(Pronounce kee-ess, tee-ess …, not kee-ez, tee-ez. )
253. La viro, kies voĉo estas raŭka, the man whose voice is hoarse. La domo kies fenestro( the window of which ) brilas, estas nia. Kiu silentas, ties lango ne doloras, The tongue of one who is silent gives no pain.
254. (a) Jen (estas) ies ĉapo. Kies? Ĝi ne apartenas al mi. Eble ĝi estas ties. Ili ne estas ties ĉapoj. Diru al mi: Kies libro estas tiu ( or Kies estas tiu libro)? Ĝi estas mia (lia, ŝia, ties) libro, la libro de Johano.
(b) Kieslernantoj vi estas? instruisto mi estas? edzo estas via patro? voĉo estas raŭka (dolĉa)? seĝo estas (mal)komforta? domo estas la kastelo en Windsor? poezio estas bela? kapo doloras? Kies estas la aero?
(c) Kiu estas lafloro, kies petaloj estas ruĝaj? frukto, kies ŝeloestas flava? insekto, kies piko doloras? besto, kies kolo estas tre longa? fraŭlino, kies okuloj estas bluaj?
(d) La poeto: “Estas poezio( poetry ) en ĉio.” La redaktisto ( editor ): “Jes, la korbo sub mia tablo estas plena de ĝi.”
255. Agreement of Adjective & Noun (contd.)
florO bluA |
bluA florO |
librO bluA |
ruĝA florO |
florO kaj librO bluAJ |
bluA kaj ruĝA florOJ |
(2 bluaj: 1 floro, 1 libro) |
(2 floroj: 1 blua, 1 ruĝa) |
256. (a) Bona patro kaj filo, a good father and a son. Patro kaj filo bonaj, a good father and (a good) son. Pano kaj varma lakto, bread and hot milk. Pano kaj lakto varmaj, bread and milk, (both) hot.
(b) Viaj infanoj estas sanaj. Kaj lia, And his (child). Kaj liaj, And his (children). Mia ne (estas), Mine is not. Miaj ne, Mine are not. Mi restas via (amiko). Ni restas viaj (amikoj). Tio(=tiu diro) estas miaj pensoj.
257. (a) Li estas kun knabO kaj knabinO AnglAJ. Lia edzino kaj lia filino estas malsanaj. Kiaj estas via patro kaj via frato (la patro kaj la frato viaj)?
(b) La letero estas inter la ruĝA kaj la bluA librOJ. La valo estas inter la alta kaj la malalta montoj. La Malnova kaj la Nova Testamentoj.Li estas inter du knaboj: Angla kaj Skota. Ili estas edzinoj lia kaj mia.
The «kial» Family ( Motive )
258. ‑AL= “for … reason.” Cp. “reAL reason.”
• KIAL, for what reason, why, wherefore, on what grounds?
• TIAL, for that reason, therefore, so, accordingly, that is why.
• IAL, for some reason (or other).
• ĈIAL, for every reason, on all grounds.
• NENIAL, for no reason, without any reason, on no account.
Kial? Why? Kial ne? Why not? Tial, therefore (stronger than do). La kialo(or tialo), the reason why, the why and the wherefore.
259. Ial mi ne estas tute feliĉa. Kial, mi ne scias. Ŝi estas malfeliĉa, kaj tial ŝi ploras. Kial vi ne respondas? Ne ridu nenial! Kial la dornoj vivas, sed la rozoj mortas? Mi amas vin ĉial.
260. Diru al mi, patrino: se miaj fingroj estas sam aĝaj,kial ili ne estas samlongaj?
Muzikisto: “Kial la bebo ploras, kara?” Edzino: “Nenial! Mi nur kantas al ĝi unu el viaj lulkantoj (lullabies, cradle-songs).”
261. Mi soifas, kaj tial mi trinkas. Mi vidas, … kredas. La suno brilas … ĝojas. La bebo dormas … silentas. Vi vokas … venas. Mi malsatas … manĝas. La hundo bojas … timas. Li laboras … progresas. Li estas feliĉa … kantas. Vi ne semas … ne rikoltas.
262. ĈAR, because, for, since, as (in this sense). Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato.
(a) Vary 261 thus: Kialvi trinkas? (Mi trinkas, ĉarmi soifas).
263. More Verbs with «al»
dankas, thanks
kredas, believes
krias, cries (out)
mankas, is lacking
permesas, permits
similas, resembles
Mi dankas al vi, I am-thankful (give-thanks) to you, I thank you.
Kio mankas? What is missing? Mankas al mi mono, I lack money.
Mi obeas al la edzino, I am obedient to (obey) my wife.
Permesu (al mi)! Allow me!
Li similas al ŝi, he is-similar-to (resembles) her.
264. Ne kredu al orelo, kredu al okulo. Bona filo obeas al la patrino. Infano ne krias, patrino ne scias. Vivo sen moderokondukas al mizero.La sono de Esperanto tre similas al la sono de la Itala lingvo.
(a) Li balbut-(fid- flustr- gratul- help- instru- kred- kri- telegraf- vok)as al ŝi.
265. Li plaĉas (ne plaĉas) al ŝi, He is (isn’t) pleasing to her=she likes (doesn’t like) him. Teo tro varma ne plaĉas al mi, I don’t like tea too hot . Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.
(a) Enigmoj. Kial virina kisoplaĉas al poeto? ĉar ĝi estas inspiro( in-spiro )! Kial kaktone plaĉas al vi? ĉar ĝi estas tropika( tro-pika )!
(b) The grandson is like (simil) the grandfather. Do you like (plaĉ) Esperanto? Are you like your mother? Your hat I like, but not the ribbon on it, which is very like a mere rag ( ĉifon).
fluas, flows
kuras, runs
marŝas, walks [31]
promenas, strolls
rampas, crawls, creeps
saltas, jumps, hops
vagas, wanders
veturas, drives
vojaĝas, travels
267. (a) La rivero fluas de la monto al la maro. Tio kondukas de unu afero al alia. La formiko( ant ) kuras de floro al floro. La knabo naĝas de unu flanko al la alia. La bebo rampas de la seĝo al la tablo. La sinjorino vizitasde pordo al pordo.
(b) The bird hops from branch to branch. The cat strolls from roof to roof. My sister wanders from shop to shop. Do you drive from your house to the school? We often travel from London to Bristol.
268. Forkuras (kuras for), runs away (214). For-fal(‑flu- konduk- marŝ- naĝ- paŝ- promen- ramp- salt- vag- vetur- vojaĝ)as.
269. Amo al Dio, (our) love of (=to) God. La amo de Dio, the love of God (to us). Vizito de la reĝo (al ni) (=la reĝo vizitas). Vizitode ni (al la reĝo)(=ni vizitas). La amo al mono estas la radiko( root ) de ĉia malbono.
Читать дальше