Александр Грин - La mondo brilanta
Здесь есть возможность читать онлайн «Александр Грин - La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Русская классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La mondo brilanta
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Kiel? — sovaĝe ekkriis Daugovet. — Nostradamus — kaj sen ujo! Sed pro ĉiuj sanktuloj de cia animo, — kiu ĝino ŝtelis por ci tion? Dioj! Tertremo! Revolucio! La suno falis sur la kap'!
— Sur la kapon, — trankvile korektis la junulino. — Vi promesis ne emociiĝi.
— Se mi ne perdos la racion, — diris la malfortiĝinta ministro, alpremiĝante al la trezoro kun nebuliĝinta, pala vizaĝo, — mi ne plu emociiĝos. Sed ĉu vere Weis aŭkciis la bibliotekon?
Dirante tion, li transportis la valoregaĵon sur rondan tableton sub lampon kun bronza skulptaĵo de Genio, kisanta Revon, kaj ŝaltis lumon; poste li iom ekregis sin. Runa diris:
— Ĉio ĉi estas rezulto de mia sciigo al Weis, ke mi ĉesigas la dudekjaran proceson de «Tri Vojoj», per kio mi fordonas la arbaron kaj la bienon kun ĉiuj ties antikvaĵoj. Weis estas ekstreme memama. Kia jubilo por tia homo, kiel li! Mi eĉ ne tre penis insisti pri mia kondiĉo; la kondiĉo estis la Nostradamus.
Ŝi rakontis, kiel okazis la intertraktado — tra peranto.
— Malsaĝa, freneza Weis, — diris la ministro, — lia patro eksedziĝis disde la edzino, por akiri la unuan eldonon de la Gutenberga preĝolibro; mallonge dirante, li interŝanĝis la edzinon al Abstner kontraŭ tricent dudek paĝoj da antikva tiparo kaj, povas esti, agis prave. Sed pardonu mian staton. Tiaj tagoj ne oftas en la homa vivo. Mi sonorigas. Ĉu ci vespermanĝas kun mi? Mi deziras montri, kio okazas en mia animo, per speciala ago. Jen ĝi.
Li premis la butonon de la sonorilo, vokis el la sino de obeo bonege poluritan figuron de lakeo kun senmova vizaĝo.
— Gratis, mi vespermanĝas hejme. Tuj ordonu pri tio. La manĝo kaj la servico devas esti ĝuste la samaj, ĉe kiaj mi akceptis la reĝon; priservos vi kaj Velvet.
Ridante, li turnis sin al la nevino:
— Ĉar la donaco, merita reĝon, estas spiro de alta potenco, kaj ĝi tuŝis min per ciaj manoj. Ha! ĉu ci estas pensema?.. Jes, stranga tago, stranga tago estas hodiaŭ. Estas bonege skui la vivon per tiaj aferoj, per tiaj dolĉaj batoj. Kaj mi dezirus, imitante cin, fari ion egalan al cia ajna deziro, certe se ci ĝin havas.
Runa, mallevinte la manojn, silente rigardis al lia ekstaza vizaĝo.
— Tio endas, tio bonas, — prononcis ŝi mallaŭte kaj strange, kvazaŭ pensante, — spiro de granda potenco estas kun ni, kaj ĝi estu distingigita kaj prilumita per pompo. Kaj mi — vi pravas en via impeto — havas deziron; ĝi ne estas materia; grandega ĝi estas, komplika kaj senprudenta.
— Nu, ne ekzistas neeblaĵoj sur la tero; diru al mi. Se rilate al ĝi ci ne povas esti Beguem, kiel estis kun la donaco, — mi alfrontos ĝin, kiel ministro kaj... Daugovet.
Iliaj okuloj klare kaj akre renkontiĝis.
— Estu tiel, — diris la ministro. — Ni interparolu ĉe la tablo.
X
Tiel komenciĝis la vespermanĝo omaĝe al la reĝo-Libro. La tablo estis primetita, kiel ĉe la reĝo. Blazonoj, lilioj kaj blankaj rozoj kovris ĝin, sur blanka atlasa tablotuko, en plena brilo de lustroj kaj kandelabroj, kies lumoj, reflektiĝante sur porcelano kaj kristalvitro, priblovadis la halon per kirlo de oraj fajreroj. La konversacio ektemis pri fortaj deziroj, kaj baldaŭ venis oportuna momento.
— Oĉjo, — komencis Runa, — ordonu, ke la servistoj foriru. Tion, kion mi tuj diros, devas aŭdi neniu, krom vi.
La maljunulo ridetis kaj plenumis ŝian peton.
— Ni komencu, — diris li, verŝante vinon, — kvankam, antaŭ ol malkovri al mi cian, evidente, specialan deziron, bone pripensu kaj decidu, ĉu mi havas fortojn ĝin plenumi. Mi estas ministro — tio estas multe pli, ol ci, eble, pensas, sed en mia agado ne maloftas okazoj, kiam ĝuste la posteno de ministro malhelpas agi laŭ propra aŭ aliula deziro. Se tiaj cirkonstancoj malestas, mi volonte faros por ci ĉion, kion mi povas.
Li faris tiun klaŭzon pro amo al la junulino, rifuzi al kiu, ĉiuokaze, por li estus malfacile kaj ĉagrene, sed al Runa jam ekŝajnis, ke li konjektas pri ŝia intenco. Maltrankviligita, ŝi ekridis.
— Ne, oĉjo, mi konscias, ke per mia decida «ne» mi jam kvazaŭ devigas vin; tamen, mi prenas la Dion kiel atestanton, — sole de vi dependas fari al mi grandegan komplezon, kaj vi ne havas sufiĉajn kaŭzojn por rifuzi ĝin.
Rigardo de la ministro esprimis trankvilan kaj singardeman intereson, sed post tiuj vortoj ĝi iĝis iom fremda; jam sentante ion tre seriozan, la ministro interne malproksimiĝis, prepariĝante konsideri kaj pesi ĉiuflanke.
— Mi aŭskultas, Runa; mi deziras aŭdi.
Tiam ŝi ekparolis, iomete paliĝinte pro la konscio, ke per forto de tiu konversacio ŝi metas sin ekster la pasintecon, metante ĉion sur la karton en la senkompata ludo de «ĝeneralaj konsideroj», lukti kontraŭ kiuj eblas nur per vortoj kaj per la koro.
— La deziron antaŭas negranda rakonto; vi, — kaj probable tre baldaŭ, dum vi komencos konjekti pri kio temas, — ekdeziros interrompi min, eĉ ordoni al mi halti, sed mi petas, kiom ajn tio kostus al vi, — elaŭskulti ĝis la fino. Promesu, ke tiel estos, tiam, en la ekstrema, en tiu okazo, se nenio mildigos vin, al mi restos malgaja konsolo, ke mi fordonis al mia deziro ĉiujn fortojn de la animo, kaj mi kun tremo enmanigas ĝin al vi.
Ŝia emocio transdoniĝis kaj kortuŝis la maljunulon.
— Sed, ho Dio, — diris li, — certe, mi elaŭskultos, en ajna okazo.
Ŝi silente dankis lin per ĉarma moviĝo de la ruĝiĝinta vizaĝo.
— Do, ne plu estas antaŭvortoj. Aŭskultu: hieraŭ mia ĉambristino Lizbet revenis kun interesa rakonto; ŝi tranoktis ĉe sia fratino, — sed eble, ĉe sia koramiko, — kion por ni ne decas esplori, — en gastejo «Romo»...
La ministro aŭskultis kun streĉita rideto de ekskluziva atento, liaj okuloj iĝis eĉ pli fremdaj: okuloj de ministro.
— Tiu gastejo, — daŭrigis la junulino, elparolante klare kaj nerve ĉiun vorton, kio donis al ili specialan personan sencon, — situas sur homplena strato, kie multaj preterpasantoj vidis, kiel oni elportis kaj haste forveturigis en kaleŝego nekonatan homon, deklaritan danĝere malsana; la vizaĝo de la malsanulo restis fermita. Tamen, Lizbet sciis de la fratino lian nomon; la nomo estas Simeono Aisher. La ĉambristino diris, ke Aisher, laŭ profunda konvinko de la oficistoj de la gastejo, estas kvazaŭe tiu sama enigma homo, kies elpaŝo trafis la spektantojn per teruro. Ne facile estis kompreni el ŝiaj klarigoj, kial Aisher-on oni opinias tiu homo. Tion koncernas malklara historio kun ŝlosilo. Mi rakontas pri tio tial, ke onidiroj inter la servistaro lige kun la enigma malsano de Aisher instigis en mi ekstreman scivolemon. Ĝi elkreskis, kiam mi eksciis, ke Aisher kvaronhoron antaŭ la forveturigo aŭ — ni interkonsentu pri tio — la forŝtelo estis gaja kaj sana. Matene li, kuŝante en la lito, trinkis kafon, ial anticipe esploritan de la administranto de la gastejo sub preteksto, ke la servistino estas malpurema, kaj li kontrolas, ĉu la manĝilaro estas pura.
Vespere hieraŭ al mi oni venigis homon, indikitan de unu konato kiel iun modestan famulon de ĉiuj privataj agentejaj kontoroj, — lian nomon mi kaŝos pro dankemo. Li prenis multe, tamen jam en la profunda nokto liveris ĉiujn atestojn. Kiel sukcesis li akiri ilin — tio estas lia sekreto; laŭ la atestoj kaj laŭ komparo de tempo al mi iĝis klare, ke la malsanulo, elveturigita el la gastejo je la sepa kaj duono kaj la arestito, metita en la sekretan fakon de la prizono je ĉirkaŭ la naŭa, — estas unu kaj sama persono . Tiu persono, sinsekve transformiĝinte el sanulo en malsanulon, kaj el malsanulo en sekretan prizonulon, estis transdonita al la prizona administracio en la sama senkonscia stato, kaj la komandanto de la prizono ricevis rilate de sia kaptito tute esceptajn instrukciojn, ekscii kies enhavon, tamen, oni ne sukcesis.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La mondo brilanta»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.