• Пожаловаться

Александр Грин: La mondo brilanta

Здесь есть возможность читать онлайн «Александр Грин: La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Русская классическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Александр Грин: другие книги автора


Кто написал La mondo brilanta? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La faktoj estis pli fortaj ol ŝi, kaj ŝi povis venki ilin nek per rezonado, nek per emocio; tiel abrupte la vivo ĵetis ŝin sur la alian bordon, de kiu la antaŭa bordo videblas nur en nebulo, kaj ĉi tiu bordo estas mireginda, sed silentas.

— Ankoraŭ doloras la manoj, tiel premis min la soldato. Mi demandas — pro kio?

— Cin oni spionis, strebante ekscii, kie trovi Drud-on. Ni interŝanĝis vortojn, kiam miaj sonoriletoj estis ankoraŭ amuzaĵo, kiam ci per cia bona koro leviĝis por defendo de la mokato. Pro tio vin sekvadis paŝe, kaj poste veture, unu deca homo kun saĝa vizaĝo. Mia nomo estas Drud — ĉu ci aŭdis pri mi?

De ŝia vizaĝo ne foriradis meditemo kaj obeemo, kaj la rigardo, vagante kun kvieta distriĝemo, estis plena de ombro , — ĝi ne ludis, ne brilis. Ŝiaj impresoj haltis, ŝirmante la konscion per grandega blinda makulo, kaj Drud komprenis tion, sed ne maltrankvilis.

— Ne, ne aŭdis, — diris, plu indiferente, la junulino, — kaj kiu vi estas?

— Mi estas homo, sama, kiel ci. Mi deziras, ke al ci estu trankvile.

— Al mi estas trankvile. Al mi estas bone kun vi. Ĉi tie estas tiel bone sidi. Kaj tio estas kio? — Tavi malforte movis la manon. — Ja tio estas antikva kastelo, ĉu?

— Tio estas lumturo, Tavi; sed ĝi, kaj ankaŭ ĉiuj miaj aziloj, — ili multas, — por ci estas kaj estos kasteloj. Ĉio ĉi estas por ci kaj cia.

Ŝi pensis iom, poste ridetis.

— Jen kiel! Sed kion do... kion do... per kio mi distingiĝis?

— Probable, per tio, ke ci mem ne scias tion. Sed mi iris, kaj ci haltigis min. Vere, nemulta tempo pasis, tamen jam venis la tempo, por ke mi zorgu pri ci kaj kun malfermita koro aŭskultu cin. Ni, soluloj inter multaj similaj al ni, vivas laŭ aliaj leĝoj. Horo, jaro, kvin aŭ dek jaroj — ĉu ne estas tutegale? Eraradis ankaŭ mi, sed mi lernis ne erari. Mi vokas cin, junulino, koro, parenca al mi, iri kun mi en la mondon ne atingeblan, probable, al ĉiuj. Tie estas kviete kaj brile. Sed estas malfacile por sola koro reflektadi tiun brilon; ĝi iĝas kiel brilo de glacio. Ĉu ci kun mi degeligos la glacion?

— Mi ĉion diros... Mi diros ĉion; sed mi nun ne povas. — Ŝi spiris malforte kaj mallaŭte; ŝia rigardo estis strange trankvila; de tempo al tempo ŝi flustradis ion neaŭdeble aŭ balancadis la kapon. — Ja mi estas nepostulema; por mi estas tute egale; por mi nur ne estu malfeliĉo.

— Tavi, — diris Drud tiel laŭte, ke la sango revenis al ŝia vizaĝo, — Tavi, vekiĝu.

Ŝi rigardis al siaj manoj, movis la fingrojn laŭ la okuloj.

— Ĉu mi sonĝas?! Sed vere, — ĉio estas en nebulo ĉirkaŭe. — Kio estas tio? kio okazas al mi? Veku min!

Li metis la manon sur ŝian kapon, poste karesis, kiel emociiĝintan infanon.

— Nun ci iĝos ci mem, Tavi; la nebulo disiĝos, kaj ĉio estos nek mirakla, nek stranga; ĉio estas simpla, kiam du pensas pri unu. Rigardu, — jen tablo; sur ĝi estas pano, ovaĵo, kafkruĉo kaj tasoj; en tiu ĉi ejo loĝas la gardisto de la lumturo, Stebbs; malbona poeto, sed bona amiko. Li, vere, estas amiko por mi, kaj mi tion aprezas. Ĉi tie naskiĝis ankaŭ cia imago — antaŭ jaro, nokte, kiam ludis ni sur vitra harpo el flakonoj; kaj poste mi jam vidadis cin ĉiam, ĝis finfine trovis. Jen ĉio; sama, kiel ĉe aliaj, kaj la homoj estas samaj. Nur la sorto de unu el ili — de mi — estis koni nek distancojn, nek alton; en ĉio alia mi tre cedas al Stebbs; li estas kaj pli forta, kaj pli lerta, kaj krome bonege plonĝas, kion mi ne povas lerni, kaj pro tio mi fojfoje envias. Ĉu ci deziras, mi voku Stebbs-on?

— Deziras. — Ŝi ekrigardis de malsupre al staranta antaŭ ŝi Drud, poste kaptis lian manon per ambaŭ siaj manetoj kaj, ferminte la okulojn, firme skuis ĝin, streĉinte la vizaĝon; malfermis la okulojn kaj ekridis per rido, plena de kvieta kontentiĝo. — Ĉu vi ankoraŭ multon montros al mi?

— Sufiĉe, por ke ci neniam enuu. Stebbs!

Li komencis voki, malferminte la pordon.

— Mi iras, iras! — diris Stebbs de sur la ŝtuparo, kie li staris, atendante vokon. Li estis kombita, lavita, kaj, kvankam la afero estis okazanta nokte, lia pantalono estis purigita per benzino kaj sapo.

— Kiel bone! — diris li. — Kia bonega nokto! Ne eblas deŝiri la okulojn disde stelaj mondoj, kaj mi spektis ilin... Kion vi diris?

— Stebbs, — interrompis lin Drud, — eksidu; duan fojon mi adiaŭas cin tiel subite. Sed kun mi estas la vivo, kiun mi serĉis, kaj ŝi bezonas profundan ripozon. Krome, pri la lumturo scias tiuj, kiujn ni ne ŝatas. Tial mi ne restos por longe, nur manĝos. Sed ci estos sciigita baldaŭ kaj venos por ĉiam.

— Dankon, Monto, — diris Stebbs. — Kian nomon havas cia nova Amiko?

Drud ekridis:

— «Granda eta amiko», — estas ties nomo, — «Tavi» estas ŝia nomo, «Rapida rojo», «Ĉarma sonoro»...

— Jes, da ni estas dek kvar, — aldonis Tavi, — sed ne ĉiuj estas kalkulitaj. La ceterajn, tamen, vi konas... Kaj tio estas vero, mi estas amiko por vi, amiko, sed ja por ĉiam, ĉu?!

— Li scias tion. Li estas Monto, — diris Stebbs, plenigante la teleron de la junulino. Sed ŝi ne povis manĝi, nur haste trinkis kafon kaj ree komencis rigardi vice al Drud kaj al Stebbs, dum Stebbs estis demandanta, kien nun direktos sin Drud. Lin turmentis scivolemo. La junulino estis ne tute laŭ lia gusto, sed Drud alportis kaj gardis ŝin, tial Stebbs rigardis Tavi-n kun malkompreno de poŝtisto, malkovrinta ĉifritan leteron. Sed lia sorto estis alkutimiĝi kaj alligiĝi al ŝi tre baldaŭ, — multe pli baldaŭ, ol opiniis li tiuminute, pense ĉiam kunigante kun Drud la Venuson de Tannhäuser [21] la Venuso de Tannhäuser — ekzistas multaj pentraĵoj, temantaj pri Venuso kaj Tannhäuser (prononcu: [tanhójzer]), germana trobadoro kaj poeto, iĝinta heroo de germanaj popolaj legendoj (rim. de la tradukinto) , kia ŝi estis montrita sur la pentraĵo, malpli — Dianon [22] Diano — romia diino de ĉasado, luno, belo kaj naturo (rim. de la tradukinto) , ankoraŭ malpli — Psiĥon [23] Psiĥo — personigo de la homa animo en helenaj kaj romiaj mitoj (rim. de la tradukinto) ; lia psiĥologia senreviĝo estis tamen agrabla.

Scivolema kiel kaprino, Stebbs ne kuraĝis tamen demandi pri la eventoj, sciante anticipe, ke li ne ricevos respondon, ĉar neniam Drud hastis malfermi la animon al tiuj, kiuj ne ĵus tuŝis ĝin. Sed li tamen diris iomete:

— Ci pensos, ke mi ŝin savis, kiam ci ekscios poste, kio okazis; ne, — ŝi la savon portis en sia brusto. Ni iris laŭ la sama vojo, mi atingis, kaj ŝi retroturniĝis, kaj tiel ni iros kune nun.

Poste li ekstaris, alportis grandan litkovrilon kaj aliris al la junulino, dirante:

— Ni ne prokrastu, ĉi tie ne estas loko por longe sidi, ni uzu la mallumon kaj tiun ĉi ripozon, por daŭrigi la vojon. Matene jam ne estos enigmoj por ci, mi diros ĉion, sed hejme. Jes, mi havas hejmon, Tavi, kaj eĉ plurajn; ekzistas ankaŭ multaj amikoj, kiujn mi tute povas fidi, kiel min mem. Timu nenion. La tempo donos al ni kaj simplecon, kaj facilecon, kaj unu rigardon al ĉio, kaj multajn bonajn tagojn. Tiam tiun ĉi abruptan nokton ni rememoros, kiel konsolon.

Ruĝa, kiel peonio, kun kuraĝaj larmoj en la okuloj, Tavi krucigis la manojn, kaj Drud dense ĉirkaŭvolvis ŝin, ĉirkaŭliginte, por ne defalu la litkovrilo, per trikita skarpo de Stebbs. Nun ŝi havis amuzan aspekton kaj sentis tion, facile movetante la manojn, por eksenti plenaĝecon.

— Ĉio zumas interne, — agnoskis ŝi, — ho-o! la koro batas, la manoj estas malvarmaj. Kielas tio — esti birdo ?! Ĉu?

Ĉiuj triope ĥore ekridegis ĝis doloro en la flankoj, ĝis spasmoj, tiel ke eblis nenion diri, sed eblis nur skui la manojn. Tiam, plie pro timo, ol pro natura vigleco, Tavi-n kaptis petolemo, kaj ŝi komencis balanciĝi, aldirante:

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La mondo brilanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Jack Finney: Un mondo di ombre
Un mondo di ombre
Jack Finney
Aleksandro Grin: La mondo brilanta
La mondo brilanta
Aleksandro Grin
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Отзывы о книге «La mondo brilanta»

Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.