Jenő Rejtő - La ŝtelita kuriero

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La ŝtelita kuriero» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La ŝtelita kuriero: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La ŝtelita kuriero»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La ŝtelita kuriero — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La ŝtelita kuriero», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Kie oni kutimas disfaldi la roverson de la mantelo, tie la pudora juristo portis ĝuste tiun paĝon de iu ekzemplero de la konservativa Journal des Mondes, kiel amelitan ĉemizbrustumon, kie estis publikita la brilega artikolo de André Gide.

Oni diras, ke en liaj junaj jaroj, li uzis la ekzemplerojn de la ĵurnalo Sourire, kiel konvenan blankaĵon, sed tio okazis longe. Iom post iom li atingis tiun aĝon, kiam oni jam revadas porti la serioz-stilajn komunijaĵojn de la ĵurnalo Wissenschafts und Wirtschaftsökonomie, aperanta en Bazelo.

— Nun diru ĉion al mi trankvile.

Prücsök rakontis. La dormema elefanto atenteme aŭskultis ŝin. Li faris nur kelkajn demandojn.

— Ĉu via patro praktikis sian profesion en Parizo?… Ĉu vi ne provis ekscii, kial li venis en Casablanca-on?

— Ne. Mi ne scias.

— Kiel vi venis ĉi tien?

— Mi fuĝis. Ĉar mi devas esti en la proksimo de mia patro.

— Kion oni konstatis dum la inspektado de la okazejo?

— Nenion. Ĉar oni diris, ke estas senduba la demando de lia kulpeco.

La Dormema Elefanto mediteme klinis sian kapon en siajn grandajn, purajn manplatojn, kaj liaj kataraktaj okuloj tre malgaje dronis en la nenio.

— La koncernulo pafis de sur la supro de teretaĝa domo en la supra kajo — diris Hümér la Elĵetanta, kaj li ĵetis sian cigaredon tra la fenestro.

Sed ĝi flugis en la sinon de Prücsök.

— Nur laŭ sincera konfeso oni povintus neglekti la inspektadon de la okazejo. Sed ĝi estas formala eraro. La nuliga kaŭzo estas malmulta al la revizio de proceso.

— Ĉu ankaŭ la konfeso de la mortinto estas malmulta… Ĉiu fiŝisto estas atestanto tie.

— Estas malmulte. Se vi sukcesos persvadi Marin-on al la inspektado de la okazejo, eble tiam vi povos savi vian patron. Ofte tia malgranda formalaĵo kaŝas la esencon de la afero… Sed ĝi estos malfacila. Ne estas sufiĉe da jura bazo.

— Ĉu vi kredas la senkulpecon de mia patro? — ŝi demandis kun veraj, tristaj, infanaj larmogutoj en ŝiaj okuloj.

— Mi ne kredas.

— Kial vi blagas min?… — kriis Prücsök kaj ekploregis. — Kial vi turmentas min, se vi ne kredas lin?!

— Mi ne kredas, sed mi scias: Decouy estas senkulpa!

T R I A Ĉ A P I T R O

Bill la Masakra timegas la tutan ĉirkaŭaĵon

La buŝo de la ĉiam trankvila ŝoforo restis malfermita.

— De kie vi scias tion? — demandis Hümér la Elĵetanta.

— Mi partoprenis la inspektadon de la okazejo. Tiam mi ne sciis pri la proceso de Decoux. Nun mi vidas la okazejon antaŭ mi… Decouy estas senkulpa.

— Vi… savos lin! Jes! Vi savos lin!

— Mi ne povas pruvi tion. Sed la esplorjuĝisto certe vidus la veron. La kaŭzo de la erara verdikto de la juĝisto, ĉar ĝi estas erara verdikto de la juĝisto, ĉar oni ne faris inspektadon sur la okazejo. Kia barbara juristo estas tiu d-ro Mervin!

Li reglatis apartan kapharon al sia verto. Ĉar nur kelkaj, rufaj haroj estis la maldensa produktaĵo de lia eminenta kranio. Li kombis ĝin per transvera movo duoncirkle, de lia deksta orelo ĝis lia maldekstra tempio, apigiĝanta sur iun arkon, laŭ la pontkonstruaj planoj de inĝenieroj, prefre aplikata en Mez-Ameriko.

— Kion vi proponas al mi? — interesiĝis Prücsök, kaj ŝi jam ege ŝatis Ludovikon la Saĝan.

— Vidu, fraŭlino, mi sincere diras al vi…

— Ne vidiru min, ĉar mi priridegos vin.

— Mi emfazis la vorton, vidu. Mi do diras al vi, ke estas facile paroli ankaŭ kun la plej granda sinjoro, se ni ne vizitas lin en lia oficejo. Neniu ŝatas okupiĝi kun oficialaj aferoj en kontoro. — Kaj li denove spiris sur sian monoklon.

— Vi tute bone parolas — ŝi diris, tirante la seĝon pli proksimen, kaj instige batetis la brustokeston de la Dormema Elefanto, pro kio la noveloj de André Gide eksusuretis kun modesta rifuzo. Kaj ŝi rimarkis ankaŭ al Matiaso kun sincera laŭdo: Tiu Elefanto estas tre bona knabo.

— Via rekono estas afabla, sed ni transiru al la afero. Oni aranĝas balon hodiaŭ vespere en la oficira kazino. Iru tien, kaj parolu kun doktoro Mervin.

— Mi scias nek tion, kie troviĝas tiu balejo.

— Mi konas la oficiran kazinon kaj akompanos vin.

— Ĉu estas permesate eniri tien sen pantalono?

— Ne verŝajne. Sed mi akompanos vin al la konstruaĵo, kvankam ankaŭ tio estas superflua. Nia amiko Matiaso veturigos tien per aŭto.

— Je mia honorvorto, Ludoviko, vi ne estas normala. Ĉu vi imagas, ke la funebra aŭto haltos antaŭ belega balejo, kaj mi elaŭtiĝas ĝis la plando en vesperfesta ĉerko, sed tiel, ke ĝi ne estu okulfrapa…

Hümér la Elĵetanta, apogiĝinte sur sian vejnoŝvelantan antaŭbrakon, kraĉis tra la drinkejtablo. Nun li trafis la ĉapon de Matiaso, anstataŭ la kato, kaŭriĝinta sur la seĝon.

— Ŝi havas tiel grandan buŝon, kiel ĉefpordego — li diris rigardinte al Prücsök.

— Laŭ mia scio, la kazino estas en la najbareco de la milita prokurorejo. Se Matiaso veturigos vin en la garaĝon de la prokuroreja hospitalo, vi certe trovos ian ĝardenan pordon, tra kiu vi povas trairi en la balejon. Kiam vi estos interne…

— Oni elĵetos min. Ĝi estas elprovita…

— En la oficira kazino oni ne kuraĝas eĉ tuŝi virinon.

— Sed nun temas pri mi.

— Ĝi do estas komplika demando. Mi ne sentas min lerta akiri vestaĵon.

— Kvankam ĝi estas bezonata al la balo — diris la spilisto.

— Eble mi havus vestaĵon, ĉar mia amiko, Cigaro ĝoje ŝtelos ĝin al mi, sed ŝuoj…

— Estas nenia problemo! — diris Hümér la Elĵetanta. — Kiam Anette trompis min, mi reprenis ĉion de ŝi. Estis ankaŭ belegaj, balaj ŝuoj inter ili. Sed mi ne havas ŝtrumpojn.

— Marie la Vidva donos tiujn al vi! — diris Matiaso. — Ŝi havas paron da ĝi, kvin jarojn ŝi proponas tiujn por vendi.

— Koncerne mian frizaĵon — diris Prücsök, — Mirnix la Poŝŝtelisto faros konstantan buklaron al mi. Mi donos unu frankon, kaj la strabulo morgaŭ serĉos tiun, kiu forruliĝis sub la glaciŝrankon.

Kaj ŝi salte leviĝis por ekiri.

— Je la oka kaj duono vespere mi venos por vi per la aŭto! — postkriis ŝin Matiaso, la ŝoforo de la furgono.

…Nun ili iris al Marie la Vidva. La apaĉo estis tre kolera.

— Kio do estas?

— La tuto estas nenio. Ni decidis tiel, ke vi ŝtelos vesperfestan vestaĵon al mi. Mi ŝatus tian, sur kiu estas artefarita floro.

Cigaro konsterniĝis.

— Kia idiotaĵo ĝi estas.

— Mi devas iri en balon. Tial vi akiros vestaĵon, Marie la Vidva donos ŝtrumpojn al mi. Rapidu, ĉar mi ankoraŭ ne vendis florojn…

La apaĉo nun faligis la korbon, ĉar iu ekpuŝis lin, kaj kliniĝinte por ĝi, piediranto, portanta ŝuojn el cervoledo, piedbatis lin je la kapo, ke liaj okuloj fajreris.

— Nu! Vi estas terure mallerta! Mi ankoraŭ ne vidis tiel stultan Cigaron. Mi do atendos vin antaŭ la kinejo, por ke vi portu la vestaĵon!

La glaso superpleniĝis! Cigaro rektigis sin.

Li ektiris sian zonrimenon apud sia kokso, per tiu subita kribranta movo, kiel oni kutimas lozigi la enhavon de la troplena lan-sako, poste li subtiradis sian strian trikotaĵon kaj prenis sian ĉapon en sian manon, kvazaŭ bonedukite.

— Vidu do, Prücsök. Nun ni parolu sincere kaj nerekte. Ni lasu mian opinion, ĉar mi ne kutimas ofendadi insolentajn bubojn. Nur tiom por ĉirkaŭskribo: Vi estas impertinenta, abomeninda, sendanka nazmukulino, kaj mi deprenos mian protektan manon de sur vi. Tio estas fakto.

Li metis sian ĉapon surkapen, tordis siajn ŝikaj lipharojn kaj denove ĝustigis sian flanelan pantalonon, kiu vivis la poltronan vivon de piĵamoj antaŭ la tempo de la historio de Cigaro. Li kapbalancetis, poste li elprenis sian sinjoran promenbastonon el sia interna poŝo, meze rompitan bambuon kun ŝraŭbingo sur ties supra parto. Lastatempe li devis pensiigi sian ŝatatan objekton, ĉar en la proksimo de la knabino lia mano estis plena de laboro dum la tuta tago.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La ŝtelita kuriero»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La ŝtelita kuriero» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La ŝtelita kuriero»

Обсуждение, отзывы о книге «La ŝtelita kuriero» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x