Aleksandro Grin - Aleksandro Grin.La ora ĉeno

Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - Aleksandro Grin.La ora ĉeno» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Русская классическая проза, Советская классическая проза, Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Aleksandro Grin.La ora ĉeno: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Aleksandro Grin.La ora ĉeno»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Aleksandro Grin.La ora ĉeno — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Aleksandro Grin.La ora ĉeno», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ĉio ĉi okazis en tiu kategoria ritmo de maŝino, kiun nenio kapablas kontraŭi interne de vi, ĉar protesti estas sensence. Mi estis turniĝanta, ĉirkaŭskribante fermitan linion ene de vasta tubo, plena je muroj kaj aperturoj, regule anstataŭantaj unu la alian, kaj tiel rapide, ke mi ne kuraĝis elsalti en unu el la senkompate malaperantaj koridoroj, kiuj, montriĝante por momento ĉe la ĉelo, malaperadis, samkiel malaperadis, siavice, la dividantaj ilin muroj. La rondirado estis ekigita, evidente, por longe, ĉar ĝi ne malrapidiĝadis kaj, unufoje komenciĝinte, plu iris, kiel muelŝtono en venta tago. Se mi scius rimedon haltigi tiun ruliĝon ĉirkaŭ mi mem, mi senprokraste ĉesus ĝui la surprizon, sed el la naŭ prembutonoj, ankoraŭ ne elprovitaj de mi, ĉiu prezentis ŝaradon. Mi ne scias, kial la ideon pri halto mi ligis kun la plej malsupra el ili, sed, decidinte post kiam jam komencis turniĝi la kapo, ke ne eblas rondiradi dum la tuta vivo, — mi kun kolero alpremis tiun ĉi butonon, pensante, — «estu kio estos». Tuj, ne haltigante la rondiradon, la ĉelo ekrampis supren, kaj mi estis levita alte laŭ spirala linio, kie mia malliberejo haltis, plu rondirante en muro kun tute sama nombro de trumoj kaj koridoroj. Tiam mi premis la trian butonon de supre, — kaj falis malsupren, sed, kiel mi rimarkis, pli alten, ol tio estis komence, kaj plu same senĉese turniĝadis sur tiu alto, ĝis mi eknaŭzis. Mi ekpanikis. Preskaŭ ne konsciante, kion mi faras, mi komencis premadi la butonojn kiel ajn, unu post la alia, ĵetiĝante supren kaj malsupren kun rapido de vapora premmaŝino, ĝis mi premis — certe, hazarde — tiun butonon, kiun mi devus tuŝi antaŭ ĉio. La ĉelo haltis senmove kontraŭ koridoro sur nesciata alto, kaj mi eliris, ŝanceliĝante.

Nun, se mi scius, kiel direkti reen la rondirantan lifton, mi tuj revenus por frapadi kaj batadi al la muro de la biblioteko, sed mi ne havis fortojn por travivi duafoje la turniĝan kapton, kaj direktis min kien ajn, esperante trovi almenaŭ iun malfermitan spacon. Tiutempe mi jam tre laciĝis. Mia menso estis nebuligita: kie mi iradis, kiel malleviĝadis kaj leviĝadis, renkontante jen flankajn, jen transversajn pasejojn, — ne povas nun mia memoro restarigi en tiu klareco, kiu estis tiam; mi memoras nur malvastecon, lumon, turnojn kaj ŝtuparojn, kiel unu brilantan implikitan linion. Finfine, tretfrotinte la piedojn tiel, ke la kalkanoj brulis, mi eksidis en densa ombro de mallonga flanka niĉo sen elirejo, kaj komencis fiksrigardi al la kontraŭa muro de la koridoro, kie intensa silento estis hele kaj vakue travivanta tiun ĉi frenezan nokton. Trude, ĝis kapdoloro estis streĉita mia enuanta aŭdkapablo, imagante paŝojn, susuron, ĉiaspecajn sonojn, sed mi aŭdis nur mian spiradon.

Subite malproksimaj voĉoj igis min salte ekstari — iris kelkaj homoj, de kiu flanko, — mi ankoraŭ ne povis distingi; finfine la bruo, iĝante pli aŭdebla, eksonis dekstre. Mi determinis, ke iras du homoj, virino kaj viro. Ili estis parolantaj per malmultaj vortoj, kun grandaj paŭzoj; la vortoj malklare flugis sub la volbo, do la konversacio estis nekomprenebla. Mi alpremiĝis al la muro, kun la dorso al la flanko de la alirantoj, kaj baldaŭ ekvidis Hanuver-on apud Dige. Ili ambaŭ estis ekscititaj. Mi ne scias, ĉu tio ŝajnis al mi aŭ vere estis tiel, sed la vizaĝo de la mastro lumis per nerva arda paleco, kaj la virino tenis sin akre kaj facile, kiel tranĉilo, levita por bato.

Nature timante esti malkovrita, mi atendis, ke ili pasos pretere, kvankam la tento eliri kaj montri min estis forta, — mi esperis ree resti sola, por mia risko, kaj, kiel eble plej profunde, ŝovis min en ombron. Sed, preterpasinte la niĉon, kie mi estis kaŝanta min, Dige kaj Hanuver haltis — haltis tiel proksime, ke, elŝovinte la kapon el post la angulo, mi povis vidi ilin preskaŭ kontraŭ mi.

Ĉi tie okazis sceno, kiun mi neniam forgesos.

Parolis Hanuver.

Li staris, apogante la fingrojn de la maldekstra mano al la muro kaj rigardante rekte antaŭ si, malofte ĵetante rigardojn al la virino per la tute malsanaj okuloj. La dekstran manon li tenis levita, movante ĝin samtakte kun la vortoj. Dige, malpli alta, ol li, aŭskultis, facile forturninte la klinitan kapon kun malgaja esprimo de la vizaĝo, kaj estis tre bela nun, — pli bela, ol kiam mi vidis ŝin unuafoje; estis en ŝiaj trajtoj io homeca kaj simpla, sed kvazaŭ deviga, pro ĝentileco aŭ profitemo.

— En tio, kio estas nepalpebla, — diris Hanuver, daŭrigante pri io nesciata. — Mi kvazaŭ troviĝas en amaso de nevideblaj ĉeestantoj. — Li havis lacan brustan voĉon, vokantan atenton kaj simpation. — Sed mi kvazaŭ havas ligitajn okulojn, kaj mi premas, — senĉese premadas multegajn manojn, — ĝis lacego premadas, jam ĉesinte distingi, ĉu estas malmola aŭ mola, varma aŭ malvarma la mano, kiun mi tuŝas; tamen mi devas halti ĉe unu kaj timas, ke mi ne divenos ĝin.

Li eksilentis. Dige diris:

— Al mi estas malfacile aŭdi tion.

En la vortoj de Hanuver (li estis ankoraŭ ebrieta, sed tenis sin firme) glitis neklarigebla malfeliĉo. Tiam al mi okazis strangaĵo, preter mia volo, io, kio ne ripetiĝadis longe, dum ĉirkaŭ dek jaroj, sed poste iĝis por mi natura — tiu stato, kiun mi tuj priskribos. Mi komencis imagi sentaĵojn de la konversaciantoj , ne komprenante, ke mi tenas tion en mi, dum mi estis ensorbanta ilin kvazaŭ el ekstere. En tiu minuto Dige metis la manon sur la manikon de Hanuver, mezurante longecon de la paŭzo, kaptante, se tiel diri, la necesan, ne preterlasante ĝustan pulson de la momento , post kiu, kiel ajn nerimarkebla estu tiu spirita mezuro, diri estos jam malfrue , sed eĉ je haro pli frue ne devos esti dirite. Hanuver silente plu vidis tiujn multegajn manojn, pri kiuj li ĵus parolis , kaj pensis pri manoj ĝenerale, kiam lia rigardo haltis sur la blanka mano de Dige kun imago de manpremo. Malgraŭ mallongeco de tiu rigardo, ĝi senprokraste eĥis en la imago de Dige per fizika tuŝo de ŝia polmo al mistera nevidebla kordo ; momente kaptinte la takton, ŝi demetis de sur la maniko de Hanuver sian manon kaj, etendinte ĝin kun la polmo supre, diris per klara konvinka voĉo:

— Jen tiu mano!

Tuj kiam ŝi tion diris — mia triobla sento por mi kaj la aliaj finiĝis. Nun mi vidis kaj komprenis nur tion, kion mi vidis kaj aŭdis. Hanuver, preninte la manon de la virino, estis malrapide fiksrigardanta al ŝia vizaĝo, kiel ni por provo legas el distanco presitan paĝon — divenante, iuloke legante aŭ preterlasante vortojn, por, liginte la divenitan, meti per tio en la sencan linion ankaŭ tion, kion ni ne distingis. Poste li klinis sin kaj kisis la manon — sen speciala vervo, sed tre serioze, dirinte:

— Mi dankas. Mi ĝuste komprenis vin, bona Dige, kaj mi ne eliras el tiu minuto. Ni fordonu nin al la fluo.

— Bonege, — diris ŝi, gajiĝinte kaj ruĝiĝante, — mi tre, tre kompatas vin. Sen amo... tio estas stranga kaj bona.

— Sen amo, — ripetis li, — eble, ĝi venos... Sed eĉ se ne venos — tiuokaze...

Ĝin anstataŭos proksimeco. Proksimeco kreskas poste. Tion mi scias.

Estiĝis silento.

— Nun, — diris Hanuver, — eĉ ne vorton pri tio. Ĉio restu interne. Do, mi promesis al vi montri la grajnon, el kiu mi eliris. Bonege. Mi estas Aladino, kaj tiu ĉi muro — nu, kion vi pensas, — kia muro ĝi estas? — Li kvazaŭ gajiĝis, komencis rideti. — Ĉu vi vidas ĉi tie pordon?

— Ne, mi ne vidas ĉi tie pordon, — respondis, amuziĝante per la atendo, Dige. — Sed mi scias, ke ĝi estas.

— Estas, — diris Hanuver. — Do... — Li levis la manon, ion premis, kaj nevidebla forto levis la vertikalan muran tavolon, malferminte la enirejon. Kiel mi povis, mi etendis la kolon kaj trovis, ke ĝi estas multe pli longa, ol mi ĝis nun pensis. Elmetinte la okulojn kaj elŝovinte la kapon, mi estis rigardanta internen de la nova kaŝloko, kien eniris Hanuver kaj Dige. Tie estis lumo. Kiel mi baldaŭ komprenis, ili eniris ne en koridoron, sed en rondan ĉambron; ties dekstra parto estis kaŝita disde mi, — laŭ tiu oblikva linio de direkto, kiel mi rigardis, sed la maldekstra flanko kaj la centro, kie haltis tiuj du homoj, montriĝis nemalproksime de mi, tiel ke mi povis aŭdi la tutan konversacion.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Aleksandro Grin.La ora ĉeno»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Aleksandro Grin.La ora ĉeno» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Aleksandro Grin - Skarlataj veloj
Aleksandro Grin
Aleksandro Grin - La vojo nenien
Aleksandro Grin
Aleksandro Grin - La mondo brilanta
Aleksandro Grin
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandr Grin
Alessandra Grimm - Die Melodie in dir
Alessandra Grimm
Jesus Tomás Gironés - El gran libro de Android 9ed
Jesus Tomás Gironés
Jesus Tomás Gironés - El gran libro de Android
Jesus Tomás Gironés
Jacob Grimm Willhelm Grimm - El lobo y el hombre y otros cuentos
Jacob Grimm Willhelm Grimm
Отзывы о книге «Aleksandro Grin.La ora ĉeno»

Обсуждение, отзывы о книге «Aleksandro Grin.La ora ĉeno» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x