• Пожаловаться

Александр Грин: La mondo brilanta

Здесь есть возможность читать онлайн «Александр Грин: La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Русская классическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Александр Грин: другие книги автора


Кто написал La mondo brilanta? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Do, oĉjo, ne estas eraro. Ni parolas pri la fluganta homo, kaptita pro nesciata kaŭzo, kaj mi petas vin klarigi tiun kaŭzon. Malklare kaj, eble, neplene mi konjektas la esencon de la afero, sed, supozante realan kaŭzon, tio estas nekonatan de mi krimon, mi dezirus scii ĉion. Krome, mi petas vin rompi la tutan iron de la ŝtata maŝino, permesinte al mi, ĉu sekrete aŭ malkaŝe — kiel vi deziras, kiel eblas, kiel tolereblas kaj permeseblas — viziti la arestiton. Jen ĉio. Sed, oĉjo, — mi vidas, mi komprenas vian vizaĝon, — respondu al mi ne severe. Mi ankoraŭ ne ĉion diris al vi; tio nedirita estas pri mi mem; min dume premas atendo de la respondo kaj de viaj neeviteblaj demandoj; demandu, al mi estos pli facile, ĉar nur kompreno kaj kompato donos ioman trankvilon; alie apenaŭ sukcesos mi klarigi mian staton. Minuton, unu minuton da silento!

Minuton... Sed pasis, eble, kvin minutoj, antaŭ ol la ministro revenis el terura foro de malvarma blindiga kolero, en kiun lin ĵetis tiu konfeso, finita per tiom perpleksiga peto. Li rigardis al la tablo, penante reteni nervan tremon de la manoj kaj de la vizaĝo, ne kuraĝante ekparoli, penante venki paroksismon de furiozo, des pli teruran, ke ĝi okazis en silento. Finfine, rompante sin mem, la ministro eltrinkis unuglute glason da akvo kaj, ĵetinte rektan rigardon al la nevino, diris kun malviva rideto:

— Ĉu vi finis?

— Jes, — ŝi malforte kapjesis. — Ho, ne rigardu tiel al mi...

— Necesas turni specialan atenton al ĉiuj privataj kontoroj, agentejoj; al ĉiuj ĉi bandaĉoj de memdeklaritaj spuristoj. Sufiĉas. Ili nin kaptas je la gorĝo. Mi ekstermos ilin! Runa, miaj konsideroj en la afero de Aisher estas tiaj! Atentu. La esenco de la fenomeno estas nekomprenebla; ni metu ikson, sed, eble, la plej grandan ekde tiu tempo, kiam la homo ne flugas . Temas, certe, ne pri benzino; benzinon superregas benzino. Mi parolas pri la forto, la kapablo de Aisher; ĉi tie ne ekzistas rego. Sed nenia registaro toleros fenomenojn, elirintajn ekster limojn de atingeblo, en kio ajn konsistu tiuj fenomenoj. Ĵetinte flanken ekzemplojn kaj leĝojn, ni okupiĝu pri la afero esence. Kio li estas — ni ne scias. Liaj celoj estas nekonataj por ni. Sed ni konas liajn kapablojn. Ĵetu pensan rigardon de supre al ĉio, kion ni kutimiĝis vidi en la horizontala projekcio. Al vi malfermiĝos internaĵo de fortikaĵoj, dokoj, havenoj, kazernoj, artileriaj fabrikoj — de ĉiuj bariloj, konstruataj de la ŝtato, de ĉiuj konstruaĵoj, planoj, konsideroj, nombroj kaj kalkuloj; ĉi tie jam ne estas sekretoj kaj garantioj. Mi prenas — supoze — malbonan volon, ĉar la bona ne povas esti pruvita. En tiaj kondiĉoj krimo superas ĉiajn eblojn. Krom la danĝeroj, indikitaj de mi, al neniu kaj nenio ekzistas defendo; nekaptebla Iu povas disponi la sorton, vivon kaj propraĵon de ĉiu senescepte, riskante nur, en ekstrema okazo, per kroma transportiĝo.

Tiu fenomeno estas submetenda al senkompata kvaranteno, eble — al neniigo. En ĉio estas, tamen, flanko ankoraŭ pli grava. Tio estas la stato de la socio. La scienco, farinte rondon, laŭ kies linio estis parte solvitaj, parte krude distranĉitaj, pro libera moviĝo de mensoj, la plej malfacilaj demandoj de nia tempo, revenigis la religion al ties origina stato — al okupiĝo de simplaj animoj; malkredo iĝis tiom banala, ĝenerala, komuna fenomeno, ke perdis ajnan nuancon de penso, kiu antaŭe donadis al ĝi almenaŭ karakteron de ribelo; mallonge dirante, la malkredo estas la vivo mem... Sed pesinte kaj analizinte ĉion, kio estis pesebla kaj analizebla, la scienco ree aliris al fortoj, neatingeblaj al esploro, ĉar ili — en la radiko, en sia esenco — estas Nenio, doninta Ĉion. Ni lasu al simpluloj nomi ilin «energio» aŭ per ajna alia vorto, ludanta rolon de kaŭĉuka pilko, per kiu ili penas trabati granitan rokon...

Parolante, li estis pripensanta samtempe ĉiujn cirkonstancojn de la stranga retiriĝo en la afero de Aisher, kaŭzita de la peto de la junulino. Interne li jam decidis permesi al Runa tiun viziton, sed decidis ankaŭ aldoni al la permeso sekretan instrukcion por la komandanto, kio donus al ĉio karakteron de ekscentra neceso, havanta ŝtatan valoron; li mem esperis ekscii tiamaniere ion, kion ajn, se ne ĉion.

— ...granitan rokon. Profunde gravas tio, ke la religio kaj la scienco renkontiĝis sur tiu loko, de kiu ili unue disiris al malsamaj flankoj; pli ĝuste, la religio atendis ĉi tie la sciencon, kaj ili rigardas nun unu al la vizaĝo de la alia.

Ni imagu do, kio okazos, se en streĉite atendantan vakuon de la moderna animo falos tiu bildo, tiu afekcia miraklo: homo, fluganta super urboj spite al ĉiuj leĝoj de la naturo, konviktante ilin pri ia monstra, miljara mensogo. Estas facile diri, ke la scienca mondo ĵetos sin al atako kaj ĉion klarigos. Sed nenia klarigo detruos la supernaturan efekton de la spektaĵo. Ĝi kreos eksplodeman atmosferon de pensoj kaj emocioj, similan al ekstazaj humoroj de la Krucmilitoj. Ĉi tie eblas religia spekulacio en giganta skalo. Malkvieto, kaŭzita de ĝi, povas finiĝi per katastrofaj konsekvencoj. Ĉiuj partioj, ĉiu en sia maniero, uzos tiun Aisher-on, koliziigante amasegon da plej kontraŭdiraj interesoj. Aperos aŭ vigliĝos sektoj; interesiĝo pri neaŭditaĵoj malfermos kluzojn de neretenebla fantazio ĉiaspeca; legendoj, superstiĉoj, onidiroj, antaŭdiroj kaj profetaĵoj miksos ĉiujn kartojn de la ŝtata ermitludo, kies nomo estas — Ekvilibro. Mi pensas, ke mi diris sufiĉe pri tio, kial tiu homo estas malliberigita. Ni parolu pri cia deziro; klarigu ĝin al mi.

— Ĝi parencas al via amo al rara libro. Ĉio neordinara altiras min. Estis homo, kiu aĉetadis eĥon, — li aĉetadis lokojn, kie aŭdiĝis multobla, klara, bela eĥo. Mi deziras vidi Aisher-on kaj paroli kun li pro kaŭzo ne malpli forta, ol tiuj, kiuj devigas serĉi amon aŭ fari gloragon. Tio estas ekster la racio; ĝi estas en la animo kaj nur en la animo, — kiel alie mi klarigu al vi? Tio estas mi. Supozu, ke vivas homo, kiu neniam aŭdis vorton «oceano», neniam vidis ĝin, neniam suspektis pri ekzisto de tiu blua lando. Al li oni diris: «ekzistas oceano, ĝi estas ĉi tie, apude; iru pretere, kaj vi vidos ĝin». Kio tiumomente detenus tiun homon?

— Sufiĉas, — diris la ministro, — cia emocio estas sincera, kaj la vortoj konformas cin. La permeson mi donas, sed metas du kondiĉojn: silenton pri nia interparolo kaj daŭron ne pli ol duonhoro; se ne ekzistas kontraŭdiroj, mi tuj skribos la ordonon, kiun alveturigos ci mem.

— Ho Dio! — diris ŝi, ridante, salte ekstarante kaj brakumante lin. — Ĉu mi povus meti kondiĉojn? Mi konsentas pri ĉio. Skribu tuj. Jam estas profunda nokto. Mi veturas senprokraste.

La ministro skribis longan, detalan ordonon, sigelis, transdonis al Runa, kaj ŝi, ne perdante tempon, ekveturis, kvazaŭ en sonĝo, en la prizonon.

XI

Tiun nokton, kiam Drud skuis kaŝitan akvon de homaj animoj, Runa pasigis en akra sendormeco. Ĉe la mateno jam ne memoris ŝi, kion ŝi faris ĝis tiu horo, kiam, heliĝinte pro aŭroro, la urbo rekomencis moviĝadon. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi iradis en prilumitaj malplenaj haloj, sen celo, sen pensado, en tiu stato, kiam pensoj aperas spontanee, sen penoj kaj plano, reflektante incendion de grandega impreso, kiel ŝtono, ĵetita de sur krutaĵo, puŝante kaj tirante post sin aliajn ŝtonojn, estas jam fremda al la movo de la mano, ĵetinta ĝin, falegante kiel lavango. En ŝia koro aperis celo, montrinta dum unu nokto ĉiujn ŝiajn fortojn, antaŭe ne trovitajn, kiuj afekciis ŝin mem kaj facile movis tiajn pezaĵojn, pri kiaj ŝi ne sciis eĉ onidire. Tiel, ofte pro nescio, homo longe staras dorse al io sekrete dezirata: ŝajnas ekstere, ke li dormetas aŭ amuzas sin per etaj observoj, sed, subite turninte la kapon kaj ektreminte, li salutas per ekstaza krio miraklan proksimecon de la trezoro, kaj poste, koncentrinte tutan ekscitiĝon interne de si, fulmorapide ekposedas la akiraĵon. Ŝi vivis jam per nevenkebla vizio, miksanta ĉiujn nombrojn de la sorto.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La mondo brilanta»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Jack Finney: Un mondo di ombre
Un mondo di ombre
Jack Finney
Aleksandro Grin: La mondo brilanta
La mondo brilanta
Aleksandro Grin
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Александр Грин
Отзывы о книге «La mondo brilanta»

Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.