fifaman _Jaĉjon_ Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj agacantaj tiurilataj rememoraĵoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.

Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servoĉambra stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomiĝanta Ĉe-Anĝelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia trankvila vizaĝo mienon de ĉarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekiĝis kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomiĝanta Leonido V. Smilejo — Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia mesaĝo laŭraporte loĝinta antaŭe en Ĉe-Anĝelo. Mi aldonis ke, se S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi ŝuldos al li multajn reciprokajn komplezojn.

Simono Hvelero malantaŭenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per sia seĝo, tiam sidiĝis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan ĉi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam senigis la voĉon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo.

Tamen laŭ la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstataŭ imagi ke lia rakonto ampleksas ridindan aŭ absurdan temaron, li taksas ĝin vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn transcendan genion pri altnivela _lerteco_. Mi lasis lin daŭrigi siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon.

"Pastoro Leonido V. — Ho, nu, Pastoro Leo — Nu, foje ĉeestis ĉi tie ulo nomiĝanta _Jaĉjo_ Smilejo, en la vintro de 49, aŭ eble estis la printempo de 50—mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo pro kiu mi opinias ke estis unu aŭ la alia estas tio ke mi memoras ke la klintrogego ankoraŭ ne estis finkonstruita kiam li alvenis la kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis kiam temis pri ĉiam veti pri kio ajn surscenejiĝas kondiĉe ke li sukcesu instigi iun veti pri la kontraŭa flanko, kaj se ne, li mem ŝanĝis vetflankon. Plaĉis al li iu ajn aranĝo plaĉanta al la kontraŭvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, _li_ kontentiĝis.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Tri Noveloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Tri Noveloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Tri Noveloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Tri Noveloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x