Александр Грин - La mondo brilanta
Здесь есть возможность читать онлайн «Александр Грин - La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Русская классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La mondo brilanta
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Ne, ne! Ne diru! Ne diru! — ekkriis la virinoj. — Aj, kion do vi tie vidis?
— Li sidis sur la sakoj. Mi eĉ nun tuta tremas, kiel tiam. — «Amataj miaj membroj! — diris li kaj demetis la dekstran kruron. — Miaj karaj ekstremaĵoj!..» — Tiam, — je Dio, mi mem tion vidis, — demetis li kaj almetis al la muro la maldekstran kruron. Miaj genuoj fleksiĝis, sed mi rigardas. Mi rigardas, kaj li demetas unu brakon, pendigas ĝin sur najlon, demetas alian brakon, metas ĝin tiel neglekte, kaj... kaj...
— Nu?! — instigis la aŭskultantoj.
— Kaj tute trankvile demetas de si la kapon! Jen tiel! Pum ĝin sur la genuojn!
Ĉi tie, dezirante prezenti la teruran momenton, la rakontantino kaptis sian kapon, elstariginte la okulojn, kaj poste, kun aspekto de senforteco, kaŭzita de la peza rememoro, afekte faligis la manojn kaj malfleksiĝis, anhelante.
— Nu, jen ci certe mensogas, — diris la kuiristo, kies intereso al la rakonto rimarkeble malkreskis, tuj kiam la ĉambristino senigis la almozulon de la dua brako. — Per kio do li demetis la kapon, se li ne havis brakojn?
La ĉambristino ĉirkaŭrigardis lin per glaciaj okuloj.
— Mi delonge rimarkas, — vipe kontraŭdiris ŝi, — ke vi kondutas kiel azia paŝao, ne havante eĉ guton da respekto al virino. Kiu enmetis en vian kapon, ke la maljunulo estis sen brakoj? Mi ja diras, ke la brakojn li havis.
La cerbo de la kuiristo nebuliĝis; senforte svingis li la manon kaj kraĉis. Tiumomente eniris, rigardante super grandegaj okulvitroj, viro en antaŭtuko kaj feltaj ŝuoj. Tio estis la koridora servisto de la supra etaĝo.
— Stranga afero, — diris li, turnante sin al neniu aparte, sed ĉirkaŭrigardante ĉiujn vice per morna, forestanta rigardo. — Kio? Mi diras, ke tio estas tre stranga afero, kiel mi raportis pri tio jam nokte al la administranto.
Venis viskoza paŭzo.
— Kia do estas tiu stranga afero? — demandis la lakeo.
— Kiam mi rememoras — frostiĝas mia dorso, — diris la koridora servisto, kiam nova paŭzo atingis malagrablan amplekson. — Aŭskultu. Hodiaŭ nokte, post la unua horo, puriginte ĉiujn botojn, mi pasis preter la 137-a kaj, rimarkinte, ke la pordo estas ne ŝlosita, sed nur maldense fermita, — frapis; ne por ia afero, sed simple. Ja ĉio ajn povus esti. Tie estis silento. Mi eniris, certiĝis, ke la loĝanto forestas, ŝlosis la pordon per la ŝlosilo, kaj la ŝlosilon metis en la poŝon, poste pendigis ĝin sur la tabulon. Post tio mi restis supre ankoraŭ ĉirkaŭ kvin minutojn, ree ekiris malsupren kaj, kiam mia vojo preteris la saman 137-an, mi ekvidis, ke la porda anso ŝanceliĝis. Iu elinterne penis malfermi la pordon. Mi sensone aliris ĝin kaj rigidiĝis, — ankoraŭfoje tremeris la anso, poste aŭdiĝis paŝoj. Tiam mi enrigardis en la serurtruon. En la antaŭĉambro estis lumo, kaj mi ekvidis la dorson de la deiranta homo. Ĉe la kurteno, deŝovinte ĝin, li haltis kaj turniĝis, — tamen tio estis ne fremdulo, sed ĝuste tiu Aisher [9] Aisher — prononcu: [ájŝer] (rim. de la tradukinto)
, kiu loĝas tie. Post, probable, kvin minutoj, ne pli, li leviĝis en la koridoron laŭ la ŝtuparo, demetis la ŝlosilon kaj eniris en sian loĝejon.
Prezentinte tiujn ĉi cirkonstancojn, la koridora servisto ree vice ĉirkaŭrigardis la larĝe malfermitajn buŝojn kaj aldonis:
— Ĉu vi komprenas?
— Diablo prenu! — diris la lakeo, ĵetinte pikeman rigardon al la kuiristo, kiu ĉi-foje ne ekkriis «sensencaĵo», sed nur amare balancis la kapon super peco da ŝafa graso. — Kiel do li povis trafi en sian loĝejon?
— Se ne tra la balkono, do eble nur en formo de kulo aŭ muŝo, — klarigis la koridora servisto, — ja eĉ muso ne povas trarampi la seruran truon.
— Kaj kion diris la administranto?
— Li diris: «Hm... tamen, mi pensas, eble al ci ŝajnis?» Sed mi vidis, kiel li vigle ekkuris supren, verŝajne por mem rigardi en la truon; kaj reen li malleviĝis kun vizaĝo trioble pli longa, ol ĝi estis.
Tiam ĉiuj komencis pridiskuti la konduton kaj la personon de la mistera loĝanto.
— Li malofte estas hejme, — diris la koridora servisto, kaj rememoris, ke Aisher preferis la numeron en la supra etaĝo, kvankam tiu ĉambro estas malpli bona ol liberaj numeroj de la etaĝoj pli malsupraj. Betsy kantis:
— Deca junulo, rare kvieta kaj ĝentila; neniu ankoraŭ aŭdis de li riproĉojn, eĉ kiam oni forgesas brosi la ĉambron aŭ, starante antaŭ spegulo, prokrastas veni al sonoro.
Neniu sciis, pri kio li okupiĝas, neniu vizitis lin. Oni fojfoje aŭdis, kiel li parolas kun si mem, aŭ, rigardante en libron, mallaŭte ridas. Estas senutile meti por li cindrujojn, ĉar cigaredstumpoj tutegale kuŝaĉas sur la planko.
Tiutempe la lakeo kvazaŭ ektrancis; ĉiam pli kontempla, serioza kaj distriĝema iĝadis lia vizaĝo, kaj ĉiam pli alte li levadis la okulojn al la plafono, kie vigle zumadis muŝoj. Probable, tiuj insektoj ludis por li la rolon de la legenda Neŭtona pomo, doninte al la disa akiraĵo de la menso kristalan ligon; levinte la manon, por altiri atenton, li celigis malserenan rigardon al la grizblua nazo de la kuiristo kaj per malforta voĉo, malantaŭ kiu en tiaj okazoj staras fiera certeco, ke la diraĵo sonos pli draste, ol tondraj ekkrioj, malrapide prononcis:
— Do ĉu vi scias, kiu estas la loĝanto de la 137-a numero, kiu estas tiu homo, trafanta hejmen sen ŝlosilo, kiu estas li, nomata Simeono Aisher? Jes, kiu estas li, — ĉu vi scias tion? Kaj se ne scias, do ĉu deziras scii aŭ ne deziras?
Evidentiĝis, ke deziras ĉiuj, sed ke kelkaj ne ŝatas, kiam homo grimacas, anstataŭ diri rekte.
— Ĉu rekte?! — ekkriis la lakeo. — Do jen! — Li ekstaris, afekte renversis la seĝon kaj, etendinte la dekstran manon al makaronia kribrilo, kriis: — La homo, trafanta sen ŝlosilo! La homo, postulanta, ke al li oni nepre donu supran ejon! La homo, pri kiu neniu scias, kiu li estas, — tiu homo estas tiu, kiu flugis en la cirko!
Aŭdiĝis virina «Aĥ!», kaj bruo de mirego superis koleran proteston de la kuiristo. Tiuminute enkuris maldika knabo, jam el malproksime permane alvokante al si Betsy-n kaj kriante: — «Iru tuj, vin postulas la administranto».
— Laŭ vi, ĉiuj estas friponoj! — ekkriis, forkurante kun la knabo, Betsy, trafita en siaj simpatioj. — Eble, estas vi, kiu flugas, sed ne Aisher!
VIII
En furiozo de homaj rilatoj transflugas rapida kaj maldika radio de malvarma lumo — la lanterno de polico. Kiam la koridora servisto denuncis al la administranto de la gastejo, ke interne de la numero 137 estis tirata la porda anso, — la radio de la lanterno atente haltis sur la vizaĝo de la administranto kaj, ordone ekbrilinte, vokis al la mano, kiu tenis la lanternon. La mano el malproksime ŝajnis ordinara mano, en manumo kun oficaj butonoj, sed proksime ĝi esprimis la tutan homon, kiu posedis ĝin. Ĝiaj fingroj estis malmolaj kaj plataj. Ĝi kuŝis, kiel ŝtona, sur angulo de granda tablo. La lanterno malaperis, ĝin anstataŭis lumo de hela verda lampo.
La nokto finiĝis; tiu lumo same malaperis, cedinte al brilo de la frua suno, en kiu Betsy ekstaris antaŭ la atentaj kaj indiferentaj okuloj de la gasteja administranto. Li prenis akran tonon de ekstrema malkontento:
— Vi priservas la supron kaj tiel maldiligente, ke pri vi komencis veni plendoj. Al mi tio ne plaĉas. Mi elaŭskultis malagrablajn aferojn. Manĝilaroj estis nepurigitaj, meblaro estis starigita malorde, vi donas malakrajn tranĉilojn, misverŝas kafon kaj teon; alportas ĉifitajn buŝtukojn. Ĝis nun mi ne faris al vi mallaŭdojn, opiniante tion simpla miso, sed hodiaŭ mi decidis finfine ĉesigi la pigron kaj fiaĵojn.
— Sinjoro, — diris la ŝokita junulino, — pardonu, mi ĵuras, ke mi tute nenion komprenas. Tio estas peko viaflanke, vi tiel min ofendas... — Ŝi levis la antaŭtukon, ŝovante ĝin en la okulojn. — Mi tiel klopodas, sen ripozo, ke ne havas por mi liberan minuton. Al vi oni, verŝajne, klaĉis kontraŭ mi. Kiu plendis al vi? Kiu? Kiu?
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La mondo brilanta»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.