Александр Грин - La mondo brilanta
Здесь есть возможность читать онлайн «Александр Грин - La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Русская классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La mondo brilanta
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Ridetante, pririgardis ŝi ĉiujn, kiuj, atente flustrante ion al la najbaro, mem atente rigardis al ŝi, kaj, surgenuiĝinte, ŝi alpremis al siaj lipoj la varman, pezan manon de la mortinto. Kun frapo falis la mano, kiam la junulino leviĝis.
— Pardonu, — diris ŝi. — Ĉion pardonu. En tiu mondo, kie nun estas ci, ne ekzistas malamo, ne ekzistas pasioj; ci mortis, kaj mi ripozos.
Ŝi forŝanceliĝis, rigidiĝis kaj, perdinte la konscion, ekkonvulsiis en la manoj de tiuj, kiuj, alsaltinte, sukcesis ŝin reteni. Ordinara en tiaj okazoj tumulto finiĝis per apero de kuracisto kaj voko de la propra veturilo de Runa, — ĉar kelkaj el la homamaso rekonis ŝin.
Jen ĉio, kion necesas, kion eblas, kion endis rakonti pri tiu granda animo, falinta ruine. Sed ankoraŭ kelkaj vortoj, eble, tute kontentigos esploreman leganton, kiu pensas pli malproksime, ol la aŭtoro, kaj en unu historio serĉas alian, ĝis estos elĉerpitaj ĉiuj vivoj, ĉiuj amoj, ĉiuj renkontoj kaj okazoj, ĝis kvietaj tombaj montetoj, buntaj pro verdaĵo kaj floroj, kovros la vivojn kaj farojn de ĉiuj herooj, de ĉiuj homoj de tiu modesta rakonto pri bataloj kaj aferoj animaj. Tiel, sekvante la resaniĝintan, sed tute ĉion forgesintan junulinon, ni notu kaj ŝian edziniĝon kun Quincey, kiu per firma mano etendis al ŝi novajn, ne malpli miraklajn florojn de la vivo, kaj revenon de vivĝojo, — kaj ĉion, per kio spiras kaj vivas homo, kiam la sorto favoras al li. Nur fojfoje, turnante la rigardon al la ĉielo, kie liberaj strekoj de birdoj de horizonto al horizonto tiras sian lazuran vojon, Runa Quincey penadis rememori ion, medite kuntirante siajn maldikajn brovojn; sed la momento estingiĝadis, kaj nur ties ombro, per hela eĥo revenante el malproksime, flustradis vortojn, — ĉu subaŭskultitajn ie, ĉu aperintajn pro fremda volo? — eble, aŭditajn jam en la infaneco:
Se ci ne forgesos,
Kvankam ondojn disigas destin'...
La 14-an de novembro de 1921 j.
La 28-an de marto de 23 j.
Rimarkoj
1
«Soleil» — prononcu [soléj], france: «Suno» (rim. de la tradukinto)
2
Nerono — romia imperiestro (37–68), kruela kaj malĉasta tirano, ŝatinta interalie partopreni publikajn konkurojn (rim. de la tradukinto)
3
Elagabalo — romia imperiestro (204–222), la plej malĉasta el romiaj imperiestroj (rim. de la tradukinto)
4
Agassiz — prononcu [agássic] (rim. de la tradukinto)
5
Barnumo — Phineas Taylor Barnum (1810–1891) — fama usona cirka entreprenisto (rim. de la tradukinto)
6
a giorno — prononcu [a ĝórno], itale: kiel tage (rim. de la tradukinto)
7
duklaftan — klafto — malnova mezurunuo de longo; rusa klafto = 213 cm (rim. de la tradukinto)
8
arŝinaj — arŝino — malnova rusa mezurunuo de longo = 71.12 cm (rim. de la tradukinto)
9
Aisher — prononcu: [ájŝer] (rim. de la tradukinto)
10
La kelo de Auerbach — nomo de restoracio en Lepsiko, fama pro legendo pri diabla diboĉo de Faŭsto, kiun uzis Goeto en sia tragedio «Faŭsto» (rim. de la tradukinto)
11
«supo el toporo» — popola fabelo pri tio, kiel soldato kuiris supon kvazaŭ el toporo, petante por spici ĝin jen grion, jen viandon (rim. de la tradukinto)
12
Mérimée — Prosper Mérimée (prononcu [merimé]) (1803–1870), fama franca verkisto; inter liaj multaj verkoj la plej fama estas novelo «Karmen», kies titolrolulino estas ciganino (rim. de la tradukinto)
13
Saint-Germain — grafo Saint-Germain [sen-ĵermén] (ĉ. 1696–1784), aventuristo, diplomato, vojaĝisto, alkemiisto kaj okultisto. Kun lia nomo estis ligitaj multaj legendoj kaj elpensaĵoj (rim. de la tradukinto)
14
Montgomery kaptis la malsupran finon de la ŝnura ŝtuparo... — A. Dumas. «Du Dianoj» (rim. de la aŭtoro)
15
la aŭtoro de «Novaj Arabaj noktoj» — Robert Louis Stevenson (1850–1894), fama skota verkisto. Katriona estas heroino de lia samnoma romano (rim. de la tradukinto)
16
Blua Barbo — ĉefpersono de franca legendo pri malica edzo, murdinta multajn edzinojn, unue publikigita de Charles Perrault (1628–1703) (rim. de la tradukinto)
17
Kohinuro — hindia diamanto, unu el la plej grandaj en la mondo (rim. de la aŭtoro)
18
Kazanovo — Giacomo Girolamo Casanova (1725–1798), itala aventuristo kaj verkisto, fama pro multaj amoraj aventuroj (rim. de la tradukinto)
19
Edison — Thomas Alva Edison (1847–1931), mondfama usona inventisto (rim. de la tradukinto)
20
Monte-Kristo — mistera ĉefpersono de fama romano de A. Dumas «La grafo de Monte-Kristo» (rim. de la tradukinto)
21
la Venuso de Tannhäuser — ekzistas multaj pentraĵoj, temantaj pri Venuso kaj Tannhäuser (prononcu: [tanhójzer]), germana trobadoro kaj poeto, iĝinta heroo de germanaj popolaj legendoj (rim. de la tradukinto)
22
Diano — romia diino de ĉasado, luno, belo kaj naturo (rim. de la tradukinto)
23
Psiĥo — personigo de la homa animo en helenaj kaj romiaj mitoj (rim. de la tradukinto)
24
Kabano birdpieda — el rusaj popolaj fabeloj (rim. de la tradukinto)
25
Balzac — Honoré de Balzac [balzák] (1799–1850), elstara franca verkisto (rim. de la tradukinto)
26
la Gioconda — prononcu [la ĝokónda], fama pentraĵo de Leonardo da Vinci pri virino kun mistera rideto (rim. de la tradukinto)
27
Leandro kaj Hero — herooj de helena mito, pereintaj geamantoj (rim. de la tradukinto)
28
«La nutraĵo de dioj» — fama sciencfikcia romano de H. Wells, temanta pri gigantoj (rim. de la tradukinto)
Комментарии
1
tradukis Clarence Bicknell
2
traduko de L. Zamenhof
Интервал:
Закладка:
Похожие книги на «La mondo brilanta»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.