Aleksandro Grin - Skarlataj veloj

Здесь есть возможность читать онлайн «Aleksandro Grin - Skarlataj veloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Русская классическая проза, Советская классическая проза, Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Skarlataj veloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Skarlataj veloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Skarlataj veloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Skarlataj veloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Sed remilo akre plaŭdis apud ŝi; ŝi levis la kapon. Gray kliniĝis, ŝiaj manoj kaptis lian zonon. Assol premfermis la okulojn; poste, rapide malferminte ilin, kuraĝe ridetis al lia lumanta vizaĝo kaj, anhelante, diris: — Ĝuste tia.

— Kaj vi same, infano mia! — elprenante el la akvo la malsekan trezoron, diris Gray. — Jen, mi venis. Ĉu vi rekonis min?

Ŝi kapjesis, tenante sin je lia zono, kun nova animo kaj treme premfermitaj okuloj. La feliĉo sidis en ŝi kiel lanuga katido. Kiam Assol decidiĝis malfermi la okulojn, balancado de la boato, brilo de ondoj, la alproksimiĝanta, kun potenca turniĝo, flanko de «Sekreto», — ĉio estis sonĝo, kie lumo kaj akvo turne balanciĝis, kiel ludo de sunaj makuloj sur radie strianta muro. Ne memorante — kiel, ŝi leviĝis laŭ la ŝtuparo en la fortaj manoj de Gray. La ferdeko, kovrita kaj ĉirkaŭpendigita per tapiŝoj, en skarlataj ondoj de la veloj, estis kiel ĉiela ĝardeno. Kaj baldaŭ Assol ekvidis, ke ŝi staras en kajuto — en la ĉambro, pli bona ol kiu jam ne povas ekzisti.

Tiam de supre, skuante kaj absorbante la koron en sian jubilan krion, denove impetis grandega muziko. Ree Assol fermis la okulojn, timante, ke ĉio ĉi malaperos, se ŝi rigardos. Gray prenis ŝiajn manojn kaj, jam sciante nun, kien ŝi povas sendanĝere iri, ŝi kaŝis la vizaĝon, malsekan pro larmoj, sur la brusto de la amiko, veninta tiel mirakle. Gardeme, sed kun rido, mem afekciita kaj mirigita de tio, ke venis la neesprimebla, al neniu atingebla valorega minuto, Gray levis supren je la mentono tiun ĉi tre delonge sonĝitan vizaĝon, kaj la okuloj de la junulino, finfine, klare malfermiĝis. En ili estis ĉio plej bona de la homo.

— Ĉu vi prenos al ni mian Longren-on? — diris ŝi.

— Jes. — Kaj tiel firme kisis li ŝin post sia fera «jes», ke ŝi ekridis.

Nun ni forlasu ilin, sciante, ke ili devas esti solaj duope. En la mondo estas multaj vortoj en diversaj lingvoj kaj en diversaj idiomoj, sed ili ĉiuj, eĉ proksimume, ne povas esprimi tion, kion diris ili en tiu tago al si reciproke.

Tiutempe sur la ferdeko ĉe la ĉefmasto, apud bareleto, ronĝita de vermo, kun forbatita fundo, malferminta la centjaran malhelan lukson, atendis jam la tuta ŝipanaro. Atwood staris; Panten prude sidis, brilante, kiel novnaskito. Gray leviĝis supren, signis al la orkestro kaj, demetinte la kaskedon, la unua ĉerpis per tabloglaso, en kanto de oraj trumpetoj, la sanktan vinon.

— Nu, jen... — diris li, fintrinkinte, poste ĵetis la glason. — Nun drinku, drinku ĉiuj; kiu ne drinkas, tiu estas mia malamiko.

Ripeti tiujn vortojn li ne devis. Dum «Sekreto» plenrapide, sub ĉiuj veloj estis foriranta disde la por ĉiam teruriĝinta Kaperno, la tumulto ĉirkaŭ la bareleto superis ĉion, kio tiaspeca okazas en grandaj festoj.

— Kiel ĝi plaĉis al vi? — demandis Gray Letikon.

— Ŝipestro! — diris, serĉante vortojn, la matroso. — Mi ne scias, ĉu mi plaĉis al ĝi, sed miajn impresojn necesas pripensi. Abelujo kaj ĝardeno!

— Kio?!

— Mi volas diri, ke en mian buŝon oni enpuŝis abelujon kaj ĝardenon. Estu feliĉa, ŝipestro. Kaj estu feliĉa tiu, kiun «la plej bona kargo» mi nomu, la plej bona trofe' de «Sekreto»!

Kiam mateniĝis la sekva tago, la ŝipo estis malproksime de Kaperno. Parto de la ŝipanaro restis kuŝi sur la ferdeko tie, kie ĝi ekdormis, venkita de la vino de Gray; tenis sin sur la piedoj nur la rudristo kaj la vaĉanto, kaj ankoraŭ sidanta sur la poŭpo meditema kaj ebria Zimmer kun la violonĉela kolo ĉe la mentono. Li sidis, facile movadis la arĉon, paroligante la kordojn per sorĉa, ĉiela voĉo, kaj pensis pri feliĉo...

1

prononcu [grej] (trad.) .

2

speco de bordoza vino (Château Lafite Rothschild) (trad.) .

3

vino, ricevinta la nomon de samnoma urbo en Hispanio, fama pro siaj vinberĝardenoj (trad.) .

4

prononcu [poldiŝók] (trad.) .

5

Grin eraris: ekzistas nur dumastaj galiotoj (trad.) .

6

la legenda monaĥo — inventinto de pulvo (trad.) .

7

maldekstren en la marista ĵargono (pro ruĝa fajro, per kiu estas signata la maldekstra ŝipflanko — babordo) (trad.) .

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Skarlataj veloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Skarlataj veloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Alexander Grin - CRIMSON SAILS
Alexander Grin
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandro Puŝkin
Aleksandro Grin - La vojo nenien
Aleksandro Grin
Aleksandro Grin - La mondo brilanta
Aleksandro Grin
libcat.ru: книга без обложки
Aleksandr Grin
Aleksander Grin - Migotliwy swiat
Aleksander Grin
Росс Макдональд - The Ivory Grin
Росс Макдональд
Jürgen Walnshoff - Grinin
Jürgen Walnshoff
Alessandra Grimm - Die Melodie in dir
Alessandra Grimm
Отзывы о книге «Skarlataj veloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Skarlataj veloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x