Aleksandro Grin - Aleksandro Grin.La ora ĉeno
Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - Aleksandro Grin.La ora ĉeno» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Русская классическая проза, Советская классическая проза, Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Aleksandro Grin.La ora ĉeno
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Aleksandro Grin.La ora ĉeno: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aleksandro Grin.La ora ĉeno»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Aleksandro Grin.La ora ĉeno — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aleksandro Grin.La ora ĉeno», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Mi disvolvas la skandalon, — respondis Galway, — kaj vi min ne batos, ĉar mi estas katenita. Hanuver, vi estas stultulo! Ĉu vi vere pensas, ke la junulino, kiu ĵus estis ĉi tie, kaj tiu ĉi palaco — estas kongruaj? Sufiĉas rigardi ŝian vizaĝon. Mi vidas la aferojn tiaj, kiaj ili estas. Vi bezonis nur unu virinon, — se mi forlasus ŝin por vi — mian amorantinon, Ethel-on Meyer; en tiu ĉi domo ŝi estas ĝuste tio, kio necesas. Pli bonan vi ne trovos. Via mono ekkurus post ŝia vosto per sovaĝa galopo. Ŝi scius, kiel konkeri la plej sencedan altaĵon. El vi, mizerulo, kiu scipovas nur revi, posedante Golkondon [20] iama sultanlando de la centra Hindio, iam tre riĉa je diamantoj (trad.) .
, ŝi plektus feran nodon, montrus ne konitan de vi ĉarmon de malĉasta vivo kun hiacinta odoro. Vi faris krimon, flankeniginte la oron de ties rekta celo, — kreski kaj premi, — devigis tigron rideti al ludiloj, kaj ĉion ĉi vi faris nur por ĵeti valoregan kapricon al la piedoj de la knabino, kiu simplanime ridos, se oni montros al ŝi fingron! Ni konas vian historion. Ĝi estis aĉetita de ni kaj estus forstrekita. Estus! Nun vi ĝin daŭrigas. Sed vi ne sukcesos desegni rektan linion. Inter vi kaj Molly ekstaros dudek mil paŝoj, kiujn oni devas fari, por ĉirkaŭiri ĉiujn ĉi, — mi ĵuras! — belegajn halojn, — aŭ ŝi mem fariĝos Emilia Hanuver — pli, ol vi deziras tion, trioble, centoble Emilia Hanuver!
— Neniam! — diris Hanuver. — Sed dudek mil paŝoj... Via kalkulo estas ĝusta. Tamen mi malpermesas plu paroli pri tio. Ben Drake, malkatenu la bravulon, malkatenu la virinon kaj tiun, la trian. Mia indigno kvietiĝis. Hodiaŭ neniu suferu, eĉ malamikoj. Malkatenu, Drake! — ripetis Hanuver al la miregigita agento. — Vi povas daŭrigi la ĉason, kie vi deziras, sed nur ne ĉe mi.
— Bone, — ho! — Drake, terure ĉagrenita, liberigis la katenitojn.
— Histriono! — ĵetis Dige kun kolero kaj rido.
— Ne, — respondis Hanuver, — ne. Mi rememoris Molly-n. Mi faras tion por ŝi. Tamen, pensu, kiel vi deziras. Vi estas liberaj. Don Esteban, komplezu elskribi por tiuj homoj ĉekon je kvincent mil, por ke mi ilin neniam plu vidu!
— Tuj, — diris la ŝipposedanto, eltirante ĉeklibron, dum Estamp estis etendanta al li fontoplumon. — Nu, Trenk, kaj vi, sinjorino Meyer, — divenu: ĉu pozo aŭ kuko ?
— Se mi povus, — furioze respondis Galway, — se mi povus sentigi al vi mian plenan indiferentecon al la opinio pri mi de vi ĉiuj, — tian, kia ĝi estas reale, por ke vi komprenu ĝin kaj rigidiĝu, — mi senhezite dirus: «Kuko» kaj forirus kun via ĉeko, ridante al viaj okuloj. Sed mi estas konfuzita. Vi povas ne kredi min.
— Ni volonte kredas, — diris Estamp.
— Tia ĉeko valoras ajnan rafinecon, — deklaris Thomson, — kaj mi la unua benas la insulton, faratan al mi.
— Nu, kio estas tie... — kun malamo diris Dige. Ŝi elpaŝis antaŭen, malrapide levis la manon kaj, rigardante rekte al la okuloj de don Esteban, elkaptis la ĉekon el la mano, kie ĝi pendis, tenata per la fingropintoj. Don Esteban mallevis la manon kaj ekrigardis al Duroc.
— Ĉiu estas fidela al si, — diris tiu, forturniĝante. Estamp riverencis, almontrante la pordon.
— Mi vin ne retenas, — prononcis li. — La ĉeko estas via, vi estas liberaj, kaj ne plu estas, pri kio paroli.
La du viroj kaj la virino, kies ŝultroj ŝajnis de malantaŭe en tiu ĉi momento alpremitaj per akra bato, interŝanĝis duonvoĉe nemultajn vortojn kaj, ekrigardinte al neniu, haste foriris. Ili ne plu ŝajnis vivaj estaĵoj. Ili estis mortigitaj antaŭ miaj okuloj per la pafo el la ĉeklibro. Tra la pordo la plej malproksima spegulo ripetis moviĝojn de la forirantaj figuroj, kaj mi, ĵetiĝinte sur seĝon, nereteneble ekploris, kiel pro morta ofendo, meze de tumulto de la ŝokita homamaso, hastanta disiri.
Tiam min tuŝis mano, mi levis la kapon kaj kun amara honto ekvidis tiun gajan junan virinon, de kiu mi prenis la rozon. Ŝi rigardis al mi atente kun rideto kaj intereso.
— Ho, simpleco! — diris ŝi. — Knabo, ci ploras tial, ke baldaŭ ci estos viro. Prenu jenan, alian floron por memoro de Kamila Fleron!
Ŝi prenis el vazo, karese etendinte al mi, kaj mi maŝinece kunpremis ĝin — georginon de ĉeriza koloro. Poste mi, same maŝinece, mallevis la manon en la poŝon kaj eltiris la malheliĝintajn rozajn petalojn, per kiuj mi timis fari rubon. La sinjorino malaperis. Mi komprenis, kion ŝi volis diri per tio , multe pli poste.
La georginon mi konservas ĝis nun.
XIX
En tiu tempo preskaŭ ĉiuj jam disiris, nemultaj restintoj estis interkonsiliĝantaj pri io flanke, malproksime de la forlasita tablo. Kelkfoje preterkurantaj tien kaj reen servistoj estis haltigataj per gestoj de izolaj grupoj kaj senhelpe dismovadis la manojn aŭ montradis per levo de la ŝultroj, ke la eventoj de tiu ĉi vespero estas por ili tute malklaraj. Ĉirkaŭ maltrankvila vakuo de la dispolviĝinta festo sen admiro kaj atento brilis el post la nigraj kolonoj la forlasitaj mirakloj de la ora ĉeno. Neniu plu eniradis ĉi tien. Mi ekstaris kaj eliris. Kiam mi estis trapasanta jam la trian halon, rimarkante fojfoje forirantan ombron aŭ aŭdante malproksime de mi sonojn de paŝoj, — la vojon krucis Pope. Ekvidinte min, li vigliĝis.
— Kie do vi estas?! — diris Pope. — Mi vin serĉas. Iru kun mi. Ĉio finiĝis tre malbone!
Mi haltis en timo, tiel ke, hastante kaj antaŭinte min, Pope devis reveni.
— Ne tiel terure, kiel vi pensas, sed diable malbone. Li havis koratakon. Nun tie estas ĉiuj, kaj li deziras vidi vin. Mi ne scias, kion tio signifas. Sed vi ja venos, ĉu ne?
— Ni kuru! — ekkriis mi. — Nu, al ŝi, verŝajne, estas ege malfacile!
— Li resaniĝos, — diris Pope, iranta per rapidaj paŝoj, sed kvazaŭ tretanta unu saman lokon — tiel hastis mi mem. — Li jam fartas multe pli bone. Ni eĉ iomete ridis. Vidu, li malatentis la malsanon kaj al neniu menciis pri ĝi! Komence mi pensis, ke ni ĉiuj kulpas. Tamen kiel vi pensas?
— Kial vi demandas min? — kontraŭdiris mi kun ofendiĝo. — Ja mi scias plej malmulte el ĉiuj!
— Ne tre kulpas, — daŭrigis li, evitante mian respondon. — En io ni ne kulpas, mi tion sentas. Aĥ, kiel li ĝojis! Jen! Tio estas lia dormoĉambro.
Li frapis al la fermita alta pordo, kaj, kiam li jam intencis frapi ree, Estamp malfermis elinterne, tuj deirinte kaj findirante en la direkto de la lito frazon, interrompitan de nia apero — «tial vi devas dormi. Ekzistas limo por impresoj kaj penoj. Jen venis Sandy».
Mi ekvidis antaŭ ĉio Molly-n, sidantan ĉe la lito; Hanuver tenis ŝian manon, kuŝante kun la kapo, alte levita per kusenoj. Lia buŝo estis duonmalfermita, kaj li kun peno spiris, parolante kun paŭzoj, per nelaŭta voĉo. Inter la randoj de la malbutonumita ĉemizo videblis brusta kompreso.
En tiu granda dormoĉambro estis tiom komforte, ke la aspekto de la malsanulo ne faris al mi pezan impreson. Nur atente rigardinte al lia vizaĝo, kvazaŭ prilumita per malbrila lumo, mi eksentis la malbonan humoron de la minuto.
Ĉe la alia fino de la lito sidis Duroc, metinte unu kruron sur la alian, don Esteban staris meze de la dormoĉambro. Ĉe la tablo la doktoro estis klopodanta kun kuraciloj. Ŝipestro Orsuna iradis el angulo al angulo, metinte post la dorson siajn mallongfingrajn manojn, krudigitajn de vento. Molly estis tre nervoza, sed ridetanta, kiam mi eniris.
— Sanderseto! — diris ŝi, brilinte por momento per vigleco, kiun dispremis nenio. — Estis tia beleta en la kaptuko! Kaj nun... fi!.. Ĉu vi ploris? — Ŝi svingis al mi la liberan manon, poste alvokis per la fingro kaj forprenis de sur la najbara seĝo ĵurnalon.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Aleksandro Grin.La ora ĉeno»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aleksandro Grin.La ora ĉeno» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Aleksandro Grin.La ora ĉeno» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.