Aleksandro Grin - Skarlataj veloj

Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - Skarlataj veloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Русская классическая проза, Советская классическая проза, Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Skarlataj veloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Skarlataj veloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Skarlataj veloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Skarlataj veloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать
La ŝtormo komenciĝis antaŭnelonge; Menners forgesis eltreni la boaton sur la sablon. Li tuj ekiris al la akvo, kie li ekvidis sur la fino de la marponto starantan dorse al li fumantan Longren-on. Sur la bordo, krom ili du, estis neniu. Menners trairis laŭ la marponto ĝis la mezo, mallevis sin en la furioze plaŭdantan akvon kaj malligis la ŝkoton; starante en la boato, li komencis moviĝi al la bordo, kaptante palisojn per la manoj. Remilon li ne kunprenis, kaj en tiu momento, kiam, ŝanceliĝinte, li ne sukcesis kapti vican palison, forta bato de vento ĵetis la pruon de la boato for de la marponto al la oceano. Nun eĉ per la tuta longo de la korpo Menners ne povus atingi la plej proksiman palison. Vento kaj ondoj, balancante, portis la boaton en la pereigan vastaĵon. Ekkonsciinte la staton, Menners intencis ĵeti sin en la akvon, por naĝi al la bordo, sed lia decido malfruis, ĉar la boato estis turniĝanta jam apud la fino de la marponto, kie granda profundo de la akvo kaj furiozo de ondegoj promesis certan morton. Inter Longren kaj Menners, tirata en la ŝtorman foron, estis ne pli ol dek klaftoj da ankoraŭ sava distanco, ĉar sur la marponto sub la mano de Longren pendis volvaĵo de ŝnuro kun pezaĵo, enplektita en ties finon. Tiu ŝnuro pendis por okazo de albordiĝo en ŝtorma vetero kaj oni ĵetadis ĝin de sur la marponto.

— Longren! — ekkriis morte terurita Menners. — Ne staru kiel stumpo! Vi ja vidas, mi estas fortirata; ĵetu la ŝnuron! — Longren silentis, trankvile rigardante al Menners, ĵetiĝanta en la boato, nur lia pipo ekfumis pli forte, kaj li, post paŭzo, elprenis ĝin el la buŝo, por pli bone vidi la okazantaĵon.

— Longren! — kriegis Menners. — Ja vi aŭdas min, mi pereas, savu!

Sed Longren ne diris al li eĉ unu vorton; ŝajnis, li ne aŭdis la malesperan kriegon. Antaŭ ol la boato iĝis fortirita tiel malproksime, ke apenaŭ povis alflugi vortoj-krioj de Menners, li eĉ ne movis sian pezon sur la alian piedon. Menners ploregis pro teruro, petegis la matroson kuri al fiŝistoj, por voki helpon, promesadis monon, minacadis kaj ĵetadis malbenojn, sed Longren nur aliris pli proksime al la rando mem de la marponto, por ne tuj perdi el la vido ĵetiĝojn kaj saltojn de la boato. «Longren, — atingis lin obtuze, kiel de sur la tegmento — al sidanto en domo, — savu!» Tiam, profunde enspirinte la aeron, por ke ne perdiĝu en la vento eĉ unu vorto, Longren kriis:

— Ŝi same petis vin! Pensu pri tio, dum vi ankoraŭ vivas, Menners, kaj ne forgesu!

Tiam la krioj ĉesis, kaj Longren ekiris hejmen. Assol, vekiĝinte, ekvidis, ke la patro sidas antaŭ la estingiĝanta lampo en profunda medito. Aŭdinte la voĉon de la knabino, kiu vokis lin, li aliris al ŝi, firme kisis kaj kovris per la flankeniĝinta kovrilo.

— Dormu, kara, — diris li, — ĝis mateno estas ankoraŭ malproksime.

— Kion vi faras?

— Nigran ludilon mi faris, Assol, — dormu!

En la sekva tago ĉiuj loĝantoj de Kaperno babiladis nur pri la malaperinta Menners, kaj en la sesa tago oni alveturigis lin mem, mortantan kaj malicoplenan. Lia rakonto rapide ĉirkaŭflugis la najbarajn vilaĝetojn. Ĝis la vespero Menners-on tiradis ondoj; frakasita per puŝiĝoj kontraŭ la flankojn kaj la fundon de la boato, dum la terura lukto kontraŭ feroco de la ondoj, senlace minacantaj elĵeti en la maron la freneziĝintan butikiston, li estis prenita de vaporŝipo «Lukrecia», kiu iris al Kasset. Malvarmumo kaj ŝoko pro la teruro finis la tagojn de Menners. Li travivis iom malpli ol kvardek ok horojn, vokante al Longren ĉiujn malfeliĉojn, eblajn sur la tero kaj en imago. La rakonto de Menners, kiel la matroso observis lian pereon, rifuzinte helpon, elokventa des pli, ke la mortanto malfacile spiradis kaj ĝemadis, ŝokis la loĝantojn de Kaperno. Ne dirante eĉ pri tio, ke apenaŭ iu el ili kapablis memori ofendon eĉ pli gravan, ol la spertitan de Longren, kaj sopiri tiel forte, kiel sopiris li ĝis la fino de la vivo pri Mary, — por ili estis abomena, nekomprenebla, miriga tio, ke Longren silentis . Silente , ĝis siaj lastaj vortoj, ĵetitaj al Menners, Longren staris ; staris senmove, severe kaj kviete, kiel juĝisto , montrinte profundan malestimon al Menners — io plia, ol malamo, estis en lia silento, kaj tion ĉiuj sentis. Se li krius, esprimante per gestoj aŭ per malice-ĝoja agitiĝo, aŭ per io alia sian jubilon ĉe vido de la malespero de Menners, la fiŝistoj komprenus lin, sed li agis alie, ol agadis ili — agis impone nekompreneble kaj per tio starigis sin super la ceteraj, unuvorte, faris tion, kion oni ne pardonas. Oni ne plu riverencadis al li, ne manpremadis, ne ĵetadis rekonan, salutan rigardon. Tute por ĉiam restis li ekster la vilaĝaj aferoj; knaboj, ekvidinte lin, kriadis postsekve: «Longren dronigis Menners-on!». Li ne atentadis tion. Same, ŝajnis, li ne rimarkadis ankaŭ tion, ke en la taverno aŭ sur la bordo, inter boatoj, fiŝistoj eksilentadis en lia ĉeesto, deirante flanken, kiel for de pestulo. La okazo kun Menners firmigis la fremdiĝon, antaŭe neplenan. Iĝinte plena, ĝi kaŭzis firman reciprokan malamon, kies ombro falis ankaŭ sur Assol-on.

La knabino kreskis sen amikinoj. Du aŭ tri dekoj da samaĝaj infanoj, loĝintaj en Kaperno, sorbinta, kiel spongo akvon, krudan familian etoson, kies bazo estis la neŝancelebla aŭtoritato de patrino kaj patro, imitemaj, kiel ĉiuj infanoj en la mondo, elstrekis por ĉiam la etan Assol-on el la sfero de sia favoro kaj atento. Okazis tio, certe, iom post iom, per admonoj kaj skoldoj de plenaĝuloj ricevis karakteron de terura tabuo, kaj poste, fortigita per klaĉoj kaj onidiroj, elkreskis en la infanaj mensoj en timon al la domo de la matroso.

Krome, la fermita vivmaniero de Longren liberigis nun la histerian langon de klaĉo; pri la matroso oni diradis, ke li ie iun murdis, pro tio, kvazaŭe, oni lin ne plu akceptas sur ŝipojn por servi, kaj li mem estas malserena kaj homevitema, ĉar lin «ronĝas rimorsoj de la krima konscienco». Ludante, la infanoj forpeladis Assol-on, se ŝi alproksimiĝadis al ili, ĵetadis koton kaj mokadis per tio, ke kvazaŭe ŝia patro manĝis homan viandon, kaj nun faras falsan monon. Unu post la alia, ŝiaj naivaj penoj proksimiĝi finiĝadis per amara ploro, batbluaĵoj, grataĵoj kaj ceteraj rivelaĵoj de la publika opinio ; ŝi ĉesis, finfine, ofendiĝi, sed plu fojfoje demandadis la patron: «Diru, kial oni nin ne amas?» — «He, Assol, — diradis Longren, — ĉu ili kapablas ami? Necesas kapabli ami, sed ĝuste tion ili ne povas». — «Kio estas — kapabli ?» — «Jen kio!» Li levadis la knabinon kaj forte kisadis la malgajajn okulojn, premfermiĝantajn pro la karesa plezuro.

La plej ŝatata amuzo de Assol estis vespere aŭ dum festo, kiam la patro, forŝovinte vazojn kun amelgluo, instrumentojn kaj nefinitan laboraĵon, eksidadis, demetinte la antaŭtukon, por ripozi, kun la pipo en la dentoj, — surgrimpi sur liajn genuojn kaj, turniĝante en gardema ringo de la patra brako, tuŝadi diversajn partojn de ludiloj, demandante pri ilia destino. Tiel komenciĝadis siaspeca fantazia lekcio pri vivo kaj homoj — lekcio, en kiu, pro la antaŭa vivmaniero de Longren, al hazardaĵoj, al la hazardo entute, al miraklaj, mirindaj kaj neordinaraj okazaĵoj estis donata la unua loko. Longren, dirante al la knabino nomojn de ŝnuroj, veloj, rigiloj, iom post iom absorbiĝadis, transirante de klarigoj al diversaj epizodoj, en kiuj rolis jen vindaso, jen rudrorado, jen masto aŭ iu tipo de boato k.t.p., kaj de tiuj apartaj ilustraĵoj li transiradis al vastaj bildoj de maraj vagadoj, enplektante superstiĉojn en la realon, kaj la realon — en imagojn de sia fantazio. Tie aperadis kaj tigra katino , la heroldino de ŝippereo, kaj parolanta flugfiŝo, ne obei kies ordonojn signifis perdi la kurson, kaj Fluganta Holandano kun sia furioza ŝipanaro; antaŭsignoj, fantomoj, niksoj, piratoj — unuvorte, ĉiuj fabeloj, kiuj ornamas liberan tempon de maristo dum senventeco aŭ en ŝatata drinkejo. Rakontadis Longren ankaŭ pri anoj de pereintaj ŝipoj, pri sovaĝiĝintaj homoj, forgesintaj parolon, pri misteraj trezoroj, pri ribeloj de punlaboruloj, kaj pri multo alia, kion la knabino aŭskultadis pli atente, ol, eble, oni aŭskultis unuafoje la rakonton de Kolumbo pri nova kontinento. «Nu, parolu plu», — petadis Assol, kiam Longren eksilentadis enpensiĝinte, kaj ekdormadis sur lia brusto kun la kapo, plena de miraklaj sonĝoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Skarlataj veloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Skarlataj veloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Alexander Grin - CRIMSON SAILS
Alexander Grin
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandro Puŝkin
Aleksandro Grin - La vojo nenien
Aleksandro Grin
Aleksandro Grin - La mondo brilanta
Aleksandro Grin
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandr Grin
Aleksander Grin - Migotliwy swiat
Aleksander Grin
Росс Макдональд - The Ivory Grin
Росс Макдональд
Jürgen Walnshoff - Grinin
Jürgen Walnshoff
Alessandra Grimm - Die Melodie in dir
Alessandra Grimm
Отзывы о книге «Skarlataj veloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Skarlataj veloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x