Kiam Drud laciĝis, tiu ludo tuj elvaporiĝis kiel aro de kuloj, se ĝin trafis pluvo. Li eksidis sur frontonon de tura horloĝo, kiu malsupre ŝajnis prilumita rondeto granda je telero, sed proksime prezentis duklaftan [7] duklaftan — klafto — malnova mezurunuo de longo; rusa klafto = 213 cm (rim. de la tradukinto)
embrazuron, fermitan per vitro, dika tri colojn, kun arŝinaj [8] arŝinaj — arŝino — malnova rusa mezurunuo de longo = 71.12 cm (rim. de la tradukinto)
feraj ciferoj. Trans la vitro, bruante, moviĝis dentoradoj, aksoj kaj ĉenoj; en la angulo, trinkante kafon, sidis maŝinisto, kun transversa kota strio sur la nerazita vango; inter instrumentoj, volvaĵoj de stupo kaj ladaĵoj kun oleo fumis forno, sur kiu bolis kafkruĉo. Sur la akso ekster la vitro du grandegaj montriloj indikis la unuan kaj dek minutojn. La akso tremeris, la minuta montrilo ekknaris kaj falis je futo malsupren, markinte la dekunuan minuton. Sur kornicoj premiĝis en vicoj dormemaj kolomboj, murmuretante kaj knarante per la bekoj. Drud oscedis. La cirko kaj la atako lacigis lin. Li atendis, kiam la horloĝaj sonoriloj, markante la unuan kaj kvaronon, sonoris takton de antikva melodio, kaj impetis al la gastejo, kie li provizore loĝis.
VII
Vane serĉis urbanoj en la sekva tago sur ĵurnalaj paĝoj priskribon de la enigma evento; la forto, aganta ekde nememoreblaj tempoj per plumo kaj minaco, dissendis en redakciojn sekretan cirkuleron, ordonantan «forgesi» la neordinaran okazintaĵon; mencii ĝin estis malpermesite je puno de malfermo; neniaj klarigoj estis donitaj ĉi-rilate, kaj la redaktoroj redonis al la aŭtoroj longegajn artikolojn, — fruktojn de sendorma nokto, — ornamitajn per plej logaj titoloj.
Intertempe onidiroj atingis tian skalon, ricevis tiajn ampleksojn kaj konturojn, ĉe kiuj malaperis jam la senco mem de la okazintaĵo, simile al tio, kiel iĝas giganta, sed senforma la ombro de homo, tre proksime alirinta al stratlanterno. Atestantoj disportis siajn impresojn al ĉiuj stratanguloj, kaj ĉiu rakontis tiel, ke la ceteraj povus disputi kun li, — la plej bona pruvo de bizareco de la percepto. En la afero de Drud la kreemo de popolamasoj, pri kiu nune, onidire, oni ege klopodas, manifestiĝis kun senbrideco de histeria paroksismo. Tamen, rampanta skeptiko de la klera parto de la popolo eligis delikatan «sed», en kies profundpensa sensenceco iu konforme agordita orelo povus aŭdi multon da spritegaj klarigoj. Sur tiun «sed», kiel sur bobenon, volviĝis bunta fadeno de onidira enciklopedio. Iuj ekzemplis hipnoton, fakirojn, iuj — miraklojn de la teĥniko; oni menciis ankaŭ malnovajn iluziistojn, kiuj plenumadis nekompreneblajn miraklojn, kun ruza maŝineto en subŝtofo. Estis forgesitaj nek kinematografo, nek projekcia lanterno, nek famaj aŭtomatoj: la meĥanika homo de Weber venkadis la plej famajn ŝakludantojn de sia tempo. Pro tio, ke ajna evento similas al globo, kovrita per komplika desegnaĵo, la atestantoj kontraŭdiris unu al la alia, ne koincidante en priskribo de la okazintaĵo, ĉar ĉiu vidis nur la turnitan al li parton de la globo, kun ekstra aldonaĵo de fantazio, aŭ, strebante impresi per seka ekzakteco, forigadis detalojn; tiel la evidentaĵo mem iĝis duone dubinda. Tamen la «dia voĉo», tio estas rakontoj el ĉevalejoj kaj galerioj, riĉe festenis, ornamiĝante per ĉio, kio estas aĉa en la homo, kiam li deziras fabelojn kaj mem kuiras ilin. Tiuj rakontoj kreis legendon pri diablo, elveturinta sur blanka ĉevalo; laŭ ekzaktaj sciigoj de aliaj, la diablo ŝtelis knabinon kaj forflugis kun ŝi en fenestron; triaj aldonadis, ke la etulino transformiĝis en maljunulinon de terura aspekto. Kontraŭe al tiu ekzotaĵo aperis onidiro pri anĝeloj, ekkantintaj super la kapoj de la publiko pri la fino de la mondo, sed plej multe ĉiuj inklinis al la klarigo, donita de bufedisto de «Niagaro», ke veninta greko inventis flugan maŝineton, kiun eblas teni en poŝo; la greko elflugis el la cirko sur la straton kaj falis, ĉar en la maŝineto rompiĝis ŝraŭbo. Kronis tiun tutan konfuzon ŝokanta rakonto pri vizito de la cirko fare de grego da flugantaj malvivuloj, kiuj drinkis, manĝis, kaj poste komencis diboĉi, deŝirante de sur spektantoj ĉapelojn kaj kriante en nekonata lingvo frenezajn vortojn.
Malgrandan centron de tia bolado de onidiroj prezentis matene de la 24-a la kuirejo de la gastejo «Romo», je la naŭa horo. Ĉi tie, ĉe la tablo, meze de kiu fumis vaporo de grandega pato kun ŝafaĵo, lakeo kaj kuirusto arde disputis; ilin aŭskultis ĉambristinoj kaj kuiristino; kuirknaboj, grimacante kaj interbatante ĉe la kuirforno, sukcesadis samtempe aŭskulti la konversacion. La lakeo kvankam ne trafis en la cirkon, pro manko de biletoj, sed dum la tuta vespero gapvagadis ĉe la enirejo inter la malfeliĉuloj, vane esperantaj ŝmiri la biletiston per cigaro aŭ tragliti internen, kaptinte momenton.
— Sensencaĵo! — diris la kuiristo, elaŭskultinte la priskribon de la ĉioma fuĝo de la spektantoj. — Eĉ se ci vidus per propraj okuloj, kio, kiel ci mem diras, ne okazis.
— Estas facile diri «sensencaĵo», — kontraŭdiris la lakeo, — ripetadu «sensencaĵo» al ĉio ajn, kion ci aŭdas. Estas abomene paroli kun vi... Se oni pensas, ke mi mensogas, oni havu kuraĝon diri tion rekte al mia vizaĝo.
— Kaj kio tiam okazos? — bataleme demandis la kuiristo. — Ĉu rekte al la vizaĝo?! Jen mi rekte al cia vizaĝo diras, ke ci mensogas.
— Ĉu mi? Mensogas?
— Nu, se ne mensogas, do elpensas, tio estas la samo, kaj se ci deziras scii la veron, do mi al ci klarigos: ĉio okazis pro tio, ke falis la fostoj. Tion mi, memkompreneble, ne vidis, sed mi pensas, ke sufiĉas eĉ tia bagatelo. Ja la galerioj staras sur fostoj, ĉu ne? Kaj se spektantoj tien plenŝtopiĝis trioble pli multe, ol devus, do la apogiloj rompiĝis.
— Kiel al tio rilatas apogiloj, — kontraŭdiris, ŝvitante pro malespero, la lakeo, — se ekkuris plena strato da homoj, la pordoj krakis, kaj mi mem aŭdis kriojn. Krome, mi multajn pridemandis; ŝajne, estas klare.
— Sensencaĵo! — diris la kuiristo. — Kiam al ci oni rompos la krurojn, tiam ci krios, mem ne sciante kion. Okazas, ke pro timo homo freneziĝas kaj komencas rakonti ajnan galimation.
— Jam ĉiuj scias, ke vi estas nekredanto, — ekkriis unu ĉambristino, dum ŝia amikino kun la kuiristino, malferminte la buŝojn, tremis en paroksismo de akra sciavido, — tamen mi jam en la eta aĝo vidis tian aferon, ke petu min rakonti pri tio antaŭ nokto, mi neniam kuraĝos. Venas al ni viro, — la afero okazis nokte, — kaj petas permeson tranokti...
— Kaj mi ankaŭ bone memoras, — interrompis la lakeo, — kiel eliris el la pordo solida, ĝentila sinjoro. — «Kio tie okazis?» — demandis mi lin, kaj mi vidas, ke li estas forte emociita; li al mi diris: — «Ne serĉu vantajn amuzojn. Mi vidis, kiel homon ekposedis demono kaj levis lin en la aeron. Preĝu, preĝu!» — Kaj li foriris, tiele svingante la manon. Mi diras al vi, en tiu sola lia mano estis maso da esprimo!
La kuiristo ne sukcesis prononci — «Sensencaĵo!», kiam la ĉambristino, timante, ke ŝia rakonto dronos en kverelo de la disputantoj, plilaŭtigis la voĉon kaj ekparolis pli rapide:
— Ĉu vi aŭdas? Mi diris, ke tiu homo petis permeson tranokti ĉe ni; la patro grumblis, sed permesis, kaj en la sekva tago la patrino diris al li: — «Kio? ĉu mi ne estis prava?» — Ŝi ne deziris enlasi lin. Kio do okazis? En nia domo estis malplena ĉambro, en kiu neniu loĝis: tie ni ordinare konservadis legomojn; samtie la patro tenis tornilon. En tiun ĉambron ni kuŝigis por dormi nian vagulon. Mi kvazaŭ nun vidas lin; alta, dika, grizhara, kaj la vizaĝo estis glata kaj tia rozkolora, kiel jen de Betsy, aŭ de mi, kiam oni min ne kolerigas. Kvankam mi estis eta, sed mi klare vidis, ke en la maljunulo estas io suspektinda. Kiam li foriris por dormi, mi alŝteliris al la pordo, rigardis en la serurtruon kaj... ĉu vi povas imagi, kion mi vidis?
Читать дальше