Mark Twain - Tri Noveloj

Здесь есть возможность читать онлайн «Mark Twain - Tri Noveloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Tri Noveloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Tri Noveloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Tri Noveloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Tri Noveloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

"Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfeliĉa maniero, 'Nu, mi estas nur fremdulo ĉi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi havus, mi bonvolus priveti kontraŭ vi.

"Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas — ne gravas — se vi bonvolos teni mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi. Tial la ulo prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de Smilejo kaj sidiĝis por atendi.

"Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties buŝon kaj prenis kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletaĵoj — ĝin plenigis ĝis preskaŭ la mentono — kaj surplankenigis ĝin. Smilejo, siaflanke, aliris la marĉon kaj vagserĉis dum longa tempo en la kotaĉo kaj finfine mankaptis ranon kaj ĝin revenportis kaj transdonis al la ulo, kaj diras:

"'Nu, se vi pretas, metu ĝin apud Danielon, kun ĝiaj antaŭpiedoj en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.

Tiam li diras, 'Unu — du — tri — _eku_! kaj li kaj la ulo ektuŝis la ranojn de malantaŭe kaj la nova rano forsaltis vigle sed Daĉjo faris klopodegon kaj kuntiris la ŝultrojn — tiel — kiel Franca viro — sed sensukcese — li ne povis ekmoviĝi. Li restis fiksite tiel solide kiel preĝejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita ŝipo. Smilejo estis iom surprizita kaj eĉ naŭzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri kio temas.

"La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transŝultren — tiel — en la direkto al Daĉjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu, li diras, 'mi vidas neniajn ecojn ĉe tiu rano kapablajn plibonigi ĝin rilate al aliaj ranoj.

"Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Daĉjon dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn en la lando estus povinta malebligi tiun ranon — mi scivolas ĉu eble ĝi spertas iuspecan ĝenon — ŝajnas al mi ke ĝi estas iom pufigita.

Kaj li alkroĉis Daĉjon per la kolnuko kaj levis ĝin kaj diras, 'Nu, kulpigu miajn katojn se ĝi ne pezas kvin funtojn! kaj ĝin renversis kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletaĵoj. Kaj tiam li komprenis kio okazis kaj ege koleriĝis — li formetis la ranon kaj komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj — "

En tiu momento Simono Hvelero aŭdis iun alvoki lian nomon en la antaŭdoma ĝardeno kaj stariĝis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj turniĝante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas, fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton."

Sed, kun via permeso, mi juĝis ke daŭrigo de la historio pri la entreprenema vagabondo _Jaĉjo_ Smilejo ne povos disponigi al mi multajn informaĵojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojiĝis.

Ĉe la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li alkroĉis min kaj rekomencis:

"Nu, ĉi tiu ĉi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj — "

Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por aŭskulti pri la afliktita bovino sed adiaŭis kaj foriris.

LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO

Foje estis malbonkonduta knabeto nomiĝanta Jaĉjo — tamen, se vi bonvolas tion konstati, okazas ke malbonkondutaj knabetoj preskaŭ ĉiam nomiĝas Jaĉjo en viaj dimanĉlernejaj instrulibroj. Strange estis, tamen vere, ke ĉi tiu knabeto nomiĝis Jaĉjo.

Ankaŭ li ne havis malsanan patrinon — malsanan patrinon kiu estis pia kaj suferis pro ftizo kaj ĝojus kuŝiĝi en la tombo kaj ripozadi se ŝi ne sentis fortan amon al sia knabo kaj anksiecon ke la mondo fariĝu kruela kaj malamikema pri li post ŝia forpaso. Plejparte la malbonkondutaj knaboj de la dimanĉlernejaj instrulibroj nomiĝas Jakobo kaj havas malsanajn patrinojn kiuj lernigas al ili kiel diri, "Nun mi min kuŝigas," ktp., kaj dormigas ilin kantante kun dolĉaj plendaj voĉoj kaj tiam kise deziras al ili bonan nokton kaj surgenuiĝas apud la lito kaj ekploras. Sed pri tiu ulo estis malsame. Li nomiĝis Jaĉjo kaj lia patrino estis tute bonsana — suferis pro nenia ftizo nek alia ajn malsano. Ŝi estis pli dika ol maldika, ne estis pia. Krome, ŝi sentis nenian anksiecon pri Jaĉjo. Ŝi diris ke se li rompigus al si la kolon, la perdo ne estus granda. Ŝi ĉiam deziris bonan nokton al Jaĉjo pugfrape, neniam kise. Tute male, kiam ŝi estis preta lin postlasi, ŝi tordis al li la orelojn.

Foje tiu malbonkonduta knabeto ŝtelprenis la ŝlosilon de la manĝoŝranko kaj eniris tien ŝtelpaŝe kaj provizis sin per marmelado kaj plenigis la ujon je gudro por ke la patrino neniam prikonsciu la diferencon. Sed subite horora sento ne invadis lin kaj nenio ŝajnis flustri al li, "Ĉu estas juste malobei mian patrinon? Ĉu fari tion ne estas peko? Kien foriras malbonkondutaj knabetoj kiuj elmanĝas la marmeladon de sia bona afabla patrino?" kaj tiam li ne surgenuiĝis tute sole, promesante neniam plu malbonkonduti kaj stariĝis kun malpeza feliĉa koro kaj iris konfesi ĉion al sia patrino kaj petis ke ŝi lin pardonu kaj ricevis ŝian benon dum plenigis ŝiajn okulojn larmoj de fiereco kaj dankemo. Ne. Tiel la afero evoluas ĉe ĉiuj ceteraj malbonkondutaj knaboj en libroj. Sed tute alimaniere ĝi evoluis ĉe tiu Jaĉjo, malgraŭ ties strango. Li manĝis la marmeladon kaj taksis ĝin ĉefranga en sia peka kruda maniero; kaj li enigis la gudron kaj taksis ankaŭ tion ĉefranga kaj ridis kaj rimarkis "ke la oldulino ekhenos" kiam ŝi ekscios tion kaj kiam ŝi eksciis efektive tion, li malkonfesis havi informaĵojn pri ĝi kaj ŝi pugfrapis lin severe kaj estis li mem kiu ekploris. Ĉiel tiu knabo estis stranga. Ĉio rezultis malsame ĉe li ol ĉe la malbonkondutaj Jakoboj de la libroj.

Foje li suprengrimpis en la pomarbojn de Kultivisto Akorno por ŝtelpreni pomojn kaj la branĉego ne rompiĝis kaj li ne falis kaj rompigis al si la brakon, ne sin mordigis per la hundego de la kultivisto, ne malviglis dum semajnoj sur malsanula lito, ne pentis, ne entreprenis ekbonkondutiĝi. Ho, ne! Li ŝtelprenis tiom da pomoj kiom li deziris kaj malsuprengrimpis en bona stato. Kaj li estis nepre preta por la hundo ankaŭ kaj renversis ĝin per lanĉita briko kiam tiu atakis lin. Estis ege strange. Similaĵo neniam okazis en tiuj mildaj libretoj havantaj jaspitajn kovrilojn kaj bildojn pri viroj surportantaj hirundovostaĵajn jakojn kaj sonorilkronitajn ĉapelojn kaj pantalonojn havantajn malsufiĉe longajn krurumojn kaj virinoj kies robtalioj estas subbraknivelaj kaj ne havas subjupajn ringegojn. Nenio simila en iu ajn el la dimanĉlernejaj libroj.

Foje li ŝtelprenis la poŝtranĉilon de la instruisto kaj kiam li timis ke la misfaro malkovriĝu kaj ke la instruisto vipu lin, li ŝtelmetis ĝin en la kaskedon de Georgo Vilsono — la filo de la kompatinda Vidvino Vilsono, la morala knabo, la bonkonduta knabeto de la vilaĝo kiu ĉiam obeis al sia patrino, neniam diris mensogojn, ŝatis siajn lecionojn, ŝategis Dimanĉ-Lernejon. Kaj kiam la tranĉilo terenfalis el la kaskedo kaj la kompatinda Georgo klinis la kapon kaj ruĝiĝis kvazaŭ agnoskante sian kulpon, kaj la ĉagrenita instruisto taksis lin kulpa pri la ŝtelpreno kaj kiam la viro staris apud la knabo, malsuprenigonte la vipon sur la tremantajn ŝultrojn de tiu, subite aperis meze de ili nenia blankhara malprobabla juĝisto de la paco, prenante belan starpozon kaj dirante: "Liberigu tiun noblan knabon! Jen staras la kaŭranta kulpinto! Mi preterpasis la lernejpordon dum la interleciona ludpaŭzo kaj, malvidate mi mem, mi vidis fari la ŝtelprenon!" Kaj tiam Jaĉjo ne ricevis pugbatadon kaj la respektinda juĝisto ne deklamis homilion al la plorema lernejanaro kaj ne prenis la manon de Georgo kaj diris ke tia knabo meritas laŭdadon kaj tiam ne invitis tiun veni loĝi ĉe li kaj balai la oficejon kaj estigi fajrojn kaj fari irtaskojn kaj haki lignon kaj studi la juron kaj helpi lian edzinon plenumi domtaskojn kaj disponi pri la tuta postrestanta tempo por ludi kaj ricevi ĉiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti feliĉa. Ne. En la libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jaĉjo. Nenia enmiksiĝema maljuna pektenaspekta juĝisto ekaperis por estigi ĝenojn kaj tial la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jaĉjo feliĉis pro tio ĉar, vi scias, Jaĉjo malamegis moralajn knabojn. Jaĉjo diris ke li "malestimas tiajn molaĉulojn." Tia estis la lingvaĵaĉo de tiu malbonkonduta malbonzorgata knabo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Tri Noveloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Tri Noveloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Tri Noveloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Tri Noveloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x