Ги Мопассан - La diablo

Здесь есть возможность читать онлайн «Ги Мопассан - La diablo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La diablo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La diablo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La diablo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La diablo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Guy de Maupassant

La diablo

La kamparano restis staranta kontraŭ la kuracisto, antaŭ la lito de la mortantino. La maljuna virino, trankvila, rezignomontra, klarpensa, rigardis la du virojn kaj aŭskultis iliajn dirojn. Ŝi nun estingiĝis; ŝi ne ribelis; ŝia tempo estis forpasinta. Ŝi havis naŭdek du jarojn.

Tra la fenestro kaj la pordo malfermitaj, la julia suno abunde penetrigis siajn radiojn, ĵetis sian flamon sur la grundon el tero bruna, onda kaj elbatita per la lignoŝuoj de kvar krudulaj generacioj. La odoroj de la kamparo ankaŭ envenis, puŝitaj de l' varmega venteto, odoroj de l' herboj, de l' grenoj, de l' folioj, bruligitaj sub la tagmeza varmo. La akridoj ĉirpis gorĝoŝire, plenigis la kamparon per klara kraketado simila al tiu de la lignaj bruigiloj, kiujn oni vendas al la infanoj en la foiroj.

La kuracisto laŭtigante la voĉon prononcis:

— Honoré, vi ne povas lasi vian patrinon tute sola en tia stato. Tuj aŭ post mallonge ŝi finiĝos.

Kaj la kamparano ĉagrenite, ripetis:

— Mi tamen devas enporti mian grenon; jam de tro longa tempo ĝi kuŝas surtere. La vetero ĝuste nun estas favora. Kion vi pensas pri tio, panjo mia?

Kaj la maljuna mortantino, ankoraŭ turmentata de l' normanda avaremo, jesis per la okuloj kaj la frunto, komprenigis al sia filo ke!i enportu sian grenon kaj lasu ŝin morti tute sola.

Sed la kuracisto ekkoleris kaj, piedfrapante, admonis:

— Vi estas nur bruto, ĉu vi aŭdas? Kaj mi ne permesas ke vi tion faru, ĉu vi aŭdas? Kaj se vi estas devigata enporti vian grenon hodiaŭ mem, vi tutsimple iru al la gladistino Rapet, kaj venigu ŝin por gardi vian patrinon. Tion mi volas, ĉu vi aŭdas? Se vi min ne obeas, mi lasos vin krevi kiel hundo, kiam vi estos malsana; ĉu vi aŭdas?

La kamparano, maldikulo alta kun malrapidaj gestoj, turmentata de maldecidemo pro timo al la kuracisto kaj pro sovaĝa amo al la ŝparado, hezitis, kalkulis, balbutis:

— Kiom da mono ŝi postulas, la Rapet, por gardado?

La kuracisto kriis:

— Ĉu mi scias, mi? Tio dependas de l' tempo, kiun vi bezonos de ŝi. Vi interkonsentu kun ŝi, diable! Sed mi volas ke ŝi estu ĉi tie post unu horo; ĉu vi aŭdas?

La viro fine sin decidigis:

— Mi iras, mi iras, ne koleru, sinjoro doktoro.

Kaj la doktoro foriris, aldonante:

— Kaj vi scias, atentu, atentu, ĉar mi ne ŝercas kiam mi koleras, mi!

Tuj kiam li estis sola, la kamparano sin turnis al sia patrino kaj diris kun rezigna voĉo:

— Mi iras serĉi la Rapet; estas lia volo. Ne maltrankviliĝu; mi baldaŭ revenos.

Kaj siavice li eliris.

La Rapet, maljuna gladistino, gardis mortintojn kaj mortantojn de la komunumo kaj ĉirkaŭaĵo. Kaj tuj post kiam ŝi kudris siajn klientojn en la tuko el kiu ili ne plu estis elirontaj, ŝi revenis hejmen por kapti la gladilon, per kiu ŝi frotis la subvestaĵojn de la vivantoj. Sulketita kiel pomo de l' antaŭa jaro, malbonkora, ĵaluza, monavidega je fenomena avaremo, ekstreme kurba kvazaŭ ŝi estus rompita ĉe la renoj pro la eterna movado de l' fero glitigata sur la tolaĵoj, oni povus diri ke ŝi havas por la agonio ian monstran kaj cinikan amon. Ŝi neniam parolis pri io alia ol pri la homoj, kiujn ŝi vidis morti, aŭ pri ĉiuj diversaj mortoj, kiujn ŝi ĉeestis, kaj ŝi rakontis pri ili kun granda precizeco en la detaloj ĉiam egalaj, same kiel ĉasisto rakontas pri siaj fusilpafoj.

Kiam Honoré Bontemps eniris en ŝian hejmon, li trovis ŝin pretigantan bluan akvon por la kolumetoj de la vilaĝaninoj.

Li diris:

— Nu, bonan vesperon, ĉu vi fartas laŭdezire, patrino Rapet?

Ŝi turnis al li la kapon:

— Nu jes. Kaj kiel estas viaflanke?

— Ho, miaflanke estas ankaŭ laŭdezire, sed estas mia patrino, kiu ne bonfartas.

— Ĉu via patrino?

— Jes, mia patrino.

— Kion ŝi do havas, via patrino?

— Ŝi havas… ke ŝi baldaŭ turnos la okulojn! [1] «Turni la okulojn» kaj «rompi sian pipon» estas popularaj esprimoj, kiuj signifas «morti»

La kamparanino tiris siajn manojn el la akvo, kies gutoj bluetaj kaj travideblaj deglitis ĝis la ekstremo de ŝiaj fingroj, por refali en la kuvon.

Ŝi demandis kun subita simpatio:

— Ĉu estas tiel grave?

— La kuracisto diris ke ŝi ne ĝisvivos la posttagmezon.

— Tiam efektive, estas vere grave.

Honoré hezitis. Li bezonis kelkan enkondukon por la propono, kiun li preparis. Sed, ĉar li trovis nenion, li decidiĝis subite:

— Kiom da mono vi postulos de mi por ŝin gardi ĝis la fino? Vi scias ke mi ne estas riĉa. Mi eĉ ne povis havigi al ni servistinon, kio cetere estas la kaŭzo, pro kiu mia patrino tiel eluziĝis; troa maltrankvilo, troa laciĝado! Ŝi laboris kiel dek homoj, malgraŭ siaj naŭdek du jaroj. Nun oni ne plu produktas tian grenon.

La Rapet deklaris grave:

— Estas du tarifoj: po kvardek soldoj tage kaj tri frankoj nokte por la riĉuloj. Po dudek soldoj tage kaj kvardek nokte por la aliaj. Vi donos al mi po dudek kaj kvardek.

Sed la kamparano pripensadis. Li bone konis sian patrinon. Li sciis kiel fortika, vigla, rezista ŝi estas. Povus daŭri ok tagojn, malgraŭ la diro de la kuracisto.

Li diris kun decida tono:

— Ne. Al mi plaĉas ke vi fiksu prezon; estu fiksa sumo por la tuta restanta tempo. Ni riskas la ŝancon ambaŭflanke. La kuracisto diras ke ŝi finiĝos hodiaŭ. Se tiel okazos, estos bone por vi, malbone por mi. Sed se ŝi eltenos ĝis morgaŭ aŭ pli longe, estos bone por mi, malbone por vi! La gardistino, surprizite, rigardis la viron. Ŝi neniam estis farinta mortnegocon laŭ probabla gardotempo. Si hezitis, tentate de la ideo pri ebla bonŝanco. Kaj ŝi suspektis, ke oni volas trompi ŝin.

— Mi povas nenion diri antaŭ ol mi vidos vian patrinon, ŝi respondis.

— Nu, venu kaj vidu.

Ŝi sekigis siajn manojn kaj tuj sekvis lin.

Survoje ili tute ne parolis. Ŝi iris per rapidigitaj piedoj, dum li antaŭenigis siajn longajn krurojn kvazaŭ li devus je ĉiu paŝo transiri kanaleton.

La bovinoj, kuŝantaj sur la kampoj, premataj de la varmo, levis peze la kapon kaj eligis malfortan muĝadon al tiuj du pasantaj homoj por peti de ili freŝan herbon.

Proksimiĝante al sia domo, Honoré murmuris:

— Se jam estus finite, tamen.

Kaj la senkonscia deziro, kiun li havis je tio, montriĝis per la sono de lia voĉo.

Sed la maljunulino ne estis mortinta. Ŝi restis sur la dorso en sia litaĉo kun la manoj sur la kovrilo el indieno violkolora, manoj terure malgrasaj, ondaj, similaj al kraboj, al strangaj bestoj, kaj fermitaj de la reŭmatismo, la lacoj, la laborado preskaŭ jarcenta, kiun ili estis plenumintaj.

La Rapet proksimiĝis al la lito kaj atente rigardis la mortantinon. Ŝi esploris ŝian pulson, palpis ŝian bruston, aŭskultis ŝian spiradon, faris al ŝi demandon por aŭdi ŝian parolon; kaj post kiam ŝi ankoraŭ longe ŝin observis, ŝi eliris sekvate de Honoré. Ŝi nun havis firman opinion.La maljunulino ne atingos la nokton. Li demandis:

— Nu?

La gardistino respondis:

— Nu, daŭros du tagojn, eble tri. Vi donos al mi ses frankojn, ĉio enkalkulita.

Li ekkriis:

— Ses frankojn! Ses frankojn! Ĉu vi perdis la prudenton? Mi, mi diras al vi ke restas al ŝi kvin aŭ ses horoj, ne pli!

Kaj ili diskutis longan tempon pro sia ambaŭflanka obstinego. Sed ĉar la gardistino volis retiriĝi, ĉar la tempo pasis, ĉar lia greno ne mem enportiĝis, li fine jesis:

— Nu, interkonsentite, ses frankoj.

Kaj li foriris per longaj paŝoj al sia greno kuŝanta sur la grundo, sub la peza sunvarmo, kiu maturigas la rikoltojn.

La gardistino eniris en la domon.

Ŝi estis kunportinta laboraĵon; ĉar apud la mortantoj kaj mortintoj, ŝi senhalte laboris, jen por si mem, jen por la familio, kiu ŝin okupigis por tiu duobla laboro kontraŭ ekstra salajro.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La diablo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La diablo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La diablo»

Обсуждение, отзывы о книге «La diablo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x