• Пожаловаться

Александр Грин: La mondo brilanta

Здесь есть возможность читать онлайн «Александр Грин: La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Русская классическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Александр Грин: другие книги автора


Кто написал La mondo brilanta? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ankoraŭ multe da ĉiaspeca vorta rubo — elpensaĵoj, babilaĵoj, spritaĵoj, mokoj kaj antaŭdiroj — ŝtopis orelojn de diversaj homoj rilate de la disfamigita elpaŝo, sed ĉion oni ne povas subaŭskulti. En polva nubo post hufoj de la ĉevaloj de Cezaro ne gravas ĉiu aparta polvero; ne tiom gravas ankaŭ rebrilo de radio, kuranta tra lilaj kirloj post blanka makulo de la ora imperatora helmo. Cezaro polvas... Polvo — kaj Cezaro.

III

La 23-an la giĉeto de la cirka kaso ne malfermiĝis. Skribaĵo diris: «La biletoj estas venditaj sen restaĵo». Malgraŭ alta prezo, ilin oni disaĉetis kun rapido de krako; por la lastaj biletoj, jam la 20-an, estis aranĝita loterio, — pro tio, ke ili kaŭzis akran disputon de la pretendantoj.

Atenta rigardo, ĵetita ĉi-vespere al la lokoj por spektantoj, rimarkus iom neordinaran konsiston de la publiko. Tiel, la loĝio de gazetaro estis plenŝtopita, post aldonaj seĝoj brilis nazumoj kaj kolumoj de tiuj, kiuj estis kondamnitaj starante danceti sur la loko. Same plena estis la loĝio de la ministro. Tie brilis delikata, ĉarma mondo de belaj okuloj kaj subtilaj vizaĝoj de junaj virinoj, blanka silko kaj juvelaĵoj, brilantaj kiel lustroj sur fono de paradaj uniformoj kaj frakoj; tiel luna akvofalo en veluro de nigraj ombroj strias kaj ŝaŭmigas sian fluon. Ĉiuj loĝioj, ĉirkaŭantaj la karmezinan barilon per diverskolora cirklo, spiris lukson kaj rezerviĝemon de la ornamita homamaso; facile, libere ridante, nelaŭte, sed klare parolante, tiuj homoj pririgardadis la kontraŭajn flankojn de la grandega cirko. Super la areno, brilante, ŝvebis aera vakuo, fermita alte supre per la kupolo kun bluo de la vespera ĉielo, rigardanta en malfermitajn vitrajn lukojn.

Super la foteloj lokiĝis fizionomia bunteco de intelektuloj, komercistoj, oficistoj kaj militistoj; glitadis konataj laŭ portretoj trajtoj de verkistoj kaj pentristoj; aŭdiĝadis komplika frazo, trafa rimarko, rafinita literatura parolturno, klaĉoj kaj familiaj disputoj. Ankoraŭ pli alte premiĝadis sur nedislimitaj benkoj strata homamaso: tiuj, kiuj kuradas, paŝadas kaj fluas per miloj da piedparoj. Kaj super ili, trans alta barilo, ĉirkaŭgluita per cirkaj afiŝoj, sur kubutoj, piedpintoj, mentonoj kaj brustoj, alpremitaj de malvasteco, densiĝinte sesedre, kiel abelujaj ĉeloj, ŝvitis la parioj de la cirko — la galerio; penante liberigi almenaŭ por momento la manojn, ili eltenadis torturon de sufoko kaj korbatado; pli trankvilaj en tiu svarmo aspektis la vizaĝoj de homoj altaj je pli ol metro kaj tri kvaronoj. Ĉi tie oni ronĝadis nuksojn; krakado de ŝelo miksiĝadis kun fajfoj kaj senceremoniaj krioj.

Prilumo a giorno[6] a giorno — prononcu [a ĝórno], itale: kiel tage (rim. de la tradukinto) , ekscite intensa brilo de tia forto, ke ĉio, proksime kaj malproksime, estis kvazaŭ kovrita per hela lako, estis metanta la kontraŭan flankon en brilantan nebulon, kie, tamen, se tie haltis rigardo, ĉio videblis kun klareco de binoklo, — kaj vizaĝoj kaj esprimoj. La cirko, priverŝita per lumo, ekde trapezoj, fiksitaj sub la plafono, ekde kupraj blovinstrumentoj de muzikistoj, susurantaj per notoj inter nigraj pupitroj, ĝis freŝaj segaĵoj, kovrantaj la arenon, — estis sub la potenco de la elektraj lustroj, semantaj gajan ekstazon. Ferminte la okulojn, eblis per aŭdo trovi ĉiujn punktojn de la spaco — knaron de seĝo, tuson, retenitan duontakton de fluto, murmuron de tamburo, mallaŭtan emocian konversacion kaj bruon, similan al bruo de akvo, — bruon de susuro de moviĝoj kaj spirado de la dekmila homa ŝargo, enigita unumomente en la transversan sekcon de la ronda konstruaĵo. Staris akra odoro de varmo, ĉevalejoj, segaĵoj kaj delikataj parfumoj — la tradicia aromo de cirko, parenca al la bunteco de la cirka spektaklo.

La komenco prokrastiĝis; malpacienco ekposedis la publikon; sur la galerioj kelkfoje, ekbrulante per malglata krakado, traruliĝis aplaŭdoj. Sed jen tintis kaj tremis la tria sonoro. Frapis obtuza arĝento de timbaloj, ekhurlis trombono, pafis tamburo; kupro kaj kordoj en glitanta fajfo de flutoj ekportis bataleman marŝon, kaj la spektaklo komenciĝis.

IV

Por tiu ĉi vespero la direkcio rezervis la plej bonajn fortojn de la cirko. Agassiz sciis, ke al pinto de monto kondukas krutaj padoj. Li iom post iom ardigadis la animon de la spektanto, surmetante impreson sur impreson, kun kalkulita kaj strikta diverseco; pro tio la spektanto devis fordoni tutan akumulitan animan ardon al la krona fino: fine de la programo estis indikita la «Duopa Stelo».

La areno ekvivis: gimnastoj anstataŭadis ĉevalojn, ĉevaloj — klaŭnojn, klaŭnoj — akrobatojn; ĵonglistoj kaj iluziistoj sekvis dresiston de leonoj. Du elefantoj, ĉirkaŭvolvitaj per buŝtukoj, dece vespermanĝis, sidante ĉe priservita tablo, kaj, per princa movo de la rostroj ĵetinte «trinkmonon», veturis sur lignaj globoj. Meditema stuporo de klaŭnoj en la momento de neevitebla bato al la nuko per gutaperka kolbaso kaŭzis plurajn migrenojn de malfortaj kapoj, ekdolorintaj pro ridego. La klaŭnoj ankoraŭ estis gratantaj sin kaj spritantaj, kiam rajdisto kaj rajdistino, sur blankaj asturiaj ĉevaloj, elflugis kaj ekkuris ĉirkaŭ la areno. Tio estis Bakĥo kaj bakĥananino — en leopardaj feloj, florkronoj kaj rozaj girlandoj; ili, rajdante kun forto de vento, ludis miman scenon de baleta kaj akrobata karaktero, poste malaperis, lasinte en la aero brilon kaj tremon de la gracie frenezaj korpoj, obseditaj de pitoreska moviĝo. Post ili, antaŭataj de sono de trumpeto, eliris kaj dissidiĝis leonoj, per muĝo superbruante la orkestron; homo en nigra frako, pafante per vipo, humiligis ilin, kiel deziris; ŝaŭmo faladis el iliaj faŭkoj, sed ili valsadis kaj saltadis en ringegon. Kvar gimnastoj, balanciĝante sub la kupolo, transĵetadis sin de unu trapezo sur la alian per teruraj turnsaltoj. Japano-iluziisto eltiris el sub la kolumo de la trikoto pezan vitran vazon, plenan de akvo kaj vivaj fiŝoj. Ĵonglisto pruvis, ke ne ekzistas objektoj, per kiuj ne eblas ludi, ĵetante ilin en la aeron kaj kaptante, kiel hirundo muŝojn, sen kontuzoj kaj mistrafoj; sep brulantaj lampoj ekflugadis el liaj manoj kun facileco de fontana strio. La fino de la dua parto estis rajdisto Rishley, kiu rajdis sur kvin rufaj ĉevaloj kun blankaj kolhararoj kaj transiradis, starante, de unu sur la alian tiel simple, kiel ni transsidiĝas sur seĝoj.

Sonoro proklamis interakton; la publiko malorde ekiris en promenejojn, fumejojn, bufedojn kaj ĉevalejojn. La servistoj purigis la arenon. Dum tiuj dek kvin minutoj nevino de la ministro Runa Beguem, sidinta en lia loĝio, definitive entombigis esperojn de kapitano Gall, kiu, tamen, diris nenion specialan. Li obtuze ekparolis pri la amo jam matene, sed al ili oni malhelpis. Tiam Runa diris «ĝis revido» — kun tre klara malvarmo de la tono, sed la blindiĝinta koro de Gall ne komprenis ŝian egalan, trankvilan rigardon; nun, uzante tion, ke al ili oni ne rigardas, li prenis la mallevitan manon de la junulino kaj malforte premis ĝin. Runa, senemocie depreninte la manon, turnis sin al li, alpreminte la mentonon al veluro de la fotelo. Malpeza, hela subrido ekkuŝis inter ŝiaj brovoj per ĉarma falto, kaj la rigardo diris — ne.

Gall forte maldikiĝis dum la lastaj tagoj. Lia maldekstra palpebro nerve tikis. Li fiksis sur Runa tiom longan, desperan kaj demandan rigardon, ke ŝi iomete mildiĝis.

— Gall, ĉio pasas! Vi estas forta homo. Mi sincere bedaŭras, ke tio okazis al vi; ke la kaŭzo de via malfeliĉo estas mi.

— Nur vi povus esti, — diris Gall, nenion vidante, krom ŝi. — Mi freneziĝas. La plej malbona estas tio, ke vi ankoraŭ ne amis.

— Kiel?!

— Tiu lando de via animo estas ne tuŝita. Aliokaze rememoro de la sento eble movus vian koron el la morta punkto.

— Mi ne scias. Sed estas bone, ke nia konversacio transiras en la regionon de rezonado. Al tio mi aldonu, ke mi opinius malfeliĉo amon, se ĝi trafos min sen sorto .

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La mondo brilanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Jack Finney: Un mondo di ombre
Un mondo di ombre
Jack Finney
Aleksandro Grin: La mondo brilanta
La mondo brilanta
Aleksandro Grin
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Отзывы о книге «La mondo brilanta»

Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.