Aleksandro Grin - Aleksandro Grin.La ora ĉeno
Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - Aleksandro Grin.La ora ĉeno» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Русская классическая проза, Советская классическая проза, Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Aleksandro Grin.La ora ĉeno
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Aleksandro Grin.La ora ĉeno: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aleksandro Grin.La ora ĉeno»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Aleksandro Grin.La ora ĉeno — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aleksandro Grin.La ora ĉeno», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Ĉiuj ekridis.
— Vi ne eraris! — diris don Esteban al Hanuver.
— Ho! nu certe, ne, — respondis tiu, kaj mi estis forlasita, — en triumfo kaj kora ĝojo. La grupo transiris al la alia fino de la halo. Mi turnis min ankoraŭ, unuafoje libere ekspirinte, pasis tra la tuta kompanio, kiel sovaĝa mustango inter nervozaj pavoj, kaj eksidis en angulo, el kiu estis videbla la tuta halo, sed kie neniu malhelpis pensi.
Baldaŭ mi ekvidis Thomson-on kaj Galway-on kun tri sinjorinoj, en bonega animstato. Galway, abrupte movante la vangon, metinte la manojn en la poŝojn kaj balanciĝante sur la piedpintoj, estis parolanta kaj ridanta. Thomson estis favore aŭskultanta; unu sinjorino, dezirante interrompi Galway-on, tuŝis lian manon per faldita ventumilo, la du ceteraj, interŝanĝante rigardojn, de tempo al tempo ridegadis. Do, nenio okazis. Sed kio okazis al Molly — la junulino Molly, forlasinta sian fratinon, por plenumi la promeson, al la junulino, kiu, pli ĉarma kaj bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis en tiu ĉi vespero, devus ĝoji kaj brili ĉi tie kaj iri kun mano en la brako de Hanuver, hontante pri si kaj pri la feliĉo, kiun ŝi intencis rezigni, timante ion, kion povas timi nur virino? Kiaj kaŭzoj retenis ŝin? Mi faris tri supozojn: Molly ŝanĝis sian decidon kaj foriris; Molly estas malsana kaj — Molly jam estis . — «Jes, ŝi estis, — diradis mi, emociiĝante, kiel pro mi mem, — kaj ŝia interkompreniĝo kun Hanuver ne malcedis kontraŭ Dige. Li forlasis ŝin. Tial li suferas, travivinte la scenon, kiu profunde tuŝis lin, sed kiu estis senforta ree lumigi la sunon super lia obskurigita animo». Se mi scius, kie ŝi estas nun, tio estas, se ŝi estus ie proksime, mi, verŝajne, farus unu el miaj frenezaĵoj, — irus al ŝi kaj kondukus ĉi tien; ĉiuokaze, penus konduki. Sed, eble, okazis tielaĵo, kiun ne eblas diveni. Kaj se ŝi mortis kaj de Hanuver ĉio estas kaŝita!
Post kiam mi pensis tion, la terura penso ekobsedis min, des pli, ke la nemulto, sciata de mi en tiu afero, havis grandajn mankojn, permesantajn ajnan supozon. Mi vidis Lemarin-on; tiun specon de homoj mi bone konis, kaj mi sciis, kiel inventemaj estas huliganoj, obsedataj de manio aŭ profitemo. Definitive, mi devis renkonti Pope-on, por trankviliĝi.
Mem ne konsciante tion, mi deziris ĝojon en la hodiaŭa vespero ne nur tial, ke mi deziris feliĉan renkontiĝon de la du manoj, disigitaj de komplikaj cirkonstancoj, — en mi estis leviĝanta postulo de jubilo, planita de homa volo kaj de pasia deziro, tiom bela en tiuj neordinaraj kondiĉoj. La afero statis kaj evoluis tiel, ke nenian alian finon, krom aperon de Molly, — aperon, renversantan la tutan malican planon, — gajan plaŭdon de maja arĝenta rojo, — mi povis deziri, kaj nenio alia povis servi por mi kiel pravigo de tio, en kio, konforme al la neesploritaj leĝoj de homaj renkontiĝoj, mi prenis nevolan, kvankam supraĵan parton.
Ne opiniu, tamen, ke miaj pensoj tiutempe esprimiĝis per tiaj vortoj, — mi estis tiam ankoraŭ malproksima de la kutima arto de plenaĝuloj, — ĉirkaŭigi per vorta streko ŝaŭme glitantajn bildojn. Sed ili ne restis sen esprimo; anstataŭ mi mian spiritan mondon esprimis la muziko de la orkestro, kaŝita sur la galerio, vokanta la Mirindan Landon.
Jes, nur dum dudek kvar horoj Sandy Pruel elkreskis, simile al vegetaĵo de hinda mago, plantita kiel semo kaj post tridek minutoj disvolvanta verdajn foliojn. Mi estis pli maljuna, pli saĝa, — pli kvieta . Mi povus, certe, kun grandega ĝuo eksidi kaj ludi, rulante kuiritajn ovojn, kiu ludo nomiĝas — «manĝu ovoŝelon», — sed povis ankaŭ kapti esencon de la nedirita en la dirita. Mi, definitive, bezonis Pope-on, sed mi ankoraŭ ne kuraĝis vagi, kie mi deziras, serĉante lin, kaj kiam li, finfine, aliris, rimarkinte min hazarde, oni kvazaŭ donis al mi trinkaĵon post salaĵo. Li estis en frako, gantoj, aspektante pro tio nove, sed por mi estis tutegale. Mi ekstaris kaj ekiris al li.
— Nu, jen, — diris Pope kaj, facile retrorigardinte, mallaŭte aldonis: — Hodiaŭ okazos io . Vi vidos. Mi ne kaŝas de vi, ĉar mi estas ekscitita, kaj vi multon faris por ni. Prepariĝu: ni ankoraŭ ne scias, kio povas okazi.
— Kiam? Ĉu nun?
— Ne. Mi nenion plu diros. Ĉu vi ne ofendiĝas, ke vin oni lasis satdormi?
— Pope, — diris mi, ne atentante lian distritan ŝercemon, — kara Pope, mi scias, ke mi demandas stulte, sed... sed... mi havas rajton. Mi pensas tiel. Trankviligu min kaj diru: kio okazis al Molly?
— Nu kial vi zorgas pri Molly?! — diris li, ridante kaj levante la ŝultrojn. — Molly, — li faris emfazon, — baldaŭ estos Emilia Hanuver, kaj ni vizitos ŝin por trinki teon. Ĉu ne?
— Kiel? Ĉu ŝi estas ĉi tie?
— Ne.
Mi silentis kun kolera vizaĝo.
— Trankviliĝu, — diris Pope, — ne indas tiel emociiĝi. Ĉio okazos siatempe. Ĉu vi deziras glaciaĵon?
Mi ne sukcesis respondi, kiam li haltigis defilantan kun pleto Parker-on, kies ege zorgigita vizaĝo parolis pri tio, ke la vespero siamaniere reflektiĝis en lia animo, kvazaŭ faliginte lin de sur la piedoj.
— Parker, — diris Pope, — glaciaĵon al mi kaj al Sandy, grandajn porciojn.
— Tuj farote, — diris la maljunulo, nun jam kun ege vigla, eĉ interesita aspekto, kvazaŭ en postulado de glaciaĵo estis la tuta afero de tiu ĉi vespero. — Kian do? Ĉu fragan, oranĝan, pistakan, rozpetalan, kreman, vanilan, karamelan aŭ...
— Kafan, — interrompis Pope. — Kaj al vi, Sandy?
Mi decidis montri «spertecon» kaj postulis ananasan, sed — ve! — ĝi estis malpli bona, ol la kafa, kiun mi gustumis el la kristala taso de Pope. Dum Parker estis iranta, Pope diris al mi nomojn de kelkaj homoj, kiuj ĉeestis en la halo, sed mi ĉion forgesis. Mi pensis pri Molly kaj pri mia emocio, vokanta en la Mirindan Landon.
Mi pensis krome: kiel simple, kiel grandanime rilate al mi agus Pope, — jam tage, kiam ni manĝis kaj drinkis, — se li dirus: «Sandy, jen kian aferon ni havas...» — kaj per klara lingvaĵo de amika fido inicus min pri la implikitaj sekretoj. Singardemon, nelongan konatecon kaj ĉion ceteran, kio povis malhelpi al Pope, mi forĵetis, eĉ ne penante pensi pri tio, — tiel mi fidis min mem.
Pope silentis, poste pro granda malavareco enpikis en mian ŝvelintan kapon la lastan enigmon.
— Mi ne estos ĉe la tablo, — diris li, — mi tre petas vin, ne demandu pri kaŭzoj de tio laŭte kaj ne serĉu min, por ke mian foreston oni atentu kiel eble malpleje.
— Mi ne estas tiom stulta, — respondis mi kun ofendiĝo, kiu estis eĉ pli akra pro la dento, ekdolorinta en la glaciaĵo, — ne tiom mi stultas, ke vi parolu al mi tion, kiel al etulo.
— Tre bone, — diris li seke kaj foriris, forlasinte min inter eksidintaj ĉirkaŭ tiu loko allogaj, sed nenecesaj por mi sinjorinoj, kaj mi komencis transsidiĝi for de ili, ĝis trafis en la angulon mem. Se mi povus nombri la kvanton de miraj rigardoj, kiujn ĵetis al mi en tiu vespero diversaj homoj, — da ili, probable, sufiĉus, por fuĝigi el tribuno plej senĝenan oratoron. Sed ĉu gravas?! Mi sidis, ĉirkaŭita de dorsoj kun blankaj kaj rozkoloraj dekoltaĵoj, spiradis delikatajn parfumojn kaj pririgardadis baskojn de frakoj, malhelpantajn vidi moviĝon en la halo. Mian suspektemon akutigis atako de la timo, ke Pope rakontos pri mia malĝentileco al Hanuver kaj min oni ne allasos al la tablo; nenion vidinta, forgesita de ĉiuj, mi vagados inter lumoj kaj floroj, poste Thomson pafos al mi el peza revolvero, kaj mi, eligante la lastan spiron sur la manoj de Duroc, diros al Molly, ploranta super mi: «Ne ploru. Sandy mortas kiel vivis, sed li neniam demandos laŭte, kie estas via danda Pope, ĉar mi estas edukita de la maro, kiu instruas silenton».
Tiom solene pasis en mi tiu sceno kaj tiom emociis min, ke mi jam deziris ekstari, por iri en mian ĉambron, tiri la ŝnuron de la mura lifto kaj eksidi malgaje duope kun botelo da vino. Subite aperis homo en livreo kaj ion laŭte diris. La moviĝo en la halo ŝanĝiĝis. La gastoj ekfluis en la sekvan halon, brilantan per blua fumo, kaj, ree iĝinte scivolema, mi same ekiris en facila bruo de la bele vestita vigla homamaso, malofte kaj ne tre skandale kunpuŝiĝante kun najbaroj en la defilo.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Aleksandro Grin.La ora ĉeno»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aleksandro Grin.La ora ĉeno» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Aleksandro Grin.La ora ĉeno» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.