• Пожаловаться

Александр Грин: La mondo brilanta

Здесь есть возможность читать онлайн «Александр Грин: La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Русская классическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Александр Грин: другие книги автора


Кто написал La mondo brilanta? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ĉu sufiĉas tio?

— Dume sufiĉas, — diris la gasto, — nun mi povas bonege pasigi la tempon. Nu, freneza knabino, diru, kio, se unu el la plej rimarkindaj friponaĵoj okazis ĵus antaŭ viaj okuloj?

Sed ŝi ridetis, — tiel malforte, kiel malforte efikis ŝin la ŝerco.

— Vi pravas, — diris la vizitanto, ekstarante kaj farante profundan riverencon. — Kiam venos la tempo, mi sciigos vin pri ĉio grava. Bonan nokton.

Li diris tion kun akra rideto, atente ekrigardinte al ŝi.

Ĉu esprimiĝis en tiuj malmildaj vortoj ŝia propra soifo de la kvieto, forfluginta en deliron kaj teruron, aŭ estis tuŝita ankoraŭ io, pli grava, — sed momenta doloro misformis la vizaĝon de la junulino. Tremerinte, ŝi rektiĝis kaj ekregis sin.

— Iru, — diris ŝi, rapide kaj peze spirante, — vin vokas la nokto, sendinta vin ĉi tien. Iru kaj mortigu lin.

— Mi trovos kaj sekvos lian spuron; mi iros laŭ la spuro sen deŝiro, — diris Estro. — Mi hastas, foriras.

Li eliris; lia kaleŝego deveturis; la rapide forfluganta frapado de la radoj, bruinte ĉe la perono, baldaŭ iĝis malklara zumado. Aŭskultante ĝin, Runa parolis kun si mem, kunpremante la manon, ridis kaj ploris.

Ekde tiu nokto komencis pli malrapide flui la tempo. Ŝia maltrankvilo kreskis; senmova persisto de homo, devigita pasive atendi — kaj eble en tiuj horoj, kiam rompiĝas plej akraj anguloj de la sekreta agado, glitanta sur la tero, — kreskis en ŝi kiel ŝtoniĝanta maso, morne kunpremigante la lipojn ĉiufoje, kiam ŝi klare imagadis la finon. Plu en ŝiaj tagoj glitadis la rideto aŭ la vizaĝo de Drud, kvazaŭ por ĉiam donita kiel kunulo, sed jam ne tiel ŝokante, ne tiel faligante per potenca puŝo, kiel tio estis antaŭnelonge. Nun malklare imagiĝadis al ŝi apud li alia vizaĝo, sed kun nekapteblaj kaj subtilaj trajtoj, kun apenaŭ esprimita aludo de maltrankvila lumo; jen malaperadis, jen aperadis tiu vizaĝo, kaj ŝi ne povis klare distingi ĝin. Tiutempe ŝia perturbita penso iradis laŭ cirklo, kunpreminta en si senton de senkonscia perdo kaj obtuzan timon de mensa malsano. Tiu stato, plifortiĝante, malfortiĝante kaj ree fortiĝante, atingis finfine mornajn dezertojn, en kies plumba lumo tordiĝas kaj krias la vivo.

En la dua tago post kiam Drud, ridante, transiris la limon, metitan per la terura ĉaso, Estro vizitis Runa-n lastfoje. Kiel verdikton, elaŭskultis ŝi liajn vortojn, ne levante la rigardon, nur kviete fingrumante la radikon de la ventumilo; pli pala ol perlo estis ŝia vizaĝo. Ŝajnis, ke la malamo mem, preninta teruran homan aspekton, sidas kun ŝi. Liaj vortoj siblis kaj bruligis, kaj li kun peno, tra la spirado, disŝirita de la kolero, rapide, kiel pafojn, ĵetadis ilin:

— Estis neniu momento en la ligo de ĉiuj niaj agoj kaj vortoj, ne kontrolita kun precizo de astronomia kronometro. La amikoj estis silentigitaj; la perfiduloj estis trovitaj kaj mortigitaj; ĉio sentaŭga, senutila en tiu afero estis kondamnita al mizereco kaj malagado. Ni antaŭzorgis hazardaĵojn, elkalkulis miliononojn de ŝancoj, — pli, ol elkalkulas la naturo mem, produktante vivan estaĵon, faris ni, sed la plej bona momento estis perdita. Kiel, kie, kiu faris eraron? Ankoraŭ ne klaras tio, sed ĉu gravas? Kiun linion, kiun nuancon de penso de iu el la homoj, ligitaj kun ni, ni preteratentis aŭ atribuis al ĝi neĝustan signifon? Ha! Mi denove demandas tiun ĉi malplenan aeron, kiam ĝi jam estas malplena kaj senkulpa! kiam eblas rigardi supren nur al birdoj! kiam la malkuraĝiĝinta, aŭ malforta, aŭ delogita de li koro, trankvile ridetante, ekkuŝas dormi post kvieta suspiro!

Li eksilentis, kaj Runa levis la okulojn. Sed pli multe ektimis ŝi nun, ol iam en la plej malbonaj minutoj de sia deliro. La furiozo mem kun tikanta blua vizaĝo kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la okuloj, superverŝitaj de obskuro, rabie tranĉis per sia akra brilo la tremerintan rigardon de la junulino.

— Mi malbone fartas, — diris ŝi, — iru; ĉio estas finita. Kaj ĉio estas finita inter ni.

Subite malforta iĝis lia voĉo; la ŝultroj velkis, la rigardo estingiĝis, la manoj, perplekse kaj senhelpe tremante, kvazaŭe serĉis apogon. Li ekstaris premita; malvigle kaj obtuze ĉirkaŭrigardinte, li malgaje movis la brovon kaj direktis sin al la elirejo.

— Mi estas nur maljunulo, — aŭdis la junulino, — fortoj forlasas min, malfortiĝas la vido, — kaj la vivo, donita por unu impeto, ĉu restariĝos denove en sia ŝtala brilo? Mi estas rompita: la batalo finiĝis nule.

Li foriris, flustrante kaj balancante la kapon en lumo de la grandega pordo, faranta lian antikvan figuron malpeza, kiel marioneto; forgesinte pri li, Runa iris malsupren. Ŝin kondukis deziro moviĝi, dum la morto jam estis decidita en ŝia ekdorminta animo. Sed Runa ne sciis tion.

Ŝi vestis sin kaj eliris, distrite kapjesinte al servisto responde al demando, kiun ŝi nek komprenis, nek aŭdis. Ŝi ne havis celon, sed irado meze de vespera homamaso logis ŝin per malvarma ripozo de brua kaj bunta soleco. Kutime brilis fenestroj; tremantaj radioj de aŭtoj, antaŭante ĉevalojn kaj homojn, jen blindigadis antaŭe, lumante rekte en la okulojn, jen ŝprucadis el post la dorso, moviĝante kaj malaperante inter kruciĝantaj ombroj. Densa homamaso estis iranta renkonten al ŝi, dissplitiĝante antaŭ tiu ĉi pala kaj bela vizaĝo kun precizo de akvodislimo, ĉirkaŭfluanta rokon; neglekte kaj kviete iris la junulino, rimarkante nenion, krom oraj ĉenoj de vespera ilumino, dissemanta sub la ĉielo diafanan bluan gason. De tempo al tempo ŝia atento rimarkadis ion, tuj akceptantan gigantan amplekson, kvazaŭ tiu fenomeno estus subpreminta ĉion ceteran: ĵurnalon, grandan kiel domo, virinan aŭ viran vizaĝon de sur paĝoj de «La nutraĵo de dioj» [28] «La nutraĵo de dioj» — fama sciencfikcia romano de H. Wells, temanta pri gigantoj (rim. de la tradukinto) , larĝon de strato, ŝajnanta prilumita abismo, fendon aŭ platon de la trotuaro, tuj fariĝanta la centro, ĉirkaŭ kiu bruis la urbo.

Iom post iom la homamaso iĝadis pli densa kaj larĝa, en ĝi rimarkiĝis ioma malordo, kreskanta en facilan tumulton. Aŭdiĝis demandoj kaj ekkrioj. Kiom ŝi povis, Runa moviĝis antaŭen, ĝis ŝi estis devigita halti. Sub ŝia mano kuris infanoj; vicoj de dorsoj, kunigitaj antaŭ ŝi, estis kaŝantaj scenon aŭ eventon, ĉirkaŭ kiu estiĝis silento, kroĉiĝanta al scivolemo; se iu por momento retrorigardadis el la antaŭa vico, en lia vizaĝo lumis retenata emocio.

Kun konscio, ke la okazanta aŭ okazinta tie iamaniere rilatas al ŝi, kvankam ŝi neniel povus diri, kial tiun, sed ne alian senton kaŭzis la subita strata obstrukco, Runa laŭte kaj trankvile prononcis:

— Tralasu min.

Tiu tono, ellaborita dum jarcentoj, efikis ĉiam same. Parto de homoj desaltis, parto, fleksiĝinte, estis elpuŝita de la disiĝinta maso, kaj la junulino eniris en la rondon.

Ŝi ne rimarkis nun, ke ŝi altiris pli multan atenton, ol la homo, kuŝanta sur la tero en pozo de alpremiĝinto al la trotuaro, kvazaŭ aŭskultante subterajn voĉojn. Ĉe ŝiaj piedoj mem brilis disrampanta sanga makulo, kun acerba, humida odoro. La kuŝanto estis bonege vestita, liaj malhelaj haroj malsekiĝis en la sango kaj sur la sama sango kuŝis la duonfleksitaj fingroj de la maldekstra mano.

Senvorte, profunde kaj peze suspirante, rigardis Runa al tiu homo, cedante unu penson al alia, ĝis, fulme anstataŭante unu la alian, ili solviĝis per plena kaj gaja ĝojo. En tiu momento la junulino estis tute freneza, sed vidis, por si , kun nedubebla vereco, — tiun, kiu tiel ofte, tiel dolore, mem ne sciante pri tio, ekstaradis antaŭ ŝia kunpremita koro. Subite eksilentis kaj retiriĝis ĉiuj, kiam ekparolis ŝi.

— Ĉu vi diras, — mallaŭte diris Runa, pretere kaptinte parton de konversacio, — ke tiu homo estas memmortiginto? Ke li elĵetis sin el fenestro? Ho ne! Jen li — mia malamiko. La tero pli fortas, ol li; li mortis, mortis, jes; kaj mi ree vivos, kiel vivis.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La mondo brilanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Jack Finney: Un mondo di ombre
Un mondo di ombre
Jack Finney
Aleksandro Grin: La mondo brilanta
La mondo brilanta
Aleksandro Grin
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Отзывы о книге «La mondo brilanta»

Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.