Charles Dickens - La Batalo de l' Vivo
Здесь есть возможность читать онлайн «Charles Dickens - La Batalo de l' Vivo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 1891, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Batalo de l' Vivo
- Автор:
- Жанр:
- Год:1891
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Batalo de l' Vivo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Batalo de l' Vivo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Batalo de l' Vivo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Batalo de l' Vivo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
"Clemency," li diris, "ĉu vi min jam pli ne konas?"
"Ne eniru," ŝi respondis, barante al li la eniron. "Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!"
"Kio estas?" li ekkriis.
"Mi ne scias. Mi — mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu Vi aŭdas?"
Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdita; kaj Grace — kun teruro en la vizaĝo kaj en la gestoj — elkuris el la domo.
"Grace!" Li retenis ŝin per la brako. "Kio estas? Ĉu ŝi mortis?"
Ŝi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie falis sur la teron antaŭ li.
Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.
"Kio estas?" ekĝemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizaĝo al vizaĝo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. "Ĉu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio fariĝis?"
Oni aŭdis murmuron: "ŝi forkuris!"
"Forkuris!" li ripetis.
"Forkuris, kara Alfred!" diris la doktoro per rompita voĉo kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj. "Forkuris el la patra domo. Tiun ĉi nokton! Ŝi diras, ke ŝi libere kaj senriproĉe elektis — petas, ke ni pardonu al ŝi — kaj forkuris."
"Kun kiu? Kien?" li demandis rapide kaj premite.
Li suprensaltis, kiel volante ŝin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis ĉirkaŭen, ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el ŝiaj malvarmaj manoj.
Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris serĉi sur diversaj vojoj, aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn, aliaj laŭte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas eĉ la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun aŭskultis kaj sin ne movis.
La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris al si, ke tiu ĉi neĝa cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.
De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna. Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.
Kiel bele kaj ĉarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antaŭe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo, verdaĵo, brunaĵo kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaŭ ĝi antaŭ minuto estis ankoraŭ blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj ĝi rigardis supren al la brilanta ĉielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preĝejo, la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freŝaj odoroj eliris el la freŝigita tero; la bluaj strioj supre fariĝis pli grandaj kaj pli larĝaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ kun sia forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la ĉielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.
En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko, montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo [2] Speco de biero
kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.
En la pordo nun aperis modelo de mastro; ĉar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo — tro trankvilan kaj senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni — eble eĉ iom pli multe — kaj estis plenaj je dolĉa trinkaĵo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron.
Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon. Ŝi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub tiuj ĉi vortoj sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain.
Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem — sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.
"Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo."
Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se ĝi ne estus mia."
Poste li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron.
"Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi tion ĉi diri al ŝi. Ŝi longe forestas."
La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de ŝi estis tute senhelpa kaj perdita.
"Mi pensas, ke ŝi ne havas multe por forplenumi," diris Ben. "Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni ŝin fine havas!"
Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si. La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido, jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli proksime, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Batalo de l' Vivo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Batalo de l' Vivo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Batalo de l' Vivo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.